Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
20-okt-2019 vlutermano Manuel E. Yepe: Analizo de usona komunisto elvokas novan usonan strategion – Kiu profitis la atakon kontraŭ Saud-Arabujo?
Laŭ Gerald Seib, ĉefa politika komentisto de la Wall Street Journal, estas suspektinda, ke la atako al la petrolaj instalaĵoj de Saud-Arabujo okazis kiam Trump ĵus elpelis John Bolton, la politikiston plej perforte kontraŭ-iranan de sia registaro, kaj estis elvokinta la eblecon de interkonsento kun Irano, en kiu estis menciita la sumo de 15 miliardoj (15 mil milionoj) da dolaroj kiel stimulo por la iranaj gvidantoj. La usona komunista ĵurnalisto Greg Godels samopinias pri tio, sed aldonas, ke la suspektoj de ĉiuj, kiuj ricevas salajron de la monopolista potencularo, kondukas nur al la irananoj kaj al ties aliancanoj. Seib, pro propra aŭ pro diktita elekto, ne povas moviĝi ekster la linioj de la potencularo pro siaj ligoj kun la oficialaj instancoj de sia lando. Kompreneble Seib ne estas la sola, kiu fingromontras la irakanojn; la tuta ularo de la usona ekstera politiko kaj de sekretaj servoj povas vidi nur la manon de Irano en tiu atako. Ili volas veki entuziasmon por ia speco de milita aventuro kontraŭ Irano. Tiu unuanimeco instigas ilin esti “profunde suspektemaj”. Kvankam la liberaluloj de la Demokrata Partio neniam aplaŭdus iniciaton de ekstera politiko de Trump, lia stranga konfido en la “deal making” igis Usonon rezigni pri pli ol unu sangelverŝado planita de la demokrataj falkoj kaj la generaloj. Certe, la atako al Saud-Arabujo ludis favore al la militemaj frakcioj, kiuj estas kun Bolton (kaj Pompeo) survoje al la milito kaj profitis de la atako. Pro la apenaŭa reelekto kaj la intenso de la okazanta demokrata kampanjo kontraŭ Irano, la israela ĉefministro Netanjahu eble profitis de la atako. Kaj la hejma petrolindustrio de Usono – aktuale la monde plej granda produktanto – klare profitis de la atako. La perforto kaj la malstabileco en la Proksim-Oriento, la tradicia petrola provizejo, nur transformis Usonon en la plej allogan fonton, kion Trump en klara maniero anoncis. Kun la markolo de Hormuzo kaj la saud-arabaj instalaĵoj en flamoj, la timemaj klientoj povus esti bone konsilitaj se ili aĉetas usonaj energiojn, kiuj estas milite protektataj de la Pentagono. La fakuloj pri energio malkovris la eksplodan krizon, en kiu aktuale troviĝas la usona petrolindustrio. Kaptita inter la amasa superproduktado kaj la kolapso de la profitoj, la industrio estas alfrontita al kalkulisto de Wall Street, kiu memorigas la eksterordinaran ŝuldon akumulitan en la jaroj. La financado de Wall Street ebligis, ke la industrio transvivis en la jaro 2014 la atakon de Saud-Arabujo kontraŭ la usona “skista revolucio”, sed nun la financ-kapitalo volas vidi revenon de la mono. “Dum pli ol du jaroj mi argumentadis, ke la jankia imperiismo estas influata de la eksploda kreskado de la usona energi-produktado – diras Greb Godels –. La novaj kaj plej grandaj merkatoj por petrolo kaj likva naturgaso ludas pli gravan rolon en la difinado de la usona ekstera politiko. Anstataŭ uzi la potencon de Usono por domini kaj protekti la energi-produktadon, la konduto de Usono eksterlande nuntempe celas malhelpi la konkurencajn produktejojn. La ĥaoso en la Mezoriento (kaj la interveno kontraŭ Venezuelo) certe apogas tiun planon. Ŝajnas, ke ankaŭ la rusoj profitos tion. La prezidanto Putin proponas, ke Saud-Arabujo, kun la tria plej granda defend-buĝeto de la mondo, eble devus elspezi iom da mono por rusaj aeraj defendsistemoj, kiel ĝiaj famaj S-400. Evidentas, ke la saud-araba defendsistemo, kiu baziĝas sur la plej artifika defendsistemoj de Usono, ne kapablis malebligi la atakon, jen granda honto por Usono kaj por la saud-araboj. La liberaluloj, inkluzive de multaj maldekstraj, ne sukcesis kompreni la aktualan imperiisman paradigmon. Ni estas atestantoj de la kolizio kaj konkurenco de la grandaj kaj malgrandaj imperiismaj potencoj. La paradigmo de la Malvarma Milito arĥaiĝis. Kaj en ĝian loko troviĝas la sintenoj, manovroj kaj agadoj de multa rivaloj por preni avantaĝon aŭ eskapi el la dominado de aliaj; ni vivas en epoko de kreskado de interimperiismaj konfliktoj inter kapitalismaj landoj de ĉia grando kaj politika konfeso. Same kiel pri la okazaĵon en Sarajevo en 1914, eble ni neniam povos klare identigi “la fiulon”. Tio envere ne gravas. Eble baldaŭ tio mergas en la ombron de milito kaj detruado, kiuj proksimiĝas, konkludas Greg Godels. (http://manuelyepe.word-press.com) Elhispanigita de Vilhelmo Lutermano, 2019-10-19, el: ¡Por Esto!, 2019-10-19, rubriko Internacional, p. 6. |