Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
09-jun-2024
vlutermano

La Okcidento malmoraliĝis tiom profunden, ke unu el elstaraj operacoj de la batalo kontraŭ Germanio de la 2-a mondmilito, la surbordiĝon en Normandio ĝi festas en la spirito de kontraŭruseco. Ĝi agadas tiel, kvazaŭ tiu okazaĵo havus nenion komunan kun Sovetunio, kiu donis la plej grandajn oferojn por la libereco de Eŭropo. Temas pri multe pli, ol nur pri falsado de la historio. La okcidenta alianco volas forigi Rusion de sur la mapoj, kiu volas ŝanĝi la aŭtokratecon de la tutmondiĝinta kapitalo al mondordo kun egalrajta kunagado. Dum francoj, britoj kaj usonanoj tenis la heroojn de Stalingrad for de la rememorigo sur la bordoj de Atlantiko, Zelenskij-on akceptis kun ovacio – sankciante ankaŭ morale la aliancon de la ukrajna prezidanto kun la novnazioj. Kio en la dua mondmilito estis la nobla celo de „D Day”, tio ĝis hodiaŭ fariĝis la celo de venko super Rusio. Okaze de la 80-a datreveno de la surbordiĝo la franca prezidanto Macron anoncis, ke li sendos ĉasaviadilojn de la tipo Mirage 2000 al la armeo de Zelenskij staranta antaŭ malvenko kaj ankaŭ trejnos ties aviadistojn pri ilia uzado. Li parolis ankaŭ pri establo de „franca brigado” en Ukrajnio. Biden siavice permesis al Zelenskij enbataligi la usonajn raketojn ankaŭ kontraŭ Rusio. La NATO sin preparas al militista koncentriĝo kontraŭ Rusio sub la preteksto defendi Ukrajnion.

80 jarojn post la albordiĝo en Normandio kelkaj en la rondo de „deep state” publike opinias, ke siatempe alianciĝi oni devintus ne kun Sovetunio, sed kun Hitler kontraŭ Sovetunio. Laŭ la plej krimemaj rondoj de la fona potenco tutmondiĝinta la tempo estis alveninta por frapegi tiun, kies spinon rompi vane provis kaj Napoleon, kaj Hitler. Ili deziras dispecigi kaj dividi inter si ties fabelajn trezorojn. Ili disputaĉas inter si jam delonge pri tio, kiuj gas- kaj naftokampoj apartenu al kiu inter ili. La financkapitalo ja estas ĉi tia! La maleblecon disvastiĝi ili travivas kiel mortan minacon. Kiel armilon por efektivigi sian ekspansiemon ili siatempe elektis faŝismon, nun, por la sama celo ili elektas NATO-n portantan la maskon de liberalismo. La celo sankcias la rimedon. Je la 80-a datreveno de la surbordiĝo en Normandio Rusio trudiĝas alfronti tion, ke se ĝi nun ne demonstras adekvatan forton, tiam ĝi povos viktimiĝi al siaj iamaj aliancanoj, kun ties ĉiuj sekvoj koncerne la estontecon de la homaro.

La aŭtoro de la supra teksto estas S.E., la prezidanto de Magyar Békekör. La artikolon elhungarigis Johano PETIK.