Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
22-jun-2024 vlutermano Günter Verheugen: “Ĉe tiu ĉi milito oni faras kvazaŭ antaŭaĵo ne ekzistus" 2024-06-21 Jam la titolo “La longa vojo al milito” klarigas, ke Erler kaj Verheugen havas alian vidon al la Ukrajno-konflikto ol la aktuale kutima en la germana politiko kaj en la komunikiloj al ĝi aliĝintaj. En intervjuo kun la retejo Telepolis la du politikistoj prezentas sian vidon al la Ukrajnujo-konflikto kaj pruvas, ke Germanujo almenaŭ kunkulpas pri la akrigo ĝis la milito. Ili decide refutas la kulpigojn al Ruslando faratajn de altrangaj germanaj politikistoj. Same la agresan tonon, kiu indikas denove germanan intencon neniigi Ruslandon. En Ruslando ĝuste estiĝis la sento, ke ni volas ĝin ruinigi, disbati, malgrandigi, ĵeti ĝin en la polvon de la historio; tio ne estas adekvata politiko,” diras Petra Erler pri eldiroj de germanaj politikistoj. Verheugen nomas la motivon por realigi tiun ĉi libroprojekton, ke en Germanujo ree necesas rigardo al la evoluo klopodanta je objektiveco. Pri tia objektiveco aktuale klopodas nek la germana ĉeftendenco nek la germana politiko. Verheugen atestas al la publika retoriko en Germanujo zorgovekan staton. “Mia ĉefa motivo estis, ne akcepti ke en nia lando konstruiĝas muro de silento. En mia longa politika vivo mi ankoraŭ ne spertis ke la publika opinio estas tiom unuflanke stirata kiel tio okazas pri la Ukrajno-milito. Pri tio oni disvastigas rakonton, kiu simple ne ĝustas.” La rakonto, kiu deiras de la federacia registaro, de politikistoj de la reganta koalicio, de la kristandemokrata opozicio, de germanaj komunikiloj, de politikaj fondaĵoj kaj de germanaj antaŭdecidaj organizaĵoj kiel la “Amadeu Antonio Stiftung” kaj la tiel nomata esplor-platformo Correctiv,diras, ke Ruslando pro imperiismaj interesoj la 24-an de Februaro 2022 atakis Ukrajnujon. En Ruslando, per Putin, regas diktatoro kiu abomenas liberecon kaj demokration. Apud imperiaj strebadoj de landakiro, tiu malamo al libereco kaj al demokratio estas centra motivo de la atako al senkulpa Ukrajnujo sopiranta je demokratio kaj je sendependeco. El la teksto de Erler kaj Verheugen montriĝas, ke tiu konspirrakonto havas nenion komunan kun la realo. Ruslando provas en Ukrajnujo milite trudi siajn interesojn pri sekureco, kio antaŭe per diplomatio maleblis. Al fiaskigo de la diplomatiaj klopodoj kaj per tio al akrigo de la konflikto Germanujo kontribuis interalie per sabotado de la kontrakto Minsko-2. Per tio, Germanujo almenaŭ kunkulpas pri la estiĝo de la milito en Eŭropo. Minsko-2, laŭ la aŭtoroj, estis la provo, post la Majdan-puĉo kaj la eksplodo de la interna milito en la oriento konservi la teritorian integrecon de la lando. Sed fine, nek Ukrajnujo nek la garanti-potencoj Francujo kaj Germanujo interesiĝis pri realigo de la interkonsento. Ili volis la militon. [Ĝuste tion la tiamaj respondeculoj de Francujo, Hollande, kaj de Germanujo, Merkel, poste libervole konfesis. -vl] Pri tio Verheugen diras: “Se oni rigardas, kiam, kiel kaj kie la krizo, en kiu ni hodiaŭ troviĝas, fariĝis vere eksploda, tiam ni venas en la jarojn 2013 kaj 2014. Tiam ni estas ĉe la tiel nomata Majdano, kiu de multaj estis jubile salutata, sed kiu envere estis nenio alia ol operaco de reĝimŝanĝo. Alidire, iu de ekstere gvidata ŝtatrenverso. Kaj tiu ĉi ŝtatrenverso, tiu ĉi puĉo en Ukrajnujo, estis la deirpunkto de interna milito en Ukrajnujo. Ni havas militon en Ukrajnujo ne nur ekde 2022. Ni havas tiun ĉi militon ekde la printempo de 2014, ekde la tiel nomata Kontraŭterora Operaco kontraŭ la rusaj separistoj en Donbaso. En 2022 okazis akriĝo de tiu ĉi milito, kiu jam daŭris.” La du aŭtoroj plu enordigas ankaŭ tiun ĉi okazaĵojn. La fakto, ke militoj en Eŭropo fariĝis eblaj, devenas de la intenca detruado de la eŭropa sekurec-arĥitekturo fare de Usono kaj de ĝiaj okcidentaj vasaloj. Petra Erler diris pri tio: “Ni scias, danke al Wikileaks, ke la usonanoj – kaj per tio certe ankaŭ ĉiuj aliaj – sciis, ke la plej dika el ĉiaj ruĝaj linioj de Ruslando konsistis en la invito al Ukrajnujo aliĝi al la NATO.” Tiu ĉi ruĝa linio estis transpaŝita per la invito al Ukrajnujo aliĝi al la NATO. Sed ankaŭ tiu okazaĵo ne falis el la ĉielo. Ĝi devenis el la evoluo per kiu la Okcidento kaj antaŭ ĉio Usono vidis sin la veraj venkintoj de la Malvarma Milito. La Okcidento volis dikti la kondiĉojn en Eŭropo. En la konflikto, tiel Petra Erler, ĝuste ne unuavice temas pri Ukrajnujo, sed pri tio ĉu Ruslando estu perceptata kiel samranga partnero. “La kerno de la konflikto ja ne estas Ukrajnujo, sed temas pri tio, ĉu Ruslando en Eŭropo havas samrajtan voĉon, ĉu ni pretas konsideri elementajn rusajn sekurec-interesojn.” Ke tio aktuale ne okazas, tion montras ankaŭ la tono, kiun Germanujo uzas kontraŭ Ruslando. Ekstere de la Okcidento oni perceptas la rolon de Germanujo en tiu konflikto. “Estus bone, se la germana kaj la eŭropa politiko iom rigardus tion, kion la resto de la mondo pensas, kaj kion tio signifas por la sekureco de Eŭropo.” La “resto de la mondo”, laŭ ŝi, ne kundividas la germanan vidpunkton nek la moralan orgojlon de germana politiko, en kiu ĝi radikas. Printempe de 2022 jam ekzistis rezulto de intertraktado, per kiu la konflikto povintus ĉesi. Ankaŭ tio estis sabotita de okcidenta flanko, kiel ŝi montras. “Ni volis ke la afero estu elbatalota, kaj tio kompreneble ŝanĝas la naturon de la batalo. Tio signifas: ni havas la strategion “venkopaco” kaj aliĝis al la ukrajna leĝa situacio, laŭ kiu oni ne intertraktas kun Putin,” Petra Erler memorigas. Kontraste al la konspirrakonto disvastigata en Germanujo, la agreso ne deiras de Ruslando; tiun konkludon la prezentita materialo implicas. Verheugen atentigas pri tio, ke la germana unuigo ne ĉie havas amikojn. La volo de Germanujo partopreni en la okcidenta potencakiro kaj uzi trukojn kontraŭ Ruslando pravigas tiujn, kiuj rifuzis la unuigon. Germanujo, laŭ ili, ne agnoskas la principon de samvaloreco, sed denove strebas al potenco en kaj super Eŭropo. “Jam mallonge post la germana unuigo jam ne ekzistis preteco krei kunlaborajn strukturojn, sed la relforkoj estis metitaj direkte al alfrontiĝo.” Sekve leviĝas la demando – se la gernana unuigo estas la deirpunkto de la evoluo, kiu ree ebligis militon en Eŭropo – kiom da Germanujo Eŭropo tiam eltenas? La intencoj neniigi Ruslandon, kiuj ĝuste en Germanujo estas malkaŝe eldirataj, verigis ĉiujn timojn de la kontraŭantoj al la germana reunuigo. Pro tio ne eblas ekskludi, ke fine de la evoluo – se Germanujo ne korektos sian agreseman kurson – okazos denova divido de Germanujo. Tiu konkludo rezultas ne nur el la intervujo, sed ankaŭ el diskutoj en Ruslando, en kiuj la 2+4-kontrakto, do la bazo de la germana unuigo, estas dubigata. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el https://freedert.online/inland/209749-guenter-verheugen-bei-krieg-wird/ la 21-an de Junio 2024
|