Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
30-jun-2024 vlutermano Anastassija Kulikowa kaj Ilja Abramow: Brikso [BRICS] antaŭ kreskoproblemo – fakuloj klarigas la ekspansi-haltigon de la organizaĵo 20-an de Junio 2024, 18:08 La briksaj landoj per grandega plimulto decidis “paŭzigi” la akceptadon de novaj membroj. Tion konatigis la rusa ministro pri ekstero, Sergej Lavrov. Laŭ li necesas “digesti” la novvenintojn, kiuj duobligis la membronombron. Krome konatiĝis, ke kadre de la Briks-aliĝo necesas enkonduki kategoriojn aŭ “paŝojn”. La gvidanto de la rusa diplomatia sekcio en renkontiĝo kun la prezidantino de la Konsilantaro de la Respubliko de la Nacia Asembleo de Belarusujo, Natalja Koĉanova, deklaris ke la organizaĵo planas realigi la koncepton de partneraj landoj. Liaopinie, tio estos grava paŝo antaŭ la plena membreco en la organizaĵo. Li notis: “Ĉiukaze ni apogos niajn belarusajn amikojn kaj serion da aliaj same pensantaj organizaĵoj.” Intertempe la intereso pri la Brikso mondvaste konstante kreskas. Tagon antaŭe la konsilisto de la rusa prezidanto, Jurij Uŝakov, diris ke diversaj landoj prezentis pli ol 30 aliĝopetojn. Li aparte indikis ke Tajlando kaj Malajzio anoncis similan decidon. Ankaŭ Turkujo montris sian intereson aliĝi al Brikso, ĉar ĝi konsideras tiun ĉi interŝtatan organizaĵon “bona alternativo” al la Eŭropa Unio. Tion konatigis la turka ministro pri ekstero Hakan Fidan dum sia vizito en Ĉinujo. Laŭ li, tiu ĉi paŝo helpos al Ankaro konsiderinde ampleksigi siajn ekonomiajn eblecojn. Ankaŭ la Respubliko Zimbabvo pretas aliĝi al Brikso, kiel la ministrino pri defendo de la lando Oppah Muchinguri-Kashiri deklaris. Ŝi diris, ke la organizaĵo donas alternativajn favorajn kondiĉojn por libera komerco kun aliaj landoj kaj apogas la ekonomian kreskon surbaze de reciproka respekto, komuna progreso kaj bonstato. Ŝi ankaŭ montris sin optimista ke Brikso kapablas kontraŭmeti ion al la dominado de la okcidentaj potenclandoj, ĉar ĝi povas apogi pli ekvilibran tutmondan agendon. Ŝi konsideris la meĥanismojn de kunlaborado, kiuj ene de la bloko instaliĝis, efikaj por disvolvado de rilatoj inter la landoj de la monda plimulto. Antaŭ nelonge la rusa vicministro pri ekstero nomis unu el la kriterioj por aliĝi al la organizaĵo. Li emfazis: “Por ni gravas, ke la landoj, kiuj volas aliĝi al Brikso kaj fariĝi niaj partneroj, ne partoprenu en la politiko de kontraŭleĝaj sankcioj kaj de restriktaj dispozicioj kontraŭ aliaj Brikso-membroj, speciale kontraŭ Ruslando.” Ni menciu, ke la organizaĵo origine entenis Baraton, Brazilon, Ĉinujon kaj Ruslandon. Poste aliĝis Sud-Afriko al tiuj kvar landoj. La posta, pli granda ampleksigo estis anoncita en Aŭgusto 2023 en la pintkunveno de Johanesburgo. Estis planite ke Argentino, Egipto, Etiopio, Irano, Saud-Arabujo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ekde la 1-a de Januaro 2024 aliĝu al la bloko, sed poste Argentino retiris sian aliĝ-intencon. Ni menciu krome, ke Ruslando en 2024 transprenis la prezidon de la Brikso. Vladimir Putin deklaris, ke Moskvo provos plibonigi la eksterapolitikan kunordigadon de la membroŝtatoj, kio legeblas en la retpaĝo de Kremlo. Moskvo koncentriĝos ankaŭ al plibonigo de la energi- kaj nutraĵ-sekureco de la organizaĵo, al la fortigo de la rolo de Brikso en la internacia mon- kaj financ-sistemo kaj al la fakoj sciencoj, alta teĥnologio, sansistemo, medio, kulturo kaj sporto. La komunumo de fakuloj konstatas, ke la paŭzo ĉe akceptado de novaj membroj en la organizaĵon klariĝas per la deziro de la aktualaj membroj detale ellabori la demandojn de la estonta funkcimaniero de la bloko. Necesas respondi la demandon, kiu precize havu la rajton aliĝi al la komunaj institucioj, kaj skizi unuecan estontecon de la partneraj ŝtatoj. Fjodor Lukjanov, ĉefredaktisto de la revuo Russia in Global Affairs kaj scienca gvidanto de la Internacia Diskutklubo Waldai, esprimis sin jene: “La ampleksiĝo de la Brikso estu ŝanĝo prefere kvalita ol kvanta. Dum longa tempo la organizaĵo estis kuniĝo de kvin grandaj kaj sendependaj regionaj centroj. Sed ekzistas ĉiam pli da landoj kiuj volas aliĝi. Pro tio ekzistas la danĝero ke la kriterioj de aliĝo konsiderinde malklariĝas.” Lukjanov konstatas: “Brikso ne povas malfermi siajn pordojn al ĉiuj landoj, ĉar tio transformus la organizaĵon en senforman komunumon. Por malebligi tian rezulton necesas starigi klarajn principojn por la membreco. Mi kredas, ke ĉiuj nunaj membroj de la ligo faros tion dum la prezidanteco de Ruslando kaj eble de Brazilo.” Li emfazas: “Ekzistas multaj ekzemploj de sukcesaj veturplanoj por aliĝo al internaciaj blokoj. Ekzemple por aliĝi al la Eŭropa Unio, lando devas unue atingi la statuson de aliĝkandidato, kaj poste okazas longaj intertraktadoj, dum kiuj la plenumado de la necesaj kriterioj estas ŝtate kontrolata.” Krome la fakulo klarigas: “La procezo de Briks-aliĝo povas simili al la priskribita proceduro, sed estas malverŝajne ke ĝi estos farata laŭ la samaj rigidaj postuloj kiel en la kazo de la EU, kie la membroŝtatoj transdonas parton de sia suvereneco al supranaciaj instancoj. Tamen ja atendeblas la enkonduko de paŝoj kiel statuso de kandidato kaj de observanto.” Lukjanoj krome klarigis: “Samtempe Brikso ne disponas pri centraj strukturoj. La adaptiĝo-procezo de la novaj membroj okazas jene: Oficistoj el diversaj landoj, kiuj kompetentas pri certaj fakoj, renkontiĝas kaj priparolas la pluan komunan laboradon. Ne ekskludeblas ke oni kreos instituciajn instancojn – tio estus nova paŝo de integriĝo. Sed tio neniam estis karakteriza por la organizaĵo.” Brikso ne kopios la modelon de la eŭropunia integriĝo, Stanislav Tkaĉenko diris, profesoro de la sekcio Eŭropaj studaĵoj de la Fakultato Internaciaj Studoj de la Ŝtata Universitato Sankt-Peterburgo. Li memorigis pri tio, ke: “La EU estas interŝtata kuniĝo kun supranaciaj institucioj. Tio signifas, ke la registaroj de la membroŝtatoj delegas kelkajn rajtojn al la supranacia nivelo. Krome, ene de la organizaĵo, ekzistas postuloj, kiujn ĉiuj membroj devas plenumi.” La Brikso, male, ne intervenos en la suverenecon de siaj membroj. La politiksciencisto krome diris: “Krome la aziaj ŝtatoj, kiuj dominas la Brikson, interesiĝas speciale pri demandoj de sendependeco. Laŭ ilia opinio, la organizaĵo funkciu jene: regulaj renkontiĝoj, diskutoj pri ŝlosilaj problemoj, harmoniigo de komunaj pozicioj. Ĉiu lando, sur nacia nivelo, kongrue kun siaj internaj proceduroj, plenumas tion, kio en la renkontiĝoj estis interkonsentita.” Tkaĉenko memorigis pri tio, ke multaj fakulaj institucioj en Barato, Ĉinujo kaj Ruslando cerbumas pri la kriterioj por aliĝo. Li emfazis: “Unu el la kondiĉoj por aliĝo de lando al la Ŝanhaja Organizaĵo pri Kunlaborado (ŜOK), ekzemple, estas komuna landlimo kun almenaŭ unu el la membroŝtatoj. Tiu ĉi kondiĉo ne taŭgas por la Brikso. Sed la laboroj estas okazantaj, kaj mi certas ke oni sukcesas ellabori bildon pri la membreco kaj ankaŭ ĝeneralan imagon de tio, kien la organizaĵo evoluos.” Samtempe li diras, ke Sergej Lavrov per sia eldiro pri la sistemo de kategorioj de la Briksaj Partnerolandoj, sekvas celon, nome: bremsi la planojn de tiuj, kiuj pretas tuj aliĝi al la Brikso, laŭ la politika analizisto. Li ankaŭ ne ekskludas, ke Barato insistis pri la decido “enmeti paŭzon” en la demando de novaj membroj. Tkaĉenko rimarkigis: “Ruslando opinias, ke niaj naciaj interesoj kongruas kun la kiom eble plej rapida kaj kiom eble plej ampleksa reprezentado de la mondaj regionoj en la Brikso. Ĉinujo, sed eĉ pli Barato, opinias, ke la organizaĵo transpaŝas la por aziaj ŝtatoj tipa mola formo de integriĝo.” Paŭzo en la Briksa ampleksiĝo necesas por pli precize ellabori la estontan kurson de la unuiĝo, laŭ la politiksciencisto Ivan Lisan. Li memorigas pri tio, ke: “La aktualaj membroj de la organizaĵo amasigis kompleksajn problemojn kiuj estas nepre solvendaj antaŭ ol aligi la novajn membrojn. Ekzemple, la enkonduko de nova komuna valuto por la bloko daŭre estas tre disputata.” Lisan klarigas: “Jam estas klare, ke la Brikso estas konstruaĵo, kiu proponas agendon tre malsaman ol tiu de la Okcidento. Tamen ĝi unue estas satigenda per granda nombro da signifoj. Grava parto de tiu ĉi procezo estos la ellaborado de klaraj kriterioj por la membreco. La unua demando respondenda estas: Ĉu la briksa membreco povas kolizii kun membreco en aliaj organizaĵoj? Turkujo ekzemple estas membro de la NATO – ĉu tio estu ruĝa linio?” Li emfazas: “Ankaŭ valoras la penon pripensi, kiom suverenaj la landoj estas, kiuj volas aliĝi al Brikso. Relative juna organizaĵo ne allasu tro grandajn disecojn en la mondrigardo de siaj membroj. Tia problemo tamen jam aperis en la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco (OTKS). Armenio apenaŭ partoprenas en ĝia laboro, sed ja konstante kritikas la politikon de tiu organizaĵo.” Fine Lisan diras: “Belarusujo havas bonajn ŝancojn fariĝi kandidato por la Briks-membreco. La lando havas sufiĉe bonajn rilatojn kun aliaj membroj de la bloko. Krome ĝi preparas sin al iom-post-ioma aliĝo al la SOZ. Senobstakla integriĝo en la arĥitekturo de la organizaĵo kontribuos al fortigo de la ekonomia kaj politika pozicio de Minsko.”
Tradukita el la rusa al la germana kaj unue aperinta ĉe WSGLJAD.
Anastasija Kulikova estas ĵurnalistino kaj SMM-redaktorino ĉe WSGLJAD. Ilja Abramov estas rusa ĵurnalisto.
Elgermanigita la 29-an de Junio 2024 de Vilhelmo Lutermano 1La oficiala mallongigo BRICS en Esperanto ne havas sencon, ĉar la I ne kongruas kun Barato, kaj la C nek kun Ĉinlando nek kun la elparola formo. Tamen internacie ĝi estas elparolata [briks], laŭ kio la formo en Esperanto estu Brikso. -vl
|