Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
20-jun-2024 vlutermano La renoma ĉikaga politiksciencisto John Mearsheimer vidas “aĉan” venkon de la rusoj en Ukrajnuno kaj “nenian nomindan perspektivon je paco” en la Gazao-strio. Tion li diris en intervjuo kun la Berlina Gazeto [Berliner Zeitung]. Ne okazos konstruema paco en Ukrajnujo. La konflikto estos frostigota, kaj Ruslando fine enprenos bonan parton de Ukrajnujo, laŭ Mearsheimer. Koncerne la Gazao-militon, tio, kio okazas al la palestinanoj, estas absolute terura”. Ankaŭ ne videblas fino. Israelo daŭre ekzistos kiel rasdisiga ŝtato, en kiu la israelaj judoj regas la palestinanojn. Kaj la palestinanoj de tempo al tempo ribelos. Precize tio okazis la 7-an de Oktobro. Sed la palestinanoj interne de “Grand-Israelo” tamen rifuzos esti regataj kaj plu ribelos, Mearsheimer profetis. “Koncerne la Ukrajnujan militon, mi estas konvinkita ke la okcidenta politiko, gvidata de Usono, portas la ĉefan respondecon. La NATO-etendado kaj speciale la deziro enpreni Ukrajnujon en la NATO-n, estis la ĉefa kaŭzo. Koncerne Ukrajnujon, Joe Biden estas superfalko.” La rusa prezidanto Vladimir Putin, laŭ la politiksciencisto, ne havis esencan intereson militi kontraŭ Ukrajnujo. Sed la Okcidento kaj speciale Usono faris apenaŭ ion por malebligi la militon. Post komenco de la milito la rusoj tuj proponis intertraktojn. Ili volis solvon kun ukrajna neŭtraleco. La intertraktoj estis farataj sur du reloj, unuflanke en Istanbulo, aliflanke perate de la israelanoj. Naftali Bennett, la tiama israela ĉefministro, servis kiel peranto. “La rusoj ne interesiĝis pri konkero de Ukrajnujo”, tiel la usona politiksciencisto. Tio estas mito kreita en Okcidento por prezenti Putinon kiel ĉefe respondecan “fiulon”. Estas klare, laŭ li, ke Boris Johnson, la tiama brita ĉefministro, kaj Joe Biden decidis prefere ĉesigi la intertraktadojn kaj daŭrigi la militon. “Ili pensis, ke Ukrajnujo kun okcidenta subtenado venkos Ruslandon,” diras Mearsheimer. “Ju pli la somero daŭras, des pli da malvenkoj la ukrajnoj ricevos. Iliaj militfortoj estas masakrataj kaj ili perdas pliajn terenojn. La homoj en la Okcidento tiam komprenos, ke Ruslando gajnos. Tio estus ruiniga malvenko por la NATO, por la Okcidento, kaj speciale por Usono. Por tion malebligi, la Okcidento provos enmiksiĝi en la batalojn. Ni parolas tie precipe pri Usono. La rezulto estus grandpotenca milito rekte ĉe la rusa landlimo. Kun granda potencialo por reciproka akriĝo ĝis atoma nivelo.” Se ĝi havus la elekton, Usono tute klare ĉesigus la Gazao-militon antaŭ ol la Ukranjn-militon, Mearsheimer diras. La renom-damaĝo pro la subteno al Israelo ĉe ties popoleksterma militiro estas eksterordinara, laŭ li. Krome tio havas grandan influon al la perspektivo de Biden en Novembro esti reelektota. Pro tio, Biden estas firme decidinta kiom eble plej rapide ĉesigi la militon en Gazao. En Ukrajnujo Biden aktuale ne interesiĝas pri intertraktadoj – “ĉefe ĉar la ukrajnoj estas perdantaj,” tiel la usona politiksciencisto.
Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 19-an de Junio 2024
|