Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
10-jun-2024 vlutermano Dagmar HENN: Putin, lia simpatio al Germanujo kaj la frenezo de la ĉeftendenca komunikilaro
Sankta cirklo-konkludo! La argumentado, per kiu germanaj komunikiloj kaj politikistoj reagas al la lastaj eldiroj de la rusa prezidanto Vladimir Putin, koncerne Germanujon, estas jam tute aparta lertaĵo, kiu envere laŭ la leĝoj de logiko ne estus allasebla. Putin renkontiĝas kun la [germana dekstra partio] AfD [Agado por Germanujo], kiu estas malica ĉar Putin estas malica, kaj tiu siavice estas malica, ĉar li renkontiĝas kun la AfD, ĉu? Se la tempoj estus pli normalaj … – sed efektive okazas, ke Putin, al la demando, ĉu la rusa registaro havas kontaktojn kun la AfD, reagas per la respondo: “ni kunlaboros kun ĉiuj, kiuj volas kunlabori kun Ruslando.” Kaj post tio, la germana kanceliero Olaf Scholz en la parlamento, en registara deklaro, turnante sin al la AfD, deklaras: “Tio estas ja ĝena por vi, ke vi hodiaŭ ricevis grandan laŭdon de la rusa prezidanto.” Oni povus klasi tion kiel personan frenez-atakon, se ne ĝuste tio estus ravite disvastigita de la amaskomunikiloj. Tio, kion Putin diris, estis tute normala eldiro, kiun ĉiu registara ĉefo, kiu agas en la intereso de sia lando, havus kiel unu el siaj principoj de sia agado. “Ni kunlaboros kun ĉiuj, kiuj volas kunlabori kun ni”. En kio troviĝas la fiaĵo? Ĉu en tio, ke laŭ la imago de Olaf Scholz kaj de aliaj okcidentaj politikistoj oni rajtas kunlabori nur kun tiuj, kiuj sukcesis la ekzamenon pri moralo? Aŭ eĉ nur kun tiuj, kiuj estas agrablaj ankaŭ al Vaŝingtono? Se tiu frazo estus unu el la principoj de la germana registaro, tiam la kaĉotruo, en kiu la lando aktuale troviĝas, estus – en la plej bona okazo – nur duone profunda. Kaj ties dimensioj estas verŝajne plej bone konataj al la rusa prezidanto: “Ĉiu alternativa starpunkto estas akceptata kiel sinteno kontraŭ la ŝtato. Kaj ĉiuj estas tuj nomataj agentoj de Kremlo,” – jen alia eldiro de Putin. Kaj la plej multaj germanaj komunikiloj, kiuj citas tiun ĉi frazon, tuj servoprete tion firmigas, ekzemple la gazeto Frankfurter Rundschau, kiu nomas kiel ekzemplon, ke “la AfD-delegito Steffen Kotré estis intervjuita de la ŝtata rusa televido Rossija 1. Kaj ke li tie montriĝis malmulte entuziasta pri la liverado de germanaj tankoj al Ukrainujo. Kion tio pruvas? Ĉu oni ankaŭ registras, kiom ofte kiuj germanaj politikistoj donas intervjuon al aliaj eksterlandaj televidoj, ekzemple kiel [la dekstra kristandemokrato] Roderich Kiesewetter? Kiu ja ankaŭ estas opozicio? Tute ne. Anstataŭ tion oni nomas “Centron por Kontinenta Kunlaborado”, fondita en la jaro 2015 de german-ruso, kiu havas “densajn ligojn kun Ruslando”, kiel kroman indikon de subfosa agado. Ĉe tio, decida demando estas komplete evitata: Ĉu tiaj kontaktoj iel tuŝas la germanan suverenecon, se ili okazas nek sekrete nek tiel ke la germanaj koncernatoj havas ian ajn materian influon al centraj decidoj? Eĉ pli: se oni volus realigi la frazon, kiun oni riproĉas al Putin, en germanaj rilatoj, Kio necesus por kompensi la evidente masivan usonan influon? Sed tio estas starpunkto, kiun oni en Germanujo jam delonge ne plu rajtas montri. La demando pri suvereneco, kiun Putin eksplicite menciis, estas en la komunikiloj grandparte evitata. Nur la gazeto Merkur kaptas tiujn frazojn: “Ni komprenas, ke la Federacia Respubliko Germanujo post la Dua Mondmilito neniam estis suverena ŝtato en la plej vera senco de la vorto.” Kiu precize atentas, tiu rimarkas, ke la juristo Putin diris Federacia Respubliko, ne simple Germanujo. Temas pri la okcidenta respubliko, kiu neniam estis suverena. Tio levas tutan serion da interesaj demandoj, sed la Merkur neniun el ili mencias. Anstataŭe sekvas jena rebato: “Nei la germanan suverenecon estas la centra motivo de la Reichsbürger-scenejo. Ties argumentado: Germanujo estas okupata de la 'okcidentaj venkinto-potencoj'. Konsekvence, ili rifuzas ĉiujn demokratiajn instituciojn kaj tre ofte parolas kaj agas kontraŭjudisme, ekstremdekstre kaj histori-reviziisme.” […] La aŭtoro scias neniel trakti la temon suvereneco; laŭ li, oni ne bezonas argumenti, sed nur simple skribi ke ankaŭ la Reichsbürger pensas tiel kaj jam sufiĉas. Sed: […] la demando de suvereneco tute ne estas ia fantazio, atribuebla al dubindigaj figuroj, sed fundamenta temo de politika debato. Kaj ekde la detruo de la Nord-Stream-energitubo, ne nur Putin dubas pri la germana suvereneco, sed certe la duono de la monda spektantaro pridubas ĝin, kiu vidis [la germanan ĉefministron] Scholz apud Biden, kiam tiu ĉi anoncis ke oni scios malebligi tiun tubon. Estas plej strange ĉe la reagoj al tiu intervjuo, ke el la frazoj de Putin parolas multe pli granda simpatio al Germanujo kaj al la germanoj ol el la reagoj, kiuj sekvas en Germanujo: “Estas eĉ strange, ke neniu en la hodiaŭa germana gvidantaro defendas la germanajn interesojn.” Jes, la frazoj en tiu ĉi intervjuo fariĝas eĉ personaj. Ne mirinde, ke tiu ĉi tekstero estas tute ne menciata. Ĉar ĝi estas same vera kiel ektimiga: “Kompreneble Germanujo ne estas al mi indiferenta. Mi havas multajn amikojn tie, kiujn mi provas ne ĝeni, por ne elmeti ilin al iaj malfacilaĵoj ene de la lando.” [Vidu la duan tekston sube -vl] Tiu ĉi estas terura eldiro pri la situacio en Germanujo. Sed ĝi estas vera; ĉia reago al unu el la antaŭaj frazoj pruvas, ke ĝi estas bone fundamentita. Se jam manĝo de sandviĉoj en la rusa ambasado povas sekvigi riproĉojn, kiom nepardonebla tiam estas personaj rilatoj kun la rusa prezidanto? Cetere, la gazeto Rheinische Post en sia artikolo “Putin subtenas rusan kunlaboradon kun la AfD” trovis aparte kreeman formulon por la germana traktado de la AfD: la “kompare mildan kontraŭ-venton, kiu alfrontas la AfD kiel opozician partion en Germanujo”. Vide al la reala germana situacio (kiel ekzemple lastatempe la 70 dom-traserĉadoj, kunordigitaj en la tuta Germanujo pro eldiroj en Interreto), leviĝas la demando, kiel tiam aspektus forta kontraŭvento. Ĉu amasaj arestoj, aŭ ĉu tuj mortpafadoj? Estas tiel. Putin diris kelkajn klarajn, kompreneblajn, raciajn kaj eĉ persone aŭtentajn frazojn, kaj tio, kion komunikiloj kaj politiko interprete atribuas al ili, jam tute ne plu rilatas kun ili. Kaj la konkludo estas la sama kiel ĉiam. Ĝi estus amuza, se ĝi ne estus tiom malĝojiga. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 9-an de Junio de 2024.
Putin: “Germanujo ne estas al mi indiferenta, mi havas tie multajn amikojn” Kiam la unuaj tankoj el germana produktado aperis sur ukraina teritorio, tio en Ruslando jam lanĉis moralan kaj etikan ŝokon. Ĉar la sinteno al la Federacia Respubliko en la rusa socio estis ĉiam tre – tre! – bona. Se nun okazas, ke objektoj sur rusa teritorio estas atakataj per iaj raketoj, tiam tio kompreneble definitive detruas la rusajn-germanajn interrilatojn. Sed ni scias, ke la Federacia Respubliko Germanujo, kiel konata germana politikisto post la Dua Mondmilito diris, neniam estis suverena ŝtato en plena senco de la vorto. Okazos nun la elektoj por la Eŭropa Parlamento, ni vidos tion kio okazos. Kompreneble Germanujo ne estas al mi indiferenta. Mi havas multajn amikojn tie, kiujn mi provas ne ĝeni, por ne elmeti ilin al iaj malfacilaĵoj ene de la lando. Mi ne provas resti en kontakto kun ili, sed mi konas tiujn ĉi homojn de multaj jaroj kaj scias, ke ili estas fidindaj amikoj. En Germanujo mi havas multajn da ili.
Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 9-an de Junio 2024.
|