Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
22-maj-2024 vlutermano Kvankam la renkontiĝo de la rusa prezidanto Vladimir Putin kun la ĉina prezidanto Xi Jinping okazis jam antaŭ kelkaj tagoj, pli preciza taksado de la rezultoj komenciĝis nur nun – tamen ne tiom en la Okcidento, kiu okupiĝas pri konfirmado de siaj propraj antaŭjuĝoj. Nur eta ekzemplo komence, el komento en la semajnulo Stern: “Per aliro al la ter-amaso kaj la krudmaterialoj de Ruslando, Ĉinujo rompis la strategian ĉirkaŭbaradon fare de Usono. Ambaŭ estas la deklaritaj malamikoj de la Okcidento kaj per tio, kompreneble, aliancanoj.” La unua frazo estas almenaŭ ĝusta, kvankam ĝi evitas la demandon kial Usono “strategie ĉirkaŭbaras Ĉinujon”. La dua frazo metas la sekvojn antaŭ la kaŭzon. Estis la kolektiva Okcidento, kiu deklaris ambaŭ landojn malamikoj kaj jam de jaroj okupiĝas pri strategioj kiel oni povas ilin detrui kaj submeti. Kurioze, la gazeto Frankfurter Rundschau vidas la saman demandon precize inverse: ne Ĉinujo rompas la ĉirkaŭbaradon, sed tio estas la “lasta savŝnuro de la rusa ekonomio”. Tio, kion ambaŭ redaktejoj pretervidas, estas la fakto, ke por tiu renkontiĝo oni planis tre longperspektivan programon, ĉe kiu la geopolitikaj fifaroj de Usono kun ties kunuloj estis nur unu punkto inter multaj. Ekzistas tri fontoj, kiuj malkaŝas la laborprogramon: komuna gazetara konferenco de Xi kaj Putin la 16-an de Majo, kroma gazetara konferenco de Vladimir Putin kun la rusa gazetaro la 17-an de Majo, kaj la decida dokumento, la “Komuna deklaro inter la Popolrespubliko Ĉinujo kaj de la Ruslanda Federacio pri la profundigo de la ampleksa strategia partnereco por kunordigado de nova erao okaze de la 75-a datreveno de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj”. Tiu ĉi teksto ĝis nun ŝajnas efektive ekzisti nur en la ĉina, do necesas elturniĝi per ciferecaj tradukoj. Kaj tio estas giganta pakaĵo, kiu en tiu ĉi deklaro estas prilaborita, per la celo etendi la kunlaboradon al ĉiuj nur penseblaj kampoj. La germanaj komunikiloj reagas al tio per la egocentrismo de infanoj: Pli aŭ malpli ĉio okazas, ĉar la du grandpotencoj volas ĉirkaŭiri okcidentajn sankciojn. Jam la imago, ke tie povus esti la ideo de celo, de longperspektiva komuna utilo, ŝajnas esti nepensebla. Tamen jam pro la eŭropa sperto tio devintus esti komprenebla. Unu el la komunaj projektoj, kiun Putin mencias, estas partiklo-akcelilo, kiu en Dubno (Dubna) jam konstruiĝis. En Dubno, proksimume 120 km de Moskvo, troviĝas la Unuiĝinta Instituto pri kern-esplorado, en kiu ede la fino de la 1950-aj jaroj oni jam malkovris multnombrajn ĥemiajn elementojn. “La eksperimentoj farataj en tiu ĉi partiklo-akcelilo malfermas la vojon al pioniraj sciencaj projektegoj, kiuj superas la eblecojn de ĉiu unuopa lando de la mondo.” Tiu ĉi deklaro tute identas kun tiu, kiu iam kondukis al fondo de la CERN, kiu en 1957 ekfunkciigis la unuan partiklo-akcelilon kaj nuntempe kun la granda instalaĵo sub la Alpoj estas fama eĉ en la populara literaturo. Tio superus la eblecojn de unu sola ŝtato – se Ruslando kaj Ĉinujo nun komencas kunigi siajn esplor-kapablojn (ne nur) sur tiu ĉi kampo, tio ja tute ne nepre signifas ke aliaj ŝtatoj estas ekskluditaj. Ne mirigas, ke tio tremigas iujn en Eŭropo kaj Usono. Sed ĉi tio pli rilatas kun ekonomia modelo, kiu, rilatigita kun estigo de monopoloj, baziĝas sur ĉiu kiom ajn eta progreso, ol kun la ideoj de Ruslando kaj Ĉinujo por disvolvado de la tutmondaj sciencoj, kiu tute ne estas tiom ekskluziva (en la senco de ekskluda) kiel tiu de la Okcidento. “Iom grandaj komunaj projektoj estas jam prilaborataj ĉe la ne-fera metalurgio, la ĥemia kaj la ligno-prilabora industrioj, bioteĥnologio, farmacio, spac-esplorado kaj en multaj ceteraj kampoj de alta teĥnologio. Ruslando kaj Ĉinujo kune disvolvas internaciajn koridorojn por transporto kaj provizado; ĉe tio ili uzas la vojojn de la transsiberia kaj de la Bajkal-Amur-fervojo same kiel ankaŭ la nord-orientan marvojon.” Kompreneble, pri la nord-orienta marvojo ankaŭ eblus diri, ke ĉe tio temas pri rompo de la “strategia ĉirkaŭbarado” de Ĉinujo, ĉar la eblecoj de usona interveno en tiu ĉi ĝis nun malofte uzata marvojo estas tre malgrandaj, ĉar tiu grandparte kondukas laŭ la rusa marbordo. Sed aliloke videblas, ke tio povas havi ankaŭ tute aliajn motivojn: Al la demando pri la realigo-stato de la projekto “Power of Siberia 2” Putin ne donis klaran respondon, kio en la okcidentaj komunikiloj estis tuj interpretita kiel krizo inter la du partneroj. Sed en la realo la klarigo verŝajne estas, ke Ruslando ĉiukaze investas en atomajn glacirompajn ŝipojn, uzeblajn por la nord-orienta marvojo kaj ke la spertoj ĉe tiu marvojo ebligos kalkuli, ĉu ĝia uzado en longa perspektivo ne estas pli utila ol la transporto tra konstruenda klasika tubo. Ankaŭ en la deklaro la nord-orienta marvojo estas menciita kiel unu el la grandaj projektoj, ĉi-foje kun administraj detaloj: “La estigo de ĉina-rusa subkomisiono por la arkta marvojo ene de la meĥanismo de la komisiono pri la regulaj ĉinaj-rusaj renkontiĝoj de ĉefministroj, por certigi ambaŭflanke utilan kunlaboradon ĉe la disvolvado kaj uzado de Arkto, la protekto de la arkta ekologia sistemo, la subtenado kaj estigo de la arkta marvojo kiel internacia transport-koridoro.” Estas interese kaj instrue, ĉe tiuj ĉi projektoj atenti pri detaloj, ĉar dum la komuna klarigo antaŭ la gazetaro Xi Jinping deklaris: “Ĉinujo kaj Ruslando servas kiel rol-modelo, per tio ke ili montras aliajn vojojn por konstrui novspecajn interŝtatajn rilatojn kaj por kunlabori kiel du najbaraj iom grandaj potencoj.” La antaŭkondiĉo de tio ja estas, ke ĉe translimaj projektoj la estigo de profitoj ĝuste ne estas prioritata, sed la utilo, kiujn du sendependaj entoj havos de ĝi. La mirado pri la cerbumado pri la “Power of Siberia 2” rilatas ankaŭ kun la memkomprenebla atendo de okcidentaj observantoj, ke la konata teĥnologio de pertuba transporto estas uzata – ĉar la celo estas realigi maksimuman profiton el la gas-vendado por la gas-entrepreno – dum la celo, kiun Ruslando kaj Ĉinujo kundividas, estas la ligado de la krudmateriala komerco kun maksimuma utilo por la infrastrukturo. Jen kion signifas “alirmaniero de ambaŭflanka gajno ĉe la formado de nova strukturo de kunlaborado por ambaŭflanka bonstato”. Cetere, kultura interŝanĝo estas memkomprenebla parto de tio, ĉar proksimeco ĉiam postulas komprenon – jen punkto, kiun oni ene de la trudstrukturo Eŭropa Unio simple anstataŭigis per la deklaro, ke ni ja ĉiuj ĉiukaze estas “eŭropanoj”, kvazaŭ jam ne ekzistus io, kion la portugalo povus scii pri la polo, kaj inverse. Estis iom alie en la komencaj jaroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiam oni ankoraŭ konsideris dezirinda ke en Germanujo oni lernu la francan kaj en Francujo la germanan. Plej malfrue la granda ampleksigo de la EU post 1989 jam nenion el tio restigis, kaj la lastaj restoj de sendependeco malaperis sub usona valor-kaĉo. “Ĉinaj familioj legas la librojn de Puŝkin kaj Tolstoj, dum la tradicia ĉina kulturo, inkluzive de la Pekin-opero kaj Tai-Chi, ĉe la rusoj estas tre populara.” Ambaŭ flankoj vidas tiujn ĉi rilatojn kvazaŭ motoron de la BRICS; ne nur ĉar la komuna ekonomia potenco estas tiom granda, sed precipe ĉar la interrilato, disvolvita en la pasintaj jardekoj, estas kvazaŭ provlaboro por modelo, kiu baziĝas ne sur dominado kaj subordiĝo. Refoje Xi: “Ni esprimas nian firman decidon kunlabori en la kunteksto de la rusa prezidanteco ĉe la BRICS en tiu ĉi jaro – kaj kiam Ĉinujo en la dua jarduono transprenos la prezidantecon de la SCO [Shanghai Corporation Organisation] – forĝi ampleksan, densan, rezult-orientitan kaj altrangan partnerecon, por unuigi la Tutmondan Sudon kaj ĝin fortigi.” Jen la punkto, sur kiu baziĝas la karakterizo kiel “deklaritaj malamikoj de la Okcidento”. Fortiĝinta tutmonda Sudo, tio signifas interalie pli altajn prezojn por krudmaterialoj. Tion montras ekz-e longtempaj datumoj de ĝia evoluo, kiuj en la unua fazo de la senkoloniigo, komence de la 1960-aj jaroj, montris klaran kreskon, sed per la stabiligo de la nova kolonia skemo tra Monda Banko kaj Internacia Mon-Fonduso remalaltiĝon. Certe, tio ŝanĝas la disdividon de la gajnoj. Sed ĉar la normala loĝantaro de la Okcidento en la lastaj jardekoj sen tio spertis malpli pliboniĝon ol pli ofte malboniĝon de la vivnivelo, ĝi povus fajfi pri tio ĉu la profitoj ekzemple de la investfirmaoj falas. Estas malgranda malplimulto en la okcidentaj nacioj, kiu per stabila multpolusa mondordo efektive perdus. Kaj la ŝtatoj de la Okcidento ja tute ne estos daŭre ekskludataj. Putin pri tio: “Vi diris, ke la estonteco dependas de Ruslando kaj Ĉinujo, sed tio estas nur parte vera. La estonteco de la homaro dependas de la tuta homaro […] ekzistas absolute nenia dubo, ke antaŭ niaj okuloj nova mondo formiĝas kaj fariĝas multpolusa. Mi kredas, ke pri tio ĉiuj vidas klare. Gravas ke tiuj, kiu provas konservi sian monopolon decidi mondvaste pri ĉiuj demandoj, komprenu tion (mi kredas, ke ili tion komplete komprenas). Se ili tion komprenas, ili devus fari ĉion por faciligi tiun ĉi naturan procezon. Mi ripetas, tiu ĉi procezo estu paca kaj senkonflikta, kaj la opinioj de ĉiuj partioj de la internacia procezo estu komplete konsiderataj. Ĉiuj inter ni serĉu kompromisojn, kiam ni faros la malfacilajn decidojn, kiuj atendas nin.” Per tio li diris: Estus politike ebla lasi tiun ĉi transiron okazi sen grandaj disputoj. Sed la registaroj de la Okcidento ne kapablas agadi en longperspektiva intereso de siaj landoj. Ili agas rekte en la intereso de tiu tre limigita grupo de konzernoj, kiu per la estiĝanta nova ordo plej multe perdos, pro kio ili plenforte kontraŭagas evoluon, kiu envere ne plu haltigeblas. Tiu ĉi punkto en la komuna deklaro formuliĝis jene: “La du flankoj indikis ke iom grandaj ŝanĝiĝoj en la mondo akceliĝas, ke la statuso kaj la forto de la landoj kaj regionoj de la “Tutmonda Sudo” konstante kreskas kaj ke la multpolusiĝo de la mondo rapidiĝas. Tiuj ĉi objektivaj faktoroj rapidigas la alidistribuaon de disvolvo-potenco, de riĉfontoj, de oportunaĵoj ktp en direkto favora al sojlo- kaj evolu-landoj, kaj ili favoras la demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj internacian dececon kaj justecon de la landoj, kiuj volas daŭrigi hegemonion kaj potencpolitikon kaj provas anstataŭigi la agnoskatan internacian ordon bazitan sur la popoljuro per “regulbazita ordo”. Ĉi tie estas interesa la formulo “objektivaj faktoroj”. En tio montriĝas unu el la plej klaraj rompoj, ĉe kiu Ĉinlando kaj Rusujo staras ĉe unu flanko kaj la Okcidento ĉe la alia. Ĉe tio temas pri la simpla punkto, ĉu la grandaj evolutendencoj estas aŭ ne estas objekto de vol-decidoj. Objektivaj faktoroj estas influoj, kiuj ne haltigeblas aŭ eĉ forigeblas per vol-decidoj, egale kiajn rimedoj oni uzas. En la sama momento, en kiu oni akceptas la komprenon, ke tiaj objektivaj procezoj ekzistas, ankaŭ troviĝas bazo por kompromisoj. Tia kompromiso kompreneble antaŭkondiĉus ke oni ree faru la internaciajn instituciojn funkcikapablaj – ĉi tie esprimite de Putin, sed en pluraj variaĵoj: “Pro tio niaj landoj postulas novigon de la tutmonda ekonomia gvidado, reformon kaj senpolitikigon de multflankaj institucioj, ekzemple de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), de la G20, de la Azia-Pacifika Forumo pri Ekonomia Kunlaborado, kaj adapti lin al la modernaj realaĵoj.” Ĉu tio estas nun la senkompata batal-anonco kontraŭ la Okcidento? Ne vere. Tiu ĉi dum jardekoj povis vivi kun la internaciaj institucioj, kiuj estis ne tute al ĝi subordigitaj. Sed ekde antaŭ proksimume dek jaroj ili preskaŭ ĉiuj estis devigataj sekvi la pozicion de la Okcidento. Tio provizore helpas fortigi en la Okcidento mem la impreson, ke “la tuta mondo” kundividas tiun pozicion, sed je ege alta prezo – la perdo de ĉiuj malaltsojlaj, ne oficialaj kontaktoj. Ne senkaŭze la komuna deklaro mencias sporton, studentan interŝanĝon, apogon al turismo. La kunlaborado de instancoj kaj la agado de la diplomatio estu la supera pinto. Konstrui konfidon estas multtavola kaj longdaŭra procezo. Ĝin detrui, povas okazi relative rapide, kion la lastaj jaroj atestas. Sed ju pli rigida kaj pli hierarĥia la okcidenta ordo fariĝis, des malpli estas la sperto, kiu antaŭiras diplomation. Strukturo de subordigo ne bezonas sentemon. Sed la maniero de interŝtataj rilatoj, tia kia ĝi prezentiĝis en la renkontiĝo inter Putin kaj Xi, antaŭkondiĉas percepton de la diferencoj kaj ties akcepton. Cetere, relative kaŝite, en la komuna deklaro troviĝas kroma detalo: Spite al tio, ke envere ankaŭ al la Okcidento direktiĝas la propono kunlabori en la ŝanĝiĝanta mondo, tamen la okcidentaj pekoj ne estas pardonitaj kaj forgesitaj. Tio montriĝas en la mallonga sekcio pri Afganujo: “La du flankoj emfazas, ke Usono kaj la NATO, kiel la partioj kiuj respondecas pri la dudekjara invado kaj okupado de Afganujo, ne refoje provu sendi militajn instalaĵojn al Afganujo kaj ties ĉirkaŭaj regionoj. Anstataŭe ili portu la ĉefan respondecon pri la aktualaj malfacilaĵoj de Afganujo en ekonomio kaj vivnivelo kaj transprenu la ĉefajn kostojn por la rekonstruado de Afganujo, kaj faru ĉiajn disponojn por ĉesigi la blokadon de la afgana nacia havaĵo.” Tio estas unua indiko pri tio ke Ĉinlando kaj Rusujo jam estas laborantaj pri planoj por la momento, en kiu la tuta konflikto jam pasis, egale kiel. Dagmar HENN. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 21-an de Majo 2024 |