Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
17-maj-2024
vlutermano

La usona ekonomikisto James K. Galbtaith, en interparolado kun la germana gazeto Berliner Zeitung, eldiras faktojn, kiuj al atenta observanto certe jam estas konataj, sed kiuj ja povas surprizi, kiam ili aperas en la cetere unusone rusofobia misprezentado en la aktuala germana ĵurnalisma etoso.

Li diris: “Ruslando stabiligis la propran financ-sistemon, kiu per la distranĉo disde la SWIFT-pag-sistemo estis elmetita al ŝoko. La komenca retrocedo de la rublo estis rapide haltigita. Liverĉenoj en la industrio, kiuj estis interrompitaj per la sankcioj, estis restarigitaj. Do okazis, ke rusaj entreprenoj enpenetris en la merkaton, kiujn okcidentaj entreprenoj libervole aŭ trudite forlasis.”

Per tio, laŭ li, la rusaj entreprenoj povis uzi konsiderindajn profit-eblecojn. Ruslando estas hodiaŭ unu el la landoj kun plej alta kreskokvoto de la mondo, Galbraith diris. Li respondis al la demando, ĉu Ruslando fine eĉ profitis de la sankcioj: “Jes, per la sankcioj Ruslando estis efektive malkoloniiĝinta.”

Li diris, ke antaŭ kvin jaroj la ekonomia vivo estis firme en la mano de okcidentaj entreprenoj. La gastronomio, la grandaj vendejoj, la aŭtoj surstrate. Tio aktuale ŝanĝiĝas: “La industriaj kapacitoj ne malaperis;” fabrikoj, laboristoj, inĝenieroj kaj afergvidantoj [“manaĝeroj”] estis sufiĉe en la lando, necesis nur novaj dizajnoj kaj novaj ekipaĵoj. “Speciale ĉinaj aŭtomobil-konstruistoj forte disvolvis sian engaĝiĝon en Ruslando. Ili transprenis produktad-liniojn, kiujn antaŭe germanaj kaj japanaj entreprenoj funkciigis.”

“La sankcioj efektive havas drastajn efikojn al naciaj ekonomioj. Sed la efikoj al Ruslando estas tute aliaj. Ruslando estas tre granda lando kaj disponas pri grandaj naturriĉaĵoj, pri sciencistoj, inĝenieroj kaj eksterordinare grandaj komercaj eblecoj. Ĝi grandparte superis la ĥaosajn situaciojn de la 1990-aj jaroj.”

Laŭ Galbraith, Usono per siaj sankcioj malutilis sin mem malpli ol Eŭropon. Tion kaŭzis la fakto, ke Usono en la momento estas ekonomie grandparte “aŭtarcia”. Koncerne energion ĝi ja daŭre dependas de rusaj liveradoj, ekz-e de urano. “Sed la usona ekonomio ne estas tiom vundebla kiom la eŭropa pro la perdo de la ekonomiaj rilatoj kun Ruslando.” [Nu, “perdo” estas eŭfemismo, ja temas pri libervola rezigno, almenaŭ se oni konsideras ĝin kiel decidon suverenan – kaj ne truditan de Vaŝingtono. -vl]

La germana registaro, laŭ Galbraith, faras politikon, kies ĉefa viktimo estas la germana ekonomio mem. Ĝi fortranĉis sin de ekonomiaj fontoj, speciale de energioj kaj de aliaj materialoj, de kiuj la germana industrio dependas. La usona ekonomikisto avertis, ke per tio minacas historia disfalo de la germanaj industrikapacitoj.

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 16-an de Majo 2024