Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
23-maj-2024
vlutermano

Aleksander Dugin: Ne nur intereskonflikto: En Ukrajnujo decidiĝas pri la sorto de la mondo

La enoficiĝo de la prezidanto Putin montras novan etapon en la historio de Ruslando. Kelkaj linioj de pli fruaj periodoj estas certe daŭrigotaj. Kelkaj atingos krizan sojlon. Aliaj estas nuligotaj. Sed ankaŭ devas veni io nova.

Mi volas direkti la atenton al la ideologia aspekto, kiu povas fariĝi baza vektoro por la plua evoluo de Ruslando en la internacia kunteksto.

En nia akra alfrontiĝo kun la Okcidento, kiu troviĝas ĉe la rando de atoma konflikto kaj de Tria Mondmilito, la problemo de valoroj fariĝas ĉiam pli klara kaj pli riĉa je kontrastoj. La milito en Ukrajnujo estas ne nur konflikto inter ŝtatoj kun iliaj tute raciaj konfliktoj, sed kunfrapiĝo de civilizacioj, kiuj akre defendas siajn valorsistemojn.

Hodiaŭ oni povas kun certeco diri, ke Ruslando definitive vetis je la protekto de tradiciaj valoroj kaj ligas kun ili la bazajn procezojn por fortigi sian propran civilizacian identecon kaj sian geopolitikan suverenecon. Ĉe tio temas ne simple nur pri malsamaj interesoj de disaj unuoj ene de sama – la okcidenta – civilizacio, kiel ĝis antaŭ nelonge ankoraŭ eblis interpreti la konflikton inter Ruslando kaj la kolektiva Okcidento, kvankam kun certa streĉigo. Sed nun evidentiĝis, ke kunfrapiĝas du valorsistemoj.

La moderna kolektiva Okcidento staras firme ĉe la flanko:

  • de la absoluta individuismo;

  • de la LGBT1 kaj de la seksidenta politiko2;

  • de la kosmopolitismo;

  • de la “Cancel Culture” – la “kulturo de neniigo”;

  • de la senlima migrado;

  • de detruado de ĉiaj formoj de identeco;

  • de la kritika ras-teorio (laŭ kiu iam subpremitaj popoloj havas la rajton subpremi siajn subpremintojn);

  • de la relativisma kaj nihilisma filozofio de la postmoderno.

La Okcidento senkompate cenzuras sian propran historion, malpermesas librojn kaj artverkojn. La usona Kongreso preparas sin por forstreki tutajn verkojn, kiuj laŭdire ofendas certajn persongrupojn pro etnaj kaj religiaj kaŭzoj. Krome la evoluo de ciferecaj teĥnologioj kaj de neŭronaj retoj metis sur la tagordon la transigon de la mondregado de la homaro al la artefarita inteligento – kaj serio da okcidentaj aŭtoroj jam laŭdas tion kiel nekredeblan sukceson kaj longe atenditan momenton de singulareco.

Kontraste al tio, la Putina Ruslando eksplicite reprezentas tute alian ordon de valoroj, el kiu multaj estas fiksitaj en la dekreto n-ro 809 de la 9-a de Novembro 2022. Ruslando decide defendas:

  • la kolektivan identecon kontraŭ la individuismo;

  • la patriotismon kontraŭ la kosmopolitismo;

  • la sanan familion kontraŭ la laŭleĝigo de perversaĵoj;

  • la religion kontraŭ nihilismo, materiismo kaj relativismo;

  • la homan estulon kontraŭ posthumanismaj eksperimentoj;

  • la organan identecon kontraŭ ĝia subfosado;

  • la historian veron kontraŭ la “Cancel Culture”.

Do, ekzistas du kontraŭaj orientiĝoj, eĉ pli, du antagonismaj ideologioj, du sistemoj de mondpercepto. Ruslando elektas la tradicion – la Okcidento, male, elektas ĉion kio estas netradicio kaj eĉ kontraŭtracicia.

Tio faras la konflikton en Ukrajnujo – kie tiuj du civilizacioj kontraŭstaras unu la alian en akra kaj decida batalo – io, kio estas multe pli ol ordinara intereskonflikto. Tio ĝi kompreneble estas ankaŭ, sed tio ne estas la ĉefaĵo. La ĉefa afero estas, ke du modeloj de la plua evoluo de la homaro eniris alfrontiĝon – la liberala, tutmondisma, kontraŭtradicia vojo de la moderna Okcidento aŭ la alternativa, multpolusa, multcentra vojo kun konservado de tradicio kaj de tradiciaj valoroj, por kiu Ruslando batalas.

Kaj jen estas urĝa tempo por konstati, ke la multpolusa mondo, al kiu Ruslando en la antaŭa fazo de la Putin-regado aliĝis, havas sencon nur se ni agnoskas la rajton de ĉiu poluso, de ĉiu civilizacio (hodiaŭ klare reprezentata en la BRICS) je sia propra identeco, je sia propra tradicio, je sia propra valorsistemo. Multpoluseco fariĝas senchava kaj pravigita, se ni deiras de la plureco de la ekzistantaj kulturoj kaj agnoskas ilian rajton konservi la respektive propra identeco kaj evolui surbaze de siaj internaj principoj. Tio signifas, ke la polusoj de la multpolusa mondo, kontraste al la tutmondisma unupolusa modelo, en kiu okcidentaj valoroj norme dominas, pli aŭ malpli sekvas la vojon de Ruslando, sed nur sub la protekto de iliaj tradiciaj valoroj, kiuj ĉiuvice estas aliaj.

Ni vids tion klare en la hodiaŭa Ĉinujo. Ĝi ne nur rifuzas tutmondismon, liberalismon kaj tutmondan kapitalismon kiel dogmon, dum ĝi konservas multajn trajtojn de la socialisma ordo, sed pli kaj pli turnas sin al la eternaj valoroj de la ĉina kulturo, per tio ke ĝi en nova ciklo revivigas la politikan kaj socian etikon de Konfuceo3, kiu dum pluraj jarmiloj inspiris kaj ordigis la socion. Ne estas hazardo, ke unu el la gvidaj teorioj de la internaciaj rilatoj en la moderna Ĉinlando baziĝas sur la antikva ideo de Tianxia, laŭ kiu Ĉinujo staras en la mezo de la mondsistemo kaj ĉiuj ceteraj nacioj, kiuj ĉirkaŭas la Ĉielan Regnon, troviĝas en la periferio. Ĉinujo estas sia propra absoluta centro, malfermita al la mondo, sed strikte atentante sian suverenecon, unikecon kaj identecon.

La moderna Barato moviĝas samdirekte, speciale sub la regado de Narendra Modi. Ankaŭ ĉi tie ĝi estas regata de profunda identeco, de la Hindutva, kiu revivigas la bazojn de la antikva vedaj kulturo, religio, filozofio kaj sociordo.

Eĉ pli strikte la islama mondo rifuzas la valorsistemon de la kolektiva Okcidento, kiu tute ne estas harmoniigebla kun la islamaj leĝoj, reguloj kaj sintenoj. Ankaŭ ĉi tie la grava punkto estas la tradicio.

Tiudirekte iras la popoloj de Afriko, kiuj komencas novan fazon de senkoloniiĝo – ĉi-foje fazon de konsciiĝo, de la kulturo, de la pensmaniero. Ĉiam pli da afrikaj pensistoj, politikistoj kaj personoj de la publika vivo ekpensas pri la radikoj de siaj indiĝenaj kulturoj.

Ankaŭ Latinameriko iom post iom malkovras tiujn ĉi novajn horizontoj de tradiciismo, de religio kaj de la kulturaj radikoj kaj ĉe tio ĉiam pli trafas en rektan konflikton kun la politiko de Usono kaj de la kolektiva Okcidento. La aparteco de Latinameriko konsistas en tio, ke la kontraŭkolonia luktado dum longa tempo estis farata precipe de maldekstraj sloganoj. Nun la situacio ŝanĝiĝas: La maldekstro malkovras la tradiciajn kaj konservativajn originojn de sia luktado (ekz-e en la katolike dominata “Teologio de liberiĝo”), kaj konservativa kontraŭkolonia fronto kreskas (ekz-e la “Teologio de la popoloj”).

Sed ĝis nun neniu el la vivilizacioj strebantaj al multpoluseco kaj preferantaj la tradicion eniris rektan armitan konflikton kun la Okcidento, kun la escepto de Ruslando. Multaj hezitas kaj atendas la rezulton de tiu ĉi drameca alfrontiĝo. Kvankam eventuale la plimulto de la homaro rifuzas la hegemonion de la Okcidento kaj de ties valorsistemoj, krom Ruslando neniu pretas eniri rektan konflikton kun ĝi.

Per tio, Ruslando havas la unikan ŝancon meti sin ĉepinte de la tutmonda konservativa ŝanĝego. Estas la tempo por rekte deklari, ke Ruslando kontraŭbatalas la pretendon de la okcidenta vivilizacio je universaleco de ĝiaj valoroj kaj tute kaj plene elpaŝas por la propraj (rusaj-naciaj, ortodoksaj) kaj por ĉiuj aliaj tradicioj. Ĉar en la kazo de triumfo de la tutmondismo kaj de konservado de la okcidenta hegemonio, ankaŭ ili estas minacataj je detruiĝo.

Ĉiuj civilizacioj de la mondo estas konservativaj, tio estas ilia identeco. Kaj ili estas pli kaj pli konsciaj pri tio. Nur la postmoderna Okcidento decidis radikalan rompon kun siaj klasikaj kristanaj radikoj kaj komencis konstruo kulturon de degeneriĝo de perverseco, da patologio kaj de teĥnika anstataŭado de la homo per posthomaj organismoj (de la artefarita inteligento [AI] ĝis Cyborg-oj, ĥimeroj kaj produktoj de genteĥniko). En la Okcidento mem grava parto de la socio rifuzas tiun vojon kaj pli kaj pli turnas sin kontraŭ la kurson de la reganta postmodernaj liberalaj elitoj al definitiva forigo de la kultura kaj historia identeco de la okcidentaj socioj mem.

En sia nova deĵortempo kiel prezidanto estus tute sinchave, se Putin deklarus la defendon de la tradicio – en Ruslando kaj en la mondo, inkluzive de la Okcidento mem – sia plej grava ideologia misio. Vladimir Putin, vidata de la tuta homaro, estas jam la plej granda gvidanto, kiu ludas tiun ĉi rolon kaj kiu heroie rezistas al la okcidenta hegemonio. Estas plej urĝa tempo anonci la tutmondan mision de Ruslando protekti la civilizaciojn kaj iliajn tradiciajn valorojn. Ĉesu kunludi kun la Okcidento kaj transpreni ties strategiojn, nociojn, protokolojn kaj kriteriojn. La civiliza suvereneco konsistas en tio, ke ĉiu nacio havas la ne limigitan rajton akcepti aŭ rifuzi ĉian eksteran politikon, evolui siamaniere, sendepende de tio, ke iu ekstere povas esti malkontenta pri tio.

Tiel la brita gazeto Mirror antaŭ nelonge, la 7-an de Majo, deklaris naŭ vortojn el la enoficiĝa parolado de la prezidanto Putin “terura minaco por la Okcidento”. Tiuj ĉi vortoj tekstas:

Ruslando mem kaj nur ĝi mem determinos sian propran destinon!”

Tio signifas, ke la Okcidento komprenas ĉian aludon pri suvereneco kiel militdeklaron al ĝi. Ruslando eniris la aferon kaj pretas subteni ĉiun, kiu defendas sian suverenecon same forte kiel ĝi mem.

Kompreneble ĉiu nacio havas siajn proprajn tradiciajn valorojn. Sed hodiaŭ ili ĉiuj estas atakataj de agresema, maltolerema, trompa kaj perversigita civilizacio, kiu faras senkompatan militon kontraŭ ĉia tradicio – kontraŭ la tradicio kiel tia. La Ruslando de Putin, en tia situacio, povas malkaŝe deklari sin portanto de inversa misio – la defendanto de tradicio kaj normo, de kontinueco kaj identeco.

Antaŭe,en la dudeka jarcento, la influo de Ruslando baziĝis ĉefe sur la maldekstra movado. Hodiaŭ tiu ĉi iom post iom malaperis, sorbita de la novliberalismo aŭ elĉerpita per si mem (kun malmultaj esceptoj kaj plej ofte en alianco kun kontraŭkoloniaj konservativaj tendencoj). Nun valoras la penon veti pri la konservativuloj, la defendantoj de la civiliza identeco. Kaj tiel naskiĝas nova slogano: Tradiciuloj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Kaj ni ne ĝeniĝu hontu aŭ nin kaŝu. Ju pli memkonscie ni surpaŝas tiun ĉi vojon, des pli rapide kaj fidinde nia influo en la mondo kreskos. Se ni decidis veti pri multpoluseco, tiam ni devas en tio esti konsekvencaj.

Ĉiu vidas en Putin jam la ŝlosilan figuron de la konservativa ekiro. Estas la tempo por malkaŝe tion eldiri. Kritiko el la Okcidento ĉiukaze ne eviteblas, sed la decidaj faktoroj en la rilatoj kun la Okcidento nun estas aliaj. Kaj niaj aliancanoj – aktualaj kaj eblaj – subtenos Ruslandon kun nova elano. Fine niaj longperspektivaj celoj kaj intencoj nun estos klaraj. Ili fidos nin kaj sen malkonfido kaj senhezite kune kun ni konstruos justan kaj ekvilibrita mondo en la intereso de la tuta homaro.

Elgermanigita teksto germanigita el la rusa de Vilhelmo Lutermano. La artikolo aperis la 14-an de Majo 2024 en ria.ru.

 

NOTOJ

 

1 LGBT estas mallongigo en la angla, transprenita en aliaj lingvoj, de Lesbian, Gay, Bisexual and Transgender, do por samseksemuloj inaj, viraj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj (laŭ Vikipedio). -vl

2 Seksidenta politiko: Politiko, kiu oficiale agnoskas la libervolan deklaron de homo pri sia sekso sendepende de la biologia sekso. -vl

3 Konfuceo: Vidu la tuj eldonotan libron Analektoj de Konfuceo. La tria el la kvar libroj de konfuceismo. Tradukita de WANG Chongfang. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2024,  ISBN 978-2-36960-324-5. -vl