Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
25-jun-2024
vlutermano

Averto de Vilhelmo: Ĉar la sekva teksto aperas en komunista retejo, ne pensu ke mi opinias ĝin teksto komunista. Mi tradukis kaj aperigas ĝin ĉi tie, por ke komunistoj kaj ceteraj interesatoj pri internacia politiko legu kaj diskutu ĝin, ĉar la aŭtoro, vaste konsiderata kiel filozofo, de iuj aliaj kiel faŝisto, eldiras konatajn kliŝojn, sed ankaŭ malpli konatajn informojn kaj argumentojn, kiuj meritas konsideron kaj diskuton. -vl

La usonaj prezidant-elektoj okazontaj la 5-an de Novembro 2024, havas altan gravecon. De ilia rezulto dependas ne nur la sorto de Usono kaj eĉ de la tuta Okcidento, sed grandaparte ankaŭ tiu de la tuta homaro. La mondo staras rande de atommilito, de vera kaj totala mondmilito inter Ruslando kaj la Nato-landoj. De tiu, kiu en la venonta leĝperiodo regos en la Blanka Domo, fine dependas ĉu la homaro plu aŭ ne ekzistos.

Pro tio tiom gravas rigardi iom pli precize la du kandidatojn kaj cerbumi pri ties programoj kaj pozicioj.

Biden estas hodiaŭ sendube malfortmensa invalido kun evidentaj signoj de aĝa demenco. Strangas tamen, ke tio ludas preskaŭ nenian rolon. Biden estas nur fasado, varba ŝildo por la politikaj elitoj de la Demokrata Partio, kiuj en Usono sidas firme en la potenco kaj sukcesis fari klaran interkonsenton pri Biden. Principe Biden povus regi ankaŭ kiel kadavro. Tio ŝanĝus nenion. Li havas malantaŭ si fermitan grupon de tutmond(ig)istoj (kelkfoje ankaŭ nomata “mondregistaro”), kiu ne nur unuigas grandan parton de la usona Profunda Ŝtato, sed ankaŭ liberalajn elitojn en Eŭropo kaj mondvaste.

El ideologia vidpunkto, Biden reprezentas la tutmondismon, tio signifas la unuigon de la homaro sub la regadon de liberalaj teĥnokrataj elitoj kun la forigo de suverenaj naci-ŝtatoj kaj la kompleta miksado de popoloj kaj de religioj. Temas pri ia projekto de nova Babela Turo. Ortodoksaj kristanoj kaj multaj kristanaj tradiciistoj de aliaj konfesioj kompreneble vidas en tio la “venon de la Malkristo”. Tutmondistoj (Yuval Harari, Klaus Schwab, Raymond Kurzweil, Maurice Strong) malkaŝe parolas pri la neceso anstataŭigi la homaron per artefarita inteligento kaj de “Cyborg”-oj, dum en okcidentaj socioj la forigo de sekso kaj de etno jam estas realo. De Biden dependas absolute nenio por la realigo de tiu ĉi projekto. Li ne faras decidojn, sed nur plenumas la rolon de reprezento-rajtulo de la internacia ĉefstabo de la mondvasta tutmondismo.

Politike Biden apogas sin sur la Demokrata Partio, kiu malgraŭ la multeco de siaj pozicioj kaj la ĉeesto de ne-tutmondistaj politikistoj kaj figuroj – kiaj la maldekstre radikala Bernie Sanders aŭ Robert Kennedy – interne interkonsentis pri lia subteno. Kaj la nekapablo agi de Biden timigas neniun, ĉar la reala potenco troviĝas ĉe aliaj personoj, kiuj estas multe pli junaj kaj pli raciaj. Sed pri tio ne temas: Malantaŭ Biden staras ideologio, kiu hodiaŭ en la mondo estas tre disvastiĝinta. La politikaj kaj ekonomiaj elitoj de la mondo estas iel aŭ alie pensantaj liberale. Tutmonde la liberalismo estas profunde ankrita en klerigo, scienco, kulturo, informado, ekonomio, komerco, politiko kaj eĉ en teĥnologio. Biden estas nur tranĉpunkto de la radioj en tiu monda reto. Kaj la politika enkorpigo de tiu ĉi monda reto estas reprezentata de la usona Demokrata Partio. La demokratoj en Usono zorgas ĉiam malpli pri la usonanoj mem kaj ĉiam pli pri konservado, ĉiapreze, de sia tutmonda dominado, eĉ preze de mondmilito (kontraŭ Ruslando aŭ Ĉinujo). Ili estas iasence pretaj oferi ankaŭ Usonon mem. Tio igas ilin danĝeregaj.

Ankaŭ reprezentantoj de usonaj novkonservativaj rondoj kundividas la saman tutmondisman agendon de tiuj, kiuj staras malantaŭ Biden. Ili estas iamaj “trockistoj”, kiuj malamas Ruslandon kaj kredas, ke mondrevolucio eblas nur post la definitiva venko de la kapitalismo, tio signifas: de la mondvaste tutmondisma Okcidento. Pro tio oni prokrastis tiun celon ĝis la fino de la ciklo de kapitalisma tutmondiĝo, por poste, post la tutmonda venko de la liberala Okcidento, reveni al la temo de la proletara revolucio. La novkonservativuloj agas kiel falkoj, insistas pri unupolusa mondo, senlime subtenas Israelon kaj speciale la popolekstermon en Gazao. Novkonservativuloj ekzistas ankaŭ ĉe la demokratoj, sed la plej multaj inter ili troviĝas inter tiuj respublikanoj, kiuj reprezentas la kontraŭan poluson al Donald Trump. Iasence ili estas la “5-a kolono” de la demokratoj kaj de la grupo ĉirkaŭ Biden en la Respublikana Partio.

Kaj fine la usona Profunda Ŝtato, la Deep State. Ĉi tie temas pri la superpartia pinto de la registaraj oficistoj, pri pintaj burokratoj kaj gravaj figuroj en la armeo kaj en la specialaj servoj, kiuj enkorpigas iajn “gardistojn” de la usona ŝtateco. Tradicie ekzistas du vektoroj por la usona Profunda Ŝtato, kiuj speguliĝas precize en la tradicia politiko de demokratoj kaj respublikanoj. La unua vektoro celas la tutmondan dominadon kaj la disvastigon de liberalismo sur tutmonda nivelo (la politiko de la demokratoj), la alia vektoro la fortigon de Usono kiel granda superpotenco kaj mondpolitika hegemono (la politiko de la respublikanoj). Facile ekkoneblas, ke tiuj ĉi du linioj ne ekskludas sin inter si, sed ke ambaŭ vektoroj kun malsamaj nuancoj direktiĝas sur la sama celo. Pro tio la usona Profunda Ŝtato estas la gardisto de ĝenerala direkto, kiu permesas al la parti-balanco ĉiufoje elekti unu el la du evolu-vektoroj, pri kiu la Profunda Ŝtato principe kontentas.

Sed la grupo de Biden aktuale precize spegulas la interesojn kaj valorojn de tiu ĉi usona pinta burokrataro.

Biden koncentras kritan nombron da potencfaktoroj, de la ideologio ĝis la Profunda Ŝtato, kaj krome estas subtenata de grandaj financ-konzernoj, de la monda gazetaro kaj de la regado super tutmondaj monopoloj. Lia persona malforteco kaj lia aĝa demenco devigas la tutmondistojn malantaŭ li, uzi maldemokratiajn metodojn por teni lin en la potenco. En unu el siaj lastaj paroladoj dum elektobatala aranĝo Biden tute rekte deklaris, ke “venis la tempo por meti la liberecon super la demokration”. Tio ne estis kroma misparolo, sed la plano de la tutmondistoj.

Se montriĝus malebla teni sin en la potenco per demokratiaj metodoj, tiam povas okazi ĉiaj ajn maldemokratiaj procezoj sub la slogano de “libereco”; tio envere signifas la starigon de tutmondista diktatoreco. Milito kontraŭ Ruslando liveros por tio la juran bazon, kaj Biden povos ripeti la trukon de Zelenskij, kiu post nuligo de la prezidantelektoj restis en la potenco. Tio povus esti opcio ankaŭ por Macron en Francujo, kiu ĉe la elektoj por la Eŭropa Parlamento suferis neniigan malvenkon kontraŭ la “dekstruloj”, kaj eĉ por Scholz en Germanujo, kiu rapide perdas subtenon. La tutmondistoj en la Okcidento klare pripensas la scenaron starigi rektan diktatorecon kaj forigi la demokration.

Por la homaro la venko de Biden, aŭ sole la fakto ke li en ia ajn funkcio restas en la potenco, signifos katastrofon. La tutmondistoj daŭre konstruos novan Babilonon kaj insistos en la ideo de mondregado, kio kondukos al akriĝo de ekzistantaj kaj al komenco de novaj konfliktoj. Biden signifas militon. Militon senfinan.

Malantaŭ Donald Trump staras tute aliaj fortoj. Efektive li estas alternativo al Biden kaj al ties tutmondista grupo, alternativo cetere multe pli kontrastriĉa. Ĝuste pro tio la unua regperiodo de Trump estis konstanta skandalo. La usona establitaro kategorie fifamigis lin kaj ĉesigis tion nur kiam Trump estis anstataŭita de Biden.

Male al Biden, Trump estas stampanta, unika, impulsa kaj volforta personeco. Spite al lia aĝo li estas en bona formo, pasia, energia kaj vigla. Dum Biden estas grupludanto kaj fakte protektato de la tutmondistaj rondoj, Trump estas solulo, kiu enkorpigas la usonan revon de persona sukceso. Li ja estas memamegulo kaj egoisto, sed tre lerta kaj sukcesa politikisto.

Ideologie Trump orientas sin je la klasikaj usonaj konservativuloj (ne al la novkonservativuloj!) Ili estas ofte nomataj prakonservativuloj kaj estas posteuloj de la tradicia izoliĝista tradicio de la respublikanoj, kiu esprimiĝas en la Trumpa slogano “Usono unue!”. Tiuj ĉi klasikaj konservativuloj defendas tradiciajn valorojn: la tradician famili-strukturon inter viro kaj virino, la kristanan kredon kaj la daŭrigadon de deco kaj de normoj, kiuj estas stampanta parto de la usona vivmaniero.

Koncerne la eksteran politikon la ideologio de la prakonservativuloj konsistas en fortigado de Usono kiel suverenan naciŝtaton (pro tio la Trumpa slogano “Make America great again” [“Faru Usonon ree granda”] kaj ne enmiksiĝi en la politikon de aliaj landoj, se ĝi ne rekte minacas la interesojn kaj la sekurecon de Usono.

Per aliaj vortoj: La ideologia programo de Trump estas la preciza malo de la Bidena ideologia programo. Hodiaŭ oni plej ofte ligas tiun ideologion kun la nomo de Trump kaj nomas ĝin “trumpismo”.

Menciindas, ke tia ideologio el sociscienca vidpunkto kaj el la vidpunkto de la elektantoj estas kundividita de preskaŭ la duono de la usonanoj – precipe en la centraj usonaj subŝtatoj inter la du marbordaj strioj. La mezuma usonano estas konservativa kaj tradiciema, kaj pro kulturo de individuismo li fajfas pri tio, kion aliaj, ankaŭ la potenculoj, pensas. La principo de memrespondeco igas la tradiciemajn usonanojn skeptikaj kontraŭ sia federacia registaro, kiu laŭdifine nur limigas iliajn liberecojn. Precize per rekta alvoko al tiuj ĉi mezumaj usonanoj – trans la kapojn de la politikaj, financaj kaj komunikilaj elitoj – Trump en 2016 povis elektiĝi prezidanto.

Sed ĉar ĉe la respublikanoj estas ne nur prakonservativuloj, sed ankaŭ novkonservativuloj, la Respublikana Partio estas grandparte fendita. La novkons-uloj estas pli proksimaj al Biden kaj al la fortoj, kiuj staras malantaŭ li, dum la Trumpa ideologio kontraŭas iliajn principajn poziciojn. La sola punkto, kiu ilin unuigas, estas la konfeso je la grandeco de Usono kaj la deziro fortigi la usonan potencon milite-strategie kaj ekonomie. Krome, la iamaj “trockistoj” en la fluo de la jardekoj de sia nova politiko povis fondi influriĉajn kaj altrangajn “pensfabrikojn” en Usono, kaj en la ceterajn enŝovi siajn reprezentantojn. La prakonservativuloj, male, jam preskaŭ tute ne plu disponas pri serioze prenindaj “pensfabrikoj”.

En la 1990-aj jaroj [la usona ekonomikisto] James Buchanan plendis, ke la novkonservativuloj praktike “transprenis” la respublikanan partion kaj flanken ŝovis tradiciistajn politikistojn. Per tio ili metis minon sub la partipolitika potenc-bazon de Trump.

Aliflanke, elektoj por la respublikanoj havas altan gravecon, kaj multaj gravaj politikistoj inter ili – kongresaj deputitoj, senatanoj kaj guberniestroj – konsideras la eksterordinaran favoron de la elektantaro por Trump kaj estas do devigataj subteni lin pro pragmataj kialoj. Tio klarigas la kritan pezon de Trump inter la respublikanaj prezidant-kandidatoj. Por la respublikanoj – ne nur por la prakonservativuloj, sed ankaŭ por simplaj pragmatistoj – Trump estas la rimedo por akiri potencon.

 

Sed la novkonservativuloj restos tre influriĉa grupo, kaj Trump verŝajne ne riskos rompi la rilatojn kun ili.

Ekde la komenco la pozicio de la Profunda Ŝtato rilate Trumpon estis tre rezervema. En la okuloj de la pinta burokrataro Trump estis novriĉulo kaj eĉ persono marĝeniĝinta kiu apogis sin sur ideoj por usonanoj popularaj kaj tradiciaj, sed tamen iom danĝeraj. Krome li ne posedis la necesan subtenon de la establitularo. Pro tio la konflikto kun la CIA kaj aliaj servoj komenciĝis jam en la unuaj tagoj de la Trumpa prezidanteco en la jaro 2017.

La Profunda Ŝtato tute klare ne estas ĉe la flanko de Trump, sed samtempe ĝi ne povas ignori lian popularecon en la loĝantaro nek la fakton, ke la fortigo de Usono kiel ŝtato ne kontraŭdiras la fundamentajn interesojn de la reprezentantoj de la Profunda Ŝtato mem. En tiu ĉi medio Trump povus konstrui impresan subtengrupon, sed lia politika temperamento por tio ne taŭgas. Li preferas agi sponte, impulse kaj memrespondece. Tio faras lin por la elektantoj alloga, kiuj vidas en li kulture akceptitan usonan pratipon.

Se Trump sukcesos, spite al ĉiuj kontraŭaĵoj, gajni la prezidant-elekton en la jaro 2024, tiam la rilato al la Profunda Ŝtato supozeble ŝanĝiĝos. Laŭ la ekkono, ke Trump ne estas hazarda figuro, la Profunda Ŝtato certe provos konstrui sisteman rilaton kun li.

Plej verŝajne la tutmondigistoj, kiuj staras malantaŭ Biden, provos ŝovi la fortan Trump-on el la elekto por ĉiapreze malebligi ke li fariĝos prezidanto. Ĉe tio, ĉiaj metodoj penseblas: murdo, malliberigo, organizado de tumultoj kaj protestaj agadoj ĝis puĉo aŭ interna milito. Aŭ Biden fine de sia prezidanteco lanĉos la Trian Mondmiliton. Ankaŭ tio estas tre verŝajna.

Ĉar la tutmondigistoj ĝuas plenan subtenon de la Profunda Ŝtato, ĉiu en tiuj ĉi scenaroj realigeblus.

Sed se oni deiras de tio, ke la populara kaj popolista Trump gajnos kaj fariĝos prezidanto, tiam tio havos gravegajn efikojn al la tuta mondpolitiko.

Unue, la dua prezidant-periodo de tiu ĉi usona prezidanto kun tia ideologio montros, ke ankaŭ lia unua prezidant-periodo ne estis (el la vido de la tutmondigistoj) “bedaŭrinda” hazardo. Ne nur la apogantoj de multpolusa mondo – Ruslando, Ĉinujo, la islamaj landoj – rifuzos la unupolusan mondon kaj la tutmondistan projekton, sed ankaŭ la usonanoj mem. Tio donos pezan baton al la tuta retaro de la liberalaj-tutmondistaj elitoj. Kaj de tia bato ili plej verŝajne ne resaniĝos.

El objektiva vidpunkto Trump povas fariĝi iniciatanto de multpolusa mondordo, en kiu Usono daŭre ludos gravan, sed jam ne plu dominantan rolon. “Usono ree fariĝos granda”, sed kiel naciŝtato, ne kiel tutmonda hegemono.

Ĉe tio, la hodiaŭ aŭtomate ekzistantaj kaj de la tutmondigistoj lanĉitaj konfliktoj kompreneble ne ĉesos per si mem. La postuloj de Trump al Ruslando por ĉesigi la militon en Ukrainujo estos realismaj, sed envere sufiĉe akraj. Lia subteno al Israelo en Gazao estos ne malpli senkompromisa ol tiu de Biden. Krome Trump konsideras la dekstran politikon de Netanjahu kiel ion specie parencan. Kaj li faros sufiĉe akran politikon kontraŭ Ĉinujo, antaŭ ĉio ĉe la premo al ĉinaj entreprenoj en Usono.

La ĉefa diferenco inter Trump kaj Biden konsistas en tio, ke la unua koncentriĝos al racie kalkulitaj naciaj interesoj de Usono (kio kongruas kun la realismo en internaciaj riltoj), kaj tio sub pragmata konsidero de la ekvilibro inter potencoj kaj resursoj. La ideologio de la tutmondigistoj malantaŭ Biden, male, estas iel totalisma kaj senkompromisa.

Por Trump la atoma apokalipso reprezentas neakcepteblan prezon, egale kio okazos. Por Biden kaj antaŭ ĉio por tiuj, kiuj konsideras sin la regantoj de Nov-Babilono, ĉio estas en la ludo. Pro tio ilia konduto ankaŭ en kriza situacio restas nekalkulebla.

Trump, male, estas nur ludanto. Li ja estas akra kaj spitema, sed li tenas sin je la racieco kaj la taksado de la konkreta profito. Trump apenaŭ lasas sin persvadi, sed oni povas kun li intertrakti. Biden kaj liaj mastroj estas malkapablaj sin kontroli.

La usona elekto en Novembro 2024 respondos al la demando, ĉu la homaro ankoraŭ havas aŭ ne havas ŝancon. Ne pli nek malpli.

Aleksander DUGIN.

Tiu ĉi artikolo aperis unue la 19-an de Junio 2024 ĉe RIA Novosti kaj estis tradukita el la germana, de kiu Vilhelmo Lutermano esperantigis ĝin la 24-an de Junio 2024.