Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
18-jun-2024
vlutermano

 

Gert Ewen Ungar: Sekurec-arĥitekturo por Eŭrazio – la pacpropono de Putin kaj la rifuzo de Scholz

 

Ĉe renkontiĝo kun diplomatoj de la rusa ministrejo pri eksteraj rilatoj, la prezidanto Putin prezentis ampleksan proponon ne nur por solvi la Ukrajnujo-konflikton1, sed por disvolvi komunan sekurec-arĥitekturon por ĉiuj ŝtatoj sur la eŭrazia kontinento. Fundamento de lia propono estas la principo de kolektiva sekureco kaj la principo de suvereneco de la ŝtatoj.

En Germanujo la ampleksa propono de Putin estas mallongigita al tiu parto kiu temas pri Ukrajnujo. Ĉar en sian proponon por kreado de nova, stabila sekurec-arĥitekturo por Eŭrazio Putin enmetis proponon por ĉesigi la Ukrain-konflikton, tiu ĉi estis tuj rifuzita de la Okcidento, ankaŭ de Germanujo. La germana kanceliero Scholz diris, ke li konsideras la proponojn de Putin ne seriozaj. La rapida rifuzo estas stranga, ĉar Putin invitis al konstanta kunlaborado kaj formado.

La sekurec-strukturo en Eŭropo, disvolvita fine de la Malvarma Milito, estas detruita. La Ukrain-milito klare atestas tion, ĉar ĝi ne okazintus sen la provoj deŝovi la fortrilatojn en Eŭropo. Ukrajnujo, post sia ŝtata sendependeco donis al si konstitucion, kiu devontigas Ukrajnujon je neŭtraleco. En la jaro 2008 oni fermis al Ukrajnujo la pordon al NATO-aliĝo, en 2014 Ukrajnujo nuligis sian devontiĝon je neŭtraleco kaj anstataŭigis ĝin en sia konstitucio per la ŝtata celo aliĝi al la NATO. La Ukrain-konflikto ne penseblas sen tiuj ĉi deŝovoj en la eŭropa sekurec-strukturo.

 

Eŭrazio bezonas novan sekurec-arĥitekturon

Do temas pri eliminado de la kaŭzo de la konflikto. Pro tio la Putina propono enhavas la punkton ke Ukrajnujo rezignu pri aliĝo al la NATO kaj revenu al sia principo de neŭtraleco.

Sed la propono de Putin estas pli ampleksa. Li metas la perspektivon starigi sur la eŭrazia kontinento, surbaze de la principo de kolektiva sekureco, elbalancitan sistemon kiu donas sekurecon por ĉiuj ŝtatoj kaj kiu ekskludas neniun landon. Kolektiva sekureco signifas ke sekureco ekzistas ĉiam nur por ĉiuj samtempe aŭ sekureco tute en estas. Por tion atingi, necesas diplomatio, interparoladoj kaj meĥanismoj de perado kaj por trovi kompromisojn. Putin invitas, kadre de ekzistantaj organizaĵoj, disvolvi meĥanismojn kiuj daŭreme ebligas al la landoj de la Eŭropa Unio, Ukrajnujo, Ruslando, Ĉinujo, Barato, la landoj de Centrazio, ekzisti kune en paco kaj kunlaborado. Ĝi estas tute granda vizio. Ĝi estas de la germana kanceliero Scholz tro rapide forĵetita.

Por ĝin realigi necesas ke la ŝtatoj ne nur detenu sin je aplikado de perforto kaj solvu siajn disputaĵojn per diplomatio. Necesas krome ke ili rezignu enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj ŝtatoj, diras Putin. Tio postulus al la Okcidento kaj antaŭ ĉio al la Eŭropa Unio (EU) kaj al Germanujo rezigni pri sia pretendo je hegemonio kaj agnoski la suverenecon de la naciaj ŝtatoj. Germanujo kaj la EU vidas sin rajtigitaj fari preskribojn por aliaj landoj kaj tra vaste disbranĉigita sistemo de influado aktive enmiksiĝas en la internajn aferojn de aliaj landoj. La celo de tio estas tie instali registarojn kiuj servu al la propraj okcidentaj potenc-interesoj. Tiu ĉi praktiko, laŭ Putin, estas ĉesigenda.

Ankaŭ pri la eblaj sekvoj de enmiksado en la internajn aferojn de aliaj landoj, Ukrajnujo estas bona ekzemplo. La Ukrajnujo-konflikto devenas interalie de enmiksado fare de okcidentaj agantoj. La Majdan-puĉo estis fajrigita deekstere, nelaste de Germanujo. La loĝantaro en la oriento de la lando ne akceptis la celojn de la Majdan-puĉo, kaj tuj post la enpotenciĝo de la Majdan-puĉistoj eksplodis interna milito.

La ŝanĝo de la rigardo al la internaciaj rilatoj estas por Germanujo plej malfacile realigebla, tamen nepre necesa. Germana politiko vidas en la rilatoj kun aliaj landoj precipe rilaton de konkurenco. Tiu ĉi vidmaniero, en kiu la volo al alfrontiĝo kaj al potenc-etendo jam estas fundamentita, estus anstataŭigenda per volo al paco, al kunlaborado kaj per la klare videbla volo senkondiĉe respekti la suverenecon de aliaj ŝtatoj. Sed aktuale germana politiko estas tre malproksima de tiuj ĉi principoj de la popoljuro.

 

La vizio de Putin: daŭrema paco sur la eŭrazia kontinento

Tio, kion Putin proponas, estas la realigo de la UN-Ĉarto por la eŭrazia kontinento. Li ne estas sola kun sia vizio. Lia propono kerne devenas de la lastjara ĉina propono por ĉesigi la Ukrajno-konflikton.

La tuja kaj forta rifuzo de tiu ampleksa propono el Ruslando estas grava eraro. La NATO-ĝenerala sekretario Jens Stoltenberg diris pri la propono por pacigi la Ukrajno-konflikton, ke se Ukrajnujo retirus sin el la regionoj postulataj de Ruslando, revenus al neŭtraleco kaj limigus siajn militajn kapablojn, tiam Ruslando per tio atingus siajn milit-celojn. Tio, laŭ okcidenta opinio, ne tolereblas, do necesas plu batali ĝis la amara fino.

Sed per tio, Stoltenberg ankaŭ diras, ke la militcelo de Ruslando ne estas la okupado de la tuta Ukrajnujo nek tramarŝado al EU-landoj. La militcelo de Ruslando ne estas imperiisma. Moskvo celas milite trudi siajn sekurecajn interesojn, post kiam tio sur diplomatia vojo maleblis. Ĉe la aserto de [la germanaj aktuale ĉefaj gvidantoj] Scholz, Pistorius, Baerbock kaj Habeck, ke Ruslando sekvas imperiismajn celojn, temas pri konspirrakonto; ĝuste la eldiroj de Stoltenberg evidentigas tion.

La propono de Putin estas invito al komuna formado de la eŭrazia kontinento. Se tiu ĉi propono estos denove rifuzita, tiam ne nur la milito en Ukrajnujo senŝanĝe plu daŭros, sed krome la landoj rifuzantaj kunlaboradon en antaŭvidebla tempo trafos en situacion, en kiu la kreitaj faktoj ekster ilia agado-sfero trudos al ili la kondiĉojn. Ĉar la Putina propono kompreneble estas interesa por ĉiuj landoj de Eŭrazio: krei komunan sistemon de sekureco, en kiu paco kaj kreskanta bonstato realiĝas por ĉiuj partoprenantaj nacioj.

 

Gernanujo volas ripeti la erarojn de Versajlo

Kontraste al tio, Germanujo volas ripeti la erarojn de la versajla packontrakto, kiujn ĝi dolore spertis mem. Germanujo hodiaŭ denove esprimas sian intencon neniigi Ruslandon, volas helpi Ukrajnujon atingi pozicion en kiu Kievo povas dikti la kondiĉojn al Moskvo. Tiuj interalie planas, per riparaj pagoj, instali ŝuldoservutecon [en Ruslando].

Precize tiu deziro, ankaŭ en pacaj tempoj teni la kontraŭulon daŭre en malalta pozicio, kondukis du jardekojn post la Unua Mondmilito al la Dua Mondmilito. La paco, kiun Germanujo volas, ne estas daŭrema. En ĝi enestas la venonta milito; tion neniu historio instruas tiom klare kiom ĝuste la germana. Pro tio la fakto, ke la germana politiko engaĝiĝas por la pacplano de Zelenskij, montras, kiom malmulte la germanaj elitoj komprenis sian propran historion.

Putin, male, proponas repaciĝon en Eŭrazio. Lia propono, kontraste al la celoj de Scholz, havas efektive la kapablon povi instali daŭreman pacon ne nur en Ukrajnujo, sed sur la tuta kontinento. Pro tio estas des pli bedaŭrinde ke ĝi, en tempo de milit-furiozado, estas tuj reĵetita. Tio portas al Germanujo nur malavantaĝon.

Sed Putin en sia parolado ankaŭ klarigis, ke se la realigo de tiu ĉi propono ne eblas kun la aktuala generacio de politikistoj, tiam espereble tio sukcesos kun la venonta. La nuna jam antaŭvideble estos anstataŭigota. Ĉar kvankam Scholz kaj kompanio, nun videble por la tuta mondo, evidente ne interesiĝas pri paco en Eŭrazio, la homoj, kiuj vivas sur tiu ĉi kontinento, ja interesiĝas pri ĝi.

{{Gert Ewen UNGAR.}}

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 17-an de Junio 2024

1Ukrajnujo-konflikto: En diskuto ĉe SAT iuj riproĉis tiun esprimon dirante, ke ne temas simple pri konflikto, sed pri milito. Tio pretervidas, ke la konflikto estas pli ampleksa. Ĝi entenas ne nur tiun militon, sed ankaŭ ties kaŭzojn. -vl