Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
29-maj-2024
vlutermano

Antispiegel: Thomas Röper: Dugin
2024-05-22

La rusa filozofo Aleksandro Dugin estas en la Okcidento senkreditata kiel faŝisto kaj naciisto, kio tamen tute ne kongruas kun la vero. Li estas konservativa, patriota kaj religie kredanta viro, kiu pledas por respekto inter la popoloj, ŝtatoj kaj kulturoj kaj akre kritikas la politikojn de la Okcidento. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj pensistoj de nia tempo, vidata tia ne nur en Ruslando, ĉar ekzemple en 2014 Foreign Policy nombris lin unu el la cent plej gravaj pensistoj en la mondo en la kategorio “agitantoj”. Oni povas kiel ajn rilati al Dugin kaj al liaj celoj, sed lia intelekto kaj liaj analizaj kapabloj estas ne disputataj [nu, eble escepte en SAT-diskuto, ĉu? -vl]

Antaŭ kelkaj tagoj Dugin verkis artikolon por la rusa novaĵagentejo Ria Novosti, sur kiun mi trafis, ĉar rt-de prezentis ĝin en la germana. En tiu artikolo Dugin listigis la “valorojn” de la kolektiva Okcidento. Dugin skribis:

“La kolektiva Okcidento firme staras ĉe la flanko:
de la absoluta individuismo
de la LGBT kaj de la genro-politiko;
de la kosmopolitismo;
de la «Cancel Culture»;
de la posthumanismo;
de la ne limigita migrado;
de la detruado de ĉiaj formoj de identeco;
de la kritika rasteorio;
de la relativisma kaj nihilisma filozofio de la postmoderno.”

Dugin skribis en sia artikolo, ke en Ukrajnujo decidiĝas la sorto de la mondo, ĉar tie decidiĝas la batalo pri la valoroj decidas, kiu, laŭ li, determinos la estontecon. Mi tute konsentas kun tiu eldiro, tamen mi pensas, ke la batalo pri la valoroj ne finiĝos kun la milito en Ukrajnujo, sed ke ĝi finiĝos nur: aŭ kiam Usono estos elpelita el Eŭropo aŭ se la usone gvidata Okcidento sukcesos disbati Ruslandon kiel ŝtaton.

Sed miaopinie Dugin pravas jene: Se la usone gvidata Okcidento sukcesus venki Ruslandon, tiam Usono sukcesos trudi al la cetera mondo siajn “valorojn”. Se Usono ne povas venki Ruslandon, tiam la ne-okcidenta mondo ne lasos al si trudi tiujn “valorojn”.

Ĉar mi opinias la liston de Dugin de la okcidentaj “valoroj” sufiĉe trafa, ni rigardu iom pli precize, kion ili envere signifas kaj kial Ruslando pri ĉiuj ĉi temoj alprenas la malan pozicion.

La absoluta individuismo
La emfazo de individuismo jam delonge estas centra parto de la okcidenta ideologio. Origine ĉe tio oni parolis pri la individua libereco de ĉiu unuopulo, kio ja estas io bona. Kun la paso de la tempo la signifo de la individua libereco estis tamen tiom etendita, ke la libereco de la unuopulo estis metita super la solidarecon en la socio. La sekvo de tio estis interalie, ke en okcidentaj socioj la akceptado de socia malkonstruo kreskis, ĉar se ĉiu estas forĝisto de sia propra sorto, tiam la malriĉuloj pri sia situacio kulpas mem.

Kie oni antaŭe (la pli aĝaj inter ni eble memoras tion ankoraŭ el tempoj de la “malnova” Federacia Respubliko) oni parolis pri la “solidarkomunumo”, oni hodiaŭ ofte aŭdas, ke la malriĉuloj pri sia sorto iel kulpas mem kaj ke ili pli streĉu siajn fortojn kaj pli streĉe laboru. La individuismo, tia kia ĝi estas predikata en la Okcidento, kondukis al estiĝo de “kubuta” socio bazita sur egoismo.
Tio estas parto de la fama strategio “dividu kaj regu”, ĉar se oni anstataŭigas la socian kunteniĝon per individuismo, tiam oni praktike malebligas ke la unuiĝinta kaj solidara socio povu firme kontraŭstari decidojn de la registaro. La okcidente predikata individuismo fendas kaj fragmentigas la socion, kio ja estas volata laŭ la malnova principo “dividu kaj regu”, ĉar ju pli la socio estas fendita kaj inter si disputanta (kaj pro tio okupiĝanta pri si mem), des malpli grandas la verŝajneco ke ĝi povas unuece kontraŭstari decidojn de la registaro.

Ruslando iras la malan vojon, ĉar la rusa registaro emfazas tion, kio en la socio unuigas. Ruslando kontraŭmetas al la absoluta individuismo de la Okcidento la kolektivan identecon de la socio. Ĉe tio ne temas pri egalecismo, ĉar la rusa registaro subtenas, ekzemple per multe da mono, la konservadon de la multaj diversaj tradicioj, kulturoj kaj lingvoj de siaj pli ol cent etnaj malplimultoj. Ruslando zorgas por reciproka respekto kaj por la komuna atingo de la celoj, kiujn la socio de Ruslando, konsistanta el multaj popoloj, metas al si.

Oni povas esti diversa, kaj estu tia, sed oni ne forgesu la komunan bonon, pro kio en Ruslando oni apogas la patriotismon – ĉe kio oni ne konfuzu patriotismon kun naciismo. Patrioto amas sian landon kaj havas grandan respekton antaŭ aliaj landoj kaj ties patriotoj. Naciisto, male, metas sian landon super aliajn landojn. Pro tio, naciismo estas en Ruslando kontraŭbatalata, ĉar en Ruslando oni ĉiam enfokusigas tiujn aferojn, kiuj unuigas la homojn, ne tiujn, kiuj povas ilin disigi kaj inciti iujn kontraŭ aliaj.

LGBT kaj genra politiko
La LGBT- kaj genra politiko estas ankaŭ en la Okcidento tre disputata. La tiel nomatan “genrumadon”, ĉe iu la germana lingvo estas draste perfortata, en Germanujo proksimume 80 elcentoj de la loĝantaro rifuzas, kio tamen ne malhelpas germanajn komunikilojn kaj politikistojn genrumadi. Jam sole per tio, ke politikistoj kaj komunikiloj  provadas trudi tiun strangan artefaritan lingvon kontraŭ la volon de la plimulto, oni vidas, ke ĉi tie okazas konscia aliedukado de la socio.

Ĉe tio cetere leviĝas la demando, kiel tia konscia aliedukado de la homoj, ĉe kio kontraŭ la volo de la absoluta plimulto de la socio oni trudas al ili ion, kion ili rifuzas, estas harmoniigebla kun demokratio.

En Ruslando tia sensencaĵo dank' al dio ne ekzistas. La LGBT-movado en Ruslando estas malpermesita, ĉar la rusa ŝtato ne volas ke tiaĵoj eniru Ruslandon.

Tio ne signifas, ke samseksemeco estas malpermesata. Tio, kion la homoj faras en siaj dormĉambroj, ne interesas la rusan ŝtaton – kion ankaŭ Putin ĉiam denove emfazas –, sed oni ne volas, ke seksaj praktikoj, preferoj kaj emoj estu publike propagandataj. Samseksemo ĉiam ekzistis en la historio de la homaro, kaj en Ruslando oni opinias, ke homoj malkovras siajn emojn mem, sen ke oni devas instrui al ili tion en lernejoj aŭ en iaj freak-paradoj.

Ruslando vetas pri la tradicia bildo de la familio kaj apogas infanriĉajn familiojn. Kiom grandanime tiu ĉi subteno estas, tion vi povas legi ĉi tie.

Kiel sekvo de tio, Ruslando estas eksplicite infan-amika. Ĉie ekzistas ludejoj, kaj eĉ en flughavenoj estas ludĉambroj por infanoj. Kiam mi rakontas al rusoj, ke en la Okcidento aperas ĉiam pli da libroj, kiuj propagandas seninfanecon kaj nomas infanojn eĉ danĝera por la klimato aŭ por io ajn, mi ricevas responde nekredemajn vizaĝojn.

Cetere, ankaŭ la genro-politiko estas klasika elemento de “dividu kaj regu”. Tio komenciĝis per la radikala inismo, kiu cetere en Ruslando ankaŭ ne ekzistas. La bolŝevistoj post la Oktobra Revolucio anoncis, ke viro kaj virino havas samajn rajtojn kaj subtenis laboron de virinoj. Tio estas memkomprenebla ankaŭ en la nuntempa Ruslando kaj, kontraste al la okcidentaj ŝtaroj, kie la radikala inismo grandparte trudiĝis kaj kondukis al ĉiaj eblaj kvotoj por virinoj, Ruslando estas ekzemple unu el la gvidaj landoj, kiam temas pri parto de inaj gvidpersonoj.

La radikala inismo, kiu en la Okcidento vastiĝis, dividis la socion kaj diabligis la virojn, ĉar ili laŭdire subpremas la virinojn. Tio kondukis eĉ al tio, ke la nocio “blanka maljunulo” fariĝis vera fivorto.

Ĉe tio la ekzemplo de Ruslando montras, ke ne necesis inismo por atingi egalecon kaj profesian inter rajtegalecon de la seksoj. En Ruslando ne ekzistis la batalo de viro kontraŭ virino, kiu en la Okcidento iris sampaŝe kun la radikala inismo. Kaj Ruslando sukcesis tute sen tiu fenomeno atingi rajtegalecon de la seksoj multe pli bone ol la Okcidento kun sia inismo kaj siaj kvotoj por virinoj.

La genro-politiko estas pli alta grado de inismo kaj havas la taskon ankoraŭ pli fragmentigi la socion. Nun oni jam ne nur incitas la du seksojn unu kontraŭ la alian, sed oni deklaras, ke ekzistas dekoj da seksoj, kaj nun la homoj estas krome incitataj unu al la alia pro siaj seksaj emoj. Ankaŭ tio estas praktika ekzemplo de la principo “dividu kaj regu”.

Kosmopolitismo kaj la detruado de ĉiaj formoj de identeco
En Eŭropo ni spertas, kiel oni instruas al la homoj, ke ili estas eŭropanoj kaj ne germanoj, francoj ktp. La naciaj ŝtatoj estas ĉiam pli senpovigataj kaj transdonas suverenajn rajtojn al Bruselo. Oni intencas forpreni de la homoj ilian nacian identecon.

Sed kiu prenas de la homoj ilian identecon (aŭ eĉ nur parton da ĝi), senradikigas la homojn. La identeco donas al la homoj ilian moralan kompason. En Eŭropo tiu ĉi identeco baziĝas sur la kristana kulturo kaj la idealoj de la klerismo, aldoniĝas la naciaj elementoj, kiuj rezultas el la historio de la respektivaj landoj. La fakto, ke Germanujo ekzemple estas el federacia ŝtato konsistanta el federaciaj landoj, estas la rezulto de la germana historio, en kiu Germanujo tra jarcentoj estis lando konsistanta el multaj memstaraj princlandoj, dum ekzemple Francujo tiutempe estis centrisma ŝtato kaj pro tio havas alian ŝtatan konstruitecon.

Tio estas nur ekzemplo, sed ĝi montras, kiom la historio de lando influas la mensojn de la homoj, kiom la homoj en lando pensas pri aferoj alie ol oni ĝenerale supozas. Kiom grandas la influo de la identeco pro ilia nacia memoro, tio en Germanujo montriĝas en tio, ke ekzemple bavaroj estas aliaj ol nordgermanoj. Kaj kompreneble hispanoj kaj finnoj (suomoj) distingiĝas pro la sama kaŭzo.

La intenco forpreni de ilition, deklarante al ili ke ili estas unuavice eŭropanoj kaj ne hispanoj aŭ finnoj, ankaŭ estas la provo alieduki la homojn. Kaj tio efektive funkcias, kiel videblas ĉe la ekzemplo de Germanujo, kie la prusa identeco estis estingita. Kiu el la hodiaŭ junaj homoj en Germanujo ankoraŭ sentas sin pruso?

Pro tio la provoj alieduki la homoj, tute ne estas fantazio. Tio funkcias kaj estas farata. Se vi antaŭ cent jaroj estus demandinta la germanojn, ĉu ili povas imagi, ke la prusa identeco cent jarojn poste povos malaperi, oni deklarus vin freneza.

Ni parolas ĉi tie pri tre longdaŭraj “projektoj”, sed ili ekzistas kaj ili estas realigataj. En la kazo de Prusujo tio estis ankaŭ publike anoncita, kion la venkoŝtatoj pravigis per tio, ke la prusa mensostato konsiderinde kunkulpis je la milito. Mi ne volas tion pritaksi, mi nur konstatas la fakton, ke tiaj longperspektive planataj programoj de aliedukado ekzistas kaj ke ili funkcias.

La provo doni al la homoj novan identecon kiel “eŭropanoj” estas parto de tio, kion Dugin nomas “la detruado de ĉiaj formoj de identeco”. Al tio apartenas ankaŭ la genra-politiko, kiu celas detrui la identecon de la seksoj, predikante ke la biologiaj seksoj malgravas (respektive tute ne ekzistas), sed ke la sekso laŭdire estas demando de ensociiĝo, kiu ĉiumomente povas ŝanĝiĝi, kaj ke entute ekzistas pli ol du seksoj, kio reale estas sensenca.

Sed la detruado de la seksa identeco estas kroma parto de “detruado de ĉiaj formoj de identeco”, kiel Dugin tion nomas. La homoj estu morale elradikigendaj, kio pli faciligas ilin manipuli kaj regi.

Ruslando, anstataŭ tio, vetas pri fortigo de la propra identeco, apogante la konservadon de la multaj kulturoj kaj lingvoj de siaj popoloj kaj unuigante ilin per la patriotismo.

Senlima migrado
Ankaŭ la migrado ĉi tie ludas rolon, ĉar per amasa almigrado la identeco de popolo estas maldensigata kaj 1ŝanĝata. Tio ne estas dekstra propagando, tio estas fakto, kiun oni povas opinii bona aŭ malbona, sed kiun oni ne povas kontesti. Krome estis verdulino, kiu en partikongreso antaŭ  kelkaj jaroj komentis la enmigradon en Germanujon per la vortoj, ke per tio Germanujo ŝanĝiĝos, kaj ke ŝi tion opinias bona.

Kontraste al la asertoj de la federacia registaro kaj de la EU, la amasa enmigrado ne rezultigas ekonomiajn avantaĝojn, ĉar la enmigrantoj plejparte ne estas bone preparitaj intelektuloj, metiaj majstroj aŭ administraj dungitoj. Sed la amasa enmigrado ŝanĝas la landojn, en kiujn la migrantoj enmigras. Unuflanke – ni ĉiuj konas la ekzemplojn en Francujo – estiĝas tutaj urbokvartaloj loĝataj de enmigrintoj kaj en kiujn eĉ la polico nur maleme kuraĝas eniri, aliflanke ankaŭ la enmigrintoj, kiuj integriĝas, ŝanĝas la socion.

Mi rediru: Oni povas opinii tion bona aŭ malbona, sed oni ne povas kontesti, ke tio ŝanĝas ĝis nerekoneblo la originan identecon de socio.

Pro tio, Ruslando limigas la enmigradon kaj postulas de la enmigrintoj ke ili integriĝu la lernu la lingvon. Kaj ili devas labori, enmigrintoj en Ruslando ne povas esperi ŝtatan helpon. Kompreneble ankaŭ en Ruslando ekzistas problemoj kun enmigrintoj, sed la rusa ŝtato reagas al tio, dum la enmigrado en la Eŭropan Union okazas tiom senkontrole, ke oni disputas pri la dispartigo de kontraŭleĝaj enmigrantoj al la EU-ŝtatoj. En Ruslando kontraŭleĝaj enmigrantoj estas elŝovataj sen ajna diskuto.

Cancel Culture” [kensl kalĉe]
La Cancel Culture estas kroma elemento de detruado de la identeco de la popoloj. Ĉe tio intertempe eĉ la historio estas aliverkata. En Ruslando ĵus trairis la sociajn komunikilojn, kiu montras la aktualan aktorojn en prezentado de la dramo Romeo kaj Juliino, ĉe kiu Juliino estas ludata de nigrulino. Tiaĵoj estas en Ruslando nepenseblaj, ĉar ili estas parto de provo aliverki la historion.

Demando en Ruslando ofte farata estas, kiel oni volas instrui al estontaj generacioj ekzemple la teruraĵojn kaj krimojn de la sklaveco, se en filmoj aristokratoj estas subite ludataj de nigruloj. Kiel infanoj komprenu, kiom rasisma kaj kruela la sklavismo estis, se en holivudaj fimoj nun nigrulo povas ludi plantej-posedanton?

Kiel homoj komprenu sian historion, do ankaŭ la propran devenon kaj siajn proprajn radikojn, se artaĵoj estas forigataj el muzeoj aŭ alinomataj, ĉar ili laŭ la kompreno de iaj moŝtuloj subite jam ne estas politike ĝustaj? Al la historio de ĉiu lando apartenas ankaŭ la malbelaj flankoj de ĝia historio, kaj fakte la bildo pri la mondo estis antaŭe alia ol hodiaŭ. Sed kiel junaj homoj komprenu tiujn historiajn evoluojn (kaj ankaŭ ilian sencon), se tiuj aferoj estas forigitaj el lernolibroj, muzeoj kaj dokumentaj filmoj?

La Cancel Culture en Ruslando, kie ekzistas eĉ ne ties antaŭulo, la “politika ĝusteco”, kaŭzas nur fortan kapskuon.

Kritika rasteorio
Sed Dugin priskribas la kritikan rasteorion kiel teorion, “laŭ kiu iam subpremataj popoloj havas la rajton subpremi siajn iamajn subpremantojn”. Tio estas ja mallongigita, sed miaopinie absolute ĝusta priskribo. Ni ĉiuj ankoraŭ memoras la BLM, kiam blankuloj en Usono estis devigataj surstrate genuiĝi antaŭ nigruloj kaj lavi al ili la piedojn. Kaj ni memoras kiel piedpilk-ludantoj antaŭ la ekludo surgenuiĝis, kio en Ruslando cetere kaŭzas akrajn fajf-koncertojn.

Intertempe en la Okcidento okazas ĉiam pli da raportoj pri iaj ekspozicioj aŭ aranĝoj, al kiuj blankuloj havas nur limigitan aliron. Sed tio estas precize tiu rasismo, kiun la Okcidento laŭdire ja kontraŭbatalas, sed nur kontraŭ blankuloj. Estus nepensebla ke en la Okcidento iu organizas aranĝon kaj malkaŝe deklaras, ke aliro estas malpermesata al nigruloj. Inverse tio tamen funkcias kaj de politiko kaj komunikiloj estas subtenata kiel dispozicio en la batalo kontraŭ rasismo kaj por konsciigo pri la historio.

En Ruslando ĉia formo de rasismo estas malpermesata, dum en la Okcidento oni intertempe faras rasismon tolerebla, se ĝi direktiĝas kontraŭ la propra loĝantaro. Ankaŭ tio estas parto de fendado de la socio. Anstataŭ fari ĉion por superi rasismon, fendadon kaj disigadon en socio, rasismo en la Okcidento estas apogata – nur kun inversa signo.

Aldoniĝas, ke ĉiuj ĉi aferoj estas mensogaj. Se la Okcidento volus serioze konsideri ĉiujn siajn vortŝelojn kaj ekzemple mildigi la kolonian pasintecon en Afriko, tiam ĝi ĉesu ekspluati la afrikan kontinenton kaj elspezu monon por plibonigi la vivkondiĉojn de la homoj. Aŭ ĝi povus redoni ĉiujn kulturajn valoraĵojn (inkluzive ekzemple la kronjuvelojn de la eŭropaj princaj dinastioj) tien, de kie ili estis ŝtelitaj.

Sed tio, se entute, okazas nur kiel simbolaj agoj, kiam [la germana ministrino pri eksteraj rilatoj] Baerbock en vojaĝo al Afriko, en granda komunikila atento, redonas lancon el germana muzeo.

Anstataŭ tio, la Okcidento daŭre vetas pri ekspluatado de Afriko.

La batalo de la sistemoj
Tio estis kompreneble nur maldelikata kontraŭmeto de la “valoroj” de la Okcidento kaj indiko pri tio, kiel oni en Ruslando pensas pri tio. Sed ja tio montras, kiom kontraste oni procedas en la Okcidento kaj en Ruslando kaj kiel la Okcidento kontraŭbatalas ĉion tradician. Tio estas laŭdata kiel “progresema”, sed ĉio ĉi lastefike kondukas al tio, ke la homoj estas klare aliedukataj kaj morale senradikigataj. Kaj Tio kondukis al ĉiam pli profunda fendiĝo de la socioj en la Okcidento; mi intertempe parolus eĉ pri fragmentigo aŭ dissplitigo de la socioj en la Okcidento.

Mi povas ekkoni en tio nur unu celon, kiun jam la antikva Romo priskribis per “dividu kaj regu”: La homoj en la Okcidento estu okupataj pri si mem kaj pri siaj disputadoj pri arte faritaj malsamopinioj, por ke ili ne povu kuniĝi kaj efike agi kontraŭ decidojn de la registaroj.

Kaj tio funkcias, kiel la evoluoj en la EU montras. Kvankam la EU detruas la bazojn de sia propra ekonomio kaj per tio la bonstaton de la homoj, la protestoj kontraŭ tio estas facile kalkuleblaj.

- -
En mia nova libro „Das Ukraine Kartell – Das Doppelspiel um einen Krieg und die Millionen-Geschäfte der Familie des US-Präsidenten Biden“ [“La Ukrajnujo-modelo – La duobla ludo pri milito kaj la milionaj komercoj de la familio de la usona prezidanto Biden”] mi laŭfakte kaj neŭtrale, surbaze de centoj da fontoj, malkaŝas ĝis nun prisilentatajn faktojn kaj pruvojn pri la milionojn da dolaroj grandaj komercoj de la familio de la usona prezidanto Joe Biden en Ukrajnujo. Vide al la aktualaj okazaĵoj leviĝas la demando: Ĉu grupeto de avidaj profituloj, pro sia persona profito eble pretas meti nin ĉe la randon de Tria Mondmilito?
La libro ĵus aperis kaj akireblas jene: https://ukraine-kartell.net/?ref=1023&cn=teaser
tra la eldonejo.

Thomas RÖPER.
- -
La aŭtoro Thomas Röper, naskita en 1971, laboris kiel fakulo pri Orient-Eŭropo en pozicioj de estraro kaj de kontrol-konsilantaro en financ-servaj entreprenoj en Orienteŭropo kaj en Ruslando. Hodiaŭ li loĝas en Sankt Peterburgo. Li vivas dum pli ol 15 jaroj en Ruslando kaj flue parolas la rusan. La centroj de lia komunikil-kritika laboro estas la (komunikila) Ruslando-bildo en Germanujo, kritiko pri la raportado de okcidentaj komunikiloj ĝenerale kaj la temoj (geo)politiko kaj ekonomio.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 28-an de Majo 2024.