Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
07-aŭg-2018
yura

Nina Hager

Senhistoria – senvizaĝa. La SPD malfondas sian Historian Komisionon

(en Unsere Zeit, 3-an de Aŭgusto 2018)

Tio ja tre surprizis. Erao finiĝis. En la jaro 1982 – tiam Willy Brandt estis prezidanto de la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD) – la Historia Komisiono de la SPD eklaboris. En ĝi membris resp. -as eminentaj historiistoj kiel Hans Mommsen (1930-2015), Jürgen Kocka, Heinrich August Winkler, Peter Brandt – unu el la filoj de Willy Brandt –, Edgar Wolfrum. La SPD nun, ĝuste en la jubilea jaro 2018, malfondas tiun komisionon.

La tasko de la Historia Komisiono estis ne nur konservi kaj propagandi la propran historion, sed ankaŭ konsili la parti-estraron kaj aliajn parti-instancojn. Tio nun evidente ne plu bezonatas. Tamen la ĝenerala sekretario Lars Klingbeil en letero al la komisionanoj skribis nur, ke la partio devas “efike uzi ekzistantajn resursojn”. Temas pri proksimume 20.000 eŭroj jare.

Sed fakte la rigardo al la propra historio ŝajnas superflua, kaj eĉ ĝena al la SPD-prezidantino Andrea Nahles kaj al ŝia ĉirkaŭaĵo. Tio estas superflua balasto, kiun oni povas deĵeti. Ne mirigas, ĉar la propra pozicio de la SPD en la registara koalicio apenaŭ ankoraŭ rekoneblas. La promesoj de la elektokampanjo estas delonge forgesitaj. “Repensado” pri la radikoj de la socialdemokrata partio, kiun en la apartaj parti-kongresoj en tiu ĉi jaro estis postulata de delegitoj, ne okazas. Eĉ malpli kritika diskuto pri la propra historio – kion oni ĉiam postulas de la aliaj. “Ne nur la fakto de la malfondo de la Historia Komisiono mem, ankaŭ la elektita momento embarasas”, tekstas en deklaro de la Historia Komisiono de la Maldekstra Partio (Linkspartei, Die Linke). “La decidoj kontraŭ daŭrigo de la propra histori-politika laboro de la partiestraro de la SPD okazis malmultajn semajnojn antaŭ la unua el serio da centaj datrevenoj, pri kiuj oni atendis respondon de la SPD al la demando pri ĝia rolo kaj ĝia respondeco en la historio: Novembra Revolucio, proklamo de la respubliko kaj decido por la Vajmara Konstucio, sed ankaŭ la datreveno de la murdo al Rozo Luksemburgo kaj Karlo Libkneĥto. Ne estas malverŝajne, ke la oficiala SPD volis eviti ĝuste tiun respondon.”

La membroj de la Historia Komisiono de la SPD ĉirkaŭ sia prezidanto Bernd Faulenbach, profesoro pri aktuala historio en Bochumo, pri la malfondo estas “surprizita kaj indignaj”. En letero al la parti-pinto ili skribas, ke tio estas “fatala simbolo de senhistorieco”. Edgar Wolfrum, profesoro pri aktuala historio ĉe la Ruprecht-Karls-universitato de Hejdelbergo, avertis en intervjuo kun la gazeto “taz”: “Sen scio pri la pasinteco ne eblas gajni estontecon.” Faulenbach deklaris al la “Süddeutsche Zeitung” krome, ke se la komisiono ne plu ekzistos, tiam ankaŭ certaj demandoj ne estos plu levotaj. Ankaŭ ne tiuj, kiuj havas aktualan gravecon por la SPD. La komisiono ekzemple proponis, laŭ li, akompani la disputatajn Hartz-sociajn reformojn el historia perspektivo kiel kontribuaĵon al la aktuala debato pri la estonteco de la socia ŝtato. En tiu kunteksto oni eĉ ne ricevis respondon de la parti-pinto.

(Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2018-08-05)