Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
21-apr-2019
vlutermano

MILITAJ KRIMOJ DE LA POROŜENKO-REĜIMO

La jena kompilaĵo estas nur parto de la kriantaj fiagoj de la reĝimo, ne finiĝintaj eĉ nun. En ĝi la sanga subpremo de la festo pri la Tago de Venko sur placo Majdan ne menciiĝas, kiel ankaŭ unu el la plej teruraj fiagoj, la „fiago Hatyn” en Odesa semajnon pli frue (laŭ oficialaj indikoj kun 48, laŭ vidatestantoj kun 116, kaj laŭ plej freŝaj asertoj kun 397 mortigitaj viktimoj).


 

1. LUGANSK, AERATAKO (KUN SKATOLBOMBOJ) KONTRAŬ LA MAGISTRATA SIDEJO DE LUGANSK

je la 2-a de junio 2014.

8 mortigitoj, 28 vunditoj.

 

2. MASIVA ATAKO ARTILERIA KONTRAŬ LUGANSK

je la 18-a de julio 2014.

Almenaŭ 40 mortigitoj, plurdeko da vunditoj (Skatolbombojn ni enbataligis ankaŭ tiam.)


 

3. PAFDETRUADO DE AŬTOBUSO PROKSIME AL VOLNOVAHA

je la 13-a de januaro 2015.

12 mortigitoj, 18 vunditoj

Volnovaha estas setlejo, okupita de ukrainoj, proksime al la ŝoseo, interliganta Mariupol-on kun Doneck. La okupantoj estigis kontrolpunkton tie, kie la limlinio inter la teritorioj kontrolitaj fare de ili, resp. de la popola armeo tiriĝas. Aŭtobuson, laŭhore kursantan trafis artileria obuso. Ĝi estis pafo celita, bataloj en la ĉirkaŭaĵo ne okazis.

Tiu ĉi estis la unua okazo (de tiam okazis pluraj tiaj eventoj), kiam la ukraina armeo pafis kun provoka celo al civila konsturaĵo kaj al civiluloj. (Kelkajn tagojn poste ili faris ankore pli teruran krimon – pri tio vidu pli frue.)

La okcidenta klaĉorkestro tuj eksonoris. Balde poste ĝi ankaŭ silentiĝis. Kvankam Poroŝenko antaŭ la forumo en Davos akuze svingadis pecon el la restaĵoj de la aŭtobuso, balde poste li ankaŭ maleparigis ĝin, kaŝante ĝin en la profundon de sia valizo (aŭ ĵetante ĝin en la rubujon de sia hotelĉambro.)

Nome, okazis tio, ke post la ripetado de ĉi tio fare de vidatestintoj, EBES komencis ekspertizon. Kaj ili trudiĝis agnoski, ke la OBUSO, DETRUINTA LA AŬTOBUSON, TIEN FLUGIS unusence el la DIREKTO DE LA POZICIOJ DE UKRAINOJ.

 

4. VOJKRUCIĜO KUN VIGLA TRAFIKO EN KVARTALO „BOSSE” DE DONECK

je la 22-a de januaro 2015.

15 mortigitoj, 20 vunditoj.

Ukrainaj teroristoj, penetrintaj en Doneck-on, faris TERORISTAN AGADON en kvartalo Bosse, relative domaĝitan de regulaj kanonadoj, TEMPE DE LA PLEJ VIGLA TRAFIKO MATENA. La murdintoj sin kaŝis en ŝarĝauto, transportanta rubaĵujegojn, per ĝi veturis ĝis la vojkruciĝo, kie ili pafadis per bazukoj al la vojkruciĝo.

Unu el la raketoj trafis trolebuson, haltontan en la haltejo. Alia – tramon. La viktimoj estis unuavice pasaĝeroj de la trolebuso, atendantoj en la haltejo, resp. kelkaj el la tie pasantaj piedirantoj.

 

5. PAFADO PER SERIE PAFATAJ „GRAD”-RAKETOJ AL KVARTALO EN MARIUPOL

je la 24-a de januaro 2015.

15 mortigitoj, 117 vunditoj

Mariupol tiam estis jam de 7 monatoj regata de la ukraina aermo. La taĉmentoj de la popola armeo estis garnizonantaj ORIENTE DE LA URBO.

Povas esti, ke tiu ĉi estis la plej sanga provoko fare de la ukraina armeo. Post tio la truko, konsistanta el pafado al setlejoj sub ukraina rego kaj akuzado de la rusa flanko, resp. de armitoj el Donbas pri tio, iĝis kutima rimedo de ilia insida militado. En la postaj tempoj ili faris multajn artileriajn atakojn provokajn.

La okcidenta klaĉorkestro estis agordonta al kakofonio, kiam iu subite signis „halton” per sia orkestr-estra bastono. La raketa atako trafis la kvartalon, nomitan „Vostoĉnij” („vastoĉnij” signifas: „orienta”) de la urbo. Sed okazis io neatendita. Nome, la loĝantoj rimarkis, ke la raketoj venis EL DIREKTO NE ORIENTA (do el la pozicioj de la popola armeo), sed NORD-OKCIDENTA (do el la pozicioj de la ukraina armeo). Kaj ili tion ne nur rimarkis, sed ankaŭ atestis. Sekve, tiu provoko fiaskis tiel same, kiel la ceteraj – inkluzive de la depafo de la malaja aviadilo.

 

6. PAFADO AL KRAMATORSK

je la 10-a de februaro 2015.

La situacio similis al la antaŭaj (maksimume, ĉi tie ili pafadis ne per „Grad”-oj). Kramatorsk-on la ukraina armeo okupis komence de julio de la antaŭa jaro, la okupacio do daŭris ankaŭ ĉi tie jam de sep monatoj. La malmolaj kaj sangaj bataloj, okazintaj en tiu regiono, ĝis la komenco de julio finiĝis ankaŭ ĉi tie. La funebra silento pro la ukraina teroro nazia falis sur la, genuigitan.urbon.

La lasta granda ofensivo de la du popolarmeoj (la Donecka kaj la Luganska) ĝis februaro finiĝis. La severa ordono de la miraklo-ministro pri eksteraj aferoj Lavrov de tiam tenis kripligita la popolajn armeojn, kiuj de tiam devis indigniĝinte toleri la kanonadojn (evidente, fare de ukrainoj), ruinigantajn iliajn poziciojn kaj setlejojn, pereigantajn ties pacan loĝantaron.

La traktadoj pri la nova interkonsento Minska dume jam estis daŭrigataj kaj proksimiĝantaj al fino. La ukraina flanko tiam ankore tre timis tiun interkonsenton. Tiel ili ekatakis la urbon, SUBIGITAN JAM ANTAŬ MONATOJ – ESPERANTE TIEL POVI FIASKIGI LA TRAKTADOJN. Kelka batalbruo do necesis por tio.

- - -

Postskribo. Povas esti, ke ankaŭ nun ni devas kalkuli kun ia provoko. Oni jam provadis ataki sur la suda fronto. Antaŭ la diskuto de la du kandidatoj por prezidanteco en la televida studio oni avertis pri terorista minaco.

 

Elhungarigita de Johano PETIK

- - -

Jen la nomo de la aŭtoro: CSIKÓS Sándor.

Ĝin mi indikas tial nur nun, post (kaj ne nur pro) via atentigo, ĉar 1. mi ĝin tradukis kaj sendis al vi provizore nur por "gustumigi", konsidere ke niaj hejmpaĝoj iĝis tiel kadukaj, ke mi jam ne kuraĝas eĉ esperi, ke iam ili montros ian vivsignon pri si, 2. k-do Csikós estas ne aŭtoro de grandaj, mondskuaj verkoj, eĉ: oni lin persekutas kvazaŭ herezulon pro lia rivela agado kontraŭ la nazia reĝimo de Poroŝenko kaj en la defendo de Rusio, kontraŭ kiu la jankioj kun siaj aliancanoj preparadas militon. Tiu ĉi artikolo - kaj multaj aliaj liaj artikoloj, dokumentoj, intervjuoj - aperis, aperadas en FB-aj grupoj, kreitaj de li, rekte kun ĉi tiaj celoj, pro kio oni lin de tempo al tempo desupre "ekzilas", malpermesante al li aperigi tiajn artikolojn. Mi do devis aparte peti lin pri la permeso aperigi lian nomon kiel aŭtoro. Li aprobis indiki sian nomon, ĉar "li - laŭ lia konfeso - jam havas  nenion por perdi kaj timi". 

K-do Csikós [ĉikoŝ] estas nia kamarado, komunisto, kiu batalas por celoj similaj al la niaj. Veraj komunistoj apogas lin en tiaj liaj agadoj. Anke nun li dankis min pro la propono fari tion (eĉ sen la demando pri la loko de la aperigo). El la naturo de nia (se mi rajtas paroli pri "nia") agado sekvas, ke ni devas apogi la agadon ne nur de okcidente pli-malpli akceptataj aŭtoroj kaj komunistoj (kiel tion vi faras ĉe LMD).