Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
22-feb-2019
vlutermano

Pierre Lévy: La postuloj de la flavveŝtuloj

 

Certe, tra la mondo svarmis bildoj de detruo kaj de ĥaoso. Sed ili ne deturnu la atenton de la decida punkto: La mobiliziĝo de la flavveŝtuloj, dum kiu la 17-an de Novembro en Francujo tutlande centmiloj da civitanoj surstratiĝis kaj kiu estas daŭrigata, atingis amplekson senprecedencan en la franca historio por movado, kiu ne havas establitan organizanton. Oni povas jam montri, el kiel tiu flava kolero konsistas, kiu estas portata de agantoj, kiuj grandnombre partoprenis en manifestacio por la unua fojo kaj kiu ĝuas grandegan subtenon en la loĝantaro.

 

Atenton meritas tio, kio ekfunkciigis tiun movadon: La registaro estis decidinta altigi la impostojn por brulaĵo, speciale de dizelo. Ĝi volis per tio eksplicite trudi al la homoj ŝanĝon de ilia konduto kaj de ilia vivmaniero – tio nomiĝas „energiŝanĝo”. La fakto, ke du el tri demanditoj opinias, ke la aĉetpovo devas rangi antaŭ mediaj demandoj, estas tre akra bato kontraŭ la martelado, per kiu multaj ĵurnaloj sanktigas la devon „savi la planedon”. La tiel nomata, libervole elektita kaj feliĉiga „simpla vivado” iom post iom malkovriĝas kiel tio, kio ĝi estas: falsa konto („{fake account}”) de la truditaj konsumrestriktaj disponoj.

 

Kompreneble, trans la benzino la homojn surstratigis la aĉetpovo. Vivrimedoj, brulaĵo, kurento, gaso, asekuroj, luprezoj: milionoj da mastrumoj estas ĉe la fino de siaj rimedoj. La protestantoj plejparte devenas el laboristaj rondoj, dum la urba burĝaro rilatas al la movado, se entute, kun rezervo.

 

Aldoniĝas kroma faktoro: La furiozo pri la sento esti ignorataj „de tiuj tie alte”. Tio celas la socialan kampon – ĉar oni povas labori kiom ajn intense, tio simple ne plu sufiĉas –, sed ankaŭ la politikan: oni ja povas elekti alian registaron, sed la orientiĝo tamen restas la sama. La memoro pri la popol-decido de Majo 2005 pri la akcepto de la propono por eŭropa konstitucio, fine piedfrapita, estas ankoraŭ viva. La mantro de Emmanuel Macron de la tiel nomata „eŭropa suvereneco” objektive eĉ pli malbonigis la aferojn: Ĝi ne kongruas kun la suvereneco de la popolo.

 

Certe, la 17-an de Novembro oni ne bruligis eŭropajn flagojn. Sed la geviroj kolektiĝintaj ĉirkaŭ varmigaj karbofajroj ne venis el la vicoj de ardaj adeptoj de la Eŭropa Unio. Inter ili la franca trikolora flago kaj la fervore kantata Marseljezo estas centraj. Kaj kiam la mobilizitaj civitanoj esprimas sian malfidon al la politikistoj, kiuj nacinivele respondecas kaj estas perdantaj sian legitimecon, tiam tio des pli trafas la transnaciajn instituciojn, al kiuj jam de ilia naturo mankas legitimeco …

 

La ampleksaj postuloj de la flavveŝtuloj

 

Postuloj de la flavveŝtuloj nun oficiale transiras la nuran demandon de brulaĵprezoj. En longa komunikaĵo transdonita al la gazetaro, kiu estis larĝe atentata de la francaj komunikiloj, ili listigas serion da postuloj, kiujn ili deziras plenumitaj:

Delegitoj de Francujo, ni komunikas al vi la direktivojn de la popolo, por ke vi povu ilin transformi en leĝojn. Delegitoj, akiru al nia voĉo aŭskultadon en la Nacia Asembleo! Sekvu la volon de la popolo! Trudu tiujn ĉi direktivojn:

 

  • Nenia senhejmeco: URĜAS.

  • Pli da progresado ĉe la enspeza imposto, tio signifas pli da ŝtupoj.

  • Minimuma salajro de 1.300 eŭroj nete.

  • Subteno al la malgrandaj vendejoj en la vilaĝoj kaj urbocentroj. Haltigo de konstruado de grandaj vendocentroj ĉirkaŭ la grandurboj, kiuj sufokas la podetalan komercon, kaj pli da senpagaj parkejoj en la urbocentroj.

  • Grandskala izolado de loĝejoj, por antaŭenigi la ekologion per ŝparado en la mastrumoj.

  • Impostoj: la GRANDULOJ (McDonalds, Google, Amazon, Carrefour, …) devas pagi GRANDAN MONON, kaj la MALGRANDULOJ (metiistoj, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj) pagu MALGRANDAN MONON.

  • Unueca sistemo de sociala asekuro por ĉiuj (metiistoj kaj malgrandaj sendependuloj inkluzive). Forigo de la Sendependula Socia Asekuro (RSI).

  • La pensia sistemo devas resti solidara kaj sekve estas sociigenda. Nenia pensio laŭ punktoj.

  • For la altigon de la brulaĵ-imposto.

  • Nenia pensio sub 1.200 eŭroj.

  • Ĉiu elektita delegito havas la rajton je mezuma salajro. Liaj vojaĝkostoj estas kontrolataj kaj, se pravigitaj, repagotaj. Rajto je kuponoj por restoracioj kaj ferioj.

  • La salajroj de ĉiuj francoj kaj la pensioj kaj helpoj estas indicenda laŭ la inflacio.

  • Protekto de la franca industrio: malpermeso de delokadoj. Protekto de nia industrio signifas protekton de nia farscio kaj de niaj laborlokoj.

  • Ĉesigo de la sendado de laborfortoj. Ne estas normala, ke iu, kiu laboras sur franca teritorio, ne ricevas la saman salajron kaj la samajn rajtojn. Ĉiu persono, kiu rajtas labori sur franca teritorio, estas samrangigenda kun franca civitano, kaj lia dungisto devas pagi la samajn kontribuaĵojn kiel franca dungisto.

  • Por certigi la dungon: Pli forte limigi tempe limigitajn laborkontraktojn en grandaj entreprenoj. Ni volas pli da nelimigitaj kontraktoj.

  • Forigo de la „impost-kredit-bileto por subteno de konkurenco kaj de dungo” (CICE). Uzado de tiu mono por subteni francan industrion de hidrogen-aŭtomobiloj (vere ekologiaj, alie ol elektraj aŭtoj).

  • Fino de la politiko de konsumreduktado. Ĉesigo de pagado de interezoj por ŝuldoj taksataj kontraŭleĝaj, kaj komenco de repago de ŝuldoj sen uzi la monon de malriĉuloj kaj de malpli malriĉaj homoj, sed eltrovado de la 80 miliardoj da fraŭde evitataj impostoj.

  • Forigo de la kaŭzoj de trudata migrado.

  • Respektema traktado de azilpetantoj. Ni ŝuldas al ili loĝospacon, sekurecon, nutradon kaj klerigadon por la neplenkreskuloj. Kunlaborado kun la UNO por starigi akcepto-tendarojn en multaj landoj de la mondo atende de la rezulto de la azil-proceduro.

  • Rekonduko de rifuzitoj en ilian devenlandon.

  • Realigo de politiko de efektiva integrado. Vivi en Francujo signifas fariĝi franco resp. francino (kursoj de la franca lingvo, kursoj pri franca historio kaj pri civitana kleriĝo kun atestilo fine de la kursoj).

  • Fiksado de maksimuma salajro de 15.000 eŭroj.

  • Kreado de laborlokoj por senlaboruloj.

  • Altigo de helpoj por personoj kun handikapo.

  • Limigo de luprezoj. Pli da loĝejoj kun malaltaj luprezoj (speciale por studantoj kaj por laboruloj kun provizora laboro).

  • Malpermeso vendi terenojn kaj instalaĵojn, kiuj troviĝas en proprieto de Francujo (akvobaraĵoj, flughavenoj, …).

  • Konsekvenca disponigo de rimedoj por justico, polico, ĝendarmaro kaj armeo. Pagado aŭ libertempa kompensado de kromaj laborhoroj de la ordo-fortoj.

  • Uzado de ĉiaj vojimpostaj enspezoj por bontenado de aŭtovojoj kaj grandaj vojoj de Francujo kaj por la vojtrafika sekureco.

  • Ĉar la gas- kaj elektro-prezoj ekde sia privatiĝo estis altigitaj, ni deziras, ke ambaŭ [energioj] revenu en la publikan manon kaj ke la prezo laŭ tio estu malaltigotaj.

  • Tuja ĉesigo de fermado de malgrandaj fervojlinioj, de poŝtoficejoj kaj de lernejoj kaj de akuŝejoj.

  • Bonfarto por pliaĝuloj. Malpermeso de profitigo koste de pliaĝuloj. „Griza bonfarto” anstataŭ „griza oro”.

  • Maksimume po 25 lernantoj en ĉiu klaso, ekde la antaŭlernejo ĝis la fina klaso.

  • Disponigo de necesaj rimedoj por la psiĥiatrio.

  • Popoldecidoj estas enprenendoj en la konstitucio. Kreado de legebla kaj efika retpaĝo, kontrolata de sendependa kontrolorgano, en kiu homoj povu proponi leĝojn. Kiam tia propono atingas 700.000 subskribojn, ĝi estas diskutenda de la Nacia Asembleo kaj, se necese, provizenda de ŝanĝproponoj. La Nacia Asembleo estas devigenda prezenti ĝin (unu jaron post la tago de atingo de 700.000 subskriboj) al la tutaĵo de la francoj por voĉdoni.

  • Reveno al sepjara mandato por la prezidanto de la respubliko. La elekto de la diputitoj du jarojn post la elekto de la prezidanto transdonos al la prezidanto pozitivan aŭ negativan signalon pri lia politiko. Tio kontribuos al respektigo de la voĉo de la popolo.

  • Pensio je 60 jaroj. Rajto je pensio je 55 jaroj por ĉiuj personoj, kiuj faras pezan korpan laboron (ekz-e masonistoj aŭ laboristoj de buĉejo).

  • Etendo de la sistemo de helpopagoj por infan-prizorgado (pajemploi) trans la sesa vivojaro ĝis la deka vivojaro de la infano.

  • Subtenado de la fervoja vartransporto.

  • Nenia depreno de la fontimposto.

  • Ĉesigo de vivolongaj enspezoj por prezidintoj.

  • Malpermeso por komercistoj preni krompagon de klientoj kiuj pagas per kreditkarto.

  • Impostado de ŝipdizelo kaj de keroseno.

 

(Fonto: RT Deutsch, 2018-12-04)

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el Marxistische Blätter, 2019-1, p. 5-7.