Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
24-aŭg-2019 vlutermano La aŭtoro de la ampleksa libro „Supreniro kaj pereo de la reala socialismo” en la klopodo por trovi la kaŭzojn de la historia pereo de socialismo eliris el objektivaj, kiel ankaŭ subjektivaj cirkonstancoj, faktoj. Krom trafaj konstatoj, en la libro troveblas ankaŭ kliŝeoj, karakterizantaj precipe okcidentulojn – kaj sur la dekstra, kiel ankaŭ sur la maldekstra flanko. En la demando pri la heredo de la posteno de la partia ĉefsekretario Lenin en sia „testamento” sin esprimis ne tiom eksplicite, kiom Kozing sugestas. Li aprezis la teorian, kleran superecon kontraŭ Stalin kaj aliajn virtojn de Trockij, sed opiniis ties troan teoriemon, mankon de la kapablo praktike trudi sian ideon malfavora trajto (kiel li verŝajne „ne tre aprezis” liajn kritikendajn rolojn, luditan en la okazaĵoj ĉirkaŭ la oktobra revolucio kaj en la intercivitana milito). Rilate Stalin-on li esprimis sian malplaĉon pri lia tro kruda kondut- kaj disponmaniero, sed en la politika agado lin verŝajne opiniis pli sukcesa ol Trockijon. Tiu opiniado pri li do estis ne tiel „neniiga”, kiel ĝin Kozing provas vidigi. Kozing samtempe ŝajnas trafe konstatinta, ke en la konkuro por la gvidaj postenoj tamen venkis ne tiom sincera batalemo por socialismo, kiom egoismaj ambicioj de la konkurintoj. Tio ĉi validas ankaŭ por la gvidantoj de Sovetunio post Stalin, kvankam la konkuro ĉe ili estis ne tiel arda kaj sanga, kiel antaŭ la 2-a mondmilito. Tio kompreneblas, se ni konsideras, ke tiaj fundamentaj demandoj, kiel egz-e la demando ĉu en tiel postrestantaj ŝtatoj, kiel Sovetunio en la 1920-aj jaroj, socialismo povas esti finkonstruita kaj defendata sen la apogo de la venkonta laboristaro enokcidentaj landoj de evoluinta kapitalismo jam estis deciditaj. Trockij al tiu demando respondis nee, dum Stalin – jese. Kozing tiun jesan opinion (spitantan eĉ la malan opinion de Engels) asertis origininta de Stalin mem, dum Stalin, kiel ĝenerale, tiel ankaŭ ĉi-kaze ne ambiciis kovi novajn teoriojn kaj tezojn. Li propradire transprenis kaj realigis la ideon de Lenin, kiu esence kondamnis la dependigon de la sorto de la rusa revolucio de la sukcesa revolucio de la okcidenta laboristaro. „Loki sur tion la meton ni ne rajtas”, li diris. Tamen farante tion, la amasoj povos rajte diri: „vi procezis aventuriste, metante ĉion sur bonŝancan rezulton de la okazaĵo, kiu ne okazis, vi tiel pruviĝis maltaŭgaj en la situacio, kreiĝinta anstataŭ la internacia revolucio – ĉar kvankam la internacia revolucio nepre okazos, sed provizore ĝi ankore ne maturiĝis.” Tiel, kondamnante Stalinon, Kozing kaj Trockij atakis propradire Leninon. Tio estas okulfrapa, ke Kozing sugestis kaj la NEP-, kaj la aŭtarĥian ekonomion antaŭplanitaj, kio takseblas erara. Ambaŭ sistemoj fakte rezultis el trudaj cirkonstancoj hostoriaj, resp. internaciaj. La NEP-on ankaŭ Lenin tamen opiniis grava, ĉar de ĝia enkonduko li kaj la bolŝevistoj atendis la vigliĝon de la merkata kaj produkta vivoj en la socio, ruinigitaj en la intercivitana milito. La aŭtarĥia ekonomio praktikiĝis pro la neokazo de atenditaj revolucioj socialismaj en okcidentaj landoj kapitalismaj, kaj ne tial, kvazaŭ tion la bolŝevistoj konsideris dezirinda kaj utila. Malgraŭ tio komercaj rilatoj ankaŭ kun okcidentaj landoj egzistis, eĉ kun dekoj da landoj, anke en la socialismaj landoj post la 2-a mondmilito, kvankam ilia fina celo estis neatingita, precipe pro embargo kaj bojkoto (CoCom), faritaj kontraŭ la novnaskitaj landoj kun socialisma tendenco. La ekskluzivecon de la aŭtarĥia ekonomio, cetere, refutis ankaŭ la fondo kaj funkciado de KREH ankore en la Stalinaj jaroj, kvankam al ĝi oni, bedaŭrinde, atribuis aliajn funkciojn ol solvi la plej gravajn problemojn ekonomiajn de la Europaj socialismaj landoj. La pereon de socialismo Kozing klarigas, i.a., per la malalta nivelo de klereco de la tiama socio Rusia, inkluzive kaj precipe per tiu ĉe la membraro de la komunista partio. En tiu kunteksto li aparte emfazas la mankon de sufiĉa kono de marksismaj tezoj precipe ĉe membroj de la gvida partio komunista. Li tamen asertis, ke post la morto de Lenin tiaj (ne egzistintaj...) kompetentuloj estis ne tolerataj, ĉar, laŭ li, Stalin arogis al si esti la sola kompetentulo pri la marksisma teorio. Ili do egzistis, aŭ ne egzistis? - oni povus demandi. Aldone, legante Kozingon, al oni venas la demando, kion devintus oni scii el tiu teorio, kiam la klasikuloj de marksismo entute imagis alimaniere la venkon de la socialisma revolucio, ol kiel ĝi okazis en Rusio, tiel inter tiuj teorioj eĉ Lenin povintus apene trovi taŭgan „scenaron” por gvidi la konstruadon de la socialisma socio. En tia situacio estas nenio mirinda kaj apenaŭ riproĉenda, ke ankaŭ Stalin trudis „subjektivisman” gvidlinion partian por ĝia konstruado.
Kozing plurloke riproĉas la „Stalinan” verkon, titolitan la „Historio de la KpdSU – mallonga kurso”. Tiun verkon mi ne konas, li do verŝajne pravis, riproĉante ties aŭtorojn pro falsaj konstatoj pri la partia historio en ĝi. Mi tamen supozas, ke lia celo (kvankam ĝin verkis propradire ne sole li) per ĝi (kiel ankaŭ per aliaj verkoj, atribuitaj al li, kiel „La fundamentoj de leninismo”) povis esti kreo de kvazaŭa manlibro sen altaj sciencaj pretendoj por nefakuloj.
Alia kaŭzo de pereo de la reala socialismo, laŭ Kozing, estis la manko de demokratio en la partio, kiu poste „infektis” kaj karakterizis ankaŭ la sovetan socion. Kiel pri aliaj demandoj, tiel li verŝajne pravis ankaŭ pri tio: la Stalina reĝimo aspektis pli diktature ol demokratie. Oni tamen devus pripensi, ĉu tio okazis nur el rigida insisto al propra potenco de la „diktatoro”, kiel tion Kozing sugestas, kaj ne eventuale el granda senpacienco pro la vido de ankoraŭa malalta nivelo, atingita en evoluo de Sovetunio, precipe fronte al kreskanta minaco fare de la faŝismo en Europo, kiu postulis unusence plej severajn disponojn por rapidigi tiun evoluon, alie Sovetunio ne sukcesos rebati ilian agreson. Tiu situacio iom similis al „eksterordinara stato” en kaj antaŭ militoj, kiam oni koncentras sole al fortostreĉoj por defendi sin, kiu toleras nenian obĵetadon, kreadon de partiaj platformoj, postulitajn de adeptoj de Trockij. Oni povas kondamni Stalinon pro la severeco, praktikita en tiuj fortostreĉoj, sed valorus pensi ankaŭ pri tio, ĉu sen ili la unua, ankoraŭ tre juna soveta ŝtato povintus venki la Hitlerajn hordojn, precipe kun „kvina kolono” malantaŭ sia dorso. Sed tio al Stalin sukcesis. Kaj la sovetaj homoj tion ne kontraŭstaris (kiel tion Trockij esperis), sed entuziasme partoprenis en la disbato de la hitleraj hordoj, ne postuladis demokration, precipe ne tiun de la Trockij-a speco, kiu per tiaj postuloj (en si mem en aliaj situacioj aprobindaj) fine de ĉio celis la renverson de la tiama reĝimo. Oni ne forgesu, ke Sovetunio kaj la socialismo en aliaj „frataj” landoj pereis ne dum Stalin. Stalin heredigis tutmonde estimatan grandpotencon, dum liaj gvidaj posteuloj – ruinigitan landon. La libro, cetere, liveras interesajn, ne tre konatajn detalojn pri la evoluo de la lando de la aŭtoro, GDR, kiel ankaŭ tiujn pri la historio de la Jelcina kaj Gorbaĉova (Jakovleva) perfido. Mi sentas malfortaĵo de la (cetere valora) verko la mankon de la prezento de konkretaj faktoj ekonomiaj: la sceno en la tuta Kozinga libro estas ekskluzive la supra tavolo de gvidaj personoj politikaj, iliaj agoj estas intrigoj, kvazaŭ „malsupre” estus nenio okazinta. Li povintus rimarkigi egz-e, ke, laŭ la soveta gazetaro, en 1988 jam egzistis proks. 150.000 „kulakaj” kaj burokrataj milionuloj en la landego, sur kiuj tiaj figuroj, kiel Jelcin kaj aliaj povis apogi sin. La reviziismaj kaj troigaj malkaŝoj kontraŭ la Stalina heredaĵo fare de Ĥruŝĉov, kiel ankaŭ la „perestrojko” de Gorbaĉov poste, kaŭzis multe pli grandan damaĝon al la afero de socialismo (ankaŭ en la internacia movado laborista), ol kian Kozing atribuas al „stalinismo”. Karakteriza estas ankaŭ la Kozinga meĥanismo pensa rilate la problemojn de Sovetunio. Ĉe ilia mencio Kozing unue prezentas ilian Trockijan solvmanieron - kiel sekvindan, - poste tiun de Stalin, evidente – kiel eraran. Dum la legado de la libro min hantis la demando, ĉu surloke de Stalin Kozing estus povinta pli saĝe kaj lerte solvi la tiamajn grandegajn problemojn de la unua socialismo lando de la mondo. J. Petik |