Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
21-jul-2019
vlutermano

 

La partia burokratio soveta defendas siajn privilegiojn en la 1930-aj jaroj

La burokratio defendas per ungoj kaj dentoj siajn privilegiojn. La tuta historio soveta atestas ĉi tion. En la malsupraj ni citas kelkajn ekzemplojn pri tio el la 1930-aj jaroj.

Kiel la Usona historiisto, ne simpatianta kun komunistoj, J.A.Getty skribas, la Moskva centro kondukis senĉesan batalon kontraŭ regemaj partiaparatoj lokaj, klopodis realigi la demokratian kontroladon de partiorganoj per mobilizado kaj alianco kun la amasoj. En 1933 la CK (= Centra Komitato) dekretis partripurigon (= „ĉistko”-n); Kaganoviĉ, ano de la Politika Buroo, en sia alvoko atentigis, ke tiu ago necesigas la konagadon de amasoj da sovetaj ŝtatanoj. La partipurigo, laŭ la instrukcio de la CK, farendas kadre de publikaj mitingoj, kun la ĉeesto de eksterpartiuloj, al kiuj oni antaŭe klarigis la celon kaj taskon de la mitingo. La lokaj komisionoj, direktontaj la agadon, kunmetendas el partimembroj kun partia membreco almene de 10 jaroj, kies nomo antaŭe publikigendas por ebligi la prezenton de eventualaj obĵetoj.

La „ĉistka”, pro la kontraŭstaro de lokaj gvidantoj, prokrastiĝis, kelkloke dronis en formalismon, radikalajn ŝanĝojn ne rezultigis. Novaj dispozicioj iĝis necesaj, kiujn urĝis anke la nearanĝiteco de partidokumentoj. En 1935 oni komencis la „proverka”-n, kontroladon de membrokartoj kadre de publikaj mitingoj. La metodo estas la sama, kiel en 1933: libera kritikado, kun la partopreno de eksterpartiuloj. La partoprenantoj ĝenerale akre kritikis la burokratian gvistilon de gvidantoj kaj opiniadis pri individuaj patrimembroj: oni vortigis, ekz-e, ke la koncernito estis blankula oficiro, aŭ servis en la cara polico, kondukis vivon diboĉan, estas korupta, antisemito aŭ krimulo laŭ la publika juro k.s.. Ĝenerale kvar kvinonoj de la kritikoj praviĝis.

La demokratiigaj klopodoj de la supraj gvidantoj observeblis anke sur aliaj terenoj. Stalin demonstris, ke spure de la stabiliĝo de la soveta sistemo „la intelektularo estas ’konvertiĝanta’ al la alia flanko”; oni devas diskrete rilatiĝi al ili, gajni kaj partoprenigi ilin en la konstrua laboro; Stalin iniciatis anke la aboliciadon de la pli fruaj restriktoj ĉe la akcepto al altlernejoj de gejunuloj kun burĝa deveno. Molotov, parolante pri la aŭtonomio de ekonomiaj gvidantoj, antaŭ la forumo de CK en 1937 fiksis: „ni devas efektivigi la principon de unupersona gvidado, sed tia interpreto de la principo, laŭ kiu la gvidantoj liberiĝas de kontroliĝo, estas ne permesebla.” La partio kaj la stabo de la soveta ŝtato konsciis, ke eldiri estas pli facila ol realigi ĉi tion, kaj ke organizi la kontroladon fare de amasoj sen la premo sur la mezrangan burokrataron, sen kuraĝigo de la kritikado, resp. sen la protekto de la kritikantoj ne eblas.

En la batalo kontraŭ burokratismo Getty atribuas grandan rolon al Kirov kaj Ĵdanov. Ĵdanov (ekde 1934 sekretario en Leningrad kaj en la CK) elpaŝas pli kaj pli akre kontraŭ la sufokado de kritiko, la retorsioj kontraŭ partimembroj. Li postulis kaj ankaŭ realigis, ke partiajn sekretariojn oni elektu per sekreta balotado, kvankam – almetas Getty – li sciis, ke la aŭtokratia gvidstilo ĝis kelka grado ekskuzeblas per la eksterordinare altaj ekonomiaj postuloj, la malalta nivelo de klereco, la manko de spertaj kaj trejnitaj gvidantoj. Ĵdanov sendube prenis parton en la formulado de la CK-a rezolucio decembre de 1934, kiu instrukciis la lokajn gvidantoj, ke la gravajn demandojn pritraktu ne malgranda grupo da gvidantoj, ke la aktivularo kaj la membraro partoprenu en la procezo de decidado.

Post la „ĉistka” en 1933 kaj la „proverka” en 1935 la CK dekretis ŝanĝi la membrokarton, refoje en la spirito de batalo kontraŭ burokratio kaj por la publika kritikado. La kontraŭstaron de la mezgrada aparato montras la cirkulero de la CK la 24-an de majo; oni ekskomunikis multajn partimembrojn laŭ formala, meĥanisma maniero; „tio estas netolerebla arbitracio”, ke oni ekskomunikas homojn, lojalajn al la soveta potenco, nur pro ilia deveno kaj pasiveco, poste oni maldungas, senhejmigas ilin. Okaze de la Tutrusia Kongreso Soveta, okazinta de novembro ĝis decembro 1936, Stalin kaj liaj plej proksimaj kolegoj emfazis, ke necesas sekretaj elektoj kun rivalaj kandidatoj, kun pliampleksigo de balotrajtoj. Molotov deklaris: tio estus utila por la partio, se inter la kandidatoj troveblus anke eksterpartianoj. „Ĉi tia sistemo malutilus al neniu, krom la burokratiiĝintaj elementoj, izoliĝintaj de la amasoj; plifaciligus la avancigon de novaj fortoj, la eksigon de izoliĝintaj burokratoj. Okazi povas anke, ke oni elektas eĉ malamikajn elementojn. Sed, fine de ĉio, eĉ ĉi tiu danĝero povas utili, povas averte efiki al partiaj organizaĵoj kaj laborantoj, ke jam estas tempo por vekiĝi.” Stalin tion esprimis kun ankore pli granda emfazo: „Kelkaj diras, ke tio estas danĝera, se elementoj, malamikaj al la soveta potenco, ekz-e iamaj blankgvardianoj, kulakoj, pastroj, k.t.p. penetras en la plej altajn instituciojn. Kial devus ni timi tion? Se vi timas lupojn, tiam ne iru en arbaron. Unue: ne ĉiuj kulakoj, blankgvardianoj, pastroj estas malamikoj de la soveta potenco, due: se la civitanoj elektas malamikajn elementojn, tio povas nur tion signifi, ke ni organizas malbone la laboron, kaj meritas la honton.”

La regionaj ĉefsekretarioj silentadis, videblis, ke la propono ne tre plaĉis al ili. Ĉe la forumo de la CK la 4-an de decembro 1936, kiu koincidis kun la Kongreso de Sovetoj, oni parolis apene pri la projekto de la konstitucio. La referaĵo de la gvidanto de NKVD, Jeĵov, „Pri la organizaĵoj trockistaj kaj dekstrulaj, kontraŭ-sovetaj”, vekis multe pli grandan interesiĝon. - Je la 5-a de decembro la Soveta Kongreso aprobis la projekton de la nova konstitucio. Sed viglaj diskutoj ne okazis anke tie. Kvankam la ĉeftemo de la paroladoj de Stalin, Molotov, Ĵdanov, Litvanov kaj Viŝinskij estis la konstitucio, la delegitoj – pleje partigvidantoj – kvazaŭ eĉ ne konsciis tion, ili okupiĝis prefere pri internaj kaj eksteraj agadoj malamikaj. Pri la plurpersona kandidatigo oni ne parolis.

La unuan Moskvan proceson en aŭgusto de 1936 sekvis la dua en januaro de 1937. Oni arestis novajn kaj novajn grupojn kun la akuzo konspiri por la renverso de la soveta potenco. Dume, la plej longa forumo de CK, daŭrinta de februaro ĝis marto de 1937 forpasis. Stalin kaj liaj apogantoj refoje parolis pri la preparo de la demokratiaj kaj sekretaj balotoj, aranĝotaj ĝis la jarfino, kie, konforme al la nova konstitucio, ekvalidos la principo de plurpersona kandidatiĝo. Ili postulis, ke la partiajn gvidantojn oni elektu sekrete, de la bazĉeloj supren, kaj ke la praktiko, en kiu la membrojn de la estraro kooptas ĉefsekretarioj, ĉesiĝu. Ĵdanov emfazis: kaj en la partio, kaj en la tuta lando bezonatas pli da demokratio, kaj pli strikta kontako kaj kun partimembroj, kaj eksterpartianoj; la nova sistemo elekta povas doni fortan impulson al la sovetaj organoj por likvidi la burokratiajn distordiĝojn; prepari la elektojn eblas sole ĉi tiel, kie oni devas anke kun malamikaj kondidatoj kaj agadoj kalkuli. Ĵdanos detale parolis pri la efektivigo de demokratiaj normoj en la partio. „Se ni volas havigi respekton de la amasoj, de laborantoj en sovetoj kaj la partio al nia nova konstitucio, tiam ni devas certigi, ke nian laboron ene de la partio ni transformos surbaze de plena demokratio, kiel tion la dispozicioj de nia partio preskribas.” Li poste denombris la plej gravajn dispoziciojn, antaŭplanitajn en la suplemento, kroĉita al la raporto: oni devas likvidi la kooptadon, garantii la senliman rajton de partimembroj je kritikado aŭ malakcepto de la nomitaj kandidatoj. Sed al ĉi tiuj demandoj la ĉefsekretarioj pleje ne reagis, en siaj alparoloj reliefigis tion, ke la malamikoj de la soveta potenco, pastroj, eseroj kaj aliaj konscie prepariĝas al la elektoj. Molotov refoje emfazis la necesecon de memkritiko kaj atentigis: ni ne serĉu ĉie malamikojn. La delegitoj ne priatentis la alparolon de Molotov, koncentrante sin al komplodoj anstataŭ tio. La parolado de Stalin okazis je la 3-a de marto: oni devas forigi la maltaŭgajn gvidantojn. Ankaŭ lia referaĵo estis preske tute seneĥa, kvazaŭ li estus parolinta al la muroj. 15 el la 24 alparolintoj de la debato parolis unuavice pri „malamikoj de la popolo”; pri la difektoj de la partia laboro kaj pri la elektoj parolis praktike neniu el ili, kvankam la ĉeftemoj de Stalin estis ĉi tioj. La senperaj kolegoj de Stalin atakis tiun rilatiĝ-manieron. Jakovlev kritikis i.a. Ĥruŝĉovon, la gvidanton de la partia organizaĵo en Moskva, pro senrajta ekskomunikado de partimembroj. Malenkov riproĉis al partiaj sekretarioj, ke ili neglektas konsideri la opiniojn de la membraro. Post ĉi tio la membroj de la CK parolis jam ne tiom pri la „malamikoj de la popolo”, kiom nur por pravigi sin mem. Sed al la parolado de Stalin ili daŭre ne reagis.

En sia ferma parolado je la 5-a de marto Stalin alvokis la partoprenantojn redukti al minimumo la persekutadon de „malamikoj de la popolo”, anke de trockistoj, pluraj el inter kiuj refoje turnis sin al la partio; bezonatas diferenca prijuĝado, ne ĉiuj mezureblas per la sama mezurilo. Li emfazis: la partiaj organoj okupiĝu ne sole pri la mastrumado, ilia devo estas anke la batalo kontraŭ burokratio kaj la fortigo de ĝenerala informiteco politika. Li pledis por la publikeco de kritikado, kontraŭ la kaŝado de eraroj. La lokaj gvidantaroj – li diris – oftakaze konsistas el amikaĉaj kunuloj, kiuj reciproke laŭdadas unu la alian kaj sendadas naŭzajn raportojn al la centro pri sukcesoj; oni devas plifortigi la kontroladon, kaj deklaris, ke pli sukcesa kontrolo ol tiu fare de amasoj super la gvidantoj, ne ekzistas. Tio estas stultaĵo aserti, ke vuali la erarojn estas pli bona, ĉar niaj senkaŝaj malamikoj tion rigardas kiel malfortaĵojn kaj ekspluatas ilin. Male: la honesta agnosko kaj riparo de niaj eraroj nur kreskigas la respekton al la partio antaŭ la amasoj, „kaj ĉi tio estas la plej grava”. „Kelkaj k-doj kredas esti ĉionsciaj, nur ĉar ili estas popolaj komisaroj. Ili kredas, ke la rango pruntas neelĉerpeblan scion. Aŭ ili pensadas jene: se mi estas membro de la CK, tiam erari mi ne povas, mi scias ĉion. Sed ĉi tio ne veras.”

La plej danĝera por la partigvidantoj, inkluzive de la ĉefsekretarioj, estis tiu postulo de Stalin, ke ĉiu el ili devas elekti du kadrulojn apud sin, kiuj okupos ilian pozicion, dum ili partoprenos sesmonatan perfektigan kurson. La funkciuloj rajte timis, ke dum la foresto ili perdos sian pozicion, la bazon de la burokratia potenco. – Stalin, cetere, en sia ferma parolado emfazis, ke oni devas lerni de la amasoj kaj atenti pri demalsupraj kritikoj. Anke la rezolucio baziĝis sur la referaĵo de Stalin, pri la temo de „malamikoj de popolo” siavice ne okupiĝis eĉ unu el la 25 punktoj.

Post la forumo la ĉefsekretarioj returnis sin hejmen kaj tie daŭrigis la malnovan praktikon malgraŭ la rezolucio: por ili tio estis la plej racia maniero – skribas Getty -, „por forigi la malagrablajn kritikantojn kaj subulojn, tiel per tio anke por pruvi sian fervoregon.” En la sekvaj monatoj Stalin kaj liaj proksimaj kolegoj provis transdirekti la partian laboron de sur la ĉasado de „malamikoj de la popolo” – kiu iĝis la ĉefa okupiĝo de la ĉefsekretarioj – sur la batalon kontraŭ la partia burokratio kaj la proksimiĝantaj elektoj. Dume „la lokaj partigvidantoj ĉiumaniere, ene de limoj de la partia disciplino, sed kelkakaze eĉ trans ĝi, klopodis por malebligi aŭ transformi la elektojn.”

En la jaroj 1936 kaj 1937 la presaro serie publikigis artikolojn, instigantajn la demokratiigon de la partia laboro. Jen kelkaj datoj: la n-roj de „Pravda”, aperintaj je la 4-a, 7-a de januaro, je la 6-a, 13-a, 23-a, 25-a kaj 27-a de februaro; en la januara n-ro de „Partjijnoje stroitjelstvo” legeblis la artikolo de Kruspkaja pri la demokratia laborstilo kaj politika edukado; je la 10-a de marto „Pravda” atakas tiujn gvidantojn lokajn, kiuj siajn poziciojn rigardas kiel fideikomison; je la 17-a de marto alvokas la partimembrojn fari severan kritikadon, „senrigarde la personon”.Jaroslavskij, la renoma historiisto, membro de la Centra Komisiono Kontrola skribas en „Bolŝevisto” en aprilo de 1937: „La partia aparato, kiu devus helpi la gvidadon de la partio, ne malofte penetras inter la amasojn kaj gvidantojn de la partio, tiel kreskigante la abismon inter la gvidantoj kaj la amasoj.” La presaro grandnombre publikigas leterojn kun kritika aŭ plenda enhavo. „Tion agnoskas eĉ la partihistorioj kaj referaĵoj de la Ĥruŝĉova epoko – diras Getty -, ke la periodo post la februara forumo korektis multajn kontraŭ-demokratiajn misuzojn, kvankam tiun periodon oni en Okcidento (eĉ Oriente! – R.E.) konas nur kiel la „ekstreman streĉadon de la ŝraŭbo” en la militiro de vigleco kontraŭ la malamikaro.”

Getty estas skeptika pri la rezultoj de la militiroj kontraŭ la burokratio. „La demalsupra kontrolo popola estis ideo ne naiva; prefere vana, por rompi la fermitajn aparatojn lokajn.” Ili ja estis tiuj, kiuj efektivigis la kolektivigon kaj industriigon, realigis la partian politikon sur dividitaj kaj streĉitaj terenoj provincaj – la batalo kontraŭ troigoj estis tasko ne simpla. Malgraŭ tio la Amerika historiisto opinias, ke la kontraŭburokratia militiro, fine de ĉio, estis ne senrezulta, kion montras la indikoj en majo de 1937: en 54.000 partiĉelaj mitingoj oni balotvenkis 55 %-ojn de la malnovaj gvidantoj kaj elektis pleje junajn laboristojn aŭ teĥnikistojn sur ilian pozicion. La etoson de la sukcesaj mitingoj priskribas la raporto de la periodaĵo „Za industrializaciju”, datita la 20-an de aprilo 1937, kiu sciigas, ke en la fabriko „Falĉileto kaj martelo” en Moskva, kadre de plurhora diskuto 33 alparolintoj kritikis la direktoron: li estas kruda, aroganta, izolas sin disde la laboristoj. Post la mitingo oni foririgis la direktoron.

Sed la streĉita atmosfero de la interna politiko trastrekis la kontraŭ-burokratiajn fortostreĉojn de la centro. Oni malkovris konspirojn en la staboj de la armeo, polico kaj sekretaj servoj, marte de 1937 oni arestis popolan komisaron de internaj aferoj Jagoda, la ĉefon de ŝtatsekurecaj fortoj. En majo kaj junio altrangaj komandantoj militistaj faris koncedan konfeson: ili interkonsentis kun la germana stabo kontribui al malvenko de la Ruĝa Armeo okaze de germana atako kontraŭ Sovetunio. La junia forumo de la CK okazis en ĉi tia situacio.

En la forumo Jakovlev kaj Molotov kritikis la partigvidantojn pri tio, ke ili neglektis organizi la sovetelektojn, Li emfazis: eksigendas eĉ mertiplenaj revoluciuloj, se ili ne pretas solvi ĉiutagajn taskojn. Jakovlev akuzis la ĉefsekretariojn: ili malhelpas la sekretajn elektojn en la partio, daŭrigas la praktikadon de kooptado. „Ni devas ĉerpi el la grandega rezervo de novaj kadroj kaj eksigi la koruptajn kaj burokratiĝintajn elementojn.” Ĉi tiuj alparoloj tamen ne faris ŝanĝojn en la realaj forto-rilatoj, ne trudis al retiriĝo de la partia burokratio. Male: la rezisto kreskis, Stalin ne scipovis regi la situacion. Post la forumo Robert Eĵe, la ĉefsekretario de la Okcident-Siberia Regiono petis apartan renkontiĝon kun Stalin, kiun ekzemplon sekvis anke aliaj; tio estas verŝajna, ke ili postulis tiam la rajtigon por organizi „trojko”-n por la batalo kontraŭ la konspirantoj, kiu havus rajton al arestado sen juĝista decido, eĉ ordoni ekzekutojn. Laŭ la historiisto Ĵukov, la agado de la trojkoj direktiĝis unuavice kontraŭ tiuj, kiuj rericevis sian voĉdonrajton kaj povis endanĝerigi la pozicion de la ĉefsekretarioj.

Komenciĝis amasaj retorsioj, kiujn oni kutime nomas (laŭ la nomo de popola komisaro pri internaj aferoj Jeĵov) „jeĵovŝĉinoj”. Laŭ asertoj de Ĥruŝĉov en 1956 kaj ’61, la agado de jeĵovŝĉino cele por si elektis precipe elstarajn gvidantojn partiajn kaj ŝtatajn. La kontraŭsoveta propagando tiun ĉi epokon traktadas kun aparta plezuro, pleje sen eĉ minimuma klopodo al objektiveco, pligrandigante la nombron de realaj viktimoj je ties dekoblo aŭ eĉ pli. Tio estas apene konata, ke la „jeĵovŝĉino”-n akompanis ardaj bataloj internaj; Getty denombras kelkajn el ties eksteraj indikoj. Meze de 1937 en „Pravda” aperis artikolo kontraŭ la troigoj kaj senmotivaj arestadoj; la ĉefprokuroro de Sovetunio ricevis ordonon pri ilia ekzameno. En junio la presaro aperigis novajn artikolojn en similaj temoj. Ĉe la akcepto, aranĝita honore al malsupraj kaj mezgradaj gvidantoj de la Donjec-baseno, Stalin deklaris, ke la teĥnikaj kaj ekonomiaj gvidantoj meritis la konfidon kaj respekton de la popolo. Getty rimarkas: „Fari ĉi tiajn rimarkojn por li estintus superflua, se la radikala persekutado de fakuloj estus ne evitinta la kontrolon.” En decembro de 1937 Stalin ne aperis en la festa mitingo, organizita okaze de la 20-a datreveno de la fondo de NKVD. (Dum en akceptoj, organizitaj en la antaŭaj monatoj honore al heroaj aviadistoj kaj polus-esplorantoj, kolĥozaninoj, industriaj gvidantoj li aperis kaj renkontiĝis kun elektantoj k.t.p..).

Fine, la forumo de CK januare de 1938, ŝajnas sukcesinta superi la ĥaosan teror-ondon. La rezolucio, adoptita je la 19-an januaro, konstatis, ke dum la paso de partipurigoj la partiaj organizaĵoj „malgraŭ la ripetitaj instrukcioj kaj atentigoj, en multaj kazoj proceduris malĝuste kaj kun kulpa leĝereco kontraŭ la ekskomunikitoj el la partio”, aŭtomatisme senigante ilin je iliaj postenoj kaj loĝejoj. Ĉio ĉi „tiom ofte okazi povis tial, ĉar inter komunistoj eĉ hodiaŭ troveblas karieristoj, kiuj strebas per ekskomunikadoj, retorsioj kontraŭ partianoj distingiĝi kaj avanci, sekurigi sin kontraŭ eventualaj akuzoj pri manko de vigleco.” La CK devigas „ĉiujn partiajn organizaĵojn ĉesigi la amasajn, sendistingajn ekskomunikadojn el la partio”, prirespondigi tiujn partiajn gvidantojn, kiuj kalumniis kaj senbaze punis partiajn membrojn kaj kandidatojn, zorgi pere de magistrataj kaj mastrumaj organoj pri postenoj por la ekskomunikitoj ĝis la templimo de la 15-a de aŭgusto. – Spure de tiu rezolucio la koncernaj partiaj organoj ĝis aŭgusto de 1938 ekzamenis 145.933 apelaciojn kaj 85.273 (54 %-ojn) el ili juĝis pravaj. Jeĵovon oni foririgis el lia funkcio, lian personaron elŝanĝis, multajn el ili punis.

(La supran artikolon, aperintan junie de 2007, en la monata organo de Marx Károly Társaság „Dialektika”, kompilis el verkoj de J.S.Getty, J. Ĵukov kaj G. Furr d-ro Rozsnyai Ervin, kaj E-igis Petik János.)