Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
12-nov-2019
vlutermano

Eva Niemeyer: Klaso, ŝtato kaj nacio. La 14-a WAPE-Forumo

De la 19-a ĝis 21-a de Julio en la kanada Vinipego1 okazis la 14-a Forumo de la World Association for Political Economy (WAPE) pri la temo Klaso, ŝtato kaj nacio. En la centro de la konferenco estis la kompleksaj dialektikaj rilatoj inter klaso, ŝtato kaj nacio en la aktuala sistem-luktado, konkrete rigardataj sur tutmonda nivelo kaj laŭ diversaj konfliktkampoj en unuopaj landoj.

En la malferma referaĵo de la gvidanto de la WAPE-forumo, Cheng Enfu, gvidanta profesoro ĉe la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj ĉe la universitato en Pekino, klariĝis, ke la Komunista Partio de Ĉinujo (KPĈ) konsideras la klasan antagonismon en sia lando jam ne kiel ĉefan kontraŭecon, sed ja analizas la rolon de la klasbataloj en Ĉinujo el marksisma starpunkto kaj politike pretigas sin same por longperspektivaj kaj por pli intensaj klasaj luktadoj. La transiro de la kapitalismo al socialismo gvidata de la KPĈ restas la celo.

La paroladoj okupiĝis precipe pri la rolo de la kapitalisma ŝtato ĝenerale kaj la imperiismaj ŝtatoj en la aktuala novdividado ("multplureco") de la mondo speciale. Oni plurfoje emfazis, ke la rolo de la ŝtat en la nacia same kiel en la internacia klasbatalo ne estus subtaksata. Kiel idea ĉiomkapitalisto la ŝtato devas nun same kiel antaŭe reprezenti la interesojn de la kapitalo, kvankam la formoj (novliberala, kejnzeca ktp) estas malsamaj kaj varias laŭ historiaj kondiĉoj kaj laŭ naciaj kaj internaciaj fortrilatoj. Imperiismaj ŝtatoj siavice decide determinas la interŝtatajn valorfluojn per ekonomia kaj politika dominado, ekonomie tra la financkapitalo (kapitale perata aliro al decidoj pri mondvastaj eblecoj de plivalorigado), politike tra determinado de kadraj kondiĉoj de kapitalisma plivalorigado (valuta kaj komerca politiko) kun respektiva armea sekurigado. La "klubo de la rabistaj ŝtatoj" ekde la Unua Mondpolitiko restis preskaŭ senŝanĝa. Pro tio necesas subteni la suverenecon de la ŝtatoj dependaj kaj/aŭ minacataj de tiu klubo resp. ĉe la subtenado de la en tiuj ŝtatoj okazanta batalado kontraŭ subpremado kaj ekspluatado konsideri ilian rolon en la internacia klasbatalo. Tiel ekz-e la klasbataloj en Ruslando, Hindujo2 kaj Ĉinujo estas nepre konsiderenda antaŭ la fono de ilia "preda karaktero" por la "rabista klubo": Supreniĝantaj ekonomioj povas fariĝi kontraŭpezoj al la rabista klubo, speciale al la "ĉefrabisto" Usono, sed "rajto je rabo" el tio ne dedukteblas. Tio validas antaŭ ĉio ankaŭ por la rilato de la imperiismaj ŝtatoj inter si: Tiuj ĉiukaze troviĝas en konstanta procezo de novdividado de siaj influsferoj. La malsamtempeco de iliaj ekonomiaj evoluoj kun interna impeto premas en konstanta konkurenco al hegemonia gajnado de tereno kaj aktuale konkrete al subfosado de la gvida rolo de Usono kiel ĉefrabisto. Por marksistaj teoriuloj pro tio gravas, ke ili ne nur interpretu la leninan imperiismo-teorion3, sed kompreni kaj apliki ĝin en ĝia valorteoria bazo. Laŭ tio, Usono troviĝas en batalo kontraŭ malsupriĝo, kontraŭ supren strebantaj potencoj kaj uzadas siajn restantaj potencrimedojn por haltigi tiun procezon.

En multnombraj laborgupoj oni profundigis tiujn ĉi interrilatojn speciale pri la internaciarolo kaj la ekonomia statuso de Ruslando, Ĉinujo kaj Hindujo, kaj ĉe tio postakrigis i.a. la teorion de la ŝtatmonopolisma kapitalismo en la ĝenerala krizo de la kapitalismo.

Diversaj laborgrupoj okupiĝis krome intense pri urba kaj kampkultura evoluo i.a. en Usono, en Kanado, Hindujo kaj Ĉinujo. Ĉi tie oni klarigis la rolon de la kapitalisma ŝtato laŭ la marksisma bazrentoteorio. Laŭ tio la ŝtato kiel idea ĉiomkapitalisto disponas rekte kaj malrekte pri la grundo: rekte kiel proprietulo, kiu mem mastrumas sian grundposedon aŭ mastrumigas ĝin sub sia kontrolo; malrekte per tio, ke ĝi determinas la kondiĉojn por plivalorigo por la kapitalo kaj per tio determinas formojn de privata alproprigo kaj tiel efike stiras la amplekson de grundaj kaj diferenciaj rentoj. La kondiĉoj de atribuado de grundoj same en urbo kiel en kampara spaco estas do grava kampo de la klasbatalo. La ekz-oj el Hindujo kaj Ĉinujo ĉe tio klarigas la sistem-kondiĉitajn diferencojn de la rolo de la ŝtato kiel grundrentisto. Dum en Ĉinujo oni sisteme progresigas projektojn de kampara disvolvado okazantajn sub ŝtata kontrolado, en Hindujo disvolvoprojekto fiaskas pro la kaste kondiĉita proprieto en la kamparo: Plibonigo de la vivkondiĉoj de la malriĉa kampara loĝantaro, helpata de ŝtata subtenado, estas malhelpata de la pli altaj kastoj kiel tradiciaj grundposedantoj kaj tiel kondukas al perforta realproprigo de la transdonitaj grundoj, kion la kapitalisma ŝtato ne malebligas, kiel sekvo de nefariga ampleksa grundreformo, kiu estus foriginta la kastan "kulakecon".

En kromaj laborgrupoj oni konsideris etnajn (naciajn) konfliktojn, i.a. la pritraktadon de la indiĝena loĝantaro en Kanado aŭ la subpremadon de la romaoj en Orienteŭropo ekde la disfalo de la Sovetunio; krome la interrilaton inter "verda" revolucio resp. ekologio kaj klasbatalo4, kaj ankaŭ la rolon de artefarita inteligento kaj ciferecigo kiel novan produktadforton en la nacia same kiel internacia klasbatalo.

Oni esprimis la solidarecon kun Venezuelo en ampleksa plenkunsida referaĵo, en kiu oni klarigis la kampanjon kontraŭ tiu lando pere de ekonomia, politika, armea, ideologia kaj cifereca militado. La sankcia politiko sole en la tempo inter Aŭgusto 2017 kaj Decembro 2018 perdigis 40.000 homajn vivojn. Ankaŭ neregistaraj organizaĵoj (NRO-j) estas instrumentigataj i.a. de la usona fondaĵo NED (National Endowment for Democracy): Tiel en la pasintaj dek jaroj pli ol 100 milionoj da dolaroj fluis al proksimume 200 NRO-j por subfosi la venezuelan ŝtatan regadon. "Manojn for de Venezuelo!" estas do necesa slogano de la internacia solidareco. 

Kulmino de la konferenco estis plurhora busvojaĝo al la lokoj de la ĝenerala striko en Vinipego, kiu inter Majo kaj Junio de 2019 paralizis la tiam trie plej grandan industri-urbon de Kanado dum ses semajnoj: Ekde 2018 ondo da strikoj balais tra Kanado, kiu celis antaŭ ĉio la laŭleĝigon de sindikatoj kaj bazajn laborrajtojn (la 8-horan labortagon, liberecon de koalicio [fondi sindikatojn kaj aliĝi al ili]) kaj kiu provizore kulminis  en la ĝenerala striko de Vinipego. Tie la duono de la laboranta loĝantaro partoprenis en la striko kaj altiris entute 175.000 civitanojn en la multspecajn agadojn, speciale ankaŭ la plej diversajn grupojn de migruloj, entute la duonon de la tuta tiama urba loĝantaro. En la tuta lando okazis strikoj de solidareco. Kvankam la striko perdis, la demokratiaj postuloj iom post iom estis plenumataj. Kiel revolucia amas-sperto ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas vivigata en la konscio de la laborula loĝantaro − i.a. per la senlaca dokumentada laboro de progresemaj sciencistoj, kiuj ankaŭ plejparte aranĝis la 14-an WAPE-forumon.

La interŝanĝo de la plej diversaj perspektivoj el diversaj landoj kaj regionoj kaj de iliaj klasbatalaj frontoj donas netakseblan riĉaĵon de politikaj spertoj kaj de scienca materialo ankaŭ por la ĉi-tieaj [germanaj] klasbataloj kaj politikaj disputoj. La 15-a forumo devas okazi en 2020 en Ateno.

WAPE-publikigaĵoj:
World Review of Political Economy, Journal of the World Association for Political Economy; www.plutojournals.com/wrpe/
Internatioal Critical Thougt, Chinese Academy of Social Sciences; www.tandfonlne.com/RICT


Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el Marxistische Blätter 5/19, p. 18-20 (trad. 2019-11-11).