Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
23-apr-2023 vlutermano Usono, kiu nur malfrue partoprenis en la mondmilitoj kaj suferis nenian perdon sur sia teritorio, eliris venka el la mondaj konfliktoj. Kiel heredanto de la eŭropaj imperioj, ĝi ellaboris dominad-sistemon kiu faris ĝin la “monda ĝendarmo”. Tamen, ĝia hegemonio estis delikata kaj ne povis rezisti al la evoluo de grandaj nacioj. Ekde la jaro 2012, politik-sciencistoj komencis priskribi la “Tukididan falilon” per analogo kun la klarigo, kiun la greka strategiisto donis pri la militoj inter Sparto kaj Ateno. Laŭ ili, la enpotenciĝo de Ĉinujo faros ankaŭ la alfrontiĝon kun Usono neevitebla. Konstatante, ke se Ĉinujo iam estos fariĝinta la unua potenco ekonomia, Ruslando fariĝis la unua potenco milita, Vaŝingtono decidis kontraŭbatali ilin unu post la alia. Ĝuste en tiu kunteksto okazas la milito en Ukrainujo. Vaŝingtono prezentas ĝin kiel “rusan agreson”, faras sankciojn kaj devigas siajn aliancanojn fari same. La unua rimarko, kiu venas en la menson, estas ke Usono, sciante esti milite malsupera, sed ekonomie supera, decidis elekti sian batalkampon. Tamen la analizo de la ĉeestaj fortoj kaj de la faritaj dispozicioj malkonfirmas tiun prezentadon de la eventoj. [sekvas bildo kun la priskribo: “Vaŝingtono murdis la irakan prezidanton Saddam Hussein kaj la libian gvidanton Muamar Gadafi, ĉar ili kuraĝis ataki la dominadon de la dolaro. Poste ili prirabis iliajn centrajn bankojn.”] La monda ekonomia sistemoLa monda ekonomia sistemo estis kreita de la Interkonsentoj de Bretton Woods, en la jaro 1944. Ili celis starigi kadron por la kapitalismo trans la krizo de 1929, pri kiu la naziismo ne estis solvo. Usono trudis sian monon kiel referencan kaj ŝanĝeblan en oron. Nek Sovetunio nek Ĉinujo partoprenis en tiu konferenco. En 1971 la prezidanto Richard Nixon decidis, ne oficiale, ĉesigi la egalecon de dolaro kaj oro. Per tio li povis financi la Vjetnam-militon. Konkrete, ne plu ekzistis fiksaj ŝanĝokvotoj. Tiu dispozicio estis oficialigita nur post la fino de tiu milito, en 1976. Tiam ankaŭ Ĉinujo alianciĝis kun la usonaj multnaciaj konzernoj. La Eŭropa Komunumo (la antaŭulo de la Eŭropa Unio) adaptis sin al tio unue per enkadrigo de la ŝanĝokvotoj, kiuj ĝis tiam estis fluaj, en 1972 (la “mona serĝento”), kaj poste per kreado de la eŭro. Ekde 1981 Usono komencis lasi siajn ŝuldojn akumuliĝi. Tiuj altiĝis de 40 elcentoj de ĝia MEP ĝis hodiaŭ 130 elcentoj. Ĝi provis tutmondigi la mondan ekonomion, do, trudi siajn regulojn al la pagipovaj landoj kaj detrui la ŝtatajn strukturojn de la aliaj landoj (la strategio Rumsfeld kaj Cebrowski). Por pagi sian ŝuldon ĝi presis dolarojn, spionis la societojn de siaj aliancanoj kaj ŝtelis ĉiujn rezervojn de du grandaj petrol-ŝtatoj, nome Irako kaj Libio. Nenio kuraĝis diri ion ajn, sed ekde 2003 la ekonomia sistemo de Usono jam ne estis tiu, kiun ĝi pretendis esti. Oficiale ĝi estis daŭre liberala, sed ĉiu povis konstati, ke ĝi jam ne produktis sian nutraĵon nek siajn varojn de unua neceso, kaj ke ĝi nutris sin jam nur per rabaĵoj. La usona ekonomio, kiu ĉe la disfalo de la USSR estis triono de la tutmonda ekonomio, estas nun jam nur sesono da ĝi. Multaj ŝtatoj anticipis la finon de la reguloj de Bretton-Woods kaj cerbumis pri nova situacio. En la jaro 2009, Brazilo, Ruslando, Barato kaj Ĉinujo, poste sekvata de Sud-Afriko, kreis la BRICS. Tiuj landoj donis al si financajn instituciojn, kiuj, malsame ol la IMF kaj la Monda Banko, ne kondiĉas siajn pruntojn al struktur-reformoj aŭ al promesoj de politikaj aliĝoj al Vaŝingtono. Ili preferas investi en leasing, per kio la gastiganta lando fariĝos proprietulo de la investo ekde kiam tiu ĉi fariĝas profitiga. En la jaro 2010, Belorusujo, Kazaĥujo kaj Ruslando, poste sekvataj de Armenujo, fondis la Eŭrazian Ekonomian Union. Tiuj ĉi samlimaj landoj starigis liberkomercan zonon kun Egiptujo, Ĉinujo, Irano, Serbujo, Singapuro kaj Vjetnamujo. Ilin povos sekvi Sud-Koreujo, Barato, Turkujo kaj Sirio. En 2013, Ĉinujo komencis vastan projekton de “Novaj silkovojoj”. Sekvajare, kiam ĝia MEP superis tiun de Usono laŭ aĉetpovo, Pekino kreis la Azian Investbankon por Infrastrukturoj (AIIB), poste, en 2020, ĝi enkadrigis la eksterlandajn kapitalojn. En 2001, la Eŭropa Unio imagis sian Mondan Ponteton (Global Gateway) por konkurenci Ĉinujon kaj por trudi sian politikan modelon. Sed tiu postulo en multaj landoj estis spertata kiel kolonia eksalto kaj estis masive rifuzita. Iom post iom la rusa kaj la ĉina blokoj proksimiĝis pro komuna projekto de Granda Ĉioma Eŭrop-azia Komuna Partnereco (2016) en la kadro de la Organizaĵo de Kunlaborado de Ŝanhajo. Temas pri disvolvado de la tuta spaco per kreado de ekvilibraj komunikaj vojoj difinitaj de la kazaĥo Sultan Nazerbajev: inkluziveco, suverena egaleco, respekto de la kultura kaj soci-politika identeco, malfermiteco kaj ebleco akcepti aliajn unuojn. La provo de Vaŝingtono detrui tiun ĉi estiĝantan tutaĵon havas nenian ŝancon sukcesi. Estas surprize konstati ke:
Per aliaj vortoj, Usono izolas ne Ruslandon, sed ĝi izolas la Okcidenton (10 elcentojn de la homaro) disde la cetera mondo (90 elcentoj de la homaro). [Bildo kun la priskribo: “La usona prezidanto, Joe Biden, venis por fakte prezidi la Eŭropan Konsilantaron de la 24-a de Marto, en kiu Usono tamen ne estas membro. Laŭ la Eŭropaj Traktatoj, la NATO certigas la sekurecon de la Eŭropa Unio.”] La procezo de disigo de la Okcidento disde la cetera mondo
La ĉi-suba tabulo memorigas la komunikadojn de la Blanka Domo kaj de Bruselo. Usono kaj la Eŭropa Unio
[Sekvas bildo kun la prezidantoj Putin kaj Xi, kun la priskribo: “La 4-an de Februaro 2022 la rusa kaj ĉina prezidantoj, Vladimir Putin kaj Xi Jinping, subskribis komunan deklaron, kiu prezentas ilian koncepton pri la daŭrema ekonomia disvolvado. Tagon post la eniro de la rusa armeo en Ukrainujon, la 23-an de Februaro, ili telefone konfirmis, ke la reago de Usono neniom ŝanĝos ilian interkonsenton.”] La respondo de la cetera mondoEstas fenomeno ekstreme surpriza, observi: Usono sukcesis tiri plimulton da ŝtatoj siaflanken, sed tiuj ŝtatoj estas la plej malmulte loĝataj de la mondo. Ĉio okazas kvazaŭ ĝi ne havus la rimedojn por premi ŝtatojn kapablajn je sendependeco. Pro la unuflankaj agoj de Usono kaj de la Eŭropa Unio, la mondo estas dividiĝanta en du malhomogenajn spacojn. La erao de ekonomia tutmondiĝo finiĝis. La ekonomiaj kaj financaj pontoj rompiĝis unu post la alia. Ruslando, reagante rapide, konvinkis siajn partnerojn de la BRICS ĉesigi siajn interŝanĝojn per dolaroj kaj estontece krei komunan ciferecan monon por siaj interŝanĝoj. Ĝis tiam ili komercos per oro. Tiu mono devos baziĝi sur korbo de monoj de la BRICS, pesata laŭ la MEP de ĉiu membroŝtato kaj sur korbo de krudmaterialoj komercataj en borso. Tiu sistemo devos esti multe pli stabila ol la aktuala. Antaŭ ĉio, Ruslando kaj Ĉinujo aperas kiel multe pli respektemaj al siaj partneroj ol la okcidentanoj. Neniam ili postulas ekonomiajn nek politikajn struktur-reformojn. La ukraina afero montras al ĉiuj, ke Moskvo ne provas akiri la potencon de Kievo kaj okupi Ukrainujon, sed ja repuŝi la NATO-n kaj batali kontraŭ la bander-anoj (la “novnazioj” laŭ la kremla terminaro). Jen nenio ol tre prava, eĉ se la metodo estas brutala. En la praktiko ni ĉeestas la finon de kvar jarcentoj da dominado de la Okcidento kaj de ties imperioj. Tio estas alfrontiĝo inter malsamaj pensmanieroj.
Thierry MEYSSAN. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2022-04-24
|