Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
23-jan-2024
vlutermano

Oskar Lafontaine: Usono faras ekonomian militon kontraŭ Germanujo kaj Eŭropo
2024-01-22

Kelkfoje la eŭropanoj defendas sin, sed ofte ili sen kontraŭdiro akceptas la malrespektajn agojn de la okcidenta gvidpotenco. Ili eĉ subtenas ilin ankaŭ kiam tiuj ĉi konsiderinde malutilas al la eŭropa ekonomio. Tio okazas ĉe multaj sankci-planoj de Usono, kiuj laŭdire estis deciditaj nur por malfortigi Ruslandon. La ekonomia milito kontraŭ Moskvo komenciĝis plej malfrue en la jaro 2017, longe antaŭ la enmarŝo de la rusa armeo en Ukrajnujon.

La Senato kaj la Kongreso en Vaŝingtono decidis leĝon celantan repuŝi la rusan influon en Eŭropo kaj en Eŭrop-Azio. En 2018 Usono celis la Nord-Stream-energi-tubojn.

Oni decidis, ke la sankci-decidoj de Usono estonte estu internacia juro kaj ke ilia malobeo estos civiljure kaj punjure persekutata. Kia arogo!

En Decembro de 2017, demokratoj kaj respublikanoj minacis je neniigo al la svisa firmao Allseas, kiu dismetis la tubojn por Nord-Stream, se ĝi ne ene de 48 horoj ĉesigos sian laboron pri la energidukto. La firmao obeis. Tamen la tiama aŭstra federacia kanceliero Christian Kern kuraĝis brulstampi tiujn usonajn leĝojn “okulfra rompo” de la popoljuro. Kuraĝa germana kanceliero esprimus sin simile kaj precipe la eksplodigon de Nord-Stream nomus militdeklaro de Usono kontraŭ Germanujo.

Vasaloj kaj tributuloj

La franca historiisto Emmanuel Todd, kiu en la jaro 1976 antaŭdiris la kolapson de Sovetunio kaj en 2002 verkis la libron “Mondpotenco Usono: Nekrologo”, diris en intervjuo kun la svisa Weltwoche, komence de tiu ĉi jaro: “La elkonstruado de la NATO en Orienteŭropo estis direktita ne unuavice kontraŭ Ruslando, sed kontraŭ Germanujo. Germanujo, kiu konfidis sian sekurecon al Usono, fariĝis la celtabulo de la usonanoj […] la germanoj scias plej precize, ke Nord-Stream estis detruita de la usonanoj […] sed ili ne povas tion diri.” Usono eĉ disvastige indikas, ke la germana kanceliero Scholz jam antaŭe sciis pri tiu terora atenco kontraŭ la grava germana kaj eŭropa gasodukto, kaj do faris ŝtatperfidon. La kanceliero ne malkonfirmis tion, kaj la germanaj komunikiloj, escepte de la “NachDenkSeiten” kaj de aliaj alternativaj komunikiloj, ŝajnas ne interesiĝi pri tio. Todd daŭrigas: “Envere la germanoj estas atakitaj de la usonanoj. Tiuj ĉi volis disigi ilin disde la rusa gaso […]. La Okcidento perdis siajn valorojn kaj troviĝas en spiralo de memdetruo. Eŭropo retrafas sub la usona regado.” Tion jam simile vidis la tiama konsilisto pri sekureco de la usona prezidanto Jimmy Carter, Zbigniew Brzezinski, en sia libro “La sola mondpotenco” en 1997: “Fakto simple kaj senorname estas, ke Okcidenteŭropo kaj pli kaj pli ankaŭ Centra Eŭropo grandparte restas usona protektorato, kies aliancitaj ŝtatoj memorigas pri iamaj vasaloj kaj tributuloj.”

La Roma Imperio sendis legionojn por submeti popolojn kaj fari ilin tributuloj. Usono albordiĝis en Normandio (Okcident-Francujo, -vl), kiam ĝi vidis, ke la Ruĝa Armeo estis venkanta la  (hitleran -vl) Trian Regnon. Usono volis preni Okcident-Eŭropon sub sian protekton kaj ne lasi ĝin al la stalina USSR. Kion tio signifis por la estonteco de Okcident-Eŭropo, tion la legenda franca prezidanto Charles de Gaulle antaŭvidis. Kiam li devis partopreni en la solenaĵo pri la albordiĝo de la aliancanoj en Normandio, li rifuzis tion kaj diris al sia gazetara reprezentanto Alain Peyrefitte: “La albordiĝo de la aliancanoj la 6-an de Junio 1944 estis afero de la angloj kaj usonanoj. Francujo estis ekskludita. Ili intencis instaliĝi en Francujo kiel en malamikan landon, kiel en Italujo kaj en Germanujo. Ili estis preparintaj sian «Allied Military Govenment of Occupied Territories» ["Alianca Armea Registaro de Okupataj Teritorioj"], kiu devis regi Francujon laŭ la indikoj de la usona armeo […]. Kaj ĉu vi volas, ke mi iru tien por memori pri albordiĝo, kiu estis la antaŭludo al dua okupado de la lando?”

De Gaulle volis memstaran eŭropan politikon. Tiucele li faris kun Germanujo la Elysée-kontrakton kaj estis profunde seniluziiĝinta pri la fakto, ke la germana parlamento Bundestag en antaŭparto de sia konstitucio obeeme fiksis la submetiĝon de la germana politiko sub la indikoj de Usono.

En la sekva tempo la franca ŝtatprezidanto estis konstante kontraŭbatalata de Usono. La centro de tiu agitado estis la usona ambasado en Parizo, kiu ne estis hezitema en la elekto de siaj rimedoj. Sur ĉiuj sociaj niveloj oni varbis ulojn kaj parte simple aĉetis ilin, kiuj defendis usonajn poziciojn, por malfortigi de Gaulle-on kaj por trudi la hegemonian usonan politikon en Francujo. Tiu politiko de konstanta influado estas daŭrigata de ĉiuj usonaj ambasadoj en Eŭropo ĝis hodiaŭ.

Nekredeble mensoga propagando

Apud la ekonomiaj militoj de Usono kontrtaŭ Ĉinujo, Ruslando kaj Eŭropo, tempe de Interreto, la informaj militoj de la plej granda militpotenco de la mondo kontraŭ siaj rivaloj ludas ĉiam pli gravan rolon. Militpropagando ekzistis jam ĉiam. Kiam li volis interveni en la Unuan Mondmiliton, la usona prezidanto Woodrow Wilson sendis 75000 parolistojn en urbojn kaj vilaĝojn por inciti la usonan loĝantaron kontraŭ la germanoj.

Usono dum multaj jaroj poste disvastigis nekredeblan mensogo-propagandon tra varba agentejo, por  ŝajnigi la unuan Irak-militon al la usonanoj neeviteba. La irakaj soldatoj, tiel oni diris, en Kuvajto ŝiras bebojn el siaj inkubatoroj [por antaŭtempe naskitaj beboj] kaj igis ilin turmente morti. Kaj antaŭ la dua Irakmilito oni inventis la mensogon de amasdetruaj armiloj, por evidentigi al la monda publiko la neceson de tiu milito. Per giganta trupo de publikaj rilatoj la Bush-registaro dum jaroj trompis la publikon en Usono, laŭ la tiama monatulo Spiegel. Kaj por ke en la sociaj komunikiloj la usona propagando en la militoj pri oleo kaj gaso kaj en la Ukrajno-milito ne estu kontraŭata, la Pentagono intertempe starigis armeon de 60 000 ciferecaj militistoj, kiuj zorgas por tio ke “la plej militema nacio de la mondhistorio” (Jimmy Carter) en la okcidentaj socioj estu daŭre konsiderata kiel bona hegemono, kiu en la tuta mondo batalas por libereco, demokratio kaj homrajtoj. Nur tiel klarigeblas, ke en la malnova Eŭropo, kiu estigis la filozofion de klerismo kun la slogano “Kuraĝu servi vin per via propra intelekto”, la komunikiloj, kvazaŭ egaligitaj, spite al siaj malbonaj spertoj pri la milit-mensogoj de la pasinteco, pli aŭ malpli senkritike transprenas la usonan militpropagandon.

Sed la plej granda malutilo por la eŭropanoj estiĝas per tio ke Usono tiras ilin en ĉiujn siajn agres-militojn kontraŭ la popoljuro. Jen pri Jugoslavujo, Afganujo, Irako, Sirio, Libio, kaj ankaŭ pri la orienta etendiĝo de la NATO, la puĉo sur la Majdan-placo en Kievo, kiuj estis provoko por la rusa agresmilito kontraŭ Ukrajnujo, same kontraŭ la popoljuro. Ĉe ĉiuj ĉi militoj Usono provas trudi al la eŭropaj vasaloj la kiom eble plej grandan parton de la militkostoj. Kompreneble la eŭropanoj estas ĉiam respondecaj pri akceptado de la rifuĝantoj. Kaj neniu eŭropa registara ĉefo kuraĝis indiki al la furioza usona prezidanto Donald Trump, kiam tiu postulis de la eŭropanoj pagi la celon de 2 elcentoj por la NATO, ke la eŭropaj ŝtatoj ĉiujare pagas multajn miliardojn da eŭroj por prizorgi la rifuĝintojn el la militoj kaŭzitaj de Usono, dum Vaŝingtono pagas por tio nenion.

Sed la eŭropanoj elmetus sin al la plej granda danĝero, se ili daŭre lasas sin entiri en la malvarman militon de Usono kontraŭ Ĉinujo, aventuron kiu minacas fariĝi varmega milito. Ree estis la franca ŝtatprezidanto Emmanuel Macron, kiu dum sia vizito en Pekino diris, ke la eŭropanoj ne enligiĝu en militojn, kiuj ne estas iliaj.

Tuj li estis kritikata de la submetiĝemaj eŭropaj vasaloj, tutunue de germanaj politikistoj pri eksteraj rilatoj. Sed li pravis kaj, kontraste al la ceteraj eŭropanoj, li reprezentis la interesojn de la malnova kontinento.

Sed estas afero, kiun oni ne pretervidu. Tiom longe, kiom la militaj instalaĵoj de Usono en Eŭropo estas uzataj por fari la agresmilitojn de Usono, kontraŭajn al la popoljuro, tiom longe la eŭropanoj estos envolvitaj en ĉiujn usonajn militojn. Se okazos milita disputo de Usono kun Ĉinujo, tiam la ĉinoj celos ĉiujn flughavenojn kaj komando-centrojn de Usono en Eŭropo, por ilin detrui.

Agresema mondpotenco pro tio neniam povas gvidi denfendan aliancon, kaj pro tio la eŭropanoj, se ili volas transvivi, estas devigataj disvolvi propran politikon kaj liberigi sin el la usona kuratoreco. “Inter la ofensiva strategio de la usonanoj kaj la defenda strategio de la rusoj, la eŭropanoj troviĝas en spirhaltiga stato de mensa perturbo. Tio ĝustas tute aparte pri Germanujo”, siavice opinias Emmanuel Todd. Urĝas la tempo ke la eŭropanoj superu tiun ĉi mensan perturbon.

Kaj Usono? Tiu povus alproprigi al si la ekkonojn de la historiisto Paul Kennedy, kiu en sia furorlibro “Supreniro kaj pereo de la grandaj potencoj” skribis: Imperia trostreĉiĝo kondukas al pereo de mondpotenco. 900 militbazoj sur ĉiuj kontinentoj, la plej granda militbuĝeto de la mondhistorio kaj, kiel la esplorservo de la usona Kongreso konstatis, 251 militaj intervenoj ekde 1991, estas klasikaj indikoj de trostreĉiĝo. La provo per ĉiaj fortoj resti la sola mondpotenco pretervidas ke la supreniro de Eŭropo al potencocentro de la mondo en la mezepoko implicis la ekziston de multaj potencocentroj en Eŭropo mem. Ilia konkurado kondukis al teĥnologiaj trarompoj kaj al ekonomia kreskado, do al la bazo de ĉia milita potenco. Usono ne povos haltigi la nun estiĝantan multpolusan mondon.

La ekkonoj de Platono

Jam antaŭ 2.400 jaroj la filozofo Platono ekkonis: “Por ĉiu viro, al kiu dia donaco inspiris eĉ nur malmulte da ĝustaj opinioj, necesas scii, ke en la batalo de la kontraŭuloj ne okazas fino de la malbono, antaŭ ol eĉ tiuj, kiuj en la bataloj venkis, ĉesas repagi suferitan malutilon per elpelo kaj mortigoj kaj fari venĝon al siaj malamikoj, sed anstataŭe mem tenas sin en la povo dekretante leĝojn por ĉiuj kaj kiuj alportas al ili mem ne pli da ĝuo ol al la subaj, kaj devigante ilin plenumi la leĝojn.” La pli forta militpotenco do havas la pli grandan respondecon por paco. “La milito estas la patro de ĉiaj aferoj”, skribis la greka filozofo Heraklito. En la atomepoko, milito de Usono kontraŭ Ĉinujo, en kiu la eŭropanoj partoprenus, estus la patro de kompleta detruo ne nur de Eŭropo, sed verŝajne de la mondo.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano el la NachDenkSeiten: https://www.nachdenkseiten.de/?p=109821 (la 23-an de Januaro 2024).