Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
31-maj-2017
petik

ĈU ANGLA FOKS-TROTO AŬ: KIEL VIDAS MILITRAPORTISTO LA FRONTSITUACION?

(Marina Harkova estas liberprofesia ĵurnalistino en Donjeck. Pli frue, en tia funkcio ŝi raportis pri diversaj okazaĵoj el la paca vivo. Ekde kiam la milito alvenis al Donjeck, ĉi tiu grandioza virino regule vizatadas la frontojn. Ŝi paroladas kun frontbatalantojn, portas helpaĵojn al ili, resp. al loĝantoj de setlejoj proksimaj al la frontoj – kaj eksponitaj al kontinua kanonado. Ankaŭ ŝi spertas kaj travivas la hororon, kaŭzitan de la kanonado. Rekompence ŝi ricevas amon de frontbatalantoj kaj la loka loĝantaro, kiu dividas siajn informojn kaj persone travivitajn situaciojn kun la raportistino. Kies raportoj tiel eniĝas inter la raportoj pri la milito.)

Jen fragmento el la intervjuo farita kun la Marina Harkova je la 19-a de majo:

Donbas hodiaŭ estas relative silenta. Grandmezuraj operacoj ne okazas. Sed ni ĉiutage ricevas novajn informojn: ĉi tie mortis viro, tie virino, vunditoj iĝis senhejmaj. Ĉio ĉi okazas paralele kun tio, ke la ukraina ministro pri patrujdefendo parolas pri tio, ke ili ne klopodas perforte rekonkeri Donbas-on. La informa agentejo „Novorossija” tial sin turnis al militraportisto kaj samtempe loĝanto en Donjeck por ekscii kio okazas ĉe la fronto..

AGENTEJO „NOVOROSSIJA”: Marina. Vi vin turnas ofte ĉe la fronto. Kio okazas tie? Kion diras la batalantoj?

MARINA HARKOVA: Ni vidas signon de nenia armistico. Oni bombardas ĉiuvespere kaj nokte – de tago al tago, alterne la teritorion jen de Donjeck (DNR), jen de Lugansk (LNR) per artilerio. Kio postulas mortojn kaj vunditojn ĉe la paca loĝantaro kaj ĉe la batalantoj de la popolaj armeoj. Ĉu ĉi tio estas armistico?

Grandmezuraj bataloj ĝis nun ne okazis nur pro tio, ke Poroŝenko ankoraŭ ne ricevis la benon de siaj mastroj. Sed LA PREPAROJ DE LA UKRAINA ARMEO AL PERFORTA SOLVO DE LA DEMANDO DE ORIENT-UKRAINO ĈESIĜAS NE EĈ POR MOMENTO (reliefigo fare de la tradukanto), Tio ĉi manifestiĝas en ĉio: la ukraina armeo varbas novajn kaj novajn homojn, en formo ĉu de kontrakto, ĉu de deviga militservo. (1) Super la regiono de ATO (2) la aerarmeo faras trejnajn flugojn. La militaj helikopteroj, bombaviadiloj kaj ĉasaviadiloj flugadas super la frontlinioj por studadi la estontajn batalejojn eventualajn, trovi agopunktojn. Ĉe la marbordo proksime al Berdjansk (3) aktive daŭras la preparoj de la mararmeo – inter ili, ankaŭ tiu de subakvistoj. En la trejnado oni ekzercas la mararmeanojn en albordiĝo resp. en defendo de bordopartoj kontraŭ malamikaj mararmeoj. (4). Ukrainoj ĉiutage flugigas dekojn da dronoj por skoltadi la frontlinion inter la du respublikoj unuflanke kaj Rusujo aliflanke. (5) La movado de kirasita teĥnikaĵo milita kaj artilerio, la transportado de municio, kanonoj kun plej diversaj kaliberoj kaj obusoj (6), fuelo, medikamentoj por ambulancoj, starigitaj proksimen al la frontlinio ne ĉesiĝas. La setlejoj de Donbas, provizore okupitaj de ukrainoj estas plenaj je armeanoj, resp. je taĉmentoj de la Nacia Gvardio.

Ilia koncentriĝo aparte granda estas en Konstantinovka, Krasnoarmejsk, Volnovoha, Avdjejevka. (7). Konsiderante ĉi tiujn faktojn kaj la referojn de vidatestantoj, tio estas iom tre malfacila veni al la konkludo kvazaŭ la ukraina partio estas bolanta pro deziro de paco. La antaŭsento de milito estas ĝenerala sur ambaŭ flankoj de la frontlinio. Je loka nivelo la milito propradire eĉ ĉesiĝis neniam. Regula arda pafado artileria trafas aparte la nord-okcidentajn borderojn de Donjeck: la linion Aleksandrovka-Staromihajlovka-Trudovskije, la basenon ĉe Svetlodarsk. (8). Norde Ĵabunjkin-on, la Volvo-centron, Spartako-n (9). Ili regule kaj arde kanonadas Jasinovataja-n (10), la industrian instalaĵon ĉe Avdjejevka (11). Ili kanonadas ankaŭ Gorlovka-n, kaj precipe ties nordan ĝardenkvartalon, Zajcevo-n, kaj sude Kominternovo-n en la marborda zono (12). La ukraina armeo ĉie enbataligas la armilojn de tankoj, kirasitaj veturiloj, la memmovajn kanonojn, pezan artilerion kun kalibero de 122 resp. 152 mm-oj, bazukojn, kontraŭtankajn kanonojn. La ukraina armeo daŭre aplikas la metodon de enbataligo de siaj malgrandaj, moveblaj trupunuoj. Kvankam ĉi tie ekzistas ankaŭ nuancoj: lastatempe ili preferas la diversantajn agadojn en la arierlando: subminadon de vojoj, lokadon de signiloj por precizigi la artilerian celadon, de kaptiloj (13) kaj teroristajn agadojn. La provokojn, murdojn ĉiam sekvas la hebeta argumentado, ke „alia alternativo kontraŭ la interkonsento de Minsk ne ekzistas” (14). Tiel postrestas tio, ke la popola armeo, tre malofte, respondas per frapegoj al la fajrokovejoj de la malamiko. Kaj la elĉerpaj poziciobataloj. La soldatoj de la popola armeo daŭre pagas la kostojn de la politika partio per siaj sango, ŝvitoj, vivo de siaj kamaradoj kaj, malgraŭ tio, ili tenas sin al la ordeno: „ne eĉ unu paŝon retroen!”. Kvankam, propradire, oni povas jam nenien retiriĝi (15).

NOVOROSSIJA: Ĉu ni statas ĉi tiom malbone?

MARINA HARKOVA: Ĉe kelkaj partoj de la frontlinio ni tamen povas ankaŭ pozitivan dinamikon sperti. Tiel, ekz-e, kelkaj niaj pozicioj pliboniĝas, ni sukcese subpremas la malamikan aktivadon. Sed ĉio ĉi esence ne ŝanĝas la ĝeneralan aspekton de la situacio. Tri jaroj pasis tiel, kiel laŭ la onidiraĵo diras: „ni dancas anglan foks-troton – farante du paŝojn malantaŭen, unun antaŭen”. Mi pensas, ke tio estas ne malfacila imagi, kion pensas pri tio homoj kun sobra pensmaniero. Kaj mi neniel dividas la hura-optimismon de tia speco, laŭ kiu la armeoj de la popolaj respublikoj estas kiel grandioze provizataj per ĉio, „ili do bezonas nenion” (16). Tiu, kiu tiel spekulacias, vivas en iaspeca realaĵo paralela aŭ intence misinformas la publikan opinion. Teni la frontlinion ni povas ekskluzive per la heroeco, nemezureblaj fortostreĉoj kaj senfina persistemo de niaj batalantoj. Kiu ĉi tion ne komprenas, en tiu konscienco ne ekzistas, nek honesteco.

NOTOJ:

  1. En Ukraino oni pli frue jam nuligis la ĝeneralan devigan militservon. Tamen, post kiam la armita ekspedicio puna, nomita „Kontraŭterorista Operaco” (ATO), resp. la ukraina armeo surprize komencis suferi grandajn sangoperdojn, la reĝimo ree enkondukis la ĝeneralan devigan militservon. Jam okazis preskaŭ deko da mobilizaj kampanjoj, sed ilia rezulto estis magra. Eĉ ekstremedekstraj nazioj – minacataj de rekrutiga alvoko – prefere rifuĝas sur la teritorion de Rusujo, cetere arde abomenata de ili.
  2. La regiono de ATO (Kontraŭterorista Operaco)”: Donbas. Kie puna militiro terorista okazas kontraŭ la popolo de la regiono.
  3. Berdjansk – ripozurbo, sude de Mariupol, sur la bordo la maro Azovi-a, jam sur la teritorio de departemento Zaporoĵje. La armeo de la hunto, la teroristaj taĉmentoj,batalantaj kun ili, instalis en la ripozurbo unu el siaj eliraj bazoj. (Ili startigis de tie sian sangan sturmon kontraŭ la policejo en Mariupol, transpartianiĝinta al la flanko de la popolo je la 9-a de majo 2014, la Tago de Venko.)
  4. La propaganda maŝino de la hunto timigas sin resp. la okcidentajn politikistojn, sin nutrantajn de ĝi, la tutmondan gazetaron, ke la popola armeo en Donjeck preparas sin al sturmo kontraŭ Mariupol, nome per atako, startigita el la direkto de la maro. (Septembre de 2014, kiam la popola armeo jam staris antaŭ la pordego de la urbo kaj esence devis nur enmarŝi en la urbon, sekve de la „armistico(j)”, urĝigita precipe de la rusa ministro pri eksteraj aferoj Lavrov kaj senindulge truditaj al Donbas, tio ne okazis. El ĉi tio rezultis tio, ke en la tri jaroj, pasintaj post la okupo de la urbo, la hunto konstruis nepreneblan fortikaĵon el ĝi kaj retropuŝis la popolan armeon ĝis la duono de la vojo al la rusa landlimo. Pri tio eĉ ne parolante, ke sur la aerodromo de Mariupol kaj en ties proksimaĵo oni establis la plej grandan kaj plej teruran koncentrejon de Ukraino.
  5. Dronojn – kiel specon de „nemortigaj” armiloj – Usono transportas abunde al la hunto. Sed Ukraino lernis fari ilin. La „paco-interkonsentoj en Minsk” de grandmajstro Lavrov ja malpermesas ilian enbataligon – sed tio interesas kiun? Se „ruso ruson ne lasus en kaĉo”, Moskva jam estus antaŭlonge liverinta rimedojn al siaj samgentanoj, taŭgajn por forpafi ilin. Des pli, ĉar la dromoj ne nur skoltas la postenojn de la popola armeo, sed ankaŭ HELPAS ALCELE KONDUKI LA UKRAINAN ARTILERION, BOMBARDANTAN PACAJN ESTABLAĴOJN. Kiu hodiaŭ jam celas kun pli granda trafprecizeco loĝdomojn, civilajn establaĵojn, vivogravajn publikajn provizilojn. Moskva eĉ ne pensas pri liverado de tiaj rimedon al siaj fratoj en Donjeck. Ili prefere toleras, ke ukrainaj dromoj skoltu jam eĉ iliajn landlimojn.
  6. La plej grandaj kaliberoj, kaze de artileriaj kanonoj, estas 152 resp. 122 mm-oj. Kaze de fuzilaĵoj: 120 resp. 82 mm-oj. (Se en Budapeŝt oni trovas mondmilitan obuson kun kalibero de 120 mm-oj, tiam oni evakuas la tutan ĉirkaŭaĵon.). La militraportoj pri Donbas mencias nur ĉi tiajn obusojn ĉe denombrado de kanonadoj. En tagoj de aparte arda kanonado la ukraina flanko el tiuj obusoj pafas kelkokaze plurajn dekojn – iafoje plurajn centojn - sur la teritorion de DNR kaj LNR, inkluzive de pacaj setlejoj.
  7. Escepte de Krasnoarmejsk, kiu situas norde-nordokcidente de Donjeck, la ceteraj urboj estas antaŭurboj, okupitaj de ukrainoj, distance je 10-25 km-oj de la ĉefurbo. Ĉiun el ili oni konstruis por servi kiel logistika centro, tereno por koncentriĝo kaj ekira bazo okaze de ofensivo. Likvidi la nordan kaj okcidentan segmenton de la malamika sieĝringo, konstruitan somere de 2014 ĉirkaŭ Donjeck, oni ne sukcesis (i.a. pro la „armistico” de Minsk). La frontlinio ĉe kelkaj partoj tiriĝas distance nur je kelkaj centmetroj aŭ 1-2 km-oj de la limo de la ĉefurbo. La nordajn kaj okcidentajn antaŭurbojn – okupitajn de la popolaj fortoj – (Aleksandrovka-n, Staromihajlovka-n, okcidentajn antaŭurbojn de Donjeck) oni regule kanonadas por ke tiel rompante ilian kontraŭstaron kaj okupante ilin, la ukraina armeo povu pliproksimiĝi al Donjeck.
  8. Septembre de 2014 la „armistico” en Minsk haltigis la ĝis tiam sukcesan ofensivon de la popola armeo. Tiel oni ne sukcesis ankaŭ forpeli la ukrainajn trupojn, restadantajn norde de Donjeck, kiuj tiel povis plu pafadi la nordajn antaŭurbojn, periferiajn distriktojn de la ĉefurbo. Sakeca teritorio en ĝi – la „baseno” ĉe Debalcovo –, etendiĝinta eĉ preskaŭ ĝis la ĉefurbo prezentis konstantan danĝeron (de kie oni simile pafadis la ĉirkaŭaĵon). Spitante la „Minsk”-on de grandmajstro Lavrov, la Donjecka gvidado decidis likvidi la „basenon”. Januare-februare de 2015 tie komenciĝis longaj, eksterordinare sangaj bataloj, ambaŭflanke postulantaj plurajn milojn da mortigitoj, kiuj finiĝis per la venko al la popola armeo: oni sukcesis likvidi la basenon. Sed norde de tie, ĉirkaŭ la urbo Svetlodarsk daŭre okupata de ukrainoj, estiĝis similforma kreaĵo (de kie oni konstante pafadas la liberigitajn setlejojn). La „armistico” de Minsk trudas la popolajn armeojn de Donbas toleri la situacion. Fine de la lasta jaro, komence de la nuna, la hunto provis restaŭri la pli fruan „sakon” ĉe Debalcovo. Sed el la konflikto, iliaparte destinita al loka bataleto, iĝis seriozaj bataloj: la popola armeo  - refoje spitante la „Minsk”-on de grandmajstro Lavrov – trudiĝis transdirekti signifajn trupojn kaj teĥnikon por fiaskigi la ukrainajn planojn. Kies fina celo estis trarompiinte la defensivajn poziciojn de la popola armeo, antaŭeniĝi ankaŭ de tiu direkto (de nordo) sub Donjeck-on. (La kontraŭpuŝon ili povis daŭrigi nur ĝis la stato antaŭ decembro de 2016 restaŭriĝis.)
  9. Nordaj ĝardenkvartaloj, periferiaj distriktoj de Donjeck. Ĉiu el ili situas en la ĉirkaŭaĵo de la aerodromo de Donjeck, ĝis nun tute pafruinigita (kaj jam ne restaŭrebla), tamen daŭre kanonata.
  10. Distrikta sidejo, strategie grava urbo distenca je 10-15 km-oj, nord-oriente de Donjeck. La aŭtovojo, interliganta Donjeckon kun Lugansk (kaj kun la rusa landlimo) kaj kondukanta proksime al ĝi, kiu elbranĉiĝas al Gorlovka rande de la urbo. La ĉefa celo de la ukraina armeo estas meti la aŭtovojon sub sian kontrolon, paralizi la trafikon sur ĝi, samtempe prepari la operacon por preni Gorlovko-n. Kio, se sukcesus, ebligus la konstruadon de la orienta parto de la sieĝringo, planita ĉirkaŭ Donjeck (kio somere de 2014 ne sukcesis).
  11. Avdjejevka – industria urbo kun 33 mil loĝantoj norde de Donjeck. La trupoj de la hunto, okupinte ĝin somere de 2014, pafadas ankaŭ de tie la ĉefurbon kun ĝia ĉirkaŭaĵo kaj la aerodromon. Fine de 2015 – komence de 2016 la popola armeo faris sensukcesan provon preni la urbon, ili sukcesis alproprigi nur parton de la industriaj uzinoj en la periferio de la urbo. La hunto ne ĉesas ataki la industriajn uzinojn. Ilia fina celo estas: post repreno de la uzinoj kaj trarompo de la defensivaj pozicioj de la popola armeo atingi la menciitan aŭtovojon. Tiucele decembre de la lasta jaro ili faris atakon, kiu kreis kritikan situacion: ili jam preskaŭ sukcesis trarompi la defensivajn liniojn kaj atingi la aŭtovojon. Per transigo de trupoj kaj teĥnikaĵoj (malobservante „Minsk”-on) la popola armeo sukcesis rebati la atakon kaj repremi la ukrainan armeon al iliaj eliraj pozicioj. La ukraina armeo aranĝis precipe de tiam plurajn insidajn provokojn por malrespektigi la popolan armeon: ili ankaŭ plurfoje pafis la urbon sub sia okupacio, ties loĝkvartalojn, zonojn kun familiaj domoj. Antaŭ nelonge kvar lokaj loĝantoj iĝis viktimoj de tia insida provoko. Kaj la ukraina armeo provadis ĝis la sukceso kaŭzi incendion en la koaksigejo de la urbo per sia kanonado. Kio povas konduki al media katastrofo.
  12. Ĉe la suda frontparto, laŭ la bordo de maro Azova la frontlinio etendiĝas ĉe Kominternovo kaj aliaj ĉirkaŭaj setlejoj. La senĉesa kaj senindulga pafado de tiu setlejoj estas destinita por prepeari la kontinentan ofensivon de la ukraina armeo sur tiu frontparto. Kies celo estas elpremi la popolan armeon de sur la bordo de maro Azova, repreni urbon Novazovsk, kiu estas samtempe limurbo mara kaj kontinenta ĉe la rusa landlimo. Plia celo: ebligi la atingon de la rusa landlimo por la ukraina armeo, restaŭrado de la Kijeva hegemonio super la rusa landlimo.
  13. Tia estis la atenco kontraŭ prezidanto Zaharĉek je la 8-a de majo. La ŝtatprezidanton, veturantan al provinca programo, oni provis likvidi per teleregita bombo, instalita en la vojon. Sed tia bombo pereigis ankaŭ unu Usonan membron de observa EBES-misio komence de aprilo. (Luganskaj popolmilicianoj dum la tuta tempo vidis dronon orbiti super la secenejo de la atenco. Pli malfrue oni sukcesis kapti la atencinton.)
  14. Tio ĉi estas la fiksa ideo precipe de grandmajstro Lavrov. UKRAINO, DIREKTATA DE LA NUNA HUNTO ESTAS ŜTATO TERORISTA. Kie validas nenia leĝo, tie ne validas ankaŭ la formale subskribitaj kontraktoj internaciaj. LI MALEMAS AKCEPTI: DUM LA POTENCON UZURPAS ĈI TIU KONTRAŬLEĜA, MILITKRIMULA FIBANDO, EKZISTOS NENIA ŜANCO POR PACA ARANĜO DE LA ORIENT-UKRAINA KONFLIKTO. Kontrakti interkonsenton oni devus sole kun promesplenumanta registaro. Moskva nun atendas, ke la rostita kolombo flugas en ilian buŝon: ili esperas, ke la hunto disfalos per si mem. Ĝi ne disfalos: por la vivtenado de la hunto ankaŭ hodiaŭ penas tre influaj fortoj internaciaj. La hunton eblas sole renversi. I.a. strangolante ĝin per totalaj sankcioj ekonomiaj. Helpe de sankcioj tiaj, kiajn ankaŭ la hunto aplikas kontraŭ Donbas.
  15. Somere de 2014 la popolaj respublikoj suferis gravajn perdojn teritoriajn pro la sukcesaj ofensivoj komencaj de la hunto. La du popol-respublikoj potencas nur 30 %-ojn de la teritorioj de la du iamaj departementoj. „Minsk” ne nur blokas ĉi tiun situacion, sed per la kreo de t.n. „neŭtralaj zonoj” („grizaj zonoj”) ankaŭ EBLIGIS LA ELTIRON DE NE MALGRANDAJ AREOJ EL SUB LA POTENCO DE LA POPOLA ARMEO, JAM LEBIRIGITAJ. Areojn oni eltiris ekskluzive el la teritorioj, potencataj de la popola armeo (ni scias ne eĉ unu tian okazon, kiam oni ĉi-cele eltiris areojn el sub la potenco de la ukraina armeo). Tiel la ukraina armeo antaŭ nelonge fanfaronis pri tio, ke ILI ALPROPRIGIS ESENCE LA TUTAN TERITORION DE LA NEŬTRALA ZONO. Tiel ne sole la malbonŝanca, jam liberigita loĝantaro trafis prede sub la hororregnon de la hunto. La ukraina armeo konstruis pli favorajn poziciojn, kelkloke proksimiĝis ĝis ne pli ol kelkcent-metra distanco disde la pozicioj de la popola armeo, tiel ili povas pli sukcese pafadi tiujn poziciojn, la civilan arierlandon. Tiaj okazoj iĝis pli oftaj, kiam ukrainaj taĉmentoj povis kaŝproksimiĝi al la pozicioj de la popola armeo por kapti soldatojn. La celo de tiaj agoj estas: trudi la kaptitajn batalantojn per minacoj kaj torturoj al la konfeso de tio, ke ili estas rusaj diversantoj. Kion poste la mensoga propagando ukraina utiligas por konduki la mondon je nazo.
  16. Ĉi tiaj manifestoj taŭgas ankaŭ por luli la publikan opinion rusan. Multaj indikas zorgoplene: la solidareco de la publika opinio rusa sentebla malgrandiĝas.

https://novorosinform.org/opinions/