En la jaro 1935, Kongreso de Usonaj Verkistoj okazis en Novjorko; ĉi tiu kongreso ree okazis ankaŭ du jarojn poste. Oni alvokis al 'la centoj da poetoj, romanistoj, dramistoj, noveletistoj kaj ĵurnalistoj' diskutadi pri 'la rapida disfalo de kapitalismo kaj alproksimiĝo de nova mondmilito'. Ili estis pasiigantaj eventoj ĉe kiuj, laŭ ĉeestinto, eventuale partoprenis 3500 civitanoj, tio post forsendo de pli ol 1000 pro manko da lokoj.
Arthur Miller, Myra Page, Lillian Hellman, Dashiel Hammett avertis pri kresko, ofte maskovestita, de faŝismo, kaj esprimis opinion ke verkistoj kaj ĵurnalistoj havas respondecon aŭdigi siajn voĉojn prie. Telegramoj de apogo senditaj de Thomas Mann, John Steinbeck, Ernest Hemingway, C Day Lewis, Upton Sinclair k Albert Einstein estis voĉe legataj.
La ĵurnalistino kaj romanistino Martha Gellhorn paroladis por la senhejm- kaj senlabor-uloj kaj 'ni ĉiuj, kiuj troviĝas sub la ombro de granda kaj perforta potenco'.
Poste Martha, kiu jam fariĝis intima amikino, klarigis al mi dum drinkado de sia preferita glaso da 'Famous Grouse' (viskio) kun sodo: 'la respondeco kiun mi spertis estis senlima. Mi jam atestis la maljustaĵojn kaj suferojn fare de la Granda Depresio kaj mi sciis, fakte ni ĉiuj sciis tion'.
Ŝiaj vortoj reeĥas tra la hodiaŭajn silentojn - ĉi tiujn ŝajne sorbitajn per iu ne esprimata, ne rekonita interkonsento, kies rezulto estas efektivigo de specifa informkontrola intertraktado, infektanta preskaŭ ĉion kion ni legas, vidas aŭ aŭdas. Mi donu ekzemplon:
La 7-an de Marto, la du plej aĝaj gazetoj en Aŭstralio, la Sydney Morning Herald kaj The Age, dediĉis sufiĉe grandan kvanton da paĝoj en siaj eldonaĵoj al t.n. 'alproksimiĝanta minaco' kio estis Ĉinio. Mapo de la Pacifiko estis pentrita ruĝkolore. La ĉinulaj okuloj estis prezentitaj kiel militemaj, marŝantaj, minacantaj. La 'flava danĝero' pretis iumomente fali sur nin, ŝajne pro simpla gravita forto.
Neniu logika kialo por atako fare de Ĉinio sur Aŭstralio estis provita. Ŝajna 'fakula enketkomisiono' prezentis nenian kredeblan pruvmaterialon: unu el ĝiaj membroj eĉ estis antaŭa direktoro de Australia Instituto por Strategia Politiko, t.e. fasado por la Departemento de Defendo en Canberro, Pentagono en Vaŝingtono, registaroj de Britujo, Japanio kaj Tajvano, la okcidenta milita industrio.
'Pekino povus ataki en malpli ol tri jaroj,' ili avertis. 'Ni ne estas pretaj.' Miliardoj da dolaroj estos elspezitaj por aĉeti usonajn submarŝipojn, sed tio ŝajne ne sufiĉos. Laste ili aldonis iom kriptan frazon: 'finita la Aŭstrala ferio for de homhistorio' (?!)
Neniu minacas Aŭstralion. Neniu. La malproksima 'bonĉanca' lando ne havas malamikojn, kaj eĉ se ĝi havus, la plej malverŝajna estus Ĉinio, ĝia precipa kunkomercanto. Tamen la Ĉinio-draŝado fariĝis kvazaŭ sporto por ĉi tiuj memkomisiitaj 'fakuloj' - Aŭstralio havas longan historion de rasismo rilate aziodevenuloj finfine. Kion ĉindevenaj aŭstralianoj konkludas el ĉi tio? Multaj estas konfuzitaj kaj timemaj.
Mi pensas, ke la ĝusta nomo por la aŭtoroj de ĉi tiu groteska skribaĵo, provokanta, kaj samtempe servemaĉa rilate la usona potenco, Peter Hartcher kaj Mathew Knott, estas 'nacisekurecaj raportistoj'. Hartcher estas jam konata al mi pro liaj (israelaj) ŝtate pagitaj gapopromenadoj. La alia, Knott, estas proparolanto por la stabaj animoj en Canberra. Nek la unua nek la dua iam vidis militzonon kun ĝiaj ekstremaj sufero kaj malnobligo.
'Kiel ni povis alveni ĉi tien?' Martha Gelhorn estus dirinta se ŝi povus ĉeesti. 'Kie, Dio mia, estas la voĉoj dirantaj - NE!? Kie estas la kamaradeco?'
La voĉoj aŭdeblas en la memeldono de ĉi tiu kaj aliaj retejoj. En la literaturo, John Steinbeck, Carson McCullers, George Orwell k similaj jam kadukiĝis. Nun alvenis la post-modernisma tempo. Liberalismo eltiris sian politikan ŝnurŝtupetaron. Iama socialdemokrata Aŭstralio jam enkondukis aron da novaj leĝoj kies celo estas protekti sekretan aŭtoritatan povon kaj meti baron sur vojon de tiuj kiuj volus praktiki sian rajton informiĝi. Denuncistoj estas eksterleĝuloj kiuj estas juĝitaj en ŝlosita kortumo. Aparte malbonsigna estas leĝo kiu malpermesas 'eksterlandan enmiksiĝon' de laborantoj por eksterlandaj kompanioj. Kion ĉi tio povus aŭguri?
Demokratio fariĝis nur nebula nocio nun: anstataŭigis ĝin ĉiosense suprapova elito konsistigata el la korporacio funkcianta tandeme kun la ŝtato, kaj enkalkulanta iujn bezonojn de 'identeco'. La aŭstralaj impostpagantoj honorarias usonajn admiralojn per miloj da dolaroj ĉiutage pro 'konsiloj'. Ĉie en la Okcidento la publikinformadaj reĝoj poluradas kaj pacigadas nian politikan imagon kaj distras nin per babilaĉoj pri triagradaj koruptitaj ultra-plumpezaj klaĉgazetherooj en la stilo de Johnson, Trump, Zelensky kaj 'Dormemulo Ĵo'.
Ĉi-tempe, en 2023, nenia kongreso de verkistoj maltrankviliĝas pri 'depecetiĝo de kapitalismo' aŭ la mortigaj incitegoadoj fare de 'niaj' gvidantoj. La plej fifama el ili, Tony Blair, kiun oni post unua rigardo povus rekoni kiel krimulon laŭ Nuremberga Normo, estas libera kaj riĉa. Samtempe Julian Assange, kiu defiis al ĵurnalistoj demonstri la rajton de iliaj legantoj informiĝi, jam travivas sian duan jardekon en malliberejo.
La kresko de faŝismo en Eŭropo estas malkontestata. Aŭ oni nomas ĝin 'nov-naciismo' aŭ 'ekstrema naciismo' laŭ prefero. Ukrainio, la faŝisma abelujo de la nuntempa Eŭropo, refariĝis naskiĝejo por la personkulto de Stepan Bandera - pasia kontraŭjudisto kaj amasmurdisto kiu laŭdis la hitleran 'Judan Politikon' kiu rezultis en la amasbuĉado de 1,5 milionoj da ukrainaj hebreoj. 'Ni demetos viajn kapojn ĉe la piedoj de Hitlero!' proklamis banderista pamfleto al la hebreoj de Ukrainio.
Hodiaŭ en la okcidenta parto de Ukrainio Bandera estas adorata kiel heroo, kaj la Eŭropa Unio kaj Usono jam financis dekduojn da statuoj de li kaj de liaj faŝistaj kunuloj por anstataŭigi tiujn de rusaj kulturaj gigantoj, ankaŭ de tiuj, kiuj liberigis Ukrainion de la veraj nazioj.
Novnazioj ludis ŝlosilan rolon en la usone financita puĉo kontraŭ la laŭleĝe elektita prezidanto, Viktor Janukoviĉ, kiun oni akuzis pri 'pormoskva laboro' en 2014. La reĝimo instalita post-puĉe inkluzivis multajn ĉie konatajn 'ekstremajn naciistojn', t.e. ĉiuaspekte nazioj, krom en nomo.
La brita radio BBC kaj la eŭropaj kaj usonaj amaskomunikiloj unue efektivigis detalan raportadon pri ĉi tiuj eventoj. En 2019 la gazeto Time eldonis multpaĝan artikolon pri 'blankhegemonistaj militantoj' aktivaj en Ukrainio. NBC News raportis 'La ukraina nazia problemo estas reala'. La oferbuĉo de sindikatistoj en Odeso estis filmita kaj dokumentita.
Uzanta kiel lancopinton la Azovan regimenton, kies insigno, la 'Wolfsangel' ['lupokaptilo'] fifamigis la Germanan SS, la ukrainia armeo invadis la orientan, ruslingvan Donbason. Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj 14000 estis mortigitaj en la oriento. Sep jarojn poste, kiam - kiel Angela Merkel mem agnoskis - la Minskaj Traktatoj estis jam sabotitaj, la ruĝarmeo invadis.
Ĉi tiu versio de la eventoj ne estas raportita en la Okcidento. Eĉ mencii ĝin egalas inviti tujan torenton da insultoj kaj akuzoj esti 'apologisto por Putino' eĉ se la verkisto nedubeble (kiel via humila servanto) jam kondamnis la rusan invadon. Iu ajn strebado kompreni la veran profundon de la provoko, ke NATO-armita limlando, la sama limlando tra kiu Hitlero invadis, prezentiĝus al Moskvo, estas por ili anatema.
Ĵurnalistoj kiuj vojaĝis en Donbason estis buŝumitaj, ĉasataj en siaj propraj landoj eĉ. Germana ĵurnalisto, Patrik Baab, perdis sian laboron, kaj la juna germana meminiciata raportistino Alina Lipp suferis sekvestron de sia bankokonto.
En Britio minaca timigo de la liberala intelektularo rezultis en ĝia silencigo. Se oni volus konservi universitatan aŭ alian akademian postenon, estus prefereble eviti diskutojn pri temoj kiel Ukrainio aŭ Israelo, aŭ kie interesoj de loka aŭ alia pezinflua ŝtato enmiksiĝas. Tio kio okazis kun Jeremy Corbyn en 2019, ree okazadas en universitataj terenoj kie kontraŭstarantoj al la rasapartiga Israelo estas senceremonie fiŝmiritaj kiel kontraŭjudistoj.
Profesoro David Miller, per ironitordaĵo konsiderata kiel plej elstara landa fakulo en la kampo de moderna propagando, pro publika sugesto ke porisraelaj premgrupoj en Britio kaj ilia politika premgrupado praktikigis misproporcian influigadon tutmonde, fakto apogata de substanca kvanto da atestoj, perdis sian postenon ĉe la Universitato de Bristolo.
La universitato dungis specialan 'Reĝinkonsilistan' advokaton cele konduki sendependan esploradon ĉi-afere. La raporto senkulpigis Milleron pro 'neceso konservi la gravan akademian rajton je libero de esprimo' kaj konkludis ke 'la rimarkoj de Profesoro Miller ne estigis [krimon de] kontraŭleĝa retoriko'. Tamen la bristolanoj maldungis lin. La mesaĝo estas klara: Ne gravas kian senhontaĵon ĝi fifarus, Israelo havas imunecon kaj ĝiaj kritikistoj estu punitaj.
Antaŭ kelkaj jaroj, Terry Eagleton, tiama profesoro pri angla literaturo ĉe la Universitato de Manĉestro, konkludis ke 'unuafoje en du jarcentoj, oni ne havas nek britan poeton, nek dramiston, nek romaniston kiu pretas konduki envere objektivan kontraŭekzamenon de la okcidenta vivmaniero kaj pri la fundamentoj sur kiuj ĝi estas konstruita'.
Nenia Shelley donas sian voĉon en apogo al senhavuloj, nenia Blake por esprimi utopiajn sonĝojn, nenia Byron damnas korupton meze de la gvidanta elito, nenia Thomas Carlyle aŭ John Ruskin malkovras la moralan katastrofon kiu estas la kapitalismo. William Morris, Oscar Wilde, H.G. Wells, George Bernard Shaw ne havas ekvivalentojn hodiaŭ. Kiam Harold Pinter ankoraŭ vivis, li estis 'la lasta el tiuj kiuj aŭdigis siajn voĉojn', skribis Eagleton.
De kie alvenis ĉi tiu malakcepto de reala, vivanta politika aktiveco kaj aŭtentika malkonsento, kiu karakterizas la post-modernismon? La eldono, en 1970, de furorlibro de Charles Reich titolita 'La Verdiĝo de Usono' provizus al ni spurvojon. La tiama Usono estis en stato de perturbo: Nixon estis en la Blanka Domo, kaj aktiva civitana kontraŭstaro, konata simple kiel 'La Movado' eksplodis el la marĝenoj de la socio meze de milito kiu tuŝis la vivojn de preskaŭ ĉiuj. En alianco kun la movado por civitanaj rajtoj, ĝi prezentis la plej gravan defion al la vaŝingtona potencularo ekde jarcento.
Surkovrile la libro de Reich havis ĉi tiujn vortojn: 'Revolucio alvenos, sed ĝi ne similos al revolucioj el la pasinteco. Ĉi tiu havos en ĝia kerno la individuon.'
Tiutempe mi estis raportisto en Usono kaj mi memoras kiel Reich, juna akademiulo el la Universitato de Yale, ŝajne en daŭro de unu nokto estis altigita al statuso de guruo. La New Yorker jam estis sensacie serialigita lian libron, kies mesaĝo estis ke la 'aŭtentika politika aktiveco kaj rekta parolado' de la 1960-aj jam malsuksesis, kaj sole 'kulturo kaj introspekto' ŝanĝus la mondon. Oni havis la impreson ke la hipiaro alkroĉigis la konsumantajn klasojn al sia brusto, ja en certa senco estis tiel.
Post manpleno da jaroj la kulto de 'mi-ismo' jam preskaŭ komplete superŝutis nociojn kultivitajn ĉe multaj ĝis tiam de socia justeco kaj internaciismo, aŭ ke homoj povus havi, ekzemple, realan suksesŝancon se ili agus kune. De nun la ideoj de klaso, sekso kaj raso estu starpunktoj kiujn oni traktu aparte unu disde la alia. De nun la persona kaj la politika sferoj estu kunfandataj. La persona, efektive, fariĝis la politika, ja je la kosto de la kolektiva, kaj por trovi la trafan mesaĝon oni devas nur legi la amaskomunikilojn. 'Lukru!', ili muĝadis.
Flanke 'la movado' kun ĝia espero kaj kantoj, la jaroj de Ronald Reagan kaj Bill Clinton metis finon al ĉio ĉi. Nun la policistaro nekaŝeme militis kontraŭ la nigrula loĝantaro; Clinton enkondukis fifamajn leĝojn kiuj interrompis aŭ draste limigis helpmonon por senlaboruloj kiuj rezultis en ĝis tiam ne vidita kvanto da (plejparte nigraj) homoj forĵetitaj en malliberejon.
Kiam okazis la 9/11, fabrikado de novaj 'minacoj' sur la Usonaj 'randaj teritorioj' (tiel la 'Projekto por Nova Usona Jarcento' nomis la mondon) finfaris la politikan malorientiĝon de tiuj, kiuj antaŭ 20 jaroj estus konsistiginta ardan kontraŭstaron.
Dum la jaroj intervenintaj ekde tiam, Usono efektive militadis kontraŭ la cetera mondo. Laŭ (grandparte ignorita) raportaĵo eldonita de Kuracistoj por Socia Respondeco, Kuracistoj por Tutmonda Transvivo, kaj la Nobelpremiitaj Kuracistoj por Prevento de atommilito, la kvanto da mortigitoj fare de la usona 'kontraŭterora milito' en Afganio, Irako kaj Pakistano estis 'almenaŭ' unu miliono kaj triono.
Ĉi tiu cifero ne inkluzivas mortigitojn en militoj mastrumitaj kaj ardigitaj de Usono en Jemeno, Libio, Sirio, Somalio kaj aliaj landoj. Pli vera cifero, laŭ la raporto, 'estus verŝajne pli ol du milionoj - dekoble, alivorte, pli ol tio kion kalkulas la fakuloj kaj la decidantoj, aŭ ol tio pri kio konscias la publiko, kaj certe ol tio kion la informiloj kaj ĉefaj neregistaraj organizoj propagandas.'
'Almenaŭ' unu miliono estis mortigita en Irako, diras la kuracistoj, aŭ kvin elcentoj de la loĝantaro.
La amplekso de ĉi tiuj perforto kaj sufero estas tioma ke ĝi eĉ ne povas trovi spacon en la okcidenta konscio. 'Neniu scias kiom' kantas la informiloj refrene. Blair kaj George W. Bush – kaj Dick Cheney, Colin Powell, Donald Rumsfeld, Jack Straw, John Howard kaj aliaj - neniam nek riskis nek riskos persekuton. La propaganda majstro de Blair, Alistair Campbell, estas aplaŭdita hodiaŭ kiel 'komunikila famulo'.
En 2003 mi filmis intervuon en Vaŝingtono kun aklamita enketista ĵurnalisto Charles Lewis. Ni diskutis la invadon de Irako kiu okazis kelkajn monatoja antaŭe. Mi demandis al li, 'Kio estus okazinta se la, laŭ ilia konstitucio, plej liberaj komunikiloj en la mondo estus defiintaj al George W. Bush kaj Donald Rumsfeld kaj esplorintaj iliajn asertojn, antaŭ ol disvastigi tion kio finfine montriĝis kruda propagando?'.
Li respondis al mi: 'Se ni ĵurnalistoj estus agintaj laŭ bezonoj de nia profesio kaj ne tiuj de niaj dungantoj, ekzistus fortega, tre verŝajna ŝanco ke ni ne estus militintaj en Irako'.
Mi metis la saman demandon al Dan Rather, fama gvidanto de aktualaĵ-elsendoj ĉe CBS, kiu donis la saman respondon. David Rose de la gazeto The Observer, kiu frue antaŭenpuŝadas la 'minacon' flanke de Saddam Hussein kaj Rageh Omaar, la BVC-a tiama korespondistto en Irako ankaŭ donis saman respondon. La admirinda kontraŭeco fare de Rose pro esti dupita aŭdigis la sentojn de multaj raportistoj ĉe kiuj malsufiĉis kuraĵo esprimi prie.
Tiu starpunkto valoras ripetadon. Se ĵurnalistoj estus agintaj laŭ sia profesia devo, se ili estus esplordemandintaj, pli profunde enketintaj pri artikolaj temoj anstataŭ simple disvastigi propagandon provizitan de laborodonantoj - miliono da irakaj viroj, virinoj kaj infanoj vivus ankoraŭ hodiaŭ, milionoj ne estus devigitaj fuĝi de siaj hejmoj, streĉaj rilatoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj eble ne eksplodus en militon, kaj 'Islama Ŝtato' ne ekzistus.
Apliku tiun veraĵon al ĉiuj rabemaj militoj instigitaj de Usono kaj de ĝiaj 'aliancanoj' ekde 1945 kaj ni alvenu al senspirigan konkludon. Ĉu tiaĵoj estis iam menciitaj eĉ en ĵurnalismaj lernejoj?
En la moderna mondo ŝlosila tasko de 'ĉeftendenca ĵurnalismo' estas konduki la t.n 'informan militon' en maniero kiu similus al tiu kiun nuremberga prokuroro en 1945 bildigis tiel: 'antaŭ ol ĉiu grandskala agreso, kun iuj (tre malmultaj) esceptoj pro celkonformaj bezonoj, ili iniciatis informilan kampanjon cele malfortigi siajn viktimojn kaj pretigi la germanan popolon … En la propagandmaŝino … la plej efektivaj armiloj estis la ĉiutaga gazetaro kaj la radio.'
Persista, eble unu el la plej persistaj tendencoj en la usona politika vivo estas certa kulta ekstremismo, kiu ja alpaŝas al sojlo de faŝismo. Plej ofte oni ĵetas la kulpon por tio sur Trumpon, sed menciindas ke estis dum la (dufoja) oficdaŭro de Obama kiam la usona eksterlanda politiko flirtumis kun faŝismo. Ĉi tion oni preskaŭ neniam mencias.
'Mi kredas plenkore je la usona esceptisma ideo,' diris Obama, kiu pliampleksigis favoritan prezidantan ŝatokupon, la bombadon kaj uzadon de mortigaj taĉmentoj kiujn ili nomis 'specialaj operacioj', pli ol iu ajn alia prezidanto ekde la unua malvarma milito.
Laŭ ekspertizisto de la Konsilantaro pri Eksterlandaj Rilatoj, en 2016 Obama faligis 26171 bombojn. Tio estas 72 bomboj ĉiutage. Li bombadis la plej mizerulojn, nigrulojn, neblankulojn en Afganio, Libio, Jemeno, Somalio, Sirio, Irako, Pakistano..
Laŭ raporto de la New York Times, ĉiun mardon li persone selektadis tiujn kiuj estos murditaj per spave pafitaj raketoj 'flamoj de infero'. Edziĝaj festoj, enterigoj, paŝtistoj eĉ estis atakitaj, kaj ankaŭ tiuj kiuj provis rehavigi kadavropecetojn ĵetkovrataj kiel 'terorista celo'.
Elastara Respublikana senatoro, Lindsey Graham, kalkulis aprobe ke la spavoj de Obama jam mortigis 4700 personojn. 'Fojfoje oni maltrafis kaj senkulpuloj suferis, kaj mi abomenas tion,' li diris, 'sed ni tamen sukcesis iufoje elimini tre altgradajn membrojn de Al Qaedo'.
En 2011 Obama informis la amaskomunikilojn ke la prezidanto de Libio, Muammar Gaddafi, planas genocidon kontraŭ sian propran popolon. "Ni sciis …" li konstatis, "ke se ni estus atendintaj eĉ unu tagon plu, Bengazo – samampleksa urbo kiel Ŝarloto [Norda Karolino] - povus taŭgi kiel sceno de masakro kiu reeĥus tra la regiono kaj makulus la konsciencon de la mondo".
Ĉi tio estis mensogo. La nura minaco estis okazonta venko de la libia (registara) armeo super ĝiaj fanatiaj islamistaj kontraŭuloj. Libio estis tiam la dua plej moderna ŝtato sur la afrika kontinento kaj en Gaddafi, kun siaj projektoj por financi revivigon de la Pan-Afrikanismo, kreon de afrika banko kaj afrikan valuton per libia oleo, oni havis trafan kanditaton por malamiko de la okcidenta koloniismo.
La celo estis detrui la 'minacon' Gaddafi kaj lian modernan ŝtaton. Kun apogo de Usono, Britio kaj Francio, la NATO lanĉis pli ol 4700 militaviadilajn atakojn kontraŭ Libio. Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj triono el ili estis direktita kontraŭ infrastrukturaj ja civilaj celoj. Uraniaj militpintaĵoj estis uzataj; la urboj Misurata kaj Sirte estis tapiŝbombitaj. La Ruĝa Kruco identigis amastombejojn, kaj la Uniĝinta Nacia Infana Fonduslo (UNICEF) raportis ke la granda parto [de mortigitaj infanoj] estis malpli ol dekjaraj.
Kiam oni rakontis al Hillary Clinton, ministrino de Obama pri eksteraj rilatoj, ke Gaddafi estis kaptita de ribeluloj kaj puge penetrita per tranĉilo, ŝi ridis kaj diris al filmilo: 'Ni venis, ni vidis, li mortis!'
La 14-an de Septembro 2016 la Ĉambro de Deputita Komitato pri Eksterlandaj Aferoj en Londono donis konkludon de jardaŭra studo pri la NATO-a atako en Libio. Ili konstatis ke ĝi estis bazita sur kolekto da mensogoj - inkluzive de la konto pri masakro en Benghazi.
Pro la NATO-a bombado Libio estis ĵetita en human katastrofon. Miloj da homoj estis mortigitaj kaj ankoraŭ centoj da miloj forpelitaj de iliaj hejmoj, kaj Libio estis transformita el la plej altvivnivela afrika lando en anarĥian, disfalintan ŝtaton.
Per la mandato de Obama, Usono akre ampleksigis kvanton da landoj kie funkciadis ĝiaj 'specialaj taĉmentoj' ĝis 138, aŭ 70 elcentoj de la monda loĝantaro. La unua afrikusona prezidanto lanĉis tion, kio estis efektive plenskala invado de Afriko.
Rememorige de la 'granda impeto' en la 19-a jarcento por akapari Afrikon, la t.n. Usona Afrika stabo (Afrikom) jam bredadas reton meze de entuziaste kunlaboremaj reĝimoj petegantaj ŝmirmonon kaj armilojn. La t.n. Afrikom-a doktrino 'soldato al soldata' [ŝultro al ŝultro] enkadrigas usonajn oficirojn ĉiunivele, de simpla adjudanto ĝis generalo, en lokajn militistarojn. Nur koloniaj kaskoj mankas.
Oni havas la impreson ke la fiera historio de afrika liberigo de Patrice Lumumba ĝis Nelson Mandela estis sendita en forgeson per nova nigrula, mastrumata tamen fr la malnova blanka sklavproprietula klaso, koloiia poŝelito. Ĉi tiu poŝelito estas komisiita per 'historia misio', laŭ averto de la ĉioscia Frantz Fanon, instali 'kamuflitan sed senbridan version de kapitalismo.'
Samjare kiel la NATO-a invado en Libio, en 2011, Obama anoncis sian novan strategion 'Pivoto al Azio'. Preskaŭ du trionoj de la usonaj mararmeaj fortoj devis esti translokitaj en la Azio-Pacifikan regionon por, en la vortoj de usona defendoministro, 'kontraŭstarigi minacon fare de Ĉinio.'
Minaco fare de Ĉinio, tamen, ne ekzistis; male, ekzistis minaco al Ĉinio flanke de Usono; ĉirkaŭ 400 usonaj militbazoj konsistigis radrondon ĉirkaŭfermantan la ĉinajn industriajn korlandojn. Pentagona oficisto karakterizis ĉi tion aprobe kiel 'penduman ŝnuron'.
Obama samtempe metis raketojn en Orientan Eŭropon kiuj celis Rusion. Estis neniu alia ol sankta ricevanto de Nobela Porpaca Premio kiu ampleksigis elspezon por atomaj ŝarĝokapoj al nivelo pli alta ol tiu de iu ajn usona registaro ekde la Malvarma Milito - ja tio post promesi, en emocia parolado eldirita centre de Prago en 2009, 'helpi malembarasi la mondon je atomarmiloj'.
Obama kaj lia registaro bone sciis kaj la puĉo kontraŭ la registaro de Ukrainio kion devis organizi lia vicminstro pri eksterlandaj aferaj, Viktoria Nuland, sendita en Kievon en 2014, provokus respondon flanke de Rusio kaj verŝajne rezultus en milito. Tio ja okazis.
Mi skribas ĉi tion la 30-an de Aprilo, datreveno de la lasta tago de la plej longdaŭra milito de la dudeka jarcento, en Vjetnamio, ja kion mi raportadis. Kiam mi alvenis en Sajgonon, mi estis tre juna, kaj mi lernis multon. Mi lernis rekoni la tre distingeblan motorzumadon de gigantaj B-52-oj, kiuj faligis ilian amasmortigadon de super la nuaĝoj kaj ŝparis neniun kaj nenion; alfrontita kun bruligita arbo enhavanta kadavropecetojn, mi lernis ne deturni la visaĝon; mi lernis taksi afablecon pli alte ol iam antaŭe; mi lernis ke Joseph Heller pravis en sia genia verkaĵo Catch-22, ke milito ne kongruas kun mense sanaj homoj; kaj mi lernis pri 'nia' propagando.
Tra la tuta milito la propagandiloj diradis ke venka Vjetnamio bredigus sian komunistan malsanon en la cetera Azio, kaj ebligus al la Granda Flava Perilo en la nordo ĵeti sin sur Sudorientan Azion, kie landoj falus kiel 'domenludpecetoj'.
La Vjetnamio de Ĥo Ĉi Minh venkis, sed nenio el la supre menciito okazis. Male, la vjetnama civilizacio ekfloris, eĉ rimarkinde ekfloris, spite al la prezo pagita: tri milionoj da mortigitoj, eĉ sen mencii la kripligitojn, la misformitojn, la drogomaniulojn, la venenigitojn, la perditojn …
Se la propagandistoj de nia tempo ricevos sian militon kontraŭ Ĉinio, ĉio supre menciito estos nur ono de tio, kio alvenos. Aŭdigu vian voĉon.
John Pilger
Eseo trovebla en la retpaĝaro de The Morning Star ekde la 2-a de Majo 2023 ankaŭ en blogretejo de la aŭtoro: www.johnpilger.com
Elangligis Lou O'Carroll