Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
13-aŭg-2017
vlutermano

Frederiko Engelso, titano de la ideoj

Hasán Pérez Casabona

La 7-an de aŭgusto 2017

 

La 5-an de aŭgusto 1895 forpasis Frederiko Engelso, unu el la plej brilaj mensoj de iu ajn epoko kaj elstara figuro de la revolucia pensado kaj batalado.

Konsternite de la forpaso de tiu, kiu kune kun Karlo Markso – lia frato de idealoj – okupiĝis pri la tasko disponigi al la laborista klaso la teoriojn ebligantajn starigi superan socion, gvidantoj de Anglujo, Belgujo, Germanujo, Nederlando, Rusujo kaj Francujo en la funebrado esprimis la signifon de lia teoria kaj revolucia heredaĵo.

Antaŭ la ĉerko, Paŭlo Lafargue diris: „La generalo, kiel la amikoj nomis lin, foriris. Sed la batalo gvidata de Markso kaj Engelso, kiel ĉefoj de la multnombra armeo de la laboristaro, plu daŭras. Instigate de liaj ideoj, de liaj sloganoj, la proletoj de ĉiuj landoj unuiĝis, daŭre fortigos tiun unuiĝon kaj en la fino venkos”.

Jaron antaŭ sia forpaso Engelso konfesis – tio estas klara atesto pri la novaj taskoj, kiuj zorgigis lin –: „Mia situacio estas la jena: mi komencas senti miajn 74 jarojn kaj tiom da laboro, ke tio sufiĉos por du kvardekjaruloj. Se mi povus disdividi min en la Engelson 40-jaran kaj la Engelson 34-jaran … ĉio rapide solviĝos.” [1]

La genia pensulo, kiu naskiĝis en 1820, kunlaboris kun Markso en la verkoj „La sankta familio”, „La germana ideologio” kaj la „Komunista Manifesto”, kaj li estas aŭtoro de gravaj verkoj kiel „Anti-Dühring”; „La origino de la familio, de a privata proprieto kaj de la ŝtato”, „Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio”, „Kontribuo de la laboro al la homiĝo de la simio” kaj „Dialektiko de la Naturo”. [2] Tiu ĉi lasta verko ne estis finita, sed ĝi estas ekzempla esplorado, kiu malkaŝas la fakton, ke la dialektika materiiismo estas unu el la metodaj bazoj de la sociaj sciencoj.

En la antaŭlaste menciita verko Engelso sukcesis, kiel neniam antaŭe okazis en la kampo de la prisociaj esploradoj, fari koĥeran klarigon pri komplika afero. La legado de tiu verko ratifas la kapablon de la aŭtoro profunde analizi tute aktualajn fenomenojn, kiel la aferojn de la medio.

En 1879 la revoluciulo diris: „Eĉ ne unu plano de iu ajn besto povi fari sian volon en la naturo. Nur la homo povis tion fari. Resume: la bestoj povas nur utiligi la eksteran naturon kaj modifi ĝin per la sola fakto, ke ili ekzistas en ĝi. La homo, male, modifas la naturon kaj devigas ĝin servi al li; la homo dominas ĝin. Tiu estas, ĉiuokaze, la esenca diferenco ekzistanta inter la homo kaj la aliaj bestoj; diferenco, kiu unu plian fojon estas rezulto de la laboro.

Tamen, ni ne tro entuziasmiĝu pro niaj venkoj kontraŭ la naturo. Post ĉiu el tiuj ĉi venkoj la naturo venĝas sin. Vere estas, ke la unuaj sekvoj de tiuj ĉi venkoj estas antaŭvidataj de ni, sed ekzistas ankaŭ tre malsamaj sekvoj, entute neantaŭviditaj, kiu foje nuligas la unuajn.

La homoj, kiuj en Mezopotamio, Grekujo, la Malgranda Azio kaj aliaj regionoj forhakis la arbarojn por havigi al si kultivterenon, ne povis eĉ imagi, ke forigante tiujn rezervujojn de humideco ili kreis la bazojn de la nuntempa dezerteco de tiuj terenoj”. [2a]

Engelso instigis ankaŭ la farontojn de la ŝanĝoj forigantaj la premadon, plurfake kapabliĝi:

La burĝaj revolucioj de la pasinteco bezonis nur tion, ke la universitatoj disponigos advokadojn, kiuj estas la plej bona krudaĵo por la kapabliĝo de ĝiaj politikaj pioniroj, sed por la emancipiĝo de la laborista klaso oni bezonos, krome, kuracistojn, inĝenierojn, ĥemiistojn, agronomojn kaj aliajn fakulojn, ĉar oni klopodas domini la mastrumadon kaj de la politika aparataro kaj de la tuta socia produktado, kaj tio estas atingita ne per bruaj frazoj, sed per firmaj konoj”. [3]

La nesatigebla spirito volanta disponigi al la proletaro sian saĝecon malfortiĝis eĉ ne en la plej malfacilaj momentoj de lia vivo. Fine de la 1870-aj jaroj kaj en la komenco de la sekvinta, ekzemple, Engelso estis batita de la forpaso de homoj tre gravaj por li.

En 1878 mortis lia edzino Lizzy Burns; en 1881 Jenny Marx, kaj en 1883 Jenny Longuet, filino de lia kara kamarado. Sed tio verŝajne ne sufiĉis, kaj la 14-an de marto de tiu sama jaro li estis batita de la morto de Markso, kun kiu li havis rektajn rilatojn dum kvardek jaroj da fruktodona scienca kaj revolucia agado.

Kelkajn jardekojn poste Lenino elstarigis la senkondiĉan helpon, kiu en ĉiuj niveloj Engelso donis al Markso. „La malriĉeco vere premadis Markson kaj la familion; sen la konstanta kaj altruisma ekonomia helpo de Engelso, Markso ne estus povinta fini „La Kapitalo”-n [4], kaj li certe estus definitive premita de la malriĉeco.

Krome, la doktrinoj kaj emoj de la etburĝa socialismo kaj de la ne-proleta socialismo, kiu dominis en tiu epoko, devigis Markson fari senhaltan kaj senkompatan batalon, kaj foje defendi sin kontraŭ la plej rabiaj kaj brutalaj personaj atakoj.” [4a]

Post la forpaso de Markso, sur la ŝultroj de Engels troviĝis la respondeco pri la gvidado de la proletaro, al kio aldoniĝis la zorgoj diskonigi kaj fini kelkajn laborojn de la kara amiko.

Komencante la laboron pri la ekonomiaj manuskriptoj de Markso, Engelso maltrankviliĝis pro la sento, ke li ne povos fini tiun ĉi laboron. „Mi maltrankvilas ĉefe pro tio, ke mi estas la nura supervivanto kapabla kompreni lian manskribaĵon kaj tiujn ĉi mallongigojn de vortoj kaj de kompletaj frazoj”.

Engelso mem, aŭ per helpanto, kiam la malsano kuŝigis lin sur la liton, ellaboris la tutan manuskripton de la dua volumo, faris kelkajn interpoladojn kaj ĝin redaktis „surbaze nur de la spirito de la aŭtoro”.

pli komplika kaj laboriga, kiel konstateblas laŭ la enhavo de la ĉapitro, estis la laboro koncerne la 3-an volumon de „La kapitalo”. Por tiu ĉi libro, kiel diris Engelso, „oni havis la unuan projekton, kiu krome havis grandajn mankojn”.

Engelso prilaboris la 3-an volumon dum dek jaroj. „Fakte – skribis Lenino – tiuj ĉi du volumoj de „La kapitalo” estis verkitaj de ambaŭ homoj; de Markso kaj Engelso”. Engelso skribis la 3-an volumon, kiu estas „bonega, brila. Ĝi estas vere unika revolucio en la tuta malnova politika ekonomio. Nur pro tio, nia teorio havas nedetrueblan fundamenton kaj ni povas venke agadi en ĉiuj frontoj.” [5]

La metodo de la du kleruloj neniam apartiĝis de la transpaŝema rigardo, kiu ebligas trovi la solvon al enigmoj, kiuj ŝajnas nesolveblaj. Sekvante tiujn principojn ili atingis la celon en multaj aferoj, kiuj ĝis tiam aperis kiel nepenetreblaj historiaj labirintoj.

Sed la marksismo ne estas simpla dialogo de procedoj, des malpli la algebra sumo de skemoj kaj afiŝoj havantaj dogmojn, kiuj devas esti ie ajn imite ripetataj de fanatikuloj, kiuj laŭdegas iliajn kreintojn.

Ĝi estas, unue, batalilo ebliganta alproksimiĝi aŭ mastri „malobeemajn” procezojn de la kapitalisma aktuala stato, kaj samtempe rompi la senraciigon uzatan de la potenculoj por bari kaj premadi. [6]

Forpasinte antaŭ 122 jaroj, Engelso kaj la grandaj mondaj revoluciuloj ankoraŭ havas multajn farendaĵojn en la nerezignebla klopodo konstrui mondon de egaleco kaj de respekto inter la homoj. Post la venko de la kuba revolucio la 1-an de januaro 1959 kun la gvidado de Fidel – tiu geniulo, kies agado ĉiusekunde grandiĝas – liaj ideoj fariĝis realo.

Per ĉiu nova venko kontraŭ la ĉiamaj ekspluatantoj Engelso kaj ĉiuj „necesaj” fondintoj multobligas sian valoron. La sukcesoj en iuj ajn mondopartoj, sen ia ajn limo, konfirmas la eblon daŭre revi, kaj ke neniu povos senigi la popolojn de la kapablo rezoni kaj trovi ĝustajn solvojn por la ekzistantaj komplikaj problemoj. Tiun vivan kaj vivigan Engelson ni bezonas en la estontaj bataloj.

Notoj kaj bibliografio:

[1]- „Federico Engels. Vivo kaj Agado”, Eldonejo Progreso, (hispanlingva), Moskvo, 1986, p. 13.

[2] En Esperanto el tiuj verkoj ekzistas:

- Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio [poste ankaŭ nomata „Komunista Manifesto”], kun antaŭparolo de Eric Hobsbawm, Monda Asembleo Socia (MAS), bindita, 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-015-2 (= MAS 100a); la enhavo estas krome senpage elŝutebla el la Esperanto-rubriko ĉe la adreso http://marxists.org (= MAS 100);

- Frederiko Engelso: La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato. MAS, 2010, 204 paĝoj, ISBN 978-2-918300-16-8 (= MAS 26);

- Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio. MAS, 2011, 57 paĝoj, ISBN 978-2-918300-48-9 (= MAS 56);

- Frederiko Engelso: Kontribuo de la laboro al la homiĝo de la simio. En: Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo; Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, MAS, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5 (= MAS 25), p. 20-34;

- Frederiko Engelso: Dialektiko de la naturo (aperonta).

 

En Esperanto ekzistas kromaj verkoj de Engelso:

- Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. MAS, 2011, 65 paĝoj, ISBN 978-2-918300-65-6 (= MAS 74);

- Frederiko Engelso: Enkonduko al Markso: Klasbatalo en Francio 1848 ĝis 1850 (1895). MAS, 2013, 23 paĝoj, ISBN 978-2-918300-89-2 (= MAS 92);

- Frederiko Engelso: La libro de revelacio (La apokalipso de Johano), MAS, 2014, 28 paĝoj, ISBN 978-2-918300-97-7 (= MAS 101);

- Frederiko Engelso: Pri la loĝejproblemo. MAS, 2014, 80 paĝoj, ISBN 978-2-918300-98-4 (= MAS 103);

- Frederiko Engelso: Malfruaj verketoj. MAS, 96 paĝoj, ISBN 978-2-3696-008-4 (= MAS 123);

- Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Leteroj en la jaroj 1871 kaj 1872 al Ludwig Kugelmann. MAS, 2015, 58 paĝoj, ISBN 978-2-36960-033-6 (= MAS 133).

 

Krome ekzistas diversaj antaŭparoloj al marksaj verkoj, aperintaj tie.

 

Ekzistas en Esperanto ankaŭ verkoj pri Engelso:

- Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino. MAS, 2-a eld. 2016, 282 paĝoj, ISBN 978-2-36960-050-3 (= MAS 41);

- Div.: Engelso en aktualaj diskutoj. MAS, 2911, 35 paĝoj, ISBN 978-2-918300-50-2.

[2a] Federico Engels: „Kontribuo de la laboro al la homiĝo de la simio”, vidu supre.

[3] Federico Engels: „Al la Internacia Kongreso de Socialismaj Studentoj”, en La Revolución Socialista, Eldonejo Progreso, (hispanlingva), Moskvo, 1978, p. 36.

[4] En Esperanto: Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I. Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo. 3-a, reviziita eldono, MAS, 2016, 924 paĝoj, ISBN 978-2-36960-071-8.

[4a] Vladimir Ilich Lenin: „Karlo Markso. Mallonga biografio kun esprimo de marksismo”, en „V. I. Lenin. Obras Completas”, volumo 26 (julio 1914 - aŭgusto 1915), Eldonejo Progreso, (hispanlingva), Moskvo, 1984, p. 49.

[5] „Federico Engels. Vivo kaj Agado” (Kolektivo de aŭtoroj), Eldonejo Progreso, (hispanlingva), Moskvo, 1987, pp. 12-13.

[6] „La homoj kreas sian historion nur modifante kaj la objektivajn cirkonstancojn de sia vivo kaj sin mem. Se en la socio, kiel en la naturo, agas nur ne-konsciencaj kaj blindaj fortoj, ne necesas politika organizaĵo de la laborista klaro, kaj ne necesos eduki ĝin en la revolucia spirito”. Félix Teplov: „La politika testamento de Federico Engels”, Eldonejo Progreso, (hispanlingva), Moskvo, 1989, p. 67.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/08/07/federico-engels-titan-de-las-ideas/