Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
02-jul-2023
vlutermano

Dagmar HENN: Suvereneco

2023-06-30

 

Se oni observas, kiel la nuntempa germana registaro pritraktas la demandon de suvereneco, oni havas la impreson, ke ĝi tute ne komprenas pri kio temas. Ĉar dum oni jubilas, ke oni ĉesigis sian dependecon de rusa tergaso, oni tute pretervidas, ke oni nun dependas de Usono – aldone al la jam ekzistanta dependeco de nafto transportata sur marvojo, kio signifas kroman dependecon de Usono.

Suvereneco ne estas demando pri kiujn ŝtatojn oni aktuale pli amas kaj kiujn ne. Decidoj pri industri- aŭ energi-politiko estas ĉiam longperspektivaj. En tempo de dudek, tridek jaroj multo povas ŝanĝiĝi, ankaŭ lando, kiun oni hodiaŭ konsideras aliancano, povas transformiĝi en kontraŭulon. Do, ĉe tiaj decidoj gravas ke ili limigu la riskojn de eblaj ŝanĝiĝoj. Tio estis ekzemple unu el la kialoj por la longjara subvenciado de la germana karbo- kaj ŝtal-industrio. Hejmaj terriĉaĵoj prilaborataj surloke signifas la plej malgrandan riskon.

Ni rigardu ekzemple ŝtalon. Se ĝi en Germanujo ne plu produktiĝas, ĝi estas importenda. Tamen la pezindustrio en la tuta Eŭropo estas grandparte malaperinta, Germanujo estis unu el la lastaj landoj, kiuj daŭrigis tiun branĉon. En 2022 Germanujo produktis ankoraŭ 36,8 milionojn da tujoj, Italujo 21,6, la resto neglektindas. Ĉe la najbaro do ne estas multe prenebla. La listo de la grandaj eksportistoj: Ĉinujo, Japanujo, Sud-Koreujo, Ruslando, Eŭropunio (27,8 milionoj da tunoj, el kiuj 24,1 de Germanujo), Turkujo, Italujo, Belgujo …

La importoj tiam kompreneble estu kiom eble plej favorprezaj; Italujo, Belgujo kaj Francujo ĉe tio estas iom malverŝajnaj, kvankam en ĉiuj ĉi regnoj tiu sektoro ankaŭ ŝrumpas. Ni foje supozu, ke la importoj venas el Hindujo (Barato). Tiam estas du eblecoj: la aktuale evoluanta tralanda vojo, kiu kondukas de Hindujo tra Irano kaj Ruslando al Centreŭropo, aŭ la marvojo. Ambaŭkaze la sekureco de la liveraĵo dependas de tio, ke sur la vojo ne ekzistas problemoj. Kaj ja ekzistas ŝtatoj, kiuj emas enmiksiĝi en transportvojojn; speciale Usono. Tiu ĉi cetere transprenis tiun strategion de la britoj, kiuj jam en la militoj kontraŭ Napoleono uzis marblokadojn.

Se oni pripensas kiel solvi la problemon de ŝtalo, kiun oni bezonas ne nur por produkti aŭtomobilojn, sed ankaŭ por konstrui domojn, la plej sekura strategio por la hindia (barata) ŝtalo estas uzi ambaŭ transportvojojn po duone, ĉar per tio la ĉioma risko duoniĝas. Kiel la nuna germana registaro agus? Ĝi centelcente fidus la marvojon. Ĉar eĉ ne penseto venas en ĝian menson, ke kun Usono oni iam povus ekhavi profundajn disopiniojn, kaj la duono de la ŝtatoj sur la tervojo estas “malicaj”.

La energi-politiko de pasintaj germanaj registaroj ĉiam denove provis ekvilibrigi tiajn riskojn; tio ankaŭ estis motivo por la konstruado de atom-elektrigejoj (kaj intence laŭ germanaj patentoj, ne nur ĉar oni volis komplezi la firmaon Siemens, sed ankaŭ por eviti eblajn konfliktojn koncerne prizorgadon, ŝanĝopecojn ktp). Ankaŭ la akcepto de rusa (origine sovetia) tergaso estis provo de tia sekurigado – vide al la masiva altigo de la petrolprezo komence de la 1970-aj jaroj, kaj krome ekzistas la problemo de mar-transporto.

Tio, kio okazis ekde la pasinta jaro, nome fortranĉi la rusan parton de la brulaĵ-importo, do ne estas fortigo de suvereneco, sed malfortigo. Kaj ĉar nun en la Europa Unio (EU) same kiel en Germanujo oni parolas pri pritranĉi la rilatojn kun Ĉinujo, kun la titolo “de-riskado”, ĉio ĉi fariĝas komplete malkohera, ĉar ĉe aferoj kiaj mikroĉipoj tiam ree Usono fariĝas la anstataŭanto, kiu, se paroli sobre, estas mondvaste la plej nekalkulebla ekonomia partnero.

Ekzistas simple neniu branĉo, en kiu oni agu laŭ la momenta gusto. La fundamentoj por suverenaj decidoj estas eksterordinare firmaj: krudmaterialoj, trafikaj vojoj, eblaj riskoj laŭlonge de la vojoj. Kaj la normala konduto de ĉia suverena ŝtato – se oni ne konsideras sin la krono de la homaro – estas: zorgi por sufiĉe bonaj rilatoj kun la najbaroj, por ke tio, kion oni havas mem, estu senprobleme interŝanĝebla kun tio, kion oni ne havas.

Ĉe tio la alfrontiga politiko kontraŭ Ruslando kaj Ĉinujo estas malracia jam ĉar Ĉinujo estas multe tro grava komerca partnero kaj Germanujo mem havas strategian intereson je elkonstruita tervojo. Tio tamen ne gustas al Usono, kiu nur ĉe la mara vojo povas apliki siajn kapablojn de ĉantaĝo. La germana registaro obeeme sekvas tion, kion Usono volas; sed kian longperspektivan utilon tio devas alporti, tion ĝi tamen ankoraŭ ne klarigis. Male, la pravigo estas de momenta politiko. Sed la problemo de ĝia pli forta dependeco de Usono restos ekzistanta, eĉ kiam la milito en Ukrainujo estos delonge pasinta.

Sed kiel povis okazi, ke la percepto de tiuj ĉi demandoj tiom komplete perdiĝis? Ke oni agas kvazaŭ la EU estus ia superŝtato, per kies ekzisto ĉiuj demandoj de suvereneco malaktualiĝis?

La komenco de tiu procezo konsiderindas ankaŭ ĉi-kaze en la jaro 1989. Antaŭe, ambaŭ germanaj ŝtatoj, ĉiu siamaniere, klopodis por krei al si kiom eble plej da agospaco, kio estis parte eĉ faciligita de la Malvarma Milito – oni lertege povis uzi la du ŝtatojn unu kontraŭ la alian, por povi tiam, en la interspaco, decidi mem.

Laŭ la teorio, kiam Germanujo reakiris la plenan suverenecon, tiu momento estis la tiel nomata “reunuiĝo” (mi rifuzas tiun vorton, ĉar ĝi kontraŭdiras la faktojn; envere temas pri malamika transpreno, ne kunfandiĝo). Kiel eblas ekkoni ĉe la nuna stato, tiam okazis ĝuste la malo. La fina produkto de tiu ĉi procezo jam havas nenian suverenecon.

Intertempe estis fazo, en kiu tiu Germanujo komplete dominis la Eŭropan Union. Tio estis nek afabla nek senchava laŭ longa perspektivo – se oni prirabas siajn najbarojn, tio iam iras la reciprokan vojon. Sed la tempo, dum kiu ĉio en la Eŭropa Unio devis salti laŭ germana ordono, ankaŭ kontribuis al la germana perdo de percepto pri suvereneco, same kiel la fakto, ke dum preskaŭ tri jardekoj Usono estis la sola mondpotenco. Tuta generacio de politikistoj kutimiĝis supre obei kaj malsupren piedfrapi – nekutime rigida ordo, en kiu tute perdiĝis la fleksiĝemo tamen vivnecesa se oni ekzistas kvazaŭ sandviĉa interno inter du mondpotencoj.

Kvazaŭ laŭ instigo de la mastro unue dehaki al si unu kruron, por pro la dehako de la dua eĉ danki al sia granda ĉefo, tio estas ja sufiĉe malproksima de suverena agado.

Aldoniĝas, ke la rigardo al tempospacoj por planado en la politiko ĉiam pli mallarĝiĝis. Post kiam la ĉefa celo de ĉia buĝet-politiko de jardekoj ĉiam estas la nigra nulo, kaj regas la doktrino, ke la ŝtato devas kiom eble plej retiri sin el ĉio, dum samtempe, same per emfazo de individueco de la agantoj kiel ankaŭ per supoze pli efikaj administraj metodoj kiel konstanta al- kaj de-ŝovado de respondeco, la kanaloj sekiĝis, tra kiuj ideoj kaj planadoj estis plu komunikataj de generacio al generacio, la horizonto fariĝis ĉiam pli mallarĝa. Kompreneble, daŭre ekzistas partaj branĉoj, ekzemple la urboplanado, en kiuj konserviĝis la pli larĝaj horizontoj, sed ankaŭ ili estas atakataj de riproĉoj, ke private ĉio ĉi funkcius multe pli bone, kaj krome ili estas limigitaj de manko je personaro.

Ankaŭ la forigo de ĉia supersufiĉo okazis sub la temo efikeco. Fari neniajn planojn, kiuj ne tuj realigeblas. Oni konas la disputojn en la malsanuleja branĉo, en kiu oni ĉiam predikas, ke en la lokaj klinikoj estu nur tiom da litoj, kiom estas bezonataj en normala funkciado. Sed la tasko de ŝtataj strukturoj estas ankaŭ la prizorgado en okazaj urĝaj situacioj; tiu estas neniam ekonomie efika, ĉar ĝi estas orientita al okazaĵoj, kiuj en plej favora kazo neniam venas, sed ĝi ja estas ekzistograva. La katastrofo en la Ahr-valo montris, kia la stato tiurilate nun estas. Kompreneble al tiu ĉi situacio kontribuas la fakto, ke la EU-reguloj en multaj kazoj malpermesas subvencii, kio definitive malebligas konservi la necesan supersufiĉon kaj ankaŭ realan estonteco-strategion.

Planado laŭ longperspektivaj celoj – kiu ekzemple antaŭis la sufiĉe planitan industriigon de Germanujo en la 19-a jarcento – kompreneble bezonas mensostaton, laŭ kiu sekvontaj generacioj entute havas spacon. Respondeco-senton ne nur pri la estanteco, sed ankaŭ pri la estonteco, kaj ne nur pri la fakta situacio, sed ankaŭ pri eblaj estontaj situacioj.

Rigardo al la nuna germana registaro montras, ke por tio jam mankas la intelektaj antaŭkondiĉoj. Kompreneble estas pli komforte, ludi la rolon de vasalo. Se la kanceliero Scholz tiam apud Jozefo Biden malfermintus la buŝon kaj dirintus ion kontraŭ la anonco de Biden ĉesigi la energi-dukton Nord-Stream, tio povintus kaŭzi malagrablan situacion. Komfortemo kaj timo je konflikto [kun la aliancano] do estas ankaŭ kaŭzoj pro kiuj la pensado ne plu okazas en necesaj manieroj.1

Kaj, oni ne forgesu tiun ĉi punkton, la sistem-konkurenco tiam zorgis ankaŭ por tio ke la menso akriĝis. Ĉar la listo de tiuj punktoj, kiujn oni ne povis konsideri simple kiel donitaj, sed ĉe kiuj estis klare ke ekzistas tute malsamaj eblecoj, estis sufiĉe longa. Intertempe en ĉiu eŭropa lando ekzistas po manpleno da novliberalaj partioj, kies politikoj distingiĝas same kiel du unuovaj ĝemeloj. Sole jam ĉe la uzado de la vorto demokratio eblas ekkoni, ke oni pensas jam nur pri ties parlamenta reprezenta variaĵo.

Sed tion, kion oni ne povas pensi, oni ankaŭ ne povas fari; mallarĝeco de pensado nepre sekvigas mallarĝecon de agado. Post kiam ĉiuj estas devigataj sekvi la samajn dogmojn, almenaŭ en la Okcidento, oni eĉ ne taŭge ekzamenas la sekvojn de tiuj dogmoj – oni ja devus tre rapide ekhavi la ideon, ke nek san-prizorgado nek loĝad-prizorgado funkcias kiel merkato. Iel ili ĉiuj foje aŭdis la sloganon pri la “fino de la historio” kaj tro alprenis ĝin al la koro.

Estas absurda rezulto, ke la nuna Germanujo estas eĉ multe malpli kapabla agi suverene ol antaŭe la du partaj ŝtatoj, kaj ke samtempe ankaŭ perdiĝis la kapablo ĉirkaŭiri devigojn kaj postulojn ekzemple de la granda frato transe de la granda lago.

Ĉiuj germanaj registaraj ĉefoj inter 1945 kaj 1989, egale ĉu de la FRG aŭ GDR, kun hororo forturniĝus, se ili vidus la senrespondecan submetiĝemon de tiu ĉi germana registaro. Germanujo ne akiris pli da suvereneco, male, ĝi perdis la iometon da ĝi, kiun ĝi havis.

 

Dagmar HENN.

 

Elgermanigita, el rtd-de, de Vilhelmo Lutermano, 2023-06-30

1Tiu silento (aŭ ŝajna komplezo) de Scholz pri la anonco de Biden, ke Usono ĉesigos la energi-dukton Nord Stream, interpreteblas ankaŭ alie: Usono havas en Germanujo militbazon kun atomarmiloj; ĉiam, kiam nova kanceliero elektiĝis, li estas devigata tuj vojaĝi al Vaŝingtono por tie esti konfirmota (je kiaj kondiĉoj?), do, Germanujo havas suverenecon nur tre limigitan, kio devigas ĝiajn sinsekvajn registarojn, en gravaj aferoj, simple obei al Usono. -vl

gmar HENN: