Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
21-jan-2019
vlutermano

Mobo Gao: Tri demandoj rilate la reformojn post Mao


La plej ĉefaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (en la sekvo: KPĈ) pleje estas naciistoj, kies primara klopodo estis igi Ĉinion forta kaj riĉa. La politika radikalismo – simile al revolucioj de iamaj landoj koloniitaj kaj evoluantaj – ankaŭ en la okuloj de parto de ĉinaj revoluciuloj, kiel ekz-e Teng Hsiao-ping, endanĝerigis la naciajn unuecon kaj bonstaton de Ĉinio. La konservon de unueco servis ankaŭ tiel senindulgaj dispozicioj, kiel la brutala elpaŝo sur la placo Tienanmen en 1989. Se la garantio por atingi la celon estas la merkata kapitalismo, tiam tio estas ĉiurimede apogenda. 


Naciisto estis ankaŭ Mao. Samtempe, la naciaj unueco kaj bonstato por Mao estis ne memcelo. Mao estis marksisto post Lenin tia, kiu deziris disponigi spacon por politiko de nova speco (Badiou 2005). En la fono de eksperimentaj konceptoj tempe de la kultura revolucio staris la klopodo de Mao por estigi novan subjektivecon (Wang Hi 2006). La maoismo, integrante en si plurajn konceptojn el la kultura revolucio, celis progresigi planon por modernigo sen kapitalismo (Amin 2000). La kultura transformiĝo, laŭ la baza teorio de la kultura revolucio, estis ne malhavebla por solidigi la sociajn kaj politikajn ŝanĝiĝojn (Dirili 2006).
La jena studaĵo ekzamenas tri demandojn en rilato al la reformoj post Mao. La unua estas: kiugrade ŝuldeblas la materia riĉiĝo, spertebla en la reformjaro post Mao al la Mao-epoko. La dua estas: kiel karakterizeblas la reformoj post Mao? Kaj 3-e: en kiun nocian kadron klaseblas la reformoj post Mao? 


Ĉu la ekonomia evoluo post Mao nomeblas miraklo?


Estas senduba, ke la provincanaro, vivanta malsupre de la ĉina socio, pri kiu mi skribis ankaŭ en mia libro Gao Village (Gao 1999), sin nutris pli bone kaj vestis en pli bonaj vestoj ol en la 1980-aj jaro. Same senduba estas ankaŭ tio, ke la ĉiutagaj necesaĵoj, kiel ekz-e sapo, aĉeteblis ne sole kontraŭ varbileto. Sed ĉu la pliboniĝo de materiaj cirkonstancoj vere rigardeblas kiel reform-miraklo de la periodo post Mao, kiel Ĉiniaj kaj okcidentaj literaturistoj unusone asertadas? Kiel mi tion pli frue detale klarigis (Gao 2008), la ekonomian prosperon, sperteblan en Ĉinio fine de la 20-a jc., efektive fundamentis la periodo de Mao: ĉi tiu fundamentado inkluzivis la establon de vastrondaj bazoj industriaj kaj konstruadon de sociala infrastrukturo agrikultura, kaj spektaklan plibonigon de la sanitara kaj kleriga statoj de la popolo. Kiam la KPĈ potenciĝis, la industria rendimento de Ĉinio egalis tiun de Belgio; ĝis la fino de la 1970aj jaroj Ĉinio iĝis la 6-a grandpotenco industria de la mondo. La sukcesojn de Ĉinio tempe de Mao plej oportune montras ĝia komparo kun lando kun loĝantaro sammagnituda, Hindujo, kiu post la 2-a mondmilito estis ĉiuaspekte pli bonstata. Sociaj-ekonomiaj indikoj, tiaj, kiel la atendebla vivdaŭro, la povoscio skribi, legi, sanstato de la loĝantaro, fine de la Mao-a epoko montris bildon multe pli favoran ol en Hindujo.
Kiel priskribi la reformojn post Mao?


La bunteco de eitikedoj, ligitaj al Ĉinio, perpleksigis la okupiĝantojn pri tiu lando, ĉar ili vidigas ĝin kiel landon de vere merkat-favoraj dispozicioj, parte kiel tiun de leninismaj institucioj de naciekonomio post Mao. Se mencii kelkajn tiajn etikedojn (Baum kaj Ŝevĉenko, 1999, 333), oni kutimas aludi al Ĉinio kiel lando de „nomenklatura kapitalismo”, „kapitalismo kun ĉinaj specifaĵoj”, „kom-kapitalisma”, „merkata leninismo”, „ŝtatkapitalismo”, „merkantilisma kapitalismo”. Ĉinio koncentris sin tra 2 jardekoj al eksport-orientita kapital-amasigo (Hart-Landsberg kaj Burkett 2117) kaj fariĝis „munt-uzino, ŝvitigejo” tia, kiu produktas malkarajn faraĵojn por aliaj landoj okcidentaj pli riĉaj ol ĝi mem. La plimulto da tiaj „Made in Ĉina”-varoj estis produktitaj por eksterlandaj merkatoj, tiel eĉ ne aĉeteblaj en la propra lando.


En la lastaj jaroj iĝis sentebla, ke Ĉinio iĝas pli kaj pli respektata ankaŭ sur internaciaj scenejoj, kaj rezulte de la kresko de sia aĉetpovo kaj pro sia klopodo investi eksterlande en projektojn, similajn al „Unu zono, unu vojo”, ĝia forto vekis timon en la ceteraj landoj. Sed tiu timiga lando estas ne komunisma, nek socialisma, sed antaŭ ĉio kaptito de tuttera sistemo tia, kiu favoras al riĉuloj, malfavore al malriĉuloj. En la pasintaj jardekoj milionoj da migrantaj laboristoj strebis laŭvorte sange kaj ŝvite por priservi la malŝpareman konsumadon de Usono kaj ceteraj landoj riĉaj, okcidentaj.


La ĉefa celo de la ideologia revolucio, proklamita de Mao en 1966, estis malhelpi, ke „kapitalismaj dekliniĝintoj”, t.e. gvidantoj de la KPĈ kun kapitalismaj konceptoj kaj emo „restaŭri kapitalismon”. Teng Hsiao-ping-on oni ofte kritikis kiel „sekundaran dekliniĝanton kapitalisman” kaj ankaŭ demisiis (la primara dekliniĝanto estis Liu Shao-ĉi, la iama ŝtatestro). Teng plurfoje eĉ faris memkritikon kaj en unu sia skribaĵo ĵure promesis neniam plu kontraŭi al la decidoj de la kultura revolucio (Teng 1972). Kvankam multaj verŝajne malkonsentis kun la konceptoj, dispozicioj, la rilata praktiko de Mao, alveni al alia konkludo oni tamen ne povas ol al tio, kie en la kritiko de Mao kontraŭ Teng Mao pravis. 
Eĉ se Ĉinio post la revolucio en 1949 nomeblis socialisma, ĝis hodiaŭ ĝi ŝanĝiĝis ĝis nerekonebleco kaj sia ŝanĝiĝo ŝuldeblis al Teng kaj aliaj dekliniĝintoj (Hinton 1990). Alivorte, eĉ se oni povas argumenti, ke Ĉinio tempe de Mao estis „dusenca strato” – t.e., oni havis la eblecon ekmovi en la direkto kaj de ekzistanta socialismo, kio estis la celo de la kultura revolucio, kaj de totala kapitalismo (Sweezy kaj Bettelheim 1972) – hodiaŭ jam ŝajnas, ke ĝi ekde la 1980-aj jaroj, danke al la reformo post Mao, nereturneble ekiris en la lasta direkto.


Malegaleco kaj la situacio de la laborista klaso


Oni kutimas el 3 direktoj argumenti por tio, ke Ĉinio jam iĝis lando kapitalisma, aŭ alm. iras sur bona vojo al la fariĝo signifa rolanto de la kapitalisma mondo. Laŭ la unua, en la fono de la daŭra regreso de la laborista klaso troveblas la merkataj fortoj kaj ĉasado de profito, kiu rezultigis kreskantan malegalecon (Ĉan 2002, Wang Shaoguang 2003). Laŭ konstato de Blescher (2006) Markso urĝigis la unuiĝon de la laboristaro. „La proletoj (...) povas nur perdi siajn ĉenojn. Interŝanĝe ili povas gajni la tutan mondon.”1 Kontraste al tio, la ĉiniaj laboristoj perdis sian propran mondon. Tempe de Mao ili konsistigis majestan, privilegian, tamen – paradokse – eksterordinare radikalan klason. Sed ilia falo, efike de la strukturaj reformoj post  Mao, estis rapida kaj senindulga. La sekureco de dungateco iĝis neekzistanta, la senlaboriĝo senbremsiĝis. La alirebleco de loĝejoj, certigitaj de la ŝtato, la kvalito de la sanitara kaj kleriga servoj malboniĝis, kiuj pli kaj pli peze ŝarĝas la laboristojn. Eĉ por la bonŝancaj, havantaj laborpostenon, iĝis unusenca,, ke la laboristojn oni traktas kiel „underclass”-on. Lee (2007) raportas pri tio, ke laboristojn – temu ĉu pri asekuraj agentoj, ĉu pri lokalaj „hostess”-oj – oni manipulas tiel, ke post la Mao-epoko ili servas la profitĉasan ekonomion kapitalisman.


Laŭ alia alirmeniero, argumentanta pri kapitalismeco de Ĉinio, valoras ekatenti, ke Ĉinio pli kaj pli trafas en manojn de privatuloj: la produktiloj pli kaj pli iĝas proprietaĵoj de „entreprenistoj” (...). Multaj el la proprietuloj estas ŝtataj dungatoj, laborantaj en pozicioj manaĝeraj aŭ ekspertizistaj. Tiu ĉi grandega regrupigo de havaĵoj el la ŝtata sektoro en la privatan, verŝajne senprecedenca en la historio de la tuta homaro kaj okazanta silente, preskaŭ senpercepte, favoris grandparte al posedantoj de la potenco aŭ al havantoj de kontaktoj kun la „establishment”. Samtempe tio veras, ke grandaj industribranĉoj strategiaj, kiel ekz-e bankoj, telekomunikado, transportado kaj militara industrio restis ŝtataj, tiujn oni formale ne privatigis. Multaj el tiuj industribranĉoj estas en manoj de akciuloj, tiaj, kies parto apartenas al internaciaj grupoj kapitalistaj. La provinca agrikulturo trapasis similajn transformiĝojn: rajton de agrouzado havas familioj anstataŭ kooperativoj. Oni povas sperti grandmezuran privatigon de bienoj. En vilaĝo Gao, ekz-e, 30%-oj de agroj, kulturitaj surbaze de uzrajto, iĝis privataj posedaĵoj (Gao, 2018).


La tria alirmaniero kun la sama argumento emfazas, ke Ĉinio estas en pli kaj pli granda mezuro direktata de transnaciaj firmaoj kapitalismaj (Hart-Landsberg 2007). Ni ekzamenu ekz-e la aŭtoindustrion. En Ĉinio ĉiuj signifaj aŭtofabrikantaj uzinoj estas proprietaĵoj de eksterlandaj aŭ joint venture-firmaoj. Paralele kun kaj rezulte tio, Ĉinio fariĝas ŝvitigejo de la mondo. Okcidento ekspluatas ne sole la malkaran laborforton ĉinan, sed ankaŭ la ĉinajn spiritajn kaj scifontojn laŭ profesoro Hu Xingdon (2005). Li petis sian aŭskultantaron pensi pri la ekz-o de Kuantung kaj la delto de Perlo-rivero, kie dum plurmil-kilometra aŭtado de Kanton ĝis Sanĉen, de Chihaj ĝis Fushan oni vidas nenion krom senfina vido da fabrikoj unu apud la alia. Sed, laŭ Hu, la MEP (= Malneta Enlanda Produkto) eĉ de Kuantung, posedanta tiel grandan prilaboran indsutrion, ne superas la profitmezuron de multnaciaj firmaoj tiaj, kiel McDonald’s.


Unu aŭtoro tiun tipon de evoluo nomas Dongguan-modelo2 kaj ĉi tiun tendencon, laŭ li, sekvas ne nur Suchoui, sed ankaŭ Venchou (Jin Xinki, 2005). Suchou pli frue havis propran industrion kaj altnivelajn produktojn, kiel ekz-e la Xiangxuehaj-fridujon, la Kongque-a tv-aparaton, la Ĉuahua-polvosuĉilon aŭ Changcheng-ventilatoron. Sed ĉi tiuj lokaj varoj malaperis. La Xiangxuejah-fridujo malaperis post tio, ke ĝia produktinto kreis miksfirmaon kun Sud-Koreia firmao, Samsung; la Kongque-televido ne aĉeteblas de post tio, ke ties produktinto estigis miksfirmaon kun la Nederlanda firmao Philips (Han Yanming 2004). La eksterlandaj firmaoj sekvas la jenan strategion: ili unue formas miksfirmaon kun la funkcianta firmao ĉina kaj akiras produktilojn (assets), infrastukturajn koncesiojn kaj impost-favoraĵojn, dume utiligas la ĉinan laborforton kaj fakscion por sia profito. Post ĉi tio ili utiligas siajn teĥnologian kaj financajn avantaĝojn por elpuŝi siajn ĉinajn partnerojn el la firmao. Tion faris la germana FAG al Xibei Bearing Co Ltd, japan firmao al Ninxia Machine Co Ltd, Usona firmao, produktanta laborilojn por nafto-minado kaj aliaj firmao al Lanzou Camera Plant.


La ĉinaj migrantaj laboristoj dume nur vegetadas malsupre de la nutraĵĉeno, daŭre poluciante Ĉinion. La detalkomerca prezo de Barbie-pupo en Usono estas proks. 10 $, sed la FOB (la totala kosto de la varo antaŭ enŝipigo) estas ne pli ol 2 $, el kiu 1 $ kovras la negocajn kaj transportajn kostojn. El la restinta 1 $, elspezita en Ĉinio, oni elspezas 65 centojn por aĉeti materialon, por la laboristo tiel restas ne pli ol 35 centonoj. Han Yanming (2004) simile rimarkas, ke fabriko en Sochou produktas po 20 milionojn da komputilaj „musoj” jare por Logitech international SA, kiujn oni vendas po 40 $ por peco. El tiu sumo Logitech ricevas po 8 $, la distribuantoj kaj revendantoj po 15 $, pliaj 14 $ kovras la koston de materialo kaj muntpecoj. En Ĉinio restas nur 3 $, el kiuj oni devas kovri la salajrojn, la kurenton, transporton kaj aliajn kostojn. 


La Puma ŝufabriko, kies posedanto estas Tajvana negocisto, dungas 30 mil laboristojn. La komerca prezo de iliaj  produktitaj ŝuoj estas po 65 ĝis 110 $ en Usono. La ĉina laboristo el ĉi tiom ricevas po 1,09 $ por paro da ŝuoj, dum la reklama kosto de paro da ŝuoj estas 6,78 $. La komerca valoro de ŝuoj, produktitaj de la laboristo en 1 semajno, egalas ties tutjaran salajron.


La meznombra pohora salajro de ĉina laboristo estas po 31 centonoj, dum en la sama tempo li / ŝi produktas po 12,24 $-an profiton por la firmao. La migrantaj laboristoj regule laboras de la sepa horo kaj duono ĝis la naŭa horo vespere, sed kelkfoje eĉ ĝis la nokto sen la kresko de ilia pohora salajro. Ili ricevas po unuhoran paŭzon por tagmanĝado, kaj po unu kaj duonan horajn paŭzon por vespermanĝado. Ili  nokte dormadas sur la teritorio de la fabriko, en ĉambroj por po dek du homoj, la banĉambrojn uzas po 100 laboristoj ĉambre. Konversacii dum laboro ili ne rajtas, nek forlasi senpermese la teritorion de la fabriko. La puno pro 5-minuta malfruiĝo estas la redukto de la salajro per sumo, egala al 3-hora salajro. Laborhigienaj kaj laborprotektadaj reglamentoj en la fabriko ne ekzistas (China Labor Watch 2004). 


Sed la miksaj firmaoj en Ĉinio ne nur akiras profiton, sed  ankaŭ transformas la produkto-rilatojn. Chin (2003), kiu detale ekzamenis la 2 dominantajn tipojn de miksfirmaoj, trovis, ke la sociaj rilatoj de la produktado en joint venture-sektoro en signifa mezuro ŝoviĝas en la direkton de kapitalisma modelo. Lia studaĵo konstatis, ke en Ĉinio tiuj branĉoj, kie eksterlandaj investoj okazis, funkcias laŭ la logiko de kapitalisma akumulado – aŭ , kiel David Harvey ĝin nomas, laŭ tiu de  „akumulado per senhavigo” – kaj en tiuj miks-firmaoj elformiĝis la reĝimo de kapitalisma hegemonio super la salajrita laboro. 


Kvankam la laborsemajno povas esti, laŭ la Ĉinia laborkodo maksimume 44-hora, kazostudo demonstris, ke laboristoj, laborantaj en ŝufabrikaj uzinoj por Clarks kaj Sketchers, laboras eĉ po 81 horojn semajne (Shong Dajun 2005). Kaj ĉi tio estas aperaĵo ne unika: la terurajn laborkondiĉojn de la migrantaj laboristoj demonstris jam pluraj ekzamenoj (Solinger 1999, Chan 2001, 2003 kaaj Weil 2006). Kiam disopinioj estiĝas inter la kapitalistoj kaj laborprenantoj, tiam la instancoj ofte protektas la kapitaliston (Zhai 2006).
Estas sendube vera, ke efike de etmezura manko de laborforto kaj de ŝanĝiĝinta strategio de Ĉinio (transiro de eksport-orientita modelo evolua al pli daŭripova, medioprotekta kaj konsumcentra modelo) la horsalajro de migrantaj laboristoj en la lastaj jaroj leviĝis. Samtempe la ekonomia evoluo post la Mao-periodo daŭre rigardeblas kapitalisma. 


Tio, ke eksterlandaj firmaoj povas sen regulado laborprenanta kaj medioprotekta funkcii, memorigas pri la konvencia sistemo kolonia de la lando antaŭ 1949, rezulte de kio eksterlandaj firmaoj kaj ĉinaj kompradoroj riĉiĝas. Per la termino „kompradoro” oni referencas al tiu maniero, kiel Ĉinio implikiĝas en la tutteran kapitalismon. El ĉi tia klarigo de la specifaĵoj de la Ĉina evoluo sekvas du konsekvencoj. Unu el ili estas tio, ke la ĉinaj kompradoroj en Orienta Azio (inkluzive de Hongkong-o kaj Tajvan-o) reloĝiĝis en la kontinentan Ĉinion (Hartfield 2004). La alia estas tio, ke la negoca kaj spirita elitoj de Ĉinio reprezentas transnaciajn interesojn – kaj el tio tiras profiton. 


En sia  plej ampleksa studaĵo pri ĉinaj kompradoroj antaŭ 1940 Yen-ping Hao difinas ilin jene: „li estas ĉina manaĝero en eksterlanda firmao, kiu peradas inter la firmao kaj ĉinoj” (Hao 1970, 1). La prospero de la kompradora klaso estas la rezulto de tiu sistemo konvencia, li diras, „kiu certigis spacon kaj eblecon por ĉinoj kaj eksterlandaj firmaoj praktiki sian profesion” (Hao 1970, 9). La koncesioj, certigitaj al transnaciaj firmaoj post la Mao-epoko, plurrilate similas al la senpagaj havenoj antaŭ 1949, nome, en tiuj havenoj ekterlandaj firmaoj ĝuis apartajn favoraĵojn. 


La kompradoroj (aŭ ties posteuloj), rifuĝintaj en Hongkong-on kaj Tajvan-on post la venko de la komunista partio, revenis en Ĉinion. Hongkong-aj kaj Tajvan-aj negocistoj, kiuj danke al siaj kulturaj kaj lingvaj avantaĝoj, scias kiel korupti burokratojn kaj ekspluati la malkaran ĉinan laborforton, talente ludas la rolon de kompradoro. La situacio ĝenerale formiĝas tiel, ke la ne-ĉina firmao certigas la „softan” teĥnologion, ekz-e la dizajnon kaj marketing-on, dum la ĉina kompradoro direktas la produktadon kaj provizas la entreprenon per produktoj. Ekz-e, la firmaoj, similaj al Nike, investas grandan energion en la planado kaj vendado, sed okupiĝas malpli pri kiel produkti. La kompradoroj en Ĉinio, kondutantaj kiel trudpelistoj de sklavoj, laboras laŭ la instrukcioj de Nike, kaj provizas Nike-on per malkaraj ŝuoj. 


Paralele kun la reveno de kompradoroj antaŭ 1949, ekprosperis ankaŭ novaj kompradoroj ĉinaj, okupiĝantaj pri varkomerco aŭ laborantaj por eksterlandaj firmaoj. Ĉi tiuj homoj aŭ senpere direktas la komercon aŭ enordigas ĥaosajn aferojn por eksterlandaj firmaoj, kaj profitas el tio. Unu el la tradiciaj praktikoj de kompradoroj estas altigi la prezon de importaĵoj kaj precipe la malaltigon de la prezo de varoj, muntitaj por eksporto. Ĉinaj kompradoroj ricevas bakŝiŝon ankaŭ pro la helpo, donita al transnaciaj firmaoj en la aranĝo de impostaj aferoj por tiuj. Multaj el la idoj de funkciuloj de KPĈ, la „princetoj”, iĝis membroj de la prosperanta klaso de kompradoroj (Gilley 1998-2001, Kahn 2007). 
Laŭ raporto, onidire baziĝanta sur komuna esploro de Esplora Ofico de Ŝtat-konsilantaro, Esplora Ofico de Centra Lernejo Partia kaj Ĉina Akademio Sociologia, pli ol 90 %-oj de ĉinaj miliarduloj, nombrantaj pli ol 3000, apartenas al la „princetoj”, t.e. al idoj de altrangaj funkciuloj partiaj (Boxun 2006). Simile al siaj antaŭuloj, ankaŭ la hodiaŭaj kompradoroj preferas igi siajn idojn vizitadi okcidentajn lernejojn en Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio kaj aliaj landoj okcidentaj. 
Kapitalismo kun ĉinaj trajtoj


Wang Hui (2005), kiu estas unu el la plej akrevidaj analizantoj en Ĉinio, opinias, ke la evoluo de Ĉinio haltis inter la senreviĝinta socialismo kaj nepotisma kapitalismo kaj suferas pro ĉi ties plej malfavoraj trajtoj. Kvankam la ĉinaj instancoj en sia retoriko emfazadas, ke la vojo, laŭirata de la lando rigardendas kiel „socialismo kun ĉinaj trajtoj”, kelkaj analizantoj opinias, ke ĝi pli nomeblas „kapitalismo kun ĉinaj trajtoj” (Chin 2003). La evoluon de Ĉinio ekde la 1980-aj jaroj kelkaj aŭtoroj interpretas kiel amikaĉan aŭ gangsteran kapitalismon (Holmstrom kaj Smith 2000). Spertinta Ĉinio-ekspertizo la situacion priskribas kiel „high-tech feudismon kun ĉinaj trajtoj” (Kwong 2006).


La Popola Demokratio de Ĉinio, laŭ ĉinaj instancoj, daŭre rigardeblas kiel socialisma, ĉar la plimulto da gravaj produktiloj ankaŭ hodiaŭ estas ŝtataj proprietaĵoj. Sed ŝtata posedo socialismon ankoraŭ ne signifas. La grandaj produktiloj ankaŭ en multaj kapitalismaj landoj, kiel en Francio aŭ – antaŭ M. Thatcher – en la Unuiĝinta Reĝlando, estis ŝtataj posedaĵoj. Ĉiukaze, la terminon „ŝtatkapitalismo” oni ofte aplikis ankaŭ rilate la iaman Sovetunion, tiu nocio uzeblas ankaŭ rilate Ĉinion. 


La novliberalisma diskurso hegemonia


Teng Hsiao-ping ekde la 1970-aj jaroj ĝis sia morto konsekvence malhelpis ajnan diskuton pri la demando, ĉu Ĉinio riagrdeblas kiel lando socialisma aŭ kapitalisma, ĉar tiaj diskutoj, laŭ lia konvinko, nur malhelpas la evoluon. Teng intence sekvis strategion ambivalencan, per kiu li ebligis la enfiltriĝon de kapitalismaj elementoj en la sistemon. Por la politika kaj spirita elitoj en decidpova pozicio en Ĉinio estas evidenta, ke la okcidentaj vivstilo kaj materia bonstato estas celo dezirinda, kaj se ili estas realigeblaj, tiam la formo de „ismo” faras nenian diferencon. „Se la kato kaptas la muson, tiam ĝia koloro estas ne grava.” Ĉi tiu evolua strategio ŝajne igis superflua la diskuton pri la „koloro de la kato”. Ekde tiam en la retoriko de la Ĉinia elito ekdominis la apelacio al racieco, certiganta prioritaton por efikeco kontraŭ indeco. 


Ĉinio, ekde la likvido de agrikulturaj kooperativoj ĝis la „ĉiukosta evoluo” (fazhan shi ping daoli), senhezite adoptis novliberalismon. Kiel tion Wing Hui (2006) rimarkis kun akraj okuloj, la tragikaj okazaĵoj en 1989 ludis ŝlosilan rolon en la efektivigo de novliberalismo en Ĉinio. Post 1989 validiĝis la novliberala ordo kaj tia formo de merkatekonomio, kiun oni povas taksi kiel likvidon de demokratio kaj libereco. De kiam la „patro de novliberalismo”, Milton Friedman, vizitis je la unua fojo Ĉinion, estiĝis tuta dinastio novliberala (Kwong 2008), kiu de tiam, laŭ la vortoj de Wang Hui (2004, 9), praktikas „diskutan hegemonion” super la intelektulara diskuto. Laŭ koncepto malantaŭ ĉi tio, oni devas oferi tutan generacion, nome 50 milionojn da laboristoj, iĝintaj senlaboraj, kaj 800 milionojn da kamparanoj (Li Yang 2006). Ekonomikisto Li Yining, iama dekano de la fama Instituto de Manaĝerado de la Pekinga Universitato, pledis por la argumento, ke ĉiuj social-prizorgaj gratifikaĵoj likvidendas, ĉar entuziasmo pri laborado subteneblas sole tiel. Laŭ alia ekonomikisto, la evoluo de la ĉina socio estas sole tiam certigebla, se la abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj pligrandiĝas (Li Yang, 2006). 


Responde al la malfacila demando, kial ekzameniĝis pli bone ol atendite la tutmonda direktado ekonomia en la ekonomia recesio post 2008, Drezen prenis la jenan pozicion: „Ni povas konstati kiel hipotezon, ke oni subtaksis kaj la forton de Usono, kaj la tenacecon, kaŝiĝintan en la novliberala koncepto ekonomia.” (Drezen, 2013, 124). Sed Drezen ne komprenas ĝuste la esencon. Kiel tion konstatis Johan Lagerkvist, tio, ke la (tuttera) sistemo restis funkcikapabla, ŝuldeblas ĝuste al Ĉinio. Tial estas fundamente grava, ke la nacian ekonomion de Ĉinio oni konceptu, kiel iĝantan novliberala, kvankam tio okazas en ŝtatkapitalismaj kadroj (Lagerkvist 2015).


Kiel povis okazi, ke lando, kiun onidire direktas la plej forta partio komunista, transformiĝis en novliberalan merkat-ekonomion tian, kiu savis la tutteran kapitalismon? Unue, ĉio komenciĝis desupre. Ekde la 1990-aj jaroj la revolucia kaj „popolamika” politiko de KPĈ, t.e. la senco de ĝia ekzisto, vakuiĝis. Oni kuraĝigis pli kaj pli multajn por aniĝi al la Partio, sed tiuj, kiuj tion faris, faris pleje por kariero kaj potenco en reĝimo tia, kiu disponas la sociajn fortofontojn, necesajn por riĉiĝo. 


De profesoro Wang Changjiang, la dekano de la Centra Partilernejo por pluperfektigo de gvidaj funkciuloj partiaj, oni atendus la emfazadon de la originalaj celoj kaj ideologiaj fundamentaĵoj de la KPĈ, sed anstataŭ tio li – onidire – argumentadas, ke KPĈ, kiel partio revolucia, en la nuna ŝtato ĉina – ĝi ja principe signifas popolan potencon –  estas nelegitima, kaj ke oni devas rifuzi la ideon de revolucio kaj la partio en potenco devas sekvi la merkatan kapitalismon anstataŭ marksismon, ĉar al naturaj klopodoj por propraj interesoj de homo respondas sole la merkata ekonomio (Chou Niu 2016). Profesoro Wang unusence urĝigas tian transformon de KPĈ, ke ĝi servu la novliberalan ŝtaton. 


La ĉinaj novliberaluloj faris seriozajn fortostreĉojn por konstrui modernan ĉinan historion tian, en kiu Teng gloriĝas kiel la transformanto de la ĉina socio, dum Mao trafas en la rubujon de la historio. Dume oni profunde silentas pri ĉio, kion Teng faris en la Mao-epoko, male: oni atribuas al li tiajn, onidire pozitivajn dispoziciojn, kiuj atribueblas ne al li. 


Paralele kun la transformo de la lando en novliberalan, la ĉina elito spirita la koruptadon decidite metas sur la konton de ŝtata proprieto de produktiloj (Zjank Weiying 1997, Fan Gang 2005). Por fari la konstaton logike kohera, Shang almetas (1997), ke koruptado okazis ankaŭ sub Mao, kiam ĉiuj produktiloj estis ŝtataj proprietaĵoj. Tiutempe koruptado, evidente, okazis apenaŭ; samtempe, laŭ Transparency International, en 1999 ĉiuj koruptaj socioj estis novliberalaj. Laŭ ĉinaj novliberaluloj, la ŝlosilo de la batalo kontraŭ koruptado estas totala privatigo, la merkata ekonomio adekvate plenumi sian rolon ja povas sole tiam (Zhang Shuguang 1994 kaj Zhang Wuchang 1997). Eĉ, kio estas pli, Zhang Weiying emfazadas, ke firmogvida koruptado sen privatigo kalkuleblas kiel Pareto-riparo, speco de malperfekta solvo (subpriority) (Zhang Weiying 1997). Pri la kreskeganta koruptado oficiala post Mao la novliberalaj ekonomikistoj, evidente, ne respondigeblas, la onidiro, laŭ kiu „la koruptado oleumas la reformon”, trafe montras, kiel pravigas la ideologio de novliberalismo la koruptadon.

 

Fermaj rimarkoj


En la jena studaĵo mi klarigis, ke sur la vojo de kapitalismo Ĉinio ekiris post la Mao-epoko kaj sub la gvido de Teng Hsiao-ping, kiel tion Mao aŭguris tempe de la kultura revolucio. La reformoj post Mao enkadriĝis jam en la nocio de novliberalismo, kiu primarecon certigas por efikeco anstataŭ indeco kaj ĉiupreze apogas la ekonomian kreskadon. Oni en Ĉinio ĝis la proksima pasinteco fermis la okulojn super la detruado de la natura medio kaj koruptado, se ne rekte kuraĝigis ilin. Ĉinio refoje staras ankaŭ vojforko. Kritikistoj akraokule observadas, kian direkton difinas Hsi Chin-ping por sia lando.

Mobo Gao

(laŭ elhungarigo de Johano Petik, kontrollegita de Vilhelmo Lutermano)

 


- - 

Komento de Vilhelmo Lutermano pri la artikolo de Mobo Gao

En la artikolo plej ofte ne videblas, ĉu la respektiva eldiro estas propra de la aŭtoro aŭ malrekta citaĵo de priparolata teksto, sed tio povas esti ankaŭ la kulpo de la tradukinto (?).


La teksto montras multajn efektive zorgigajn elementojn, sed ne vere la ja tute kontraŭecan situacion.


La artikolo en pluraj detaloj ŝajnas esti mensoga propagando de ĝisosta maoisto. Mensoga, ĉar ĝi mencias faktojn kiel argumeton por tezo („malfavora al malriĉuloj”, kiun aliaj faktoj, kiujn li ne mencias, klare refutas. Analize multe pli valora estas la libro „Kien Ĉinio? Dek du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunktoj” (MAS-libro n-ro 16).


La aŭtoro en la unua paragrafo parolas pri personoj (la plej multaj membroj de la KPĈ estas „naciistoj, kies primara klopodo estis igi Ĉinion forta kaj riĉa”), sen konkretigi tion, sed ja temas pri la politiko de la partio kaj ne de unuopaj personoj. La celo de la KPĈ konduki la landon el la kruela postrestanteco kaj mizero, ŝuldita al la kolonia politiko de la ekonomie evoluintaj imperiismaj ŝtatoj, havas nenion komunan kun naciismo. La deklarita celo de la nuna etapo estas fari Ĉinujon „socio de modera bonstato”. Tio sonas alie ol „America first”!


Unua demando: Ĉu miraklo? La termino miraklo pri ekonomiaj evoluoj el marksisma vidpunkto kompreneble estas stultaĵo. Kaj la respondo, kiun la aŭtoro donas al sia retorika demando, ne klarigas, kio okazis anstataŭ miraklo, sed nur diras, ke miraklo ne okazis, ĉar la maoismo jam kreis la bazojn por la aktuala progreso, sen eĉ nur aludi la katastrofan mispolitikon de Mao i.a. per ties „kulturrevolucio”.


„Sed tiu timiga lando estas ne komunisma, nek socialisma, sed antaŭ ĉio kaptito de tuttera sistemo tia, kiu favoras al riĉuloj, malfavore al malriĉuloj. En la pasintaj jardekoj milionoj da migrantaj laboristoj strebis laŭvorte sange kaj ŝvite por priservi la malŝpareman konsumadon de Usono kaj ceteraj landoj riĉaj, okcidentaj.” – Nek komunisma (nu, neniu asertas, ke ĝi estas komnisma!), nek socialisma” (kio do?), sed malfavora „al malriĉuloj”. Ĉu vere? Ĉu la postmaoisma reĝimo ne eltiris grandan parton de la popolo el malriĉeco?
„Teng plurfoje eĉ faris memkritikon kaj en unu sia skribaĵo ĵure promesis neniam plu kontraŭi al la decidoj de la kultura revolucio (Teng 1972).” – Pri tio detale skribis Theodor Bergmann, en: „Struktrproblemoj de la komunista movado. Erarvojoj, kritiko, novigo” (MAS-libro n-ro 186). Uzi tiujn deklarojn, faritajn en situacio de maoisma, stalinisma premo, kiel ian ajn argumenton, estas aŭ stulte naiva aŭ malbonintenca (eble ambaŭ samtempe).

 
„… oni havis la eblecon ekmovi en la direkto kaj de ekzistanta socialismo, kio estis la celo de la kultura revolucio, kaj de totala kapitalismo” – La aŭtoro ne okupiĝas pri la ekonomiaj principoj kaj praktikoj de la „kulturrevolucio”, absurdaj por tia celo. Pli primitive ol eĉ Stalino, ĝi volis disvolvi la ekonomion sen ekonomia partopreno en la mondmerkato, do sen la internacia labordivido (la principo de Stalino kontraŭ Trocko), kio kondukis Sovetion al stagnado kaj fine al pereo. Vidu pri tio la ĵus aperantan libron Alfredo Kozingo: Supreniro kaj pereo de la reala socialismo. Okaze de la 100-a datreveno de la Oktobra Revolucio (MAS-libro n-ro 216). Nenia aludo al la solvo de Lenino por eliri el la situacio de terure postrestinta lando, per la NEP, kiun Stalino ĉesigis, sed Deng Xiao Ping starigis por Ĉinujo.


„ Tiu ĉi grandega regrupigo de havaĵoj el la ŝtata sektoro en la privatan, verŝajne senprecedenca en la historio de la tuta homaro” – Nu, laŭ kiu la aŭtoro mezuras tiun senprecedencan „grandegon”? Se laŭ la elcentaĵo de la entreprenoj, tio okazis ne en Ĉinujo, sed en Ruslando, Ukrainujo kaj en la ceteraj partoj de la eksa Sovetio … 


„Post ĉi tio ili (la okcidentaj firmaoj) utiligas siajn teĥnologian kaj financajn avantaĝojn por elpuŝi siajn ĉinajn partnerojn el la firmao. Tion faris la germana FAG al Xibei Bearing Co Ltd, japan firmao al Ninxia Machine Co Ltd, Usona firmao, produktanta laborilojn por nafto-minado kaj aliaj firmao al Lanzou Camera Plant.” – Necesas esplori pri tiu aserto, ĉar  „elpuŝi” signifas, ke la kapitalismaj firmaoj akiras pli ol 50 elcentojn de la ĉina entrepreno, sed pri tio mi ege dubas.


„La ĉinaj migrantaj laboristoj dume nur vegetadas malsupre de la nutraĵĉeno, daŭre poluciante Ĉinion.” – Al tio oni povus cinike respondi, ke ili mem kulpas: Kial do ili forlasis sian bonan vilaĝan hejmon, kie ili kiel kampuloj en bona mao-eraa maniero kulturis la grundon? Ŝajnas, ke la aŭtoro daŭre revas pri la etaj altfornoj, kiujn Mao ordonis instali en ĉiu vilaĝo …


La teksto kritikas la altan diferencon inter la salajro kaj la vendoprezo de la varoj en Usono sen rilatigi tion al la objektiva ekonomia situacio de la lando, kies laborproduktivo estas nete malpli alta ol tiu de Usono. Envere temas pri la iom-post-ioma akiro de ekonomia „sendependeco”, pri la elirado el la subevoluinteco. Envere en ĉiuj landoj, en kiuj oni konstruis aŭ nun konstruas socialismon, temas pri akirado de ekonomia nivelo simila al tiu de la plej evoluintaj landoj, do pri kreado de la antaŭkondiĉoj de socialismo. Por tio necesas la „origina akumulado”, kaj en ĝuste tiu fazo tiuj socioj ankoraŭ troviĝas.

Resume: Ĉinujo troviĝas daŭre en la fazo de postatingado de la ekonomian nivelon de la plej evoluintaj socioj, do de la „origina akumulado”, do de kreado de la antaŭkondiĉoj por socialismo. Tiu fazo estas – same kiel la lenina Nova Ekonomia Politiko (NEP) – tute kontraŭeca kaj kontraŭdira, kaj efektive ankoraŭ ne direblas, ĉu en Ĉinujo fine la kapitalismaj fortoj tiom superos, ke la komunistaj fortoj komplete foriĝas el la ludo.
Sed eĉ se tiu kompleta rekapitalismiĝo okazos, tiam la mondregado de Usono signife reduktiĝos, kaj tiam al la objektive jam ekzistantaj kondiĉoj por konstrui socialismon en Usono kaj en Okcident-Eŭropo kaj tiam ankaŭ en Ĉinujo aldoniĝos la subjektivaj kondiĉoj, kaj tiam la socialismo tutmonde havos pli bonajn ŝancojn …

 

Piednotoj:


1. “Post 1989 validiĝis la novliberala ordo” – Tion Usono kaj la Eŭropa Unio ja ŝatus, sed ili akre kritikas Ĉinujon, ke ĝi ĝuste NE enkondukas la novliberalan ordon.
2. „kiun oni povas taksi kiel likvidon de demokratio kaj libereco” – Permesu: de kia likvidata (do antaŭe ekzistanta) demokratio kaj de kia libereco la aŭtoro parolas?
3. „Oni en Ĉinio ĝis la proksima pasinteco fermis la okulojn super la detruado de la natura medio kaj koruptado, se ne rekte kuraĝigis ilin.” – Sed jam oni ne fermas la okulojn, kaj Mao ne bezonis fermi la okulojn, ĉar industria evoluo ne okazis. …