Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
14-jan-2018
vlutermano

Oktobro 1917

Darío Machado Rodríguez

La 6-an de novembro 2017

La venontan 7-an de novembro okazos la 100-a datreveno de la venko de la revolucio historie konata kiel Granda Socialista Revolucio de Oktobro (GSRO). La plej trascendaj aferoj okazis en Sankt-Peterburgo kaj Moskvo laŭ rapida sinsekvo de okazintaĵoj.

Malmultaj duboj ekzistas pri tio, ke la sociaj procezoj – kvankam ĝiaj cirkonstancoj kaj kaŭzoj estas nedisigeblaj partoj de la rezultoj – dependas ankaŭ de la homa agado, kaj do povas okazi neantaŭviditaj aferoj.

Unu jarcenton poste, kaj pro tio, ke tiu revolucio venkis, la direkto de la okazintaĵoj povas ŝajni firma, tamen, tiuj ne estus eblaj sen la grava partopreno de la genia politikisto Lenino, kaj sen la bolŝevista organizaĵo lin apoganta.

La tiama Rusujo

La carismo malfermis la pordojn al la trustoj, kiuj dominis la ĉefajn branĉojn de la industrio, dum la grandaj terposedantoj alproprigis al si la plej bonajn terpecojn, kaj restis spuroj de servado. La carismo estis – kiel diris Lenino – la plej malforta ĉenero de la imperiismo komence de la pasinta jarcento.

Tri jarojn post la komenciĝo de la Unua Mond-Milito milionoj da homoj estis alvokitaj al militservado, kun granda damaĝo de la produktado de cerealoj, ĉar malgrandiĝis la kvanto de laboristoj en la kamparo. Tio ne estis la okazo de la kvanto de industriaj laboristoj, kiu en tiuj jaroj kreskis, kvankam la proletaro de Rusujo estis proporcie malgranda.

En 1917 – kvankam ĝi daŭre partoprenis la militon – Rusujo estis malriĉiginta kaj ruinigita lando, kun grandaj ŝuldoj kaj profunda socia rompiĝo. Lenino kaj lia partio klare konsciis pri la cirkonstancoj – tiuj antaŭ la februara revolucio, kaj tiuj antaŭ la akra politika krizo estiganta la oktobran revolucion – de la vasta lando. Ili scipovis taksi la situacion kaj ĝuste kaj oportune difini la agadon, kiu gvidis la laboristaron al la venko.

La revolucio

La burĝa demokratia revolucio de februaro 1917 faligis la caron per amasaj popolaj manifestacioj, sinsekvaj strikoj kaj militaj agadoj, kiuj estigis popolan ribeladon.

Komenciĝis periodo de dunombra povo, kie nur la organizado de la malriĉuloj ĉirkaŭ la bolŝevista movado, kaj la lerta gvidado farita de Lenino sukcesis trudi la politikan povon de la laboristoj en alianco kun la kamparanoj kaj aliaj sociaj sektoroj de Rusujo. La fakto, ke la plimulto de la industriaj laboristoj laboris en entreprenoj kun pli ol 500 postenoj, helpis la popolan organizadon kaj mobilizadon.

Pro eventualaj homaj eraroj kaj pro necerteco kaj ne antaŭvidataj aferoj, tiu ne estis neevitebla procezo. Pro tio, la daŭra atento al la okazintaĵoj, kaj la alĝustigo de la vojo kaj de la agado, estis parto de la fina rezulto, kaj tio postulis bonan preparadon de la revolucia gvidanto, por ke li kapablos reagi kaj laŭbezone fari. Sen la daŭra atento al la organizado kaj uneco de la revolucia ĉefrolanto la historio estintus alia.

La konscia agado faris miraklon: la laboristaro de Rusujo – ruinigita de la milito, atakata de la imperiismaj potencoj, kun plimulta analfabeta kaj tre malriĉa loĝantaro – trovis sian propran forton por agadi favore de siaj klasaj interesoj, atingi la povon, rezisti, refortiĝi kaj ekiri la vojon de unika socialista socia konstruado.

Post kiam finiĝis la mondmilito koalicio de imperialistaj landoj kaj ĝiaj aliancanoj komencis ataki la naskiĝantan Sovetunion, kun tre entuziasma ĉeesto de Winston Churchill, kiu tiam estis ministro pri milito, en Britujo. Centoj de miloj da laboristoj kaj kamparanoj volonte aliĝis al la Ruĝa Armeo. La milito fariĝis patruja milito, kaj ne malmultaj oficiroj de la antaŭa cara armeo tiam komencis militservi por la soveta ŝtato.

La juna revolucio estis sinsekve atakata el diversaj punktoj en sia terotorio. En oriento la japananoj pli firme alfrontis la Ruĝan Armeon, sed ili rezignis en 1922. Tiuj jaroj post la mondmilito estis tre komplikaj, kiam kadre de la unuaj momentoj de la konstruado la sovetia ŝtato estis devigita batali kontraŭ la intervenismo, ĝis kiam ili sukcesis firmigi la povon de la laboristaro. Dum tiu milito pluraj landoj havantaj limojn kun Rusujo enkorpiĝis al la revolucio kaj al la naskiĝanta sovetia sistemo.

Unu el la historiaj lecionoj de la GSRO koncernas la rolon de la revoluciaj volo kaj mobilizado, ĉar ĝuste en gravaj transirmomentoj la konscia agado de la homo celanta la radikalan ŝanĝiĝon kaj kun sufiĉaj akumulitaj fortoj preparitaj kaj organizitaj, ekagas kaj per la ĝustaj decidoj povas alceli la ŝanĝiĝon kaj teni la direkton al la celoj.

La alia leciono

La GSRO liberigis tiom da potenco el la rusa popolo, ke dum la kapitalisma mondo estis suferanta la plej malbonan krizon Sovetunio havis daŭran ekonomian kaj socian kreskadon per la komenciĝo de la kvinjaraj planoj.

Tre grandaj estis tiuj sociaj fortoj vigle puŝantaj la industrion kaj la terkulturon: ili preparis la landon por alfronti la germanan armeon dum la Dua Mond-Milito, venki ĝin kaj poste rekonstrui tiun vastan landon, grave influi la naciajn procezojn de liberiĝo en la tuta mondo, kaj establi ekvilibron, kiu kreis kondiĉojn por gravaj progresoj en la sociaj bataloj.

Oni praktike pruvis, ke eblas superi la ekonomiajn krizojn ligatajn al kapitalismo. Tamen, nek la sperto de Sovetunio, nek la posta sperto de aliaj landoj, kiuj ekiris la vojon al socialismo, sukcesis transformi en kulturon la socialistan sociekonomian metabolismon tiel, ke la socio ne nur produktos laŭ socialista maniero, sed ankaŭ vivos laŭ socialista maniero. La revolucio pruvis, ke krom la ekonomia konstruado necesas ankaŭ la kompletan kulturan transformiĝon de la socio.

Plia leciono

La kontraŭdiroj de la kapitalismo – ne kapabla solvi la gravajn problemojn de la homaro – estas la ĉefa fonto de sociaj ŝanĝiĝoj, kaj tiuj ĉi devige iras tra la regionaj kaj lokaj cirkonstancoj, la historio kaj la kulturo.

Pro tio, kvankam oni trovos komunajn punktojn pro la fakto, ke oni ĉiam klopodas superi la realan kapitalismon, ne ekzistos nur unu teorio por la konstruado de socialismo, sed tiom da ili laŭ la kvanto de sociekonomiaj, kulturaj kaj politikaj realoj ekzistas en ĉiu socio celanta fari revolucion. Krome, oni devos praktike pruvi tiun teorion en mondo, kie la kapitalisma sistemo dominas ne nur en la ekonomio, sed – kaj tre speciale – en la subjektiva spaco, en la kondutoj, en la dominado kaj manipulado en la simbola mondo.

La teorio de la socialismo en la necesa kongruo de siaj ekonomia, politika, jura, socia kaj kultura branĉoj, devos alfronti ne nur la problemojn de kontraŭdiroj en la koncerna socio, sed ankaŭ tiujn kreitajn de la premanta tutmonda kapitalismo.

Kopii ne utilas por trovi la vojon. Oni devas fari proprajn konkludojn kaj decidojn. La GSRO havis kiel etan antaŭaĵon nur la Ribeladon de Parizo [1871].

Kio, do, donas la Granda Socialista Revolucio de Oktobro?

De strikta historia vidpunkto ne eblas senvalorigi la universalan signifon de la oktobra revolucio de 1917, kiu estis grava defio al la ekonomia sistemo kaj al la kapitalisma vivmaniero malfermante la vojon al estonteco, kiu bazas sin sur la eliminado de la ekspluatado de l’ homo per l’ homo.

Ne estas stranga la entuziasmo, ke tiu revolucio estigis en la laboristoj de multaj landoj, kie la mirigaj novaĵoj diskonigis la fakton, ke por la unua fojo en la miljara historio de la batalo de prematoj kontraŭ premantoj, la unua fariĝis venkintoj kaj montriĝis kapablaj atingi kaj defendi siajn celojn.

Endas substreki ion: la popoloj de la mondo, la laboristoj, la revoluciuloj ne povas permesi, ke la historion de la socialistaj spertoj – pozitivaj kaj malpozitivaj, ĉar de ĉiuj oni lernas – oni senvalorigu, forgesu aŭ – des malpli – aliigu; oni ne mensogu pri ili nek konsideru ilin eraroj aŭ historiaj absurdaĵoj; ili estas parto de la batalo de la prematoj kaj ekspluatatoj kontraŭ la premantoj kaj ekspluatantoj. Tamen, lerni de tiu historio, de ĝiaj revoluciaj ĉefrolantoj, ne signifas tie serĉi la respondojn, sed la formulojn.

Ĉar la revoluciaj procezoj estas tre diversaj, ne estas saĝe kopii formulojn. La marksismo kaj la leninismo, kaj la tiom kritikata marksismo-leninismo estas filozofiaj konceptoj kaj validaj politikoj, kaj la aliĝo al ili ne estas „eraro”, sed universala fundamento.

La eraro tamen estas tiu, pri kiu antaŭjarcentoj avertis Spinoza: oni eraras, kiam unika fakto estas konsiderata universala. Fari la donitaĵon de Lenino – konstruitan kadre de la revolucia rusa batalo – universala teorio por ĉiuj tempoj, puŝis multajn homojn serĉi la respondojn en liaj verkoj anstataŭ en la realo kreita de la demandoj; tiu universaliĝo signifis miskompreni la signifon de la donitaĵo de Lenino.

Alparolante la laboristojn en Petrogrado Lenino neniam diris „nun mi faros al vi leninistajn indikojn”. Oni devas kompreni lian donitaĵon surbaze de la principoj, kiujn li evoluigis interpretante la rusan realon kaj la mondan cirkonstancaron de tiu tempo. Lia dialektita kompreno de la realo ebligis al li fari konkludojn malsamajn ol tiuj de Markso kaj Engelso – fondintoj de la scienca socialismo – kaj gvidi sin laŭ propraj konkludoj. Tiu estis la kerno de lia sukceso.

Estis favoraj cirkonstancoj por la revolucio en Rusujo; tion pruvis la historio. La falo de scoialismo pro trouzo de povo, burokrataj malformiĝoj kaj nekapablo trovi la necesajn daŭrigeblajn solvojn ne senvalorigas la oktobran revolucion de 1917, sed evidentigas la diferencon inter taskigi sin unue pri la regado kaj tuj poste pri ĝia firmiĝo kaj pri la konstruado de socialismo.

La Granda Socialista Revolucio de Oktobro pruvis, ke revolucio estas konscia procezo; ke sen revolucia teorio ne povas ekzisti revolucia movado – aserto, kiun Fidel reprenis en tiu ĉi jarcento dirante, ke revolucio naskiĝas ja sur kulturo kaj ideoj –; ke la popoloj povas trovi en si mem la materialajn kaj spiritajn fortojn por en la ĝusta historia momento ekiri la socialistan vojon; ke la revolucioj estas grandaj historiaj reformoj kaj pro tio ili devas konstante kritiki sin; ke la ĉefrolanto de la revolucio devas esti ĉiam atenta, preta kaj sinrega por defendi siajn atingojn; ke oni devas bazi sin sur la propra realo kaj ne apliki metodojn el aliaj spertoj, kiuj devas utili nur kiel antaŭaĵoj, kiel konsiderindaj spertoj; ke ne sufiĉas la ekonomia konstruo se ĝi ne estas parto propra de la civitanaro, kun kies vivo ĝi estas intime ligata. Se revolucio ne estas kultura procezo laŭ la vasta senco de la vorto, ĝi ne estigos socialistan socion.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/especiales/2017/11/06/octubre-de-1917/