Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
14-jan-2018 vlutermano Donitaĵoj de la Rusa Revolucio: Sciencoj kaj Kredoj 3.0 Luis A. Montero Cabrera La 11-an de novembro 2017 La cirkonstancoj estigintaj revolucion por malriĉuloj, faritan de malriĉuloj kun la celo plibonigi la vivon de la malriĉuloj en Rusujo, komencis formiĝi en tiu popolo, kiam ĝi lernis pri „paĉjo Caro”, en 1905. La sistemoj de ideologia regado en tiu granda lando daŭrigis pli malpli efike, ĝis tiu dato, la kredon je populara staturo de tiu imperiestro kiel reganto esence bona kaj praktike dia. Por la premataj, ekspluatataj, izolitaj kaj tre religiaj plimultoj, la dia reganto ne sciis – neniu lin informis – pri iliaj mizeroj. Sed en tiu jaro la popolo gvidate de pastroj konigis ilin al la caro per strata manifestacio, kiu estis neniigita per sango kaj fajro. La terura okazintaĵo faris, ke la lando komencis ne kredi je la reganta kredo, kaj tiu ideologia kateno nepre rompiĝis. Komenciĝis spontana kreado de lokaj konsilantaroj de memmastrumado en fabrikoj kaj komunumoj, kun membroj proponitaj el la loĝantaro, kaj kiuj estis rekte elektitaj. Ili komencis ludi gravan rolon – paralele al la ŝtato – en la mastrumado de la komunumoj. Tiuj konsilantaroj de laboristoj, soldatoj, malriĉuloj, nomiĝis „soviets” en la rusa lingvo. Kelkajn jarojn poste la revoluciaj fortoj kaj ĝiaj kredoj je pli bona socio akcelis la ribeladon kadre de tragedio kiel la Unua Mond-Milito, kie iu ajn malriĉulo povis atingi nur suferon kaj pli da malriĉecon. Unue, ili faligis la caron en februaro 1917, sed la povon plu havis la potenculoj. Falis nur la imperiestra figuro jam senmita. Poste, en oktobro samjare la establiĝinta transir-registaro troviĝis en tia senekvilibra situacio, ke la soviets – konsistantaj el revoluciaj plimultoj – planis kaj atingis la tutan povon en la ĉefurbo Petrogrado, kiu hodiaŭ estas Sankt-Petergurbo. Tiu ĉi estis la germana nomo uzita de la caro fondinta la urbon kiel ĉefurbon de la imperio, en pasintaj jarcentoj. Kunordige, tio okazis ankaŭ en Moskvo, la historia ĉefurbo, kaj en la sekvintaj semajnoj ankaŭ en tuta Rusujo. Ĉar la ribelado de la soviets estis tre evidenta, la ĉefo de la registaro aperinta en februaro foriris de la urbo per aŭtomobilo kun eksterlanda flago. La membroj rifuĝintaj en la Vintra Palaco de la caro rapide rezignis okaze de la unuaj kanonpafoj faritaj de ribelinta militŝipo „Aurora” ĉe rivero Neva. La soviet de la ĉefurbo Petrogrado, prezidata de Leon Trostky establis sin kiel registaron. Post iom da distrado Trostky aliĝis al la Bolŝevista Laborista Socialdemokrata Partio de Rusujo. La certa gvidanto kapabla antaŭenpuŝi la aferon kaj unuigi la estraron de tiu partio, estis Vladimir I. Lenin. Tiuj nomoj estis militaj kaj kaŝaj. La denaska familinomo de Lenino estis Ulianov, kaj Trostky estis Bronstein, el juda familio. Lenino kaj liaj kamaradoj sukcesis gvidi la procezon en tiu maniero, ke la revolucio ne kolapsis pro la grandegaj fortoj de interne kaj de ekstere ĝin opoziciantaj. La komencaj agoj kaj ekonomiaj rimedoj – multaj estis utopiaj, inspiritaj de la belaj kredoj de la tiamaj revoluciaj teorioj – alfrontis la grandajn mankojn de sperto kaj la absolutan nescion pri la sekvoj koncernantaj eĉ la revolucian procezon mem. La politika saĝeco de Lenino povis alfronti tiajn problemojn kaj siatempe apliki kaj reformi la necesajn rimedojn. Bedaŭrinde, li mortis antaŭ ol konstati la progreson de la procezo farita de saĝaj kaj pragmatikaj manoj kun la taŭga etiko. Oni ne povis fari socian sciencon eksperimentante homece kaj etike, kun la celo konstrui sistemon de ĉiuj kaj por ĉiuj, kiel tasko de tia socia revolucio. Stalino (kun la kromnomo Dzhugashvili, lia familinomo el lia naskiĝurbo Georgia) kaj multaj aliaj gvidantoj, sekvis ilin. Tamen, Stalino scipovis uzi sian lertecon kaj sukcesis iom post iom havi absolutan aŭtoritaton post la malsano kaj morto de Lenino. Oni konstatis lian profundan konon pri la metodoj kaj manieroj influi la homoj, propraj al la religia organizaĵo, kie li dum kvin jaroj instruiĝis tre juna kiel seminariano en Tbiliso, la ĉefurbo de lia naskiĝurbo. Iom post iom estis establitaj tre similaj formoj de disciplino kaj estrado en kaj el la Komunista Partio jam gvidanta la naskiĝantan Sovetunion. De tiam oni sukcesis apartigi iun ajn, kiu povos lin superi, kio faris lian figuron tre simila al tiu de la caro, kiu estis tre konata de multaj rusoj. La laboristoj kaj la kamparanoj formale regadis, sed la centralismaj indikoj determinis la vivon de la homoj kaj la estontecon de la tuta socio. La centralismaj metodoj, kiuj bazas sin sur la kredoj de la homoj, estas eterne efikaj en la religioj. Io baziĝinta sur la vivo post la morto devas nepre kuŝi sur la kredoj, ĉar ne ekzistas ia scienca pruvo pri tiu posta vivo. Pro tio la religioj ekzistas, kaj ili ekzistos ĉiam, kiam en tiu ĉi mondo iu kredas je la eterna vivo. Tamen, la ideoj pri revolucio devas konkretiĝi en pruveblaj faktoj – kiel okazas en la scienco – por ke tiu revolucio daŭros. Tiu estas probable unu el la multaj kialoj, pro kiuj la rusa revolucio fiaskis preskaŭ tri kvaronojn da jarcento poste. Post tiom da tempo la mistikon oni devas anstataŭigi per konstateblaj realoj korespondaj al ĝiaj propraj principoj. Oni ne povas arte daŭrigi la revoluciajn kredojn nur per sloganoj kaj disciplino. Se, krome, ili estas koruptitaj de trouzo de la povo, murdoj kaj koruptado – kiel bedaŭrinde okazis – la revoluciaj plimultoj perdas la fidon kaj povas detrui sian propran faron. Tio donos ekvivalentajn rezultojn sendepende de tio, ĉu regas caroj aŭ koruptaj estroj. Pri tio Fidel klare avertis en sia parolado de la 17-a de novembro 2005: „La povo de iu gvidanto estas tre granda, kiam la popolo fidas je li, je lia kapablo. Iu eraro de la homoj kun la plej granda aŭtoritato havos terurajn sekvojn, kaj tio okazis pli ol unu fojon en la revoluciaj procezoj.” Kiel oni laste asertis – okaze de la unujarcenta datreveno de la rusa revolucio – la ĉefa donitaĵo de tiu procezo estis, ke la malriĉuloj jes povas alpreni la povon, kiam ili estas instigataj de honestaj revoluciaj kredoj, kiuj antaŭanoncas la bonon de la plimultoj, de la malriĉuloj. Tiu revolucio estis kaj estas eksperimenta, scienca pruvo. Tiu historia procezo donis al ni unu plian gravan donitaĵon, el kiu oni povas multon lerni. La koruptado, la malrespektemo – de la proklamitajn ideojn – fare de la gvidantoj, la manko de etiko kaj la seniluziiĝo de la popoloj koncerne la promesojn je libereco kaj progreso por ĉiuj, povas fiaskigi iu ajn procezon. La revolucioj ne estas religioj. elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/11/11/legados-de-la-revolucion-rusa-ciencias-y-creencias-3-0/ |