Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
28-apr-2020
vlutermano

LabourStart, sindikata instanco ankaŭ en Esperanto (ericlee@laborstart.org) sendas la jenan alvokon:

"Vendredon je la sepa horo UTK, komenciĝos la unua tutmonda celebro de la 1-a de majo.

(Estos la 8-a horo en Londono, por scii la horon en via lando, alklaku tiun ligilon)

Tio estas la plej ambicia afero, kiun LabourStart provas. Kunlabore kun la Internacia sindikata konfederacio kaj ĉiuj internaciaj sindikataj federacioj, ni organizos 12-horan elsendon da videoj kaj eventoj realtempe el la sindikatoj de la tuta mondo. Ni kolektis videojn realigitajn specife por la 1-a de majo fare de sindikatoj de ĉiuj kontinentoj.

Ni sendos alvokon antaŭ la komenciĝo de la evento, kaj petos de vi vendredon, ke vi kuniĝu kun vi ĉe:

https://www.labourstart.org/mayday/

Tagon antaŭ la elsendo, ni esperas konigi al vi la provizoran programon.

Dum tiuj venontaj tagoj, ni bezonas vian helpon por konigi tiun nekredeblan eventon. Bonvolu noti la horon de la komenciĝo en vian notlibron kaj kuniĝu kun ni, kiam vi povas, laŭlonge de la tuta tago. Diskonigu la eventon en viaj sindikatoj per retmesaĝoj kaj sociaj retoj.

Se vi havas kontaktojn kun viaj lokaj komunikiloj (televido, radio, ĵurnaloj, ktp.) bonvolu informi ilin pri nia gazet-komunikaĵo kaj kuraĝigi ilin ĉeesti la eventon.En kelkaj lokoj, nia evento estos elsendita en la surlokaj televidkanaloj – ni instigas vin trovi multajn rimedojn cele al diskonigo de la evento al kiel eble plej granda nombro da personoj.

Nia 1-a de majo estas la internacia festo de la laboristoj – ĝi estos nek sufokita nek blokita.Vivu la internacia solidareco de la laboristoj!

Vivu la 1-a de majo !

Eric Lee"

Persone mi ŝatus nur rimarkigi, ke mi ne vidas la 1-an de Majo kiel

"Nia 1-a de majo estas la internacia festo de la laboristoj",

sed prefere tiel: Nia 1-a de Majo estas la internacia bataltago de la laboristoj.

Sed kiel ajn,mi deziras al vi festan bataltagon de la laboristoj por siaj rajtoj kaj interesoj.

Vilhelmo Lutermano