Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
23-okt-2020
vlutermano

Itala

Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio: Recenzo de

Xi Jinping: Regado de Ĉinio (3-a Volumo)

2020-10-23
 
 

En ĉi tiu volumo estas kolektitaj, laŭ temoj, kelkaj paroladoj de la Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko kaj ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping, de 2017 ĝis januaro 2020.

 

La titolo jam komprenigas nin, kiom giganta estas la tasko antaŭ ni.

 

Ĉinio estas la plej loĝata lando en la mondo. Preskaŭ 1,3 miliardoj da homoj estis kalkulitaj pasintjare. Laŭ malneta enlanda produkto (jaro 2018) ĝi estas la dua lando (13 092,70 mld da usonaj dolaroj) post Usono (20 510,60 mld da dolaroj), malproksime de la tria (Japanio, 5 070,27 mld da dolaroj) kaj kvara (Germanio 4 029,14 mld da dolaroj). Sed taksante la MEP je averaĝa aĉetpovo, Ĉinio estas senkompare la unua nacio en la mondo (27 308,86 mld da dolaroj), superante la tutan Eŭropan Union (22 774,16 mld da dolaroj) kaj Usonon (21 439,45 mld da dolaroj).

 

Rigardante ĉi tiujn datumojn en perspektivo, ni bone scias, kiel la lastaj jaroj estis nehaltigebla kreskado. Nur de 2017 ĝis la dua trimestro de 2019 la pliigoj (kvankam malpliiĝantaj) varias de 6,9 ĝis 6 procentoj. Krome, se la unua trimestro registros malkreskon de 6,8%, ĉiukaze pli limigitan ol en ĉiuj aliaj landoj, rekresko de 3,2% jam estas atendita en la dua duono. Alivorte, la ĉina ekonomio rekuperos la damaĝojn kaŭzitajn de la blokado kaj la sekva ekonomia recesio pli rapide ol iu ajn alia lando.

 

Ekonomiaj observantoj miras pri ĉi tiuj rezultoj kaj ekonomikistoj hastas por klarigi fenomenojn, kiuj pereigas la teoriojn, kiujn la okcidenta akademia penso donis por certaj dum jardekoj.

 

 

Kio estas Ĉinio?

 

Tiuj, kiuj serioze zorgas pri ĉi tiu lando dum la plej longa tempo, des malpli povas respondi al ĉi tiu demando. Ankaŭ ĉar, malgraŭ miljaraj trajtoj de kontinueco, moderna Ĉinio estas lando, kiu ŝanĝiĝas laŭ ritmo nekonata de la tuta homaro.

 

Ni povus demandi nin: kiel oni vivas en Ĉinio? Aŭ pli ĝuste, kiel vivas la ordinara civitano? Kaj la plej malfavorataj? La ĉinaj gvidantoj ne kaŝas la fortajn malegalecojn, kiuj afliktas la landon, inter urbo kaj kamparo, marbordaj regionoj kaj landinterno, riĉeco kaj malriĉeco. Sed ili asertas, ke ili efike alfrontas kaj batalas konkrete kontraŭ la obstakloj. La gvidantoj ne kaŝas la ekziston de modernaj fenomenoj, kiuj afliktas la plej grandan parton de la homaro: poluado, koruptado. Sed ĝi okupiĝas per videblaj kaj konkretaj klopodoj trakti kaj solvi ilin.

 

Kial ni faras ĉi tiujn konsiderojn, kiuj ŝajnas senrilataj al la artikoloj de la ĉina prezidanto? Ĉar ni volas inviti la leganton de ĉi tiu grava tria volumo aliri ĉi tiun mondon kun senpartieco, kun serena menso, rigardi mondon malproksiman de ni kun egalaj okuloj kaj poste elpensi sian propran ideon, ĉu favora, ĉu malfavora.

 

Post rompado de la longa diplomatia kaj komerca embargo, kiu celis ekonomie sufoki la landon, la ĉina gvidantaro malfermis sian ekonomion al la reguloj de la libera internacia merkato, kiuj en sia esenco reprezentas kapitalisman ekspluatadon. Fakte, la metaforo de Deng Xiaoping tiurilate estas konata, kiam li diris, ke malfermi la fenestrojn de la domo permesas ŝanĝi la aeron, sed samtempe ekzistas la risko, ke muŝoj povas eniri.

 

Tamen, por redukti la teknologian kaj produktan breĉon kun la aliaj landoj de la planedo kaj permesi ekonomian disvolviĝon, kiu ebligus eltiri pli ol 700 milionojn da homoj el malriĉeco, Ĉinio decidis iri ĉi tiun vojon.

 

La defio hodiaŭ estas regi ĉi tiujn malkonsekvencajn fenomenojn kaj igi la partion (ne ekonomiajn interesojn) la gvidisto kaj decidanto de la interesoj de ĉina popolo. Kaj ŝajnas, ke de ĉi tiu vidpunkto estas plena konscio, kiel montras la interesojn pri la ĉeesto de partiaj strukturoj en privataj kompanioj (kaj en eksterlandaj) kaj en la organizado de partiaj ĉeloj, kaj ankaŭ la totala centreco de la partio en la difino de la ekonomia plano kaj ĝia plena direktado en la ĉina socio.

 

Ĉinio hodiaŭ reprezentas landon, kiu havas ĉiun intereson garantii pacon kaj malpermesi militon, kaj regionan kaj eĉ pli tutmondan. Kaj pri tio ni nur povas ĝoji.

 

La temoj proponitaj de la prezidanto Xi Jinping estas tiaj, ke oni ne povas simple akcepti aŭ refuti ilin. Ili koncernas tre grandan parton de la monda loĝantaro kaj pli multe implikos la reston de la homaro. Tio ĉi estas historia realaĵo, kiu ne povas esti kaŝita nek haltigita perforte.

 

En la unua artikolo, la plej longa el tiuj prezentitaj, la Raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, en la kvina paragrafo - Apliki novan vizion pri disvolviĝo kaj disvolvi modernigitan ekonomion, en la paĝo 35 ni legas:

 

"5. Akcelu klopodojn por plibonigi la socialisman merkatan ekonomion.

 

Ni devas certigi liberajn fluojn de faktoroj, flekseblajn prezojn, justan kaj ordan konkurencon, kaj ke komerca pluvivo estu determinita de la konkurenco.

 

Ni plibonigos la sistemojn por administri diversajn specojn de ŝtataj havaĵoj kaj reformos la permesilan sistemon por ŝtataj kapitalaj operacioj. En la ŝtataj sektoroj ni intensigos la plibonigon de distribuado, strukturaj alĝustigoj kaj strategia reorganizado. Ni laboros por certigi, ke ŝtataj rimedoj konservu kaj pliigu sian valoron; ni subtenos ŝtatan kapitalon por plifortiĝi, fari pli bone, daŭre kreski kaj krei efikajn solvojn por eviti perdojn en ŝtataj rimedoj."

 

Estas malfacile priskribi pli koncize la duoblan vojon, sur kiu moviĝas la ĉina ekonomio, plastike priskribita per difino de socialisma merkata ekonomio.

 

En ĉi tiu kunteksto ni observas, kiel la ŝtato plenumas duoblan taskon. En unua frazo ekfunkciiĝas efika disvolva mekanismo, en kiu la ŝtato havas la rolon de kontrolisto, gvidisto, kiu postulas la regulojn al la merkato ĝuste por ke ĝi povu agi efike.

 

En la dua frazo, la emfazo estas sur la rolo de la ŝtato, ne nur kiel la reguliganto, kiel ni ĵus legis, sed kiel ekonomia aktoro. En nuntempa Ĉinio, la rimed-atribua mekanismo ja estas lasita al la merkato, sed la merkato ne estas sama al tiu, kiun ni trovas en la Okcidento.

 

En tia merkato la ŝtato agas per siaj kompanioj kaj ĝiaj terminaloj kaj ĝi estas reguligita per leĝoj kaj ligitaj al la Kvinjara Plano. Do privata agado (ĉina kaj fremda) estas permesata sed la privata individuo ne havas la fundamentajn levilojn de la ekonomio en siaj manoj, nek ĝi estas en pozicio influi politikan povon.

 

Ĝuste la foresto de ĉi tiuj mekanismoj karakterizas la merkaton en kapitalismaj landoj, kaj ĉefe la kapablo plani kaj regi la ekonomion kondukis al pli granda efikeco de la ĉina sistemo.

 

Ni ankaŭ volas mencii  la paĝon 42, en kiu la aliaj politikaj partioj ĉeestantaj en Ĉinio estas menciitaj kaj estas la heredaĵo de la historio de la ĉina revolucio. Ĉi tio mirigos la okcidentajn legantojn, sed tio estas la vero.

 

En Ĉinio estas aliaj politikaj partioj, kiuj "partoprenas la regadon" de la lando. Tute nature ĉi tiuj partioj akceptas la fundamentajn koordinatojn de la Respubliko, kiuj estas la socialisma sistemo, en la senco konkrete priskribita de la Komunista Partio.

 

En la sama Raporto, al la sepa paragrafo - Konstrui pli fortan kulturan solidecon kaj helpi la floradon de la socialisma kulturo, ni legas en la paĝo 44:

 

"1. Gardi la regantan pozicion en la ideologia laboro

 

Ideologio determinas la direkton, kiun kulturo devas preni kaj la vojon, kiun ĝi devas sekvi kaj laŭ kiu disvolviĝi. Ni devas daŭre adapti Marksismon al la ĉinaj kondiĉoj, ĝisdatigi ĝin kaj plibonigi ĝian popolan allogon. Ni disvolvos socialisman ideologion, kiu havos la kapablon kunigi kaj la povon inspiri homojn akcepti komunajn idealojn, kredojn, valorojn kaj moralajn inklinojn. Ni armos nin per teorio kaj pliigos la publikan allogon de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko. Ni multe laboros por studi kaj disvolvi marksisman teorion, ni laboros pli rapide por disvolvi filozofion kaj sociajn sciencojn kun ĉinaj trajtoj kaj ni disvolvos novan pensmanieron kun ĉinaj trajtoj."

 

Estas malfacile por ni okcidentanoj kompreni, kio estas marksismo kun ĉinaj trajtoj. Estas klare, ke la apliko de marksismo estas ĉiam lasita al la homoj, kiuj akceptis ĝin. La interpreto pri tio estas en la alianco, kiun disvolvis la sociaj klasoj en Ĉinio.

 

Se ĉi tiuj klasoj, kvankam diferencaj, estas ĉiuj submetitaj al la harmonio, kiun la socio devas reguligi, la kontraŭdiro ne estas forigita, sed administrata. Ĉi tiun penson jam havis Mao, kiam li parolis pri antagonismaj kaj neantagonismaj kontraŭdiroj. La defio estas enigi ideologion en la kontraŭdiron (ne antagonisman) kaj trovi sintezon.

 

Ĉi tiu alianco estas ikonografie reprezentita per la kvar steloj, kiuj ĉirkaŭas la plej grandan stelon, kiu estas la Komunista Partio, de la nacia flago. En la maoisma tradicio ĉi tiuj steloj reprezentas laboristojn, kamparanojn, etburĝojn kaj naciajn burĝojn.

 

Alia punkto, al kiu ni volas direkti la atenton de la leganto, troviĝas en la Parolado dum la Kvara Plena Sesio de la 19-a Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio. Ni legas en la paĝo 136:

 

"La 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en 2017 determinis ke kiel nia ĉefa celo por la mezo de tiu ĉi jarcento ni devas igi la disvolviĝon de Ĉinio tian, por ke ĝi iĝos granda moderna socialisma lando, prospera, forta, demokrata, kulture progresinta, harmonia kaj bela…”

 

Oni ne povas rifuzi Ĉinion reveni al la ĉefa rolo en la mondo, kiun ĝi havis dum jarmiloj. Ĉi tiun rolon tamen Ĉinio ne volas uzurpi, sed volas ĝin meriti per kolektiva klopodado, kiu igas la landon inda je tiu rolo. Por fari tion, Ĉinio povas nur progresi laŭ la vojo de modernigo, sen forigi subevoluon eĉ ne eblas pensi atingi nur unu el tiuj celoj.

 

Ĉinio kaj la cetera mondo

 

Se ĝis nun ni vidis kiel Ĉinio rigardas sin, ni nun vidu kiel ĝi proponas sin al la cetera mondo. En la Parolado por la Malferma Ceremonio de la Boao-Forumo por la Azia Jarkunveno de 2018 ni legas al la paĝo 228:

 

"Sendepende de la progreso atingita de Ĉinio, ni ne minacos iun ajn, ni ne serĉos renversi la nunan internacian sistemon, ni ne serĉos influkampojn. Ĉinio ĉiam havos firman intencon konstrui pacan mondon, kontribui al la tutmonda prospero kaj plenumi mondan ordon."

 

Jen la “polusa stelo” de la ekstera politiko de Ĉinio. Mi kredas, ke ekzistas fortaj kialoj por fidi je la sincereco de ĉi tiu propono. Mi ne volas apelacii al abstraktaj, moralaj aŭ eĉ filozofiaj konsideroj.

 

Ĉinio havas ĉion por gajni per justa konduto. Ĝi havas historion, demografian kaj ekonomian forton ĉe sia flanko, kaj la politika organizo havas tiun gradon de centralizo, kiu permesas al ĝi alfronti iun ajn defion pli bone ekipita ol iu ajn alia. Se necesus pli da pruvoj, la administrado de la pandemio pruvis ĝin ekster ĉia dubo.

 

De tiu ĉi vidpunkto estas strange aŭdi lingvaĵon kelkfoje similan al tiu de niaj okcidentaj gvidantoj, kiuj tiam alvokas sankciojn aŭ semas militojn kaj detruojn tra la mondo. Estas strange, ke la majstroj pri "libera merkata iniciato" alvokas tarifojn kaj atakas kiel "ŝtata helpo distordanta la konkurencon" la ĉinajn agojn, kiam ili estas la unuaj, kiuj sin ŝirmis en protektisma ekonomio kun la plej malefikaj privilegioj, kiel tiuj de la grandaj internaciaj monopoloj.

 

Estas strange, ke oni serĉas la “haron en la okulo” de la sendube grava ekologia problemo, kiu suferigas la ĉinan socion, kiam estas la grandaj okcidentaj plurnaciaj kompanioj, kiuj devas respondeci pri la plej granda parto de poluado en nia planedo, la armea komplekso de Usono kaj Nord-atlantika Traktat-Organizo tutunue.Estas strange, ke Usono, kiu sieĝas la ĉinan marbordon per sia floto, akuzas Ĉinion pri ekspansiismo.

 

Kaj ankoraŭ:

“En mondo, en kiu okazas ĉiam pli profunda tutmondiĝo, celi la 'leĝon de la ĝangalo' kaj la principon laŭ kiu 'la venkanto prenas ĉion' kondukas nenien. Inkluziva kresko estas la ĝusta maniero antaŭeniri. Landoj devas superi diferencojn kaj utiligi siajn respektivajn fortojn por celi inkluzivan kreskon alfrontante komunajn riskojn kaj defiojn”.

 

Ŝajnas al ni, ke ĉi tiu celo havas profundan signifon, pri kiu landoj tra la mondo kaj "bonvolaj homoj" devas pripensi.

 

Kun ĉi tiu recenzo - pri merkata socialismo, marksismo, modernigoj - ni ne volas esprimi senkritikan partoprenon de ĉi tiu penso kaj ĉi tiu politiko. Ni esperas doni interpreton, kiel eble plej honestan, rilate al tio, kion proponas la ĉina gvidanto.

 

Ĉinio hodiaŭ havas neniun intereson proponi sin kiel la motoro de la komunisma revolucio en la mondo. Ĝi havas rilatojn kun pli ol cent komunistaj partioj, inkluzive de la nia, sed ne montras intereson proponi sin kiel parton aŭ eĉ malpli kiel gvidon por nova Komunista Internacio.

 

Pli ol 70 jarojn post sia fondiĝo, Ĉina Popola Respubliko faris grandegan marŝadon en ekonomio kaj socia vivo. Ĉi tio eblis danke al la konstanta gvidado de la Komunista Partio kaj ĝia estraro, kiu disvolvis la teorion de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kiu enriĉiĝis per la konkreta sperto de la registaro de la plej popolriĉa nacio en la mondo per la marksismaj principoj kaj kun la teoria kontribuo de ĝiaj gvidantoj.

 

La krea disvolviĝo de socialismaj teorioj, surbaze de marksismo-leninismo, de la pensoj de Mao Zedong, de la teorio de Deng Xiaoping, de la kontribuo de Jiang Zemin kaj Hu Jintao, de la pensoj de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por la Nova Epoko, ili riĉigis la teoriojn de la ĉinaj komunistoj per esencaj armiloj por la politika batalo por defendi socialismon.

 

Des pli hodiaŭ, kiam Usono celas la uson-ĉinan kolizion kiel premilon kun la intenco renversi (aŭ almenaŭ haltigi) la Ĉinan Popolan Respublikon. La ekonomia krizo trafanta la laboristojn de la kapitalismaj landoj kaj la sekvoj de la Kovim-19-pandemio diras al ni pri la klopodo de Usono kaj de la plej konservativaj kaj reakciaj sektoroj en la mondo malebligi progreseman elirejon al la homaro.

 

Pro tiuj ĉi kialoj, la kompreno de la pensado de ĉinaj komunistoj, kompreno bazita sur faktoj, ne la karikaturoj transdonitaj de la okcidenta amaskomunikila sistemo, fariĝas hodiaŭ fundamenta, ne por mezuri la gradon de proksimeco aŭ distanco de nia (pensado), sed por havi precizan percepton pri tio, kio okazas en la mondo kaj efike kontraŭas la usonan aliron kaj ĝian deziron al la nekontraŭata dominado sur la popoloj de la tuta mondo.

 

Recenzo de Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio