Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
13-maj-2024
vlutermano

Rüdiger RAULS: Klasbatalo sen klaskonscio

Bazoj

La frazo de Markso, ke la estado determinas la konscion, estas verŝajne la plej konata. Tiu ĉi eldiro pri la interrilato inter estado kaj konscio validas nuntempe same kiel antaŭ cent jaroj, kvankam la mondo intertempe ege ŝanĝiĝis. Objektive, la proletaro kiel klaso daŭre ekzistas, sed la kondiĉoj por evoluo de la konscio fariĝis aliaj. La laborista klaso jam ne komprenas sin kiel tia.

Al la proleto de la 19-a jarcento liaj viv-cirkonstancoj ĉiutage evidentigis lian klasan apartenon. Ĉie en lia ĉiutaga vivo li estis kune kun amasoj da siaspeculoj kaj spertis sin mem kiel parton de tiuj ĉi amasoj. En la “lukazernoj” [la simplegaj grandaj ludomoj kun loĝejetoj por laboristoj -vl] ili kundividis la samajn spacetojn de siaj kadukaj dormejoj, ne malofte eĉ la saman liton en la ŝanĝo de la laborhoroj en la fabrikoj.

Unu ĉe la alia ili agadis ĉe siaj laborlokoj kaj muntadbendoj aŭ kvazaŭ formikoj diligente moviĝis tra la laborhaloj. La sento esti amaso, sub tiaj cirkonstancoj, estis preskaŭ neevitebla. Sed tio ne signifas – kiel iuj maldekstruloj interpretas la marksan eldiron –, ke tiu ĉi klasa sento ankaŭ nepre produktis politikan klaskonscion.

La vivcirkonstancoj de la nuntempaj proletoj estas, male, pli stampita de izoliteco. Tiu ĉi regas ĉie ĉe la laborloko, en la anonimeco de la grandaj urboj, sed ankaŭ en la retiriĝo de la envicaj domaroj. La nuntempaj laborhaloj estas preskaŭ senhomaj. La malmultaj laboristoj malaperas inter la maŝinoj. En oficejegoj la dungitoj sidas kvazaŭ en abelaj ĉeloj, disigitaj unu de la alia.

La familioj fariĝas pli malgrandaj, la spacaj distancoj inter iliaj membroj, male, pli grandaj. La generacioj dis-viv-iĝas, ankaŭ ĉiam malpli komprenas unu la alian. La moderna proleto ĉiam pli ofte spertas sin sola. Sub tiaj cirkonstancoj la disvolvado de klaskonscio estas esence pli malfacila ol sub la kondiĉoj tempe de Markso.

Konsciiĝo

Al tiuj ĉi izolitaj vivcirkonstanoj aldoniĝas kiel kroma disigo la misinformado fare de la komunikiloj, kiuj stampas la socian konscion. En la abundego da informoj la konsumanto de komunikiloj perdas la rigardon al la esencaj punktoj. La homo estas sola kun la inundo da informoj, kies fonaj interesoj estas ĉiam pli malfacile ekkon- ebl-aj.

Apenaŭ okazas pli profunda analizado de la evoluoj, kaj eĉ malpli la prezentado de la pelfortoj en tiuj evoluoj, kaj de la interesoj kiuj ilin agigas. Tio ne okazas nur pro manko de politika volo, sed ankaŭ grandparte pro nekapablo de la informantoj. La ĉie aktiva supraĵa rigardmaniero al faktoj maltrejnigis la kapablon iri ĝisfunde.

Tiu ĉi nekapablo atingis la tutan socion kaj ne haltas antaŭ la klasoj kaj antaŭ ties bildo pri si mem. Ne nur la proletaro, ankaŭ la burĝaro jam ne komprenas sin kiel klason, kaj laŭ tio, ĉe ambaŭ klasoj, ne troveblas klaskonscio. Sekve ankaŭ ne ekzistas gravaj institucioj kiuj prezentas kaj interpretas la evoluojn en la socio ekskluzive el la vidpunkto de la proletara klasa intereso.

La membroj mem de la klasoj jam ne kapablas kompreni kaj uzi tiujn nociojn. Ili ne vidas sin kiel proletojn kaj ankaŭ ne kiel burĝojn. La grandaj kapital-posedantoj de la modernaj usonaj entreprenoj pri artefarita teĥniko, ekzemple Mark Zuckerberg, Elon Musk kaj aliaj, ne komprenas sin kiel membrojn de la politika klaso burĝaro, sed pli kiel sportŝuon portanta amiko apude. Kaj ankaŭ ĉe la proleto la sola posedo konsistas jam ne el multnombra idaro (de kiu tiu ĉi nocio ĉe Markso estis derivita). Ankaŭ la nuntempa proleto intertempe povas perdi pli ol nur siajn katenojn.

Kio restis de la klasbatalo

Post la pereo de la sovetia socialismo regas politikaj kondiĉoj, en kiuj klasbataloj mondvaste ne plu okazas. Aktuale ja okazas multaj konfliktoj, parte ankaŭ milite, en kiuj naciaj, etnaj kaj ankaŭ ekonomiaj grupoj volas trudi siajn respektivajn interesojn. Sed tiuj estas interesbataloj, ne klasbataloj.

En Ukrajnujo aktuale okazas vicmilito inter la NATO-Okcidento kaj Ruslando pri la novformado de la internaciaj politikaj kaj ankaŭ ekonomiaj interrilatoj. La fortrilato inter la politika Okcidento kiel la ĝisnuna reganto de la mondo ŝanĝiĝis favore al supren irantaj landoj kiel Ruslando, Ĉinujo, Barato kaj multaj kromaj. La evoluo de la BRICS-ŝtatoj indikas al la Okcidento la limojn de ĝia potenco.

Sed ĉiuj ĉi konfliktoj ne estas klasbataloj. Ili ne estas kompareblaj kun la alfrontiĝo inter proletaro kaj burĝaro, kiuj nepacigeble kontraŭstaris unu la alian en la tempo inter la du mondmilitoj. Tiutempe la luktado estis tiom akriĝinta, ĉar temis pri la politika potenco super la socio. Al la klaskonscia proletaro, kiu batalis por la socialismo kiel ĝia profunde propra socia ordo, kontraŭstaris burĝaro devigata batali por konservi sian propran klasan regadon.

Ekde la venko de la revolucio en Ruslando la burĝaro troviĝis en defendbatalo kontraŭ malamiko, kiu konsciis pri sia aparta socia kaj historia graveco, la proletaro. La baraktado de la komunista movado por superi la kapitalismon dum longa tempo orientis sin laŭ la tiama karaktero de la klasbatalo inter la du mondmilitoj. Sed hodiaŭ por tio mankas la bazoj.

Hodiaŭ preskaŭ ne ekzistas klaskonscio de la proletaro ekstere de landoj kiel Ĉinlando, Vjetnamujo kaj Kubo, kie ĝi jam atingis la politikan potencon. Sed iliaj komunistaj partioj jam ne troviĝas en batalo por la politika potenco. Ilia tasko hodiaŭ konsistas en la konstruado de la socialisma socio, do en la disvolvado de la vivobazoj por la propraj civitanoj.

La koncepto de eksporto de la revolucio, uzita en la komencaj tempoj de la Sovetunio kaj ankaŭ de la Popolrespubliko Ĉinujo por sekurigi la propran socian transformegon, estis forlasita. Oni ekkonis, ke revolucio ne eksporteblas, se en la cellandoj la superado de la kapitalismo ne staras sur la tagordo.

Nenia emo je socialismo

Ĉu tio nun signifas, ke la socialismo troviĝu en la rubejo de la historio? Ĉiukaze la komunistaj partioj, per tiu ĉi nocio, povas logi neniun. Ĉu tio estas kaŭzita de la socialismo aŭ de la prezent-maniero de tiuj partioj? Vide al la sukcesoj de la Komunista Partio en Aŭstrujo kun parte duciferaj rezultoj en la grandaj urboj de la lando, necesas meti la demandon tiel klare.

Tio signifas, ke la nomo “komunista” ne estas per si mem timigilo, se eblas ligi ĝin kun politiko, kiun la civitanoj povas aprezi. Sed kun la ĝenerala nocio socialismo la plej multaj okcidentanoj ligas tiujn unuflankajn prezentadojn pri la realo en Sovetio kaj en la GDR [Germana Demokratia Respubliko, kiu per decido de sia parlamento aliĝis al la okcidentgermana Federacia Respubliko -vl], per kiuj la okcidentaj opini-faruloj inundis la salonojn de sia publiko.

Kvankam ĝi en la GDR kaj en Sovetio perceptata supozeble estis perceptata tute alie ol en la Okcidento, la plej multaj, kiuj mem spertis ĝin, ankaŭ en tiuj regionoj ne volas rehavi tiun socialismon. Tiu ĝia frua formo malnoviĝis. Ĝi grandparte baziĝis sur socia kaj ekonomia evolustato, kiu en la plej multaj postsekvaj ŝtatoj hodiaŭ estas superita.

Aliflanke, la komunistoj en la Okcidento povas prezenti nur la ĝeneralajn eldirojn precipe de la klasikuloj de la laborista movado. Sed en ili estas malmulte da konkreto, ĉar ili malmulton diris pri la temo socialismo. Kiel ili povintus tion? Ili mem ja neniam vivis en tiaj socioj kaj ne estis alfrontitaj al ties problemoj.

Sed ĉiuj ĉi demandoj estas vanaj, ĉar la socialismo en la Okcidento tute ne staras sur la tagordo. Tio tamen ne signifas, ke la afero restos tia. La mondo estas en plena ŝanĝiĝo, kaj tio ne evitas la okcidentajn sociojn. […]

Sed al tiuj evoluoj ne taŭge respondeblas per paroloj de klasbatalo el tempoj pasintaj. Ili ne donas respondojn al la nuntempaj demandoj. Sed ja necesas: Ekkoni la demandojn, kiuj hodiaŭ movas la mensojn de la homoj, kaj prezenti respondojn, kiuj proponas ne nur klarigojn, sed ankaŭ eblecojn agi. Nur ekkoni la staton de la socio, sen per tio ankaŭ fariĝi kapabla agi, kondukas la homon en malesperon kaj senkuraĝiĝon.

Klasbatalo hodiaŭ

Ĉu tio signifas, ke ni faru nenion kaj atendu pli bonajn tempojn? Tute ne. Ĝi signifas unuavice: pripensi la nunajn kondiĉojn kaj konsciigi iliajn ŝanĝiĝojn per komparo kun antaŭaj tempoj. Ĝi signifas: proponi agmanierojn kaj fareblajn paŝojn, kiuj iom proksimiĝas al la celo. Sed kiu estas la celo? Kien ĉio ĉi konduku, en kiu direkto la evoluo de la homaro moviĝas?

Sub akraj kaj perdoriĉaj bataloj, kiuj ofte kondukis ankaŭ al malvenkoj kaj senfortiĝo, la homaro ĉiam denove kreis novajn sociformojn, kiuj apogis ĝian progresadon: el la malriĉeco al sekurigo de la vivobazoj kaj eĉ al bonstato, el subpremado kaj sklaveco al pli da libereco kaj al disvolvado de la homa genieco, el malespero al perspektivo de la estonteco de frateco kaj solidareco. Ĉiuj ĉi evoluaj paŝoj estis ligitaj kun novaj sociaj ordoj, kiuj donis pli da spaco al realigo de tiuj ĉi bezonoj.

La superado de la kapitalismo ĉiam pli trudiĝas, ĉar ĝi ĉiam pli ofte baras la vojon al progresado de la homaro. La demandoj: kiel tio okazu kaj kien tio konduku, estas procezo de klariĝo. Sed por tiu ĉi klariĝa procezo ne taŭgas imagoj de klasbatalo kiuj devenas el pensado kaj elpaŝado en tempo inter la du mondmilitoj.

Tiu tempo estis alia kaj ankaŭ ĝiaj defioj estis aliaj. La batalo inter la klasoj estis la esenca trajto de la tiama klasbatalo. Multaj apogantoj de la socialismo pri tiu nocio aparte reliefigis la batalon kaj malpli atentigis la klason, la helpadon al ĝia konscio. Tio montriĝas en bataleca elpaŝado kaj en vortradikala lingvaĵo, kion multaj homoj ne komprenas kaj kio ilin eĉ fortimigas.

Klasbatalo estas la rimedo por trudi la interesojn de la plimulto. Sed ĝiaj kondiĉoj konstante ŝanĝiĝas kun la sociaj ŝanĝiĝoj. Tio hodiaŭ signifas: Malpli da batalo kaj pli da konsciigo. Provi kompreni tion, kio evoluas en la socio kaj kio ĉe tio estas nia intereso, do la intereso de la simplaj homoj kun malmulte da povo, sed kun multe da krea forto.

Kvankam ni ne plu aspektas kiel la proletoj de antaŭaj tempoj kaj ankaŭ ne vidas nin mem kiel tiaj, ni tamen, same kiel ili, estas ekonomie dependaj. Eta grupo kun giganta kapitalposedo decidas pri la sorto de la grandega plimulto. Tio ĝis hodiaŭ ne ŝanĝiĝis, sed ĝuste tio estas ŝanĝenda.

Rüdiger Rauls estas reprografiisto kaj aŭtoro de libroj. Li prizorgas la blogon Politische Analyse [Politika analizado: https://friedert.online/meinung/195556-rechtsabbiegen-verboten/]

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 12-an de Majo 2024