(En la ĉi-suba kompilaĵo ni provas prilumi la okazintaĵojn de 1956 per la vortoj de János Kádár. La citaĵoj en ĝi estis kompilitaj el eldonaĵoj, enhavantaj liajn paroladojn.)
La vivo volis tion, ke la hungaran popolon, ekirintan sur la vojo al konstruado de socialismo, trafu gravaj defioj en 1956. La hejmlandaj fortoj reakciaj, kuraĝigitaj kaj apogitaj de la internacia imperiismo, utiligante la perpleksiĝon de adeptoj de socialismo kaj la subminan laboron de reviziistoj kaj baziĝante sur konataj kaj veraj eraroj, eksplodigis sangan kontraŭ-revolucian ribelon.
Sed ne kredu, ke la konstruado de socialismo nun estas pli simpla, ol kia la defio en 1956 estis. Tiu ĉi estis situacio kritika, sed la demandoj estis simpligitaj, oni povis relative facile respondi la demandon pri tio, ĉu iri plu dekstren aŭ maldekstren, ĉu agi por aŭ kontraŭ socialismo.
La plimulto de la nunaj partianoj, ties 67 %-oj, partianiĝis post 1956.
Nia partio vere ellernis la politikadon. Ĝi lernis tion, kio por ni en 1956 plej necesis: diferencigi, do distingi homojn. Ĉar tio estas ne tiel simpla, ke iu nun staras sur unu flanko, alia sur la alia flanko, kaj tiam aŭ ni ekstermas ĉiujn homojn sur la alia flanko, aŭ ili nin. La fronto ĉi tie estis pli komplika kaj malfacila. Nia partio, bonŝance, scipovis distingi, dividi la homojn, amasiĝintajn sur la alia flanko, respektive konduki tiujn homojn sur la ĝustan vojon, kies loko estas sur ĉi tiu flanko. La vera laboro komunista konsistas en ĉi tio. Ĉar se pri iu homo mi konstatas, ke li aŭ ŝi estas elemento reakcia, konstraŭsocia, kaj per tio mi ankaŭ finis mian socian laboron, tio fareblas en unu momento. Sed povas okazi ankaŭ tio, ke ĉe homo ni devas tra multa tempo pene pavumi ties vojon al ni.
Mi legis la personajn memuarojn de Horthy1. Unu el ties ĉapitroj titoliĝis „Kontraŭ-revolucio”. Nu, jen, kia turniĝo okazis en la mondo – mi diris al mi – en 1919 oni ankoraŭ nomis laŭ ties nomo la kontraŭ-revolucion. Ĉar imperiistoj jam ne konfesas publike, ke ili faras kontraŭ-revolucion, ili trudiĝas diri, ke – ili faras revolucion. Sed nun jam ĉiuj pensipovaj homoj en la mondo scias, ke la signifon de vortoj liveras agoj, faktoj, tiel ĉiuj scias ankaŭ, kio estas la vero en ĉi tiu demando.
Ilustraĵe mi memorigas pri tio, kion la granda hungara poeto, Ady skribis antaŭ pli ol duona jarcento: „Naciismo estas ne patriotismo. Tiu, kiu estas malamiko de la klopodo al io pli bona, al senkondiĉa libereco de la homa spirito, estas patruj-perfidanto, eĉ se tiu faras neniom pli ol kantadas la nacian himnon.”. El tiu naciisma „patriotismo”, kiu tretis sur la fortojn de la progreso, nia popolo vidis sufiĉe en la kvarona jarcento de la horthysma kontraŭ-revolucio, en la luktado por la potenco inter 1945 kaj 1948, kaj por kelkaj tagoj eĉ en 1956. Dum la hodiaŭan patriotismon, ligitan al naciaj sentoj kaj vivinteresoj de nia popolo, al la pura patriotismo de Ady kaj pri la esenco de la afero esprimas ĝustamaniere la dokumento de la popolfronto, dirante: „Plenumi sian mision nia patrujo povas sole tiam, se ĝi fariĝas moderna lando socialisma, nia popolo - socialisma popolo. Tio ĉi estas granda tasko historia, kaj tio, kiom rapide kaj sukcese ĝin plenumas la nuna kaj estontaj generacioj, ne lastavice dependas de la socialismaj memkonscio kaj patriotismo de nia popolo.”
Antaŭ dek-kelkaj jaroj, en la tagoj de la furiozado de la kontraŭ-revolucia ribelo en 1956 oni estus apenaŭ pensinta pri tio, ke la plej grava karakterizo de Hungario en 1968 estos la ordo kaj kvieteco, baziĝantaj sur ekvilibrigitaj kaj solidaj interrilatoj socialismaj. Kaj tio tamen efektiviĝis. Danke unuavice al tio, ke la partio, gajninte la apogon de la laborista klaso kaj de la popolo, likvidis dogmemon kaj reviziismon, politike izolis kaj disbatis la kontraŭ-revoluciajn fortojn burĝajn.
Memori kaj paroli pri Mező Imre2 estas korŝira doloro kaj fieraĵo por ĉiuj, kiuj lin konis de proksime. Lia manko nin doloras, sed ni pensas kun fiero pro tio, ke niaj partio kaj laborista klaso edukis kaj donis al ni tiel eminentan batalanton, heroon por la prava afero. K-don Mező Imre mi ekkonis antaŭ 20 jaroj, post la liberiĝo de Hungario kaj lia reveno el sia Francia ekziliĝo, en la sidejo de la Komunista Partio en la placo de Köztársaság (=Respubliko). Tio ĉi estas kvazaŭ simbolo por mi, ĉar mi lin por la lasta fojo vidis sur lia posteno batala, frontantan kontraŭ la atakantaj kontraŭ-revolucianoj en la sama konstruaĵo, en la krepuska vespero de la 29-a de oktobro 1956. Dum nia lasta renkontiĝo, en same tiel grava situacio, kiel dum la unua, li petis de ni kaj entreprenis novajn partiajn komision, laboron. Labori kaj batali por komunismo, jen la enhavo kaj celo de la vivo de Mező Imre. Pri li paroli mi povas kiel persona atestanto. Mi lin konis proksime kaj bone. Ni kune laboris plurfoje kaj plurajn jarojn. Nin interkonatigis la partia laboro. Mi opinias mia bonŝanco tion, ke mi povis akiri lian amikecon. Sed liajn eminentan marksisman klerecon, senkompromisan fidelecon principan, oferemon kaj filantropismon konis centoj kaj miloj. Liaj nerompebla volforto, celkonscio estis mirindaj. Sufiĉas pensi pri tio, kiel fariĝis li el analfabeta vilaĝa junulo de 16 jaroĵ homo kun vastronda klereco, parolkapablo en pluraj lingvoj, komunisto. Li travagis la pejzaĝojn de Germanio, Belgio, de la duona Eŭropo. Li finiris la vojon de revoluciuloj. Li ĉiam batalis per la forto de la vorto, kaj per armilo, ĉiam per tiu aktuale necesa, por la prava afero de laboruloj, kontraŭ la ekspluatantoj, kontraŭ la plej kruela malamiko de popoloj, la faŝismo. Reveninte en sian arde amatan patujon, li senlace batalis por la potenco de la laboristaro, por la fundamentado de socialismo. En la klopodo por niaj socialismaj atingaĵoj Mező Imre partoprenis per siaj intelekto, korö, siaj manoj, kaj por ilia defendo li oferis sian vivon. La konscio de tio, ke Mező Imre estis vera komunisto, patrioto, granda homo, kreskis kune kun la paso de tempo. Lia kreaĵo, farita kune kun milionoj da homoj, estas nia libera patrujo, ties ĉefurbo, Budapeŝt. Lian eternan triumfon heroldas ĉi tioj. Ni devas rememori liajn modelajn vivon kaj morton.
En 1956, kiam oni devis refoje batali en la defendo de la laborista potenco kaj socialismo, en la bataloj ni perdis tiajn heroojn niajn, kiel Mező Imter, Kalamár József, Kállai Éva, Biksza Miklós, Sziklai Sándor, Asztalos János. Ni memoras kun funebro pri tiuj niaj kamaradoj – Rajk László, Szőnyi Tibor, Szalai András, Riesz István, Pálffy György, Sólyom László kaj aliaj3 –, kiuj en sia vivo estis fidelaj batalantoj de la laborista klaso kaj mortis kiel viktimoj de la persona kulto. Tiuj komunistoj, niaj batal-kamaradoj, kiuj devis morti propagadante la ideojn de socialismo, libereco de la laborista klaso kaj de la popolo, kuŝas en centoj kaj miloj da signitaj aŭ nesignitaj tomboj.
Ĉi tiuj gravaj eraroj ekde 1953 kaŭzis politikan krizon, klare videblan, kaj fine, rezulte de la implikiĝo kaj aktivado de reviziistoj, klasaj malamikoj, la internacia imperiismo kondukis al la kontraŭ-revolucia ribelo en oktobro de 1956. La potenco de nia laborista klaso, nia reĝimo, ĉiuj socialismaj triumfoj de nia popolo alfrontis gravan danĝeron. Karaj gekamaradoj! La eliran vojon el la peza situacio aŭtune de 1956 refoje montris hungaraj komunistoj, nia reorganiziĝinta partio. Nia partio, radikale rompante kun la eraroj de la antaŭa reĝimo, eliminante la distordojn, apogante sin sur la laboristan partion, la popolon, helpe de Sovetunio kaj ĝuante la apogon de la internacia movado komunisma kondukis kaj la batalon al triumfo.
La Hungara Socialisma Laborista Partio en novembro de 1956 batalis kontraŭ la kontraŭ-revolucia, armita ribelo, kaj kun decida forto, sufiĉa deciditeco batis dekstren, direktinta la ĉefan baton sur reviziismon, la kontraŭ-revoluciajn fortojn. Tamen, ĝi deklaris kaj efektivigis dufrontan batalon en tiu senco, ke ĝi batalis ankaŭ kontraŭ la dekstrularo, rompante kun la dogmema, sektisma „maldekstrularo”, kun ties metodoj, tolerante nenie, en neniu rilato ties renoviĝon.
Censuro ĉe ni ne ekzistas, nek ekzistis, sed la leĝoj malpermesas kaj punas la militan incitadon, ksenofobion kontraŭ aliaj popoloj, la incitadon kontraŭ rasoj, konfesioj kaj la reĝimo. Ni ne forgesas kaj oni ne forgesu, ke en aŭtuno de 1956 unu el la sangaj bataloj por la potenco okazis ĝuste antaŭ la konstruaĵo de la Radio, por ties ekhavo. La menciitaj eraroj estis gravaj kaj aperis sur malsamaj terenoj, ankaŭ rilate la kamparanaron. La eraroj, faritaj en tiuj jaroj, subminis, malfortigis la aliancon laboristan-kamparanan. Ĉi tio liveris favoran oportunon por ĉiuj malamikoj de la hungara demokratio popola, de nia demokratia ŝtato popola – por la malamikoj en- kaj eksterlandaj – por organizi atakon kaj ŝturmon por la likvido de la popola respubliko kaj por retroturnado de la rado de la historio.
En 1956, kiam la historio metis la demandon al la kamparanaro kien kaj kun kiuj iri plu, kiam temis pri la savo de la popola respubliko kaj sekurigo de la vojo al la progreso por nia popolo, la kamparanaro ekzameniĝis antaŭ la historio. Ĝi pledis ne por la kontraŭ-revolucio, sed por la laborista klaso kaj por la restaŭrado kaj solidigo de la interna ordo, la certigo de libereco, suvereneco. Tio ĉi refoje estis periodo, kiam la alianco laborista-kamparanara refoje eltenis la provon de la historio
La vastronda polemiko pri la Hungariaj okazintaĵoj en 1956, kaj pri la prijuĝo de la Ĉeĥoslovakiaj okazintaĵoj, daŭrantaj eĉ hodiaŭ, same konvinke pruvas, kiel grava demando de la internacia klasbatalo estas la evoluo, eventuale la stagnado, krizo de socialisma lando kaj ankaŭ tion, ke en la prijuĝo de ĉi tioj decida estas la vidpunkto klasa.
Tion scias ankaŭ niaj italaj amikoj, ke hungaraj komunistoj en la lastaj tempoj batalis gravajn batalojn. Ili scias, ke fine de la kvardekaj kaj komence de la kvindekaj jaroj unuflanke la dogmema, sektisma politiko de la Rákosi4-reĝimo, la reviziismo en la grupo de la Nagy Imre-tipo, la batalo inter ĉi tiuj koterioj, aliflanke la subminado kaj senkaŝa atako de la klasamikaro kaj imperiistoj kondukis al grava, longe daŭrinta krizo en la partio. Kaj ĉio ĉi en 1956 kondukis al la kontraŭ-revolucia ribelo en Hungario.
Ankaŭ mi ĉiuokaze atentigas pri la diferencoj, malsamaj trajtoj inter la eventoj en 1956 en Hungario kaj tiuj, lastatempe okazintajn en Ĉeĥoslovakio. Samtempe, mia profunda konvinko estas tio, ke esence temas pri samaj aferoj. Ne forgesu, ke la senkaŝa krizo en Hungario komenciĝis en la somero de 1953, kaj kun kreskanta mezuro daŭris ĝis la aŭtuno de 1956, tiu reviziisma detruado idea kaj anima, kies celo estis ŝanceli la aplombon de adeptoj de socialismo, konfuzi ilian celkonscian pensadon, do daŭris tra pli ol 3 jaroj. El ĉi tio poste sekvis tio, ke la veraj faŝistoj, imperiismaj agentoj, milit-krimuloj sukcesis mobilizi certan kvanton da studentoj, aliaj gejunuloj kaj aliajn, kiuj malgraŭ sia propra volo elpaŝis kiel kontraŭ-revoluciaj fortoj.
En la batalo la plej grava ni opiniis – demonstrante la esencon de la okazintaĵoj kaj propagadante niajn starpunktojn – klarigi tion, pri kio temas por helpi ĉiujn okupi sian ĝustan lokon. Mobilizi grandajn amasojn la kontraŭ-revoluciuloj scipovis ne tiel, kiel organizi stratajn manifestaciojn. Tio kelkloke okazis, ke marŝadis 400 aŭ 500 homoj, propagadante la plaĉajn, kamuflitajn sloganojn de la kontraŭ-revoluciuloj. Tie aŭdeblis ĉiaj sloganoj, eĉ tiaj, kiel „Vivu reĝo Stefano!” - kiu mortis jam antaŭ milo da jaroj – kaj ke „ĉiuj hungaraj fratoj …”, nur tiajn ne, kiel „vivu la kontraŭ-revolucio”. La manfestacianta amaso venis, kaj antaŭ ni staris la demando „kion fari?”.Koncerne la potencon kompromiso ne ekzistas. Tiu, kiu perforte atakas la laboristan potencon, la socialisman reĝimon, devas esti perforte rebatita, li, ŝi estu de ajna deveno, ĉu partiano aŭ ne-partiano. Ĉi-rilate kompromiso ne eblas.
Venis ne nur veraj kontraŭ-revoluciuloj, sed ankaŭ aliaj, kaj ni opiniis grava dispartigi ilin. La plej granda rezulto de la batalo de nia partio estis la sukceso en mallonga tempo partigi la nekonscie malamikajn, trompitajn homojn disde la politike konsciaj malamikoj, kaj la antaŭaj prenis la flankon de la afero de la popolo kaj socialismo. La demando ankoraŭ estus longe analizebla, sed ĉi-kaze aparte grava ni opinias la distingon inter la veraj malamikoj klasaj kaj la trompitoj, hazarde aldrivitoj en la batalon, malkaŝe propagadante la celon, nekompromisante eĉ iote en la demando pri la potenco, ĉar tiel malkaŝi la malamikon kaj triumfi en la batalo estas pli facila.
Kiam partio, akirinta la potencon, iĝas partio reganta, tiam ĝi povas facile trafi en la miskredon, ke por ĝi la idealo, la konvinkado estas jam malpli grava. En la 1950-aj jaroj tiun eraron faris ankaŭ ni, kaj ĝin ni scipovas ankaŭ refoje fari, se ni agas malsaĝe. Post 1956 nin kondukis ne la emo venĝi. Niaj plej gravaj armilo kaj rimedo estis la idealo, kaj ni disponis des pli da fortoj, ni scipovis ju pli da homoj konvinki, gajni por nia afero.
Ĉiuj, kiuj, miskonsultinte la kalendaron, kredis esti en aŭgusto de 1919, akuzu sin mem. Tiuj sinjoroj devus rekonsulti la kalendaron kaj liberigi sin de la etoso de 1956, ĉar de tiam pasis jam du jaroj, aldone du jaroj ne ordinaraj. En la pasintaj du jaroj en Hungario sin montris ne malmulte da tiaj ĵurnalistoj, aliaj sinjoroj, kiuj estis salajritaj de grandaj agentejoj okcidentaj. De tiuj sinjoroj iliaj ĉefuloj povus atendi, krom misinformoj – almenaŭ por interna uzado –, ankaŭ aŭtentajn informojn.
La ekzemploj de la kontraŭ-revolucioj de 1919 kaj 1956 klare atestas, ke la ekspluatintoj ne paciĝas kun la perdo de sia potenco.
La hungara proletaro en 1919 kaj post 1945 la potencon akiris sen pafo eĉ de unu kuglo. Kaj la burĝaro faris kion? - En 1919, tiel same, kiel en 1956, sin aliancante kun la internacia burĝaro, ĝi eltrudis intercivitanan militon. Ni ne akrigas la konflikton, sed, atakite per armiloj, nin defendas per armiloj.
La naciismo en la ideologio de la kontraŭ-revolucio – tempe de la Horthy-reĝimo kaj ankaŭ en 1956 – ludis signifan rolon. La penetriĝon en grandajn amasojn kaj la flamiĝon de naciismo faciligis la cirkonstanco, ke la bataloj kontraŭ fremdulaj (turka, germana) subpremoj tra jarcentoj tre fortigis la nacian sentemon ĝeneralan. La burĝa naciismo en 1848, kiam en a tagordo estis la burĝa transformiĝado kaj elbetalado de nacia sendependeco, ankoraŭ ludis rolon progresivan, sed ekde la dua duono de la XIX-a jc. ĝi iĝis pli kaj pli unusence reakcia. La Hungariaj klasoj regintaj utiligis la ideon de naciismo en la intereso de siaj celoj. Alfrontite al la Habsburgoj, la aŭstraj klasoj regintaj, ili rezignis la suverenecon de la lando, rekompence ili ricevis la rajton subpremi la naciajn minoritatojn Hungariajn. La naciismon en la interna politiko inter la du militoj ili utiligis por kaŝi la klasajn antagonismojn, en la ekstera politiko - por fundamenti la partoprenon en du mondmilitoj. Ĉi tiuj historiaj antaŭaĵoj klarigas ankaŭ tion, kial aperis en naciisma surtuto la kontraŭ-revolucio en 1956. La t.n. „nacia komunismo” ekscitis la siriton de la burĝaj naciismo, ŝovinismo, nutritajn tra jardekoj kaj faris ĝin la ĉefa armilo ideologia por prepari la kontraŭ-revolucion. La preparado, eksplodo de la Hungaria kontraŭ-revolucia ribelo en 1956, ties senesperiĝintaj ariergardaj bataloj rivelis la taktikon de la kontraŭ-socialisma agado de la internacia kaj hungara reakcioj. La kontraŭ-revoluciuloj sciis, ke per malkaŝa elpaŝo por la restaŭrado de kapitalismo triumfi ne eblas, tial ili kaŝis siajn celojn. Ili do – almenaŭ komence - parolis ne pri kapitalismo, sed pri „demokratia socialismo”. „socialismo – sen diktaturo” – ĉi tio estis la unua paŝo en la taktiko de la kontraŭ-revolucio. Ili kalkulis je tio, ke la slogano de „socialismo sen diktaturo” liveros favoran terenon por la realigo de siaj pliaj celoj. Ĉi tiu slogano taŭgis por erarigi la politike senklerajn amasojn. La dua paŝo en la taktiko de la la kontraŭ-revolucio estis la propagando pri la senklasa „pura demokratio”. En la tagoj de la kontraŭ-revolucio la reakcio jam deprenis sian maskon. Kvankam en parolado, por trompi la amasojn, ili ankoraŭ ripetadis siajn „demokratiajn” sloganojn, en la realaĵo jam temis pri nenia demokratio: en la stratoj jam furoris sanga teroro kontraŭ-revolucia.
La kontraŭ-revolucio ankaŭ en 1919 komence elpaŝis kun la slogano de demokratio, en aŭgusto de tiu jaro en Hungario la „sindikatisma” registaro de Peidl liberigis la vojon por la kontraŭ-revolucia teroro, kiel la „nacia komunista” registaro de Nagy Imre en oktobro de 1956. Similan laŭgradecon la taktiko de la kontraŭ-revolucio montris ankaŭ en politikaj demandoj. Komence ili postulis sovetan-hungaran amikecon, baziĝontan nur sur „egalrajteco”. Tio ĉi jam signifis atakon kontraŭ Sovetunio, sugestante ke la rilato soveta-hungara baziĝas ne sur egalrajteco. La sekva paŝo estis nefermita incitado kontraŭ-soveta, forlaso de la Varsovia Traktato, fine deklaro de „neutraleco”. Sed la „neutraleco” estus nur transiron signifinta, ĉar la fina celo estis totala forŝiro de Hungario disde ties amikoj kaj ĝia transdonado en la manojn de la NATO-imperiistoj.
Tempe de la preparado al la kontraŭ-revolucio la atako sur ideologia fronto klopodis por resti ene de „socialismaj” kadroj, sed pli malfrue ekregis sloganoj senkaŝe kontraŭ-partiaj, tiel unu el la sloganoj de la atako estis la postulado por restaŭri la burĝan sistemon de plurpartieco. La restaŭrado de plurpartieco povis nur al la fortoj de la reakcio favori. Ĉe la tiutempe formitaj partioj ne aŭdeblis eĉ unu vorto pri konstruado de socialismo, pri batalo kontraŭ la reakcio. En ĉi tiuj partioj jam troveblis ĉiuj nuancoj de la burĝa kaj etburĝa reakcioj.
En oktobro kaj novembro de 1956 interpuŝiĝis la fortoj de socialismo kaj kontraŭ-revolucio ne sole Hungariaj. Hungario tiam estis la tereno de la internacia klasbatalo. La kontraŭ-revolucian atakon por renversi la Hungaran Popolrespublikon organizis la internacia imperiismo.
La fidelaj adeptoj de socialismo sciis ankaŭ en la unuaj tagoj de novembro 1956, ke ni izolos la reakciajn, kontraŭ-revoluciajn fortojn, kaj ke ilin atendos malvenko. Sed tion ni jam ne pensis, ke ĉi tion ni atingos ĝis la printempo de 1957. Ni persistis ankaŭ pri la kredo, ke ni riparos la nacian ekonomion, grave damaĝitan kaj subminitan de la kontraŭ-revolucio, sed tion ni ne pensis, ke ĝis la dua dua duono de 1957 tio estos esence atingebla.
En 1956 oni ankoraŭ foje scipovis deproksime ekvidi la homojn, lojalajn al la antaŭmilita reĝimo kaj anhelantajn pro venĝemo – ĝendarmojn, faŝistojn, reaperintajn grandbienulojn – kaj vidis ankaŭ ilian senpovecon. Samtempe, oni scipovis vidi ankaŭ la batalpretan kontraŭstaron de hungaraj komunistoj.
Kontraŭ la popola potenco en 1956 impetis eksaj proprietuloj de fabrikoj, grandbienuloj, faŝistoj, reviziistoj – apogate de siaj eksterlandaj amikoj, de la tuta internacia reakcio –, la malamikoj de ĉia speco, kaj al ili klaseblas ankaŭ la erarigitoj.
La ĉefa hejmlanda forto de la kontraŭ-revolucio estis la iamaj klasoj de grandbienuloj kaj kapitalistoj, senigitaj je siaj potenco politika, privilegioj kaj ekonomiaj fundamentoj, kaj ankaŭ la armeo da lakeoj de la reakciuloj. Ĉi tiuj homoj de la ekspluatinta klaso, kiuj parton de siaj ideologiaj kaj politikaj influoj konservis ankaŭ post la perdo de sia potenco, kiuj en siaj restaŭraciaj planoj estis aliancanoj kaj hejmlandaj apogantoj de la internacia imperiismo, rapide reorganizis kaj mobilizis siajn fortojn. Ili ene de kelkaj tagoj organizis ne malpli ol 40 partiojn, elpaŝintajn kun landskalaj pretendoj. En ilia vico troveblis la reprezentantoj de tri koaliciaj partioj eksaj tiel same, kiel tiuj de la sagokruca, senkaŝe faŝisma partio, disvolvinta sian standardon en du departementoj. La eksregintaj klasoj por siaj politikaj ambicioj utiligis, krom siaj partioj, ankaŭ la la t.n. „laboristajn sovetojn” kaj „revoluciajn komisionojn”, starantajn sur kontraŭ-revolucia platformo. La plej forta faktoro de la kontraŭ-revolucia ribelo en Hungario estis la internacia imperiismo, ĉekape kun Usono kun siaj reakciaj rondoj, kiuj apogis ĉiajn malamikojn de la hungara popolo ekde la tago de liberiĝo kaj per ĉiuj rimedoj, disponataj de ili. La imperiistoj tra jaroj sugestadis, incitadis kaj organizadis, ĝis fine, tra siaj agentoj kaj politikaj aliancanoj, Nagy Imre kaj lia grupo, kune kun la hejmlandaj fortoj burĝaj kaj kontraŭ-revoluciaj eksplodigis la ribelon. Tiel, kontraŭ la Hungara Popola Respubliko efektive elpaŝis du fortoj, alianciĝintaj inter si: la fortoj de la hejmlanda konstraŭ-revolucio kaj de la internacia imperiismo.
En la kontraŭ-revolucia ribelo unuiĝis ĉiuj hejmlandaj malamikoj de la partio kaj la popola respubliko, kion simbolis iliaj gvidantoj: Mindszenty, P. Ábrahám Dezső, la ĉefministro de horthystoj en 1919, Knob Sándor, la eksdirektoro de la Tutlanda Asocio de Fabrikistoj, eksministro horthysta Bornemissza, eksa ŝtatsekretario horthysta grafo Khuen-Héderváry, Kéthly Anna, Király Béla, Maléter kaj Nagy Imre. Kun ili strikte kunlaboris la emigrinta grupo de Nagy Ferenc kaj lia kompanio, financita kaj ordonita en Vienon por tiu okazo fare de la Usona registaro federacia. Ĉi tiuj, pleje konataj kapitalistoj, misfamaj reakciuloj kaj patruj-perfidantoj, fronten puŝis la tiam ankoraŭ ne riveligitan Nagy Imre-n kaj longe silentadis pri siaj veraj celoj.
La „donaco” de la kontraŭ-revolucio por la hungara popolo, el ekonomia vidpunkto, estis damaĝo, valora je 22 miliardoj da Forintoj, kaŭzita de ili.
Rigardu nur tion, kio okazas en Alĝerio. La duonmiliona armeo de francaj koloniistoj, armita per modernaj armiloj, ne scipovis ne nur en du tagoj, sed eĉ en 6 jaroj kaj koste de la pereigo de centmiloj da Alĝeriaj patriotoj subpremi la ribelon. Ĝi ĝin subpremi ne scipovis, nek iam scipovos, ĉar tie okazis vere nacia ribelo, apogita de popolaj amasoj, kaj ne kontraŭ-revolucia putĉo, kio en Budapeŝt estis en 1956. Tiaj rondoj konataj, por kiuj Ĉang Kai-ŝek, Adenauer, la nazia generalo Speidel kaj aliaj, similaj al ili, konvenas kiel demokratoj – diras, ke ni estas ne demokratoj – sincere parole, ni eĉ ne deziras esti konvenaj por homoj kun tia gusto.
Tio veras, ke la tribunaloj de la Hungara Popola Respubliko punis kaj ankaŭ en la futuro punos la konspirantojn kontraŭ la laŭleĝa ordo de la lando kaj murdintojn de progresivaj homoj, kiel ankaŭ tio, ke iuj faris grandan bruon ĉirkaŭ ĉi tio. Sed pri tio niaj kalumniantoj jam silentas - kvankam ili tion bone scias –, ke pli ol tri kvaronoj de la punitoj pro kontraŭ-revolucia agado en 1956 – pleje rezulte de ĝenerala amnestio - jam liberiĝis kaj revenis en la civilan vivon. Ili silentadas ankaŭ pri tio, ke ĉe ni en la karceroj estas malpli da punitoj, ol iam ajn estis ekde kiam Hungario ekzistas kiel establita ŝtato. Malantaŭ ĉi tio, evidente, sin kaŝas ne la humanismo de niaj akuzintoj! La hodiaŭaj kritikantoj de la Hungara Popola Respubliko siatempe bone paciĝis kun la sange makulita ekzekutisto de la hungara popolo, Horthy kaj lia reĝimo. Ili vere ekstermis kaj vegetigis en karceroj la plej bonajn idojn de la hungara popolo. Sed ĉi tio ilin ne doloras, ĉar ĉi tiuj estis ne malamikoj de la popola reĝimo, sed komunistoj kaj ne komunistoj, batalantoj kontraŭ faŝismo. La akuzoj kaj akuzantoj, frontantaj kontraŭ ni en ĉi tiu afero, estas ĉi tiaj.
En Hungario la problemoj, kulminintaj en aŭtuno de 1956, tiel gravajn formojn kaj mezurojn alprenis tial, ĉar la tiamaj gvidantoj de la partio preteratentis la instruaĵojn de la XX-a kongreso de la KPSU kaj ne venkis la personan kulton kaj ties konsekvencojn.
La Hungara Socialisma Partio Laborista donis klaran analizon, aprobitan de la internacia movado laborista – tiam ankaŭ de la albanaj gvidantoj – pri la kaŭzoj, kondukintaj al la eksplodo de la kontraŭ-revolucia ribelo en 1956. La Centra Komutato de nia partio jam en decembro de 1956 konstatis, ke la kontraŭ-revolucion kaŭzis 1. la dogmema kaj sektisma linio politika de la Rákosi-a koterio, 2. la reviziisma perfido de Nagy Imre kaj liaj kompanoj, 3. hungaraj fortoj burĝaj kaj kontraŭ-revoluciaj 4. la kulpaj intervenoj de la internacia imperiismo. Nia partio plurfoje aludis tion, ke, se eĉ nur unu el ĉi tiuj faktoroj estus mankintaj, tiam en Hungario kontraŭ-revolucia ribelo estus ne okazinta. Liberigi scipovas neniu, neniam la reviismajn parfidantojn, la hejmlandajn burĝajn fortojn kontraŭ-revoluciajn kaj la internacian imperiismon, gvidatan de Usonaj monopolistoj el sub la ŝarĝo de ilia respondeco kaj kulpoj pri la eksplodigo de kontraŭ-revolucia ribelo kaj per tio kaŭzado de nemezurebla sufero al la hungara popolo. Sed, por komprenigi al ĉiuj koncernitoj, ni devas kun aparta emfazo montri al tio, ke se persona kulto en Hungario estus ne okazinta, se Rákosi kaj lia koterio per siaj dogmema, sektisma politiko, aplikita arbitreco estus ne submininta la forton kaj ligojn kun la amasoj de la partio, estus ne ŝancelintaj la forton de nia sistemo, tiam Nagy Imre kaj lia perfida grupo reviisma, la hungaraj rondoj kontraŭ-revoluciaj kaj la internacia imperiismo aparte kaj eĉ kune estus nepovintaj eksplodigi kontraŭ-revolucian ribelon en nia patrio, eĉ starante sur siaj kapoj.
El Hungario en 1956 multaj elmigris. Ĉi tiuj malfeliĉuloj disŝutiĝis en la mondo. Ni ofte aŭdadas, ke iliaj akceptantoj murmuras, dirante ke la alvenintojn „la komunismo infektis”. Kvankam ĉi tiuj estis la plej malbone lernintoj de la lernobjekto „komunismo”, kaj se pri ili oni ekstere diras ĉi tion, tiam tio montras, ke niaj idealoj lasis neniun netuŝitaj.
Mi memoras, ke, iu kapitalisma ĵurnalo en sia posttagmeza eldonaĵo je la 2-a de novembro 1956 skribis per grandegaj literoj, ke povos okazi, ke ĝis la morgaŭa mateno la Hungara Popola Respubliko ĉesiĝos. Ili do atendis, ke ĉi tio okazos ĝis la morgaŭa mateno.
La burĝaro – nepovanta malferme propagi sian subpreman, ekspluantan sistemon, ankoraŭ malpli fari tion al siaj agresivaj, reakciaj celoj – sur la tereno de la ideologia, politika batalo pleje surmetas maskovestaĵon. La forto de progresivaj ideoj speguliĝas eĉ en tio, ke la ekspluatantoj parolas pri „bonstata ŝtato”, la Usonaj agresantoj - pri „memdefendo”, la Hungarian kaj la Grekian ĉi-jaran kontraŭ-revoluciajn ribelojn kaj putĉojn oni nomis „revolucioj”.
Al ĉi tio kontribuis ankaŭ tio, ke – pro la specifa trajto de la evoluo – post 1945 la burĝan ŝtataparaton, escepte la ĝendarmaron kaj la armeon ni ne likvidis, sed nur laŭgrade reformis, tiel la burĝaro scipovis tra longa tempo gardi sian influon en la ŝtatan administracion, ankaŭ en la aranĝadon de ekonomiaj kaj kultúraj aferoj. Tio ĉi klarigas, ke la burĝaro post la 23-a de oktobro 1956 scipovis en la daŭro de kelkaj tagoj reorganiziĝi kaj efike elpaŝi.
Ekde la 4-a de novembro ni heroldis, ke la partion kaj la registaron kondukas ne la spirito de venĝo, kaj ke ni devas per profunda analizo difini tion, kiaj fortoj viciĝis kontraŭ la popola demokratio. Iliter ili estis antaŭ ĉio la ĝisostaj malamikoj klasaj: la hejmlanda burĝaro kaj la internacia imperiismo. Poste venis la kanajlaro: la kontraŭ-revolucio liberigis 9000 murdintojn, ŝtelistojn kaj ĉiajn krimulojn el la malliberejoj. Kiel elpaŝi kontraŭ tiuj homoj? La respondo estis klara: se ili aplikas perforton, tiam ni devas perforte reagi. Kaj kio koncernas la krimulojn: ĉi tiujn, kiom tio eblas, ni devas retrotrudi tien, de kie ili venis.
Similajn spertojn ni jam havis: la taktiko de niaj malamikoj en 1956 ripetis kun mirinda precizeco tiun en 1919. Kontraŭ-revolucia grupiĝo ekzistis ankaŭ en 1919 en la lando, apogita de la internacia imperiismo. En 1919 la kontraŭ-revolucion de Horthy armile, senpere apogis francaj imperiistoj, dum en 1956 – usonanoj. Kaj en 1919 en Hungario okazis kio? La malamikoj de socialismo postulis la jenon: jes, socialismon, sed socialismon DEMOKRATIAN! Kaj ili renversis la Konsilian Respublikon, sur ĝian lokon starigis tiel nomitan „sindikatisman registaron”, ĉekape kun homo, nomita Peidl. La Peidl-a grupo regis ne pli ol ses tagojn. Je la sesa tago proks. 15 kontraŭ-revoluciuloj eniris la palacon de la registaro kaj deklaris, ke „kaj vi nun povas foriri”. Kaj la ministroj prenis siajn ĉapelojn kaj foriris. La faŝisma teroro de Horthy, pezinta sur la hungara popolo tra 25 jaroj, komenciĝis ĉi tiel. Mi supozas, ke la rolo de Nagy Imre povintus esti proksimume ĉi-sama. Post kvin aŭ ses tagoj oni estus dirintaj ankaŭ al li: prenu vian ĉapelon kaj foriru. Kaj li estus preninta sian ĉapelon kaj foririnta.
Ni ĉiuj memoras pri la malhelaj kaj sangaj tagoj de la kontraŭ-revolucia atako. En stratoj de Budapeŝt furiozis la kontraŭ-revolucia teroro: oni masakris amasojn da komunistoj kaj progresivaj homoj. En la provinco oni enprizonigis milojn da batalantoj de la partio, kooperativajn gvidantojn, konsiliantarajn prezidantojn, adeptojn de socialismo, kaj oni sin preparis al ilia buĉado. Sur la politika scenejo aperis kapitalistoj, grandbienuloj, bankistoj, princoj kaj grafoj, ĉekape kun Mindszenty.. Ili aperis en la Parlamentejo, ene de 2 tagoj formis 28 kontraŭ-revoluciajn partiojn, oni anoncis la formiĝon eĉ de la malbonfama Partio de Hungara Vivo, kaj ili aperis en vilaĝoj, fabrikoj kun la slogano „ĉion retro”. Kiel malantaŭ la murda bando de Horthy en 1919 staris la Entento, tiel viciĝis la malhelaj fortoj de imperiismo kun mono, armiloj, vastronda maŝinaro propaganda en oktobro de 1956 malantaŭ la malhelaj fortoj de kontraŭ-revolucio.
En printempo de la lasta jaro komunistoj, senesperiĝintaj pro la malfacila situacio de la partio, koleris kontraŭ kamarado Rákosi. Koleris ankaŭ mi; mi – kaj krom mi ankaŭ aliaj - tamen ĝis la lastaj minutoj pledis por tio, ke batali ni devas kontraŭ la eraroj, kaj ne kontraŭ la persono de Rkosi Mátyás. Ni deziris kune kun li trovi la vojon de disvolviĝo, timante ke alie la partion trafus granda traŭmo. Al la persono de Rákosi Mátyás ni insistis ne pro nia amo al li. Antaŭlonge ni lin vere amis, sed en printempo de 1956 pri tio jam eĉ ne temis. Nia starpunkto tamen estis ĉi tio, ĉar ni amis la partion kaj la laboristan klason. Tio dependis ne de ni, sed de Rákosi Mátyás, ke ni malsukcesis realigi nian intencon. Li ja havis kiel ajn grandajn meritojn historiajn, ĉi tiun grandan eraron pardoni ni ne scipovis. Tio estas tre bedaŭrinda, ke tiel eminenta gvidanto de la hungara movado laborista ne troveblas en la lernolibroj de nia partia lernejo, kiel modelo por junaj komunistoj. Sed pri ĉi tio riproĉeblas li mem, ĉar ludi per la sorto de la partio rajtas neniu, eĉ Rákosi Mátyás.
En certa senco voĉdonon por la sistemo signifas ankaŭ la fakto, ke 25 000 homoj revenis en sian patrujon el inter tiuj multaj, kiuj, perpleksiĝinte en 1956, eskape forlasis ĝin, kvankam oni eksterlande scias pli bone ol ni tion, kiel malfacila estas la reveno por tiaj homoj.
Kaj kio koncernas la homojn, eskapintajn de ĉi tie fine de 1956 pro perpleksiĝo, ni ilin tre sincere kompatas. Ilia plimulto estas ne kulpa, kaj ni povis sperti, ke kelkaj el ili, ekkoninte tiun certan „paradizon” transan, eĉ koste de sia vivo strebis por reveni hejmen. En pluraj kazoj pluraj el ili inverse ripetas sian agon en 1956, retroeskapante hejmen pro la fiasko provi akiri laŭleĝajn dokumentojn, kaj anoncante sin ĉe la gardantoj de la landlimo por ricevi permeson de reveno. Ni helpas tiajn homojn en la retrovo de sia loko en la socio.
La kontraŭ-revoluciuloj komence kamuflis sin, sed post paso de kelkaj tagoj ili transiris al amasa buĉado de komunistoj kaj progresivuloj kaj al kreado de kontraŭ-revolucia reĝimo. Ili jam preparis la dekretojn pri redono de fabrikoj kaj bankoj, bienoj, jam ekparolis ankaŭ eksa primaso Mindszenty,, unu el la ĉefaj figuroj de la kontraŭ-revolucio.
Tio okazis ne tre antaŭlonge, ke la veterano de la klasperfido, Peyer, en 1948 batalis sian lastan malgloran batalon kontraŭ la ŝtatigo de minejoj, kaj malvenkinte, elmigris el la lando. La malglora batalo de alia veterano de la klasperfido, Kéthly, estas memoraĵo pli freŝa. En 1956 ŝi apogis la kontraŭ-revolucion, provante refoje duigi la laboristan movadon, sed malvenkis kaj elmigris, kaj nun elekstere malhonoradas la popolon kaj la patrujon, kiu iam donis vivon al ŝi. La historio demonstris, ke la regado de la burĝaro Horthy-faŝisma estas kondamnita al morto kaj detruiĝis, malgraŭ ke la socialdemokratia dekstrularo tra 25 jaroj ĝin helpis en ĉio por la plilongigo de ĝia ekzisto. La Horthy-an faŝismon la hungara klaso laborista, helpe de la internacia movado laborista neniigis. Tiu sama laborista klaso, kiun ĉi tiuj peyer-oj kaj kéthly-oj, priservintoj de la burĝaro tenis tiom longe en la stato de dividiteco, sed kiu ilin fine forigis, en 1948 definitive unuigis siajn fortojn.
Por la kontraŭ-revoluciuloj tio ĝenerale estas malfacila stari antaŭ la popolon, ĉar ili ne heroldas sian efektivan celon. Tion diri scipovis neniu el ili, ke „kara hungara popolo, mi antaŭe estis burĝo, grandbienulo kun bieno de 10 000 arpentoj aŭ mineja akciulo, mi vivis grandioze, mi scipovis grandioze ekspluati la popolon, do bonvolu voĉdoni por mi, por ke mi refoje akiru la potencon.”.
Vi povas rememori: (en 1945 - Ndtr) ni devis eĉ sur politika tereno batali, por ke decidiĝu: bone, ni forigas la ruinojn, konstruas fabrikojn, sed por kiuj? Ĉu por la kapitalistoj, aŭ por ni mem? Kaj decidiĝis ankaŭ ĉi tiu batalo. Post tio venis 1956, ni travivis ankaŭ ĝin. Mi kredas, ke ni povas nur ĝoji pri la evolunivelo ĝis nun atingita.
La originalan tekston elhungarigis kaj provizis per klarigaj notoj PETIK János