Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
27-mar-2022 vlutermano Franca Komunista Partio PCF 2022-03-23
Ĉesigi la militon en Ukrainujo! Pacon ĉie, por ĉiuj, ĉiam – Deklaro de la nacia konsilantaro de la FKP
La 24-an de Februaro la ŝtatestro de la Ruslanda Federacio, Vladimir Putin, ordonis la lanĉon de milita invado kontraŭ Ukrainujo, pretekste de “sennaciigo” de la lando kaj de “protekto” de la ruslingvaj loĝantaroj. Tiu milito estas katastrofo por la ukraina popolo, por Eŭropo kaj por la tuta mondo.
La Franca Komunista Partio (FKP) jam la 24-an de Februaro forte kondamnis la rusan militan agreson kontraŭ Ukrainujo. La FKP reasertas sian plenan solidarecon kun la ukraina popolo, kun ĉiuj gerifuĝintoj, kun la demokratiaj fortoj, maldekstraj kaj de paco, en Ukrainujo.
Perfortante la teritorian integrecon kaj la suverenecon de Ukrainujo, Vladimir Putin portas la plenan rsspondecon de tiu ĉi milito.
En tiu ĉi momento, pli ol 3 milionoj da homoj fuĝis el Ukrainujo, la homa bilanco je civilaj kaj armeaj viktimoj estas jam peza. Infanaj kaj ĝeneralaj hospitaloj estis bombitaj de la rusa armeo, kio estas militkrimoj. La loĝantaroj, kiuj restas surloke, estas krome minacataj de tre baldaŭ okazonta malsatego .
La rusa invado de la 24-a de Februaro – kun absoluta malrespekto al la internacia juro – estas politike nepravigebla kaj morale ne allasebla. Per tio, ke li trudas al la ukraina popolo tiajn suferojn, Vladimir Putin scie metis sian landon, Ruslandon, ekster la internacian leĝecon. Tio estas duobla ne akceptebla atenco al la internaciaj juro kaj konvencioj kaj al la multflanka kadro de la internaciaj rilatoj.
La ŝtatestro de la Ruslanda Federacio nome elvokis la neaplikon de la Minskaj Interkonsentoj de Minsko-2 fare de la registaro de la prezidanto Volodymir Zelenski por lanĉi la militan agreson kontraŭ Ukrainujo, dum la milito en la tuta ukraina teritorio povas nur pli gravigi tiun, por kiu, ekde 2014 en Donbaso, la ruslingvaj same kiel ukrainlingvaj loĝantaroj jam pagis pezan tributon, kun preskaŭ 15000 mortintoj (inter kiuj triono da civiluloj) kaj ekzilon de 1,5 miliono da geukrainanoj.
Neniakaze temas pri “milito de civilizigo”. La kaŭzoj de tiu ĉi milito inter du landoj de tipo de periferia kapitalismo estas geopolitkaj kaj strategiaj, eĉ se ili estas nutrataj ankaŭ de kontraŭdiroj de la rusa kapitalisma reĝimo, kiu dependas de la mondaj energi-merkatoj kaj samtempe pli kaj pli serĉas memprovizadon.
Kvankam la rusa ŝtatestro ankoraŭ tenas siajn militcelojn malklaraj, lia supernaciisma “grandrusa” geostrategia projeto, post lia parolado de la 21-a de Februaro, jam ne povas dubigi iun ajn. Tiu projekto portas en si malamon kaj dominadon; jen historia kaj politika malprogreso. La dispecigo de la USSR en 1991 estis akompanata, en Ruslando same kiel en Ukrainujo, de perforta restaŭrado de la kapitalismo, kiu favoris la leviĝon de la rusaj kaj ukrainaj naciismoj kaj ekstremdekstraj fortoj.
Solidarecon, batalhalton kaj politikan solvon
Absolute urĝas haltigi la militon per ĉiaj eblaj politikaj rimedoj kaj tuj komenci intertraktadojn sub la ŝildo de la Unuiĝinta Naciaro (UN).
En la nuna momento, la protektado de la ukrainuja popolo, la akceptado de ĉiuj gerifuĝantoj kaj la surloka helpado al la suferantaj loĝantaroj devas mobilizi ĉiujn fortojn de paco.
Ne al reciproka akrigo! Tiuj kiuj, en Francujo, pledas por ke la NATO eniru la militon, nome per starigo de “zono de neflugado” – kiu estas, en milita juro, ago de milito kaj ne dispozicio por protekti loĝantaron –, pelas nian landon kaj la Eŭropan Union en militan reciprokan akriĝon, kies finon neniu povas garantii. La ukraina popolo estus la unua viktimo. Krome, la premo de Usono por liveradoj de pezaj armiloj en la militantan Ukrainujon fare de landoj, ĉu membroj aŭ ne de la NATO, serioze riskas militan reciprokan akriĝon kaj regionan etendon de la milito, en kiu neniu ĉe la fino estus “venkinto”. Tiu risko estas tiom pli grava por la tuta mondo, ĉar ĝi entenas atommilitan dimension, pri kiu la rusa reĝimo same kiel certaj okcidentaj gvidantoj komprenigis, ke ili ne ekskludas ĝian uzadon. Nur la politika agado kapablas haltigi la batalojn kaj malfermi intertraktadojn. La ekononomiaj sankcioj farataj de la EU kaj de la okcidentaj landoj devas esti sufiĉe fortaj por tordi la brakon al la rusa politika potenco kaj de ties ekonomiaj kaj financaj subtenoj, kaj devigi Vladimiron Putin al senkondiĉa batalhalto kaj al intertraktadoj de paco. La sankcioj ne celu sendistinge la rusan popolon kaj ne per tio fortigu la propagandon de V. Putin, kiu al ĝi trudis tiun ĉi militon kaj kiu ĝin sovaĝe subpremadas. Movado kontraŭ la milito kaj kontraŭ la diktatoro V. Putin kuraĝe leviĝas en Ruslando; tiu ĉi movado kunigas progresemulojn kaj demokratojn, en kiu la rusaj feministoj ludas originalan rolon kaj kiun ni devas subteni per ĉiuj niaj fortoj. La mobiliziĝon de la rusa popolo por paco kaj demokratio Vladimir Putin plej timas, ĉar nur tiu ĉi movado povas ĉesigi lian reĝimon kaj malfermi la vojon al demokratia reĝimo. * Ni volas nek militon nek militan ekonomion En tiu ĉi momento ankaŭ estas nepra, ke determinita politika agado kunordigita sur eŭropa kaj internacia nivelo ataku la spekulistojn, kiuj profitas la militon por altigi la prezojn de la krudmaterialoj, de trigo, de petrolo kaj de gaso eĉ antaŭ ol la ekonomiaj sankcioj kontraŭ Ruslando ekefikas. La financa spekulado estas malpermesenda kaj punleĝe sankcienda. Post mallonge, la efiko de la milito kaj de la sankcioj al la viv- kaj labor-kondiĉoj de la gefrancoj, geeŭropanoj kaj de la popoloj de la tuta mondo profundigos la aktualajn jam gravajn socialajn kaj ekonomiajn malfacilaĵojn. Tutaj landoj, de Mezoriento ĝis Afriko, dependaj de la ukraina kaj rusa tritiko, troviĝas antaŭ multiĝo de malsat-ribeloj. Necesas – “kiom ajn kostu” al la financaj merkatoj – ĉiapreze antaŭmalhelpi tiun efikon kaj konordigi, internacie kun la UN kaj kun ties agentejoj kiel la FAO kaj la PAM kaj ankaŭ la BRI kaj la IMF [Internacia Mon-Fonduso, -vl], la uzadon de la nutraĵrezervoj kaj la provizadon je krudmaterialoj de la popoloj nun minacataj de malsatego. Francujo devas antaŭrangigi la postulon de kolektiva homa sekureco, tian difinitan de la PNUD, kaj agado por ke senprokraste okazu internacia eksterordinara konferenco, sub la ŝildo de la UN, por bloki la prezon de cerealoj kaj por disvolvi miksaĵon de energio por malaltigi la dependecon de fosiliaj energioj. Jam ekde nun estas starigenda, kiel proponas Fabien Roussel, demokratia eŭropa fonduso, “resilienta fonduso por la paco”, kiu disvolvas la publikajn servojn kaj garantias la sekurecon de la dungoj kaj plenumas la celon de ekologia transiro. Politika kaj paca procezo de la milito en Ukrainujo kaj de la separista konflikto en Donbaso devos samtempe konduki al okazigo de eksterordinara konferenco por tuteŭropa kolektiva sekureco, sub la ŝildo de la multflankaj instancoj, malfermita al ĉiuj landoj de Eŭropo, kompreneble inkluzive de Ruslando kaj Ukrainujo.
Por nova internacia ordo La logiko de oportunismaj aliancoj, kiajn la NATO realigas, ne kapablas levi tiun ĉi defion, male, ĝi eĉ nutras la konfliktojn. Per tio ke ĝi provas etendiĝi orienten ĝis la limoj de Ruslando, la NATO kuraĝigis logikon de superarmado kaj de antagonismaj blokoj en Eŭropo. La NATO aktive nutris la kreskadon de la streĉitecoj en Ukrainujo ekde 2014. Ĝi instigis la ukrainan registaron, je ties riskoj, kiel montras la nuna milito, prokrasti al neniamo la realigon de la interkonsentoj de Minsko-2. En la sama periodo la NATO kontribuis al superarmado kaj altigis al 2000 miliardoj da dolaroj la nivelon de la jaraj armeaj elspezoj je monda nivelo; ĝi revigligis la konkuradon por atomarmiloj. La milito en Ukrainujo estas kolektiva diplomatia kaj politika fiasko kiu devas konduki ĉiujn eŭropajn landojn al kuna ellaborado de komuna kadro de kunlaborado kaj de kolektiva tuteŭropa sekureco. En interdependa mondo la sekureco de ĉiu dependas de la sekureco de ĉiuj. La strategia sendependeco de Francujo, same kiel tiu de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, ne povas plu esti en sistemo, kiu dependigas ilin de alianco, la NATO, kies gvidadon kaj strategiajn celojn ili ne regas. La hegemoniaj pretendoj – ekonomiaj, financaj, politikaj kaj kulturaj – de Usono kaj tiu ĉi ĥaosa mondordo regata de la logiko de potencoj kaj de “antagonismaj blokoj” faligas tutajn popolojn en malriĉecon kaj humiliĝon kaj pelas ilin unu kontraŭ la alian. La strategia sendependeco de Francujo, same kiel tiu de la membrolandoj de la Eŭropa Unio, devas esti difinita kaj regata de ili en la kadro de kunlaborado kaj de partnereco, kies ĉefa celo devas esti la konservado de la paco kaj la kolektiva sekureco en Eŭropo kaj internacie. Tio signifus antaŭprepari novan internacian ordon, bazitan sur la kolektiva homa sekureco – la paco, la justeco, la solidareco kaj la kunlaborado inter la popoloj – kiun ĉiuj aspiras.
Larĝa porpaca movado kaj internacia solidareco de la popoloj kaj de la laboristoj La FKP partoprenas kaj alvokas partopreni en ĉiuj iniciatoj por la paco kaj solidareco lanĉitaj de la UN-organizaĵoj, intersindikataj kaj neregistaraj organizaĵoj mobiliziĝintaj, ekde la 24-a de Februaro, por helpi la ukrainajn loĝantarojn. La FKP alportas sian tutan subtenon al la ukraina popolo, al ĉiuj rifuĝintoj kaj militviktimoj kaj al la maldekstruloj arestitaj kaj malliberigitaj en Ukrainujo.
La FKP forte kritikas la alvokojn al “kribrado” de la rifuĝantoj kaj ree asertas, ke Francujo, same kiel ĉiuj membrolandoj de la EU, devas laŭlitere respekti la internacian juron kaj la principojn de la Universala Konvencio de la Homrajtoj, la Ĉarton de la Unuiĝinta Naciaro kaj la internaciajn konvenciojn, kaj digne akcepti gemigrulojn kaj rifuĝantojn sen ajna diskriminacio. [Vidu piednoton pri tiuj tekstoj. -vl] La FKP, engaĝiĝinta en la konkreta solidareco kun la ukrainaj loĝantaroj en danĝero, daŭre disponigas la lokalojn de siaj sekcioj kaj federacioj al la agadoj de solidareco kaj kolektado de donacoj. La komunistaj urbestroj kaj deputitoj aktivas por krei la kondiĉojn de tiu nepra akcepto.
La FKP kondamnas la subpremadon, kiun suferas la pac-agantoj en Ruslando kaj alvokas al subtenado de la kultur-laborantoj, intelektuloj, politikaj kaj sindikataj respondeculoj, la gefeministoj, kiuj kuraĝe leviĝis ekde la 24-a de Februaro. La FKP tenas sin apud la rusaj familiaj patrinoj en funebro pro la perdo de siaj infanoj mobilizitaj en la armeo. La FKP en Francujo forte kontraŭstaras al la rusmalamaj fiparoladoj, kiuj incitas al malamo inter la popoloj.
La FKP alvokas ĉiujn fortojn en Francujo, en Eŭropo, en ĉiuj mondopartoj, partopreni en la celo konstrui mondon de kolektiva sekureco, de homa sekureco kaj de kunlaborado, de frateco inter la popoloj kaj de solidareco, por kunveni, unuiĝi kaj kune agadi. Ĉiuj homoj, kiuj alte tenas la netuŝeblajn principojn de la antaŭrangeco de la internacia juro kaj de la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro, la necedeblajn principojn de la fundamentaj homaj, sociaj kaj politikaj rajtoj, tiaj kiaj ili estas difinitaj en la Universala Ĉarto de la Homrajtoj de 1948, povas venkigi la voĉon de nova internacia ordo. En tempo, kiam la pandemioj kaj la klimata kaj ekologia krizo – kiu fajfas pri landlimoj –, kiam la ne elteneblaj mondaj sociaj kaj ekonomiaj malegalecoj faligas dekojn da milioj da homaj estuloj en malsategon, mizeron, senkonsolecon kaj konfliktojn, la tuta homaro kuras al pereo, se ĝi ne donas al si la rimedojn por levi tiujn ĉi mondajn defiojn kaj valorigi pacajn kaj reciproke avantaĝajn internaciajn rilatojn.
La FKP, ekde sia fondiĝo senĉese engaĝiĝinta en tiu ĉi perspektivo de homa emancipiĝo kaj de profunda socia transformado, volas meti sian tutan energion al la konstruado de larĝa kaj potenca movado por paco kaj kolektiva eŭropa kaj internacia sekureco.
Ni fine malfermu la vojon al la “granda homa paco”. La FKP alvokas ĉiujn disponeblajn individuajn kaj kolektivajn fortojn, kiuj kundividas tiun ĉi celon, kunveni kaj agadi kune; ne estas tro malfrue:
Parizo, la 19-an de Marto 2022 (Elfrancigita 2022-03-26 de Vilhelmo Lutermano) Noto de la tradukinto: Tiuj tekstoj en Esperanto, en:
Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacio; Universala Deklaro de Homrajtoj; Konsilantaro pri Homrajtoj; Internacia Traktato pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj; Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj; Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj; Protokolo pri abolo de mortpuno; Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 paĝoj, ISBN 978-2-9529537-9-5. (MAS-libro n-ro 10. Havebla nur ĉe la libroservo de UEA; 15 eŭroj).
Krome: Unuiĝintaj Nacioj: Internacia Konvencio pri la protekto de la rajtoj de ĉiuj migraj laboristoj kaj de iliaj familianoj. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 52 paĝoj, ISBN 978-2-918300-44-1. (MAS-libro n-ro 51. Havebla nur ĉe la libroservo de UEA; 7,50 eŭroj). Krome: Gvidlibro por kompreni la internaciajn migradojn. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 15 paĝoj, ISBN 978-2-918300-47-2 (MAS-libro n-ro 54. Havebla nur ĉe la libroservo de UEA; 1,50 eŭroj).
|