Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
22-aŭg-2020 vlutermano “Ne forgesu la originan celon, tenu la mision en la kapo”: La partia gazeto “Qiushi” aperigos la kontribuaĵon de Xi Jinping
En la 13-a eldono de la partia revuo “Qiushi”, aperonta la 1-an de julio, la kontribuaĵo de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinujo, Xi Jinping, publikiĝos sub la titolo “Parolado en la fina konferenco de la politika instruado pri la temo «Ne forgesu la originan celon, tenu la mision en la kapo». En la kontribuaĵo Xi emfazas, ke la KP de Ĉinujo, kiel preskaŭ centjaron aĝa partio, devas ĉiam memorigi pri sia origina intenco kaj misio kaj decide forigi ĉiujn faktorojn, kiuj malfortigas la progreseman karakteron de la partio kaj subfosas ĝian purecon,se ĝi volas havi la subtenon de la popolo. Xi, plu diris, ke la mondo hodiaŭ trairas grandan ŝanĝiĝon tian, kia ĝi de jarcento ne okazis, kaj Ĉinujo troviĝas nun en kriza fazo de la granda revigliĝode la ĉina nacio. La KP de Ĉinujo kondukas la popolon en grandioza batalo kun multaj novaj historiaj trajtoj. Ju pli serioza kaj kompleksa la situacio estas, des pli grandas la neceso ke gvidaj organoj kaj kadruloj transprenu la gvidadon, agu praktike kaj konscie pri sia respondeco kaj kunigu la homojn de ĉiuj etnaj grupoj ĉe la superado de ĉiuj akraĵo kaj malhelpoj survoje antaŭen. La tuta partio komprenu tiun ĉi teman politkan instruadon kiel novan deirpunkton, por profundigi la memrevolucion de la partio kaj plu premi la tutan partion por ne forgesi la originan celon kaj teni sian mision en la kapo.
|