УРОК 16 – LECIONO 16

Avantaĝoj de ceramikaj materialoj

Ceramikaj materialoj, dank' al siaj altaj karakterizoj, eble, trovos aplikon en produktado de motoroj, hejtaj piloj, hejmaj aparatoj kaj alio.

Ceramikaĵoj, ekzemple, silicia karbonido kaj silicia nitrido, jam [4] altiris la atenton pro la fidindeco [5] ĉe altaj temperaturoj. Alojoj, uzataj en la nuna tempo en turbinaj motoroj, perdas fortikecon kaj subiĝas al oksida korodo, kiam la temperaturo superas [1] 1035o C. Sed tiaj termikaj motoroj, kiel dizelaj kaj gasturbinaj, transformas la energion de la fuelo en mekanikan laboron pli efike ĉe pli alta temperaturo. Ekzemple, oni povus atingi redukton de elspezo de fuelo je 30%, se [2] la temperaturon ĉe la eniro plialtigi ĝis 1400o C kompare kun 900o C en la nuna tempo.

Tiamaniere, dank' al uzado de ceramikaj materialoj oni povas en multaj kazoj redukti konsumadon de fuelo.

Uzado de ceramikaj pecoj, kiujn karakterizas plialtigita rezisto al korodo, povas konduki al kreo de motoroj, kapablaj funkcii per multaj specoj de fuelo.

Avantaĝo de ceramikaj materialoj estas ilia kapablo elteni altegajn temperaturojn – ja [3] ĉe pli altaj temperaturoj pli plene forbrulas la fuelo, kaj ĉe ĝia forbrulo formiĝas malpli multe da substancoj, poluciantaj la vivomedion.

La plej ĉefa obstaklo sur la vojo al la vasta apliko de ceramikaj pecoj restas alta kosto de la ceramikaĵoj. Kvankam la krudaĵo por produktado de ceramikaĵoj kostas relative malkare, produktado de pecoj el ceramikaj materialoj kostas pli multe ol el metaloj. Tial necesas, ke sciencistoj plu [4] studu la problemon kaj klopodu ŝanĝi la nunan situacion.

Комментарии – Komentoj

1. Предлог super – над: temperaturo super nulo – температура выше нуля, supera – высший, superi – превышать, превосходить; ĝis – до: Ĝis la finstudo de nia Esperanto-kurso restas nur kelkaj minutoj. – До конца изучения нашего курса эсперанто остается лишь несколько минут. Ĝis revido! – До свидания!

2. Союз se – если: Baldaŭ vi legos en Esperanto tre facile, se vi studos ĝin regule. – Скоро вы будете читать на эсперанто очень легко, если вы будете изучать его регулярно.

3. Частица ja – ведь: Vi povas nun iom kompreni artikolojn pri sciencaj kaj teknikaj temoj en kelkaj eŭropaj lingvoj: ja vi scias el Esperanto multe da internaciaj vortoj. – Вы можете теперь немного понимать статьи на научные и технические темы на нескольких европейских языках: ведь вы знаете из эсперанто много интернациональных слов.

4. Наречия jam – уже: Mi jam trastudis la kurson de Esperanto. – Я уже изучил курс эсперанто; plu – далее, более, больше: Ni studu plu! – Будем изучать дальше!

5. Суффикс -ind- означает "достойный, заслуживающий чего-то" (memorinda – достойный памяти, памятный): Esperanto estas interesa, utila kaj studinda lingvo. – Эсперанто – язык интересный, полезный и достойный изучения.

Слова – Vortoj

Avantaĝo – преимущество, ceramika – керамический, pilo – элемент (электрический), ekzemplo – пример, tiri – тянуть, привлекать, atento – внимание, fidi – доверять (fidinda – надежный), alojo – сплав, redukti – сократить, kompari – сравнивать, maniero – образ (действия), способ, kapabla – способный, plena – полный, polucio – загрязнение, vivi – жить, medio – среда, окружение (vivomedio – окружающая среда), ĉefa – главный, obstaklo – препятствие, vojo – путь, дорога, vasta – обширный, kruda – сырой, грубый, scienco – наука, studi – изучать, ŝanĝi – менять, изменять.

Настал прощальный момент. Вы освоили все основные элементы структуры эсперанто, знаете 550 корневых слов, легко ориентируе-тесь в любом тексте. Из-за специфики текстов нашего экспресс-курса вам не встретились многие часто употребляевые слова. Они помещены в дополнительном словарике. Venis la adiaŭa momento. Vi ellernis ĉiujn bazajn elementojn de la strukturo de Esperanto, scias 550 radikajn vortojn, facile orientiĝas en ĉia teksto. Pro la specifeco de la tekstoj de nia ekspres-kurso, vi ne renkontis multajn ofte uzatajn vortojn. Ili troviĝas en la aldona vortareto.
Повторите внимательно все уроки, разберитесь во всех деталях, прочтите опять советы в конце каждого урока. Ripetu atente ĉiujn lecionojn, finkomprenu ĉiujn detalojn, relegu la konsilojn fine de ĉiu leciono.
А теперь тщательно переведите контрольный текст этого урока "Avantaĝoj de ceramikaj materialoj". Если ваш перевод вам понравился, напишите на эсперанто следующую фразу: Kaj nun zorge traduku la kontrolan tekston de tiu ĉi leciono "Avantaĝoj de ceramikaj materialoj". Se via traduko plaĉis al vi, skribu en Esperanto jenan frazon:

Mi informas vin, ke mi sukcese tradukis la kontrolan tekston de la leciono 16.

Напишите латинскими буквами ваше полное имя, полный адрес (включая почтовый индекс и название страны), номер телефона, адрес электронной почты на Интернете. Вы можете добавить на эсперанто несколько слов о себе, но это необязательно. Перевод текста посылать не надо: достаточно, если вы сами более или им менее довольны. Всё это пошлите мне электронной почтой по адресу: Skribu per latinaj literoj vian plenan nomon, plenan adreson (inkluzive la poŝtan kodon kaj la nomon de la lando), telefonan numeron, retpoŝtan adreson en Interreto. Vi povas aldoni en Esperanto kelkajn vortojn pri vi, sed tio ne estas nepra. Ne necesas sendi la tradukon de la teksto: sufiĉas, se vi mem estas pli-malpli kontenta pri ĝi. Ĉion ĉi sendu al mi per retpoŝto laŭ la adreso:

bkolker@gmail.com

Если у вас нет доступа к Интернету, вышлите мне эти сведения обычной почтой по адресу: Se vi ne havas aliron al Interreto, sendu al mi tiujn informojn per ordinara poŝto laŭ la adreso:

Boris Kolker, 6755 Mayfield Rd, Apartment 312, Cleveland, OH 44124, Usono - USA

Я внесу вас в список изучивших экспресс-курс и сообщу ваш номер, если у вас есть электронная почта. Желаю вам приятных путешествий в прекрасной символической стране Эсперантиде. Я надеюсь, что мы снова встретимся, когда вы станете изучать мою книгу "Путешествие в Эсперантиду" ("Vojaĝo en Esperanto-lando"): Mi enmetos vin en la liston de la finstudintoj de la ekspres-kurso kaj sciigos vian numeron, se vi havas retpoŝtan adreson. Mi deziras al vi agrablajn vojaĝojn en la belega simbola Esperanto-lando. Mi esperas, ke ni denove renkontiĝos, kiam vi studos mian libron "Vojaĝo en Esperanto-lando":
http://www.esperanto.mv.ru/Vojaĝo/index.html
http://www.best.com/~donh/Esperanto/Kursoj/Kolker
Ваш учитель эсперанто Борис Колкер Via Esperanto-instruisto Boris Kolker