Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
04-aŭg-2017
yura

Revoluciaj junuloj fronte al la nuntempeco

Yusuam Palacios Ortega

La 21-an de julio 2017

Mi havas en la koro liajn doktrinojn; lia ekzemplo vivas en ĉiu junulo malkovranta la animon de la patrujo; lia agado estas daŭre kultivata, ĉar lia popolo amas lin. Li alvokas nin al dialogo de civilizacioj, nun kiam estas urĝa afero savi la mondon, vivigi la homaron, protekti la homon kiel defio de la nuntempo. Lia donitaĵo estas etika, ĉar la morala afero movanta lian vivon fariĝis esenco de lia agado por la malriĉuloj; de lia batalo por pli bona mondo (sen malamoj, militoj, ekspluatado, genocido, kruelaĵoj); de la kreiĝo de lia tuta karaktero en spaco de tiom da morala putriĝo, de homara krizo, de egoismoj. Li deklaris sin spirite martieca; li kreeme alproprigis al si la ideojn de Martí [José Julián Martí y Pérez (1853-1895), kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. -ndlt], kaj evoluigis la belegan socialan justecon, kiu estas la signifo de la revolucio por Kubo kaj la mondo.

Fidel estas simbolo de la rezistemo de popolo amanta sian liberecon, kaj [la popolo] defendas lin je kiu ajn prezo. Lia pionireco daŭre vibras en la koro de la granda patrujo; tiu estas lia revolucia trajto, forteco de la ideoj kaj politika praktiko, de la armiloj de la penso, kun kulturo kapabla fari bonan politikon. Vivo da sinoferoj, ĉar li komprenis kaj emis al la devo kaj ne al la luksa vivo.

Li estis vera homo, kun trascenda etika alteco, kun profunda emo al la justeco; esence kontraŭimperiisto, revanto de maleblaj aferoj kaj faranto de realoj por la bono de ĉiuj. Ĉu eblas ne venigi lin al la nuntempo de la kubaj junuloj, kiam li estas tiom proksima? Jen defio de la junuloj: savi la historian memoron, teni bone gardataj la ideojn, kiujn ni defendas; la veron, kiu nin akompanas kiel necesa armilo en tiu ĉi kultura batalo, kie oni povas venki per ideoj, argumentoj kaj kialoj.

Por kompreni la travivatan momenton oni devas teni en konsidero la historion; antaŭ ni estas grandaj defioj: la batalo por paco, por la bono de la homaro, por la malriĉaj popoloj; ie ajn alfronti la kapitalismon kaj la imperiismon; la ideologia kaj kultura batalo, la batalo de simboloj, kiu difinas poziciojn; la fakto esti revoluciulo en la 21-a jarcento.

La homaro – de timiga nuntempa vidpunkto, kie la mortoj ne ĉesas, sed kreskas; kie la civilizacioj batalas por teni sin sendamaĝaj, kaj la kulturoj saviĝas aŭ ni malhavos tutajn popolojn en la subjektiveco kaj la spiriteco de la homoj – alfrontas defiojn de tiu ĉi tempo: Kiel daŭre instigi la ekvilibron de la mondo, la unuiĝon de niaj popoloj; firmigi progresemajn revoluciajn procezojn de sociala justeco, maldekstremajn? Kiel per hodiaŭaj okuloj rigardi la junulojn de la mondo, por havi iun morgaŭon sen forgesi la hieraŭon? Ĉu eblas daŭre esti revanto, kaj kiel Martí, pretigi nin por la laboro, meti la manojn en la farendaĵon kaj tiun ĉi starigi per nia penado? Krei, kiel pasvorto de ĉiu generacio.

Tio estas la maniero esti juna, tiu estas la kondiĉo: krei, ĉar ne kredanta junularo, diras al ni Che [Ernesto Guevara de la Serna (1928-1967), argentina revolucia batalanto universale konata kiel Che Guevara. -ndlt], estas fakte anomalio. Fondi; tiuj ĉi tempoj estas tempoj de fondado; de semado de ideoj, multaj ideoj, konscienco kaj pli da konscienco. Revoluciaj junuloj sciantaj tion, por kio ili batalas; junuloj, kiuj scias la gravecon de siaj vivoj, de la historia momento; junuloj alvokitaj suriri la liberigan vojon kun la impeto de tiuj, kiuj ne malkuraĝiĝas nek rezignas la idealojn, kiuj movas ilin. Defioj kaj provokoj al junularo, kiu batalas por revoj pri justeco, kiel diras la poeto: lerni, ke la teruraĵojn oni facile lernas, kaj la belaĵoj kostas al ni la vivo [Fragmento de kanzono de la kuba trobadoro Silvio Rodríguez. -ndlt]. Tio estas la unua afero, la devo pri iu kaŭzo, pri la defendo de ideoj sub la etikaj pivotoj de la vero. Ni estas filoj de Ariel, alta trajto de la juna homo ne ankiloziĝinta kaj ne ŝima (aŭ ni ne estos junuloj); kun esperoj kaj aspiroj, fontoj de amo kaj estonta vivo.

Kiujn defiojn havas la junuloj meze de tiom da rubaĵoj kaj morala putriĝo?: alfronti la kapitalismon, daŭrigi la batalon por venki la imperiismon, kaj doni al la homaro la meritan belegan lokon. Oni devas malĉifri la kernon de la kontraŭimperiisto, alpreni kulturon, ĉar tiu ĉi milito estas kultura, de rezistemo kaj de kritika kompreno de la historia momento (tion instruas Fidel al ni); do, kun la teoriaj rimedoj kaj ideologio kapablaj venki nedaŭrigeblan hegemonian sistemon, kiel la kapitalismon, sukcesi ŝanĝi la ŝanĝendajn aferojn, transformi la travivatan realon el la saĝa lojaleco al nia kredo, kaj la stariĝo de la novaj nuntempaj kodoj.

Endas, ke ni kongruos kun la momento sen tio, ke la kongruo devigos nin perfidi la principojn, por kiuj ni batalas. Endas batali por la paco de niaj popoloj; teni viva la flamon de la deklaro, ke Latinameriko kaj Karibio estas regiono de paco; tio estas necesa por la konscienciĝo pri kontraŭimperiismo fare de la ribelantaj junuloj. La homa specio kaj la medio estas en la plej granda el ĉiuj danĝeroj; kiom aktualaj estas la vortoj diritaj de Fidel en la Plenkunsido de Rio-de-Janejro, en 1992.

Venki la kapitalismon estas savi la homaron, ĉesigi la danĝerajn efikojn de la klimatŝanĝiĝo, batali por la vivo. La revolucia junularo devas intense vivi siajn procezojn; en Latinameriko kaj Karibio defendi, kiel parton de la tradicio de niaj pioniroj, la idealon de unuiĝo kaj integriĝo; tio estas garantio de venko fronte al la danĝero, ke Usono agresos – kiel ili ne malofte faris – niajn popolojn.

José Martí armas nin per sia liberiga pensado en tiu ĉi ideobatalo por ie ajn venki la imperiismon: „Tranĉeoj da ideoj estas pli fortaj ol ŝtonaj tranĉeoj”. Ni troviĝas en milito de pensado, kaj nur per la ideoj, ties forto kaj vero, ni povos venki. La pensado estas esenco kaj defio de la junuloj batalantaj por la sociala justeco; la praktikado de la penso-defio estas konstanta mezurilo de niaj faroj, kaj kiom efikaj ni estas en la kontraŭkapitalisma batalo.

Tiu ĉi batalo postulas prepariĝon, konstantan instruiĝon kaj politikan informiĝon; unue savadon de la kulturo. „Havi kulturon estas la nura maniero esti liberaj”; oni devas forigi la koloniajn kaj novkoloniajn bazojn de niaj procezoj, doni al ili kompletan liberecon, de la defendo de la kulturo ĝis la aplikado de kulturaj manieroj fari politikon; de la indiĝeneco de niaj popoloj.

Ni devas preni la flagojn de la marksismaj revoluciaj ideoj; tie estas la necesaj teoriaj bazoj (kun la originalaj kaj propraj trajtoj de ĉiu popolo kaj procezo) por ke ni iros preter la ordinareco de la homa naturo, kaj krei la novan homon en la nova socio, pri kiu parolis Che. De tio sekvas la graveco de la homa subjektiveco, kio povas esti atingata per la kreado de valoroj, la kultivado de la plej bona pensado kaj la revolucia praktiko (sur la bazo de revolucia teorio) en la transformiĝo de la mondo: faligi la kapitalismon kaj establi la socialismon; tio okazos de la kosmovido de Mariátegui; sen kopiado kaj sen kopio: nur heroa kreado.

Endas koni la naturajn elementojn de lando, ties specifajn detalojn kaj proprajn karakterojn; poste movi la ligilojn de la necesa ŝanĝiĝo. Havi ĉiujn modelojn kaj neniun modelon: tiu estas la modelo; la kulturo fari politikon ebligas al ni kompreni kiel fari revolucion, kiom necese estas labori per pensado, intense vivi la konstateblan ŝanĝiĝon, transgeneraciiĝi per la kreado. Kiel filoj de Ariel, sankta geniulo de la junularo (de Mella, Mariátegui, Aníbal Ponce, Ingenieros, Rodó, Che, Fidel, Chávez) ni serĉadu lin kaj iun homon superan, kiu kulture armos nin por la alfronto de la diversmanieraj agresoj farataj de la imperiismo kontraŭ niaj revolucioj.

Nun estas la momento de la fornoj, diris al ni Martí, kiam oni devas vidi nur la lumon. La kultivadon de la kulturo kaj la unuiĝo, la paco kaj la justeco, kompleze havigi utilon al aliaj homoj, esti bona; la momento alvokas nin al juneco, elmontri per la ĝojo la etoson de la agado, kaj per la entuziasmo la superpovan levilon. Aliri la junulojn per tiuj modeloj de arto kaj kulturo, pioniroj pri opinioj, uzante novajn rimedojn per taŭga lingvaĵo kaj estante junaj; tio estas kerna afero por konstrui la socialismon. Niaj armiloj ĉiam estos la ideoj; ni estas gajaj kaj profundaj junuloj; ni ne malvenkos; temas pri vivo, patrujo aŭ morto.


elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/07/21/jovenes-revolucionarios-ante-los-desafios-de-la-contemporaneidad/