Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
30-jun-2017
yura

Diferencoj inter politiko kaj politikaĉo: la temo Trump

Sergio Alejandro Gómez

Barack Obama tenis sian politikon pri Kubo. Ni tion diras, ne ĉar ni preferas liajn paroladojn de ensorĉiginto de serpentoj ol la sendetalan retorikon de la malvarma milito; la subtilajn metodojn ol la rektan atakon, la spertulon ol la novulon.

Ni diras, ke Obama tenis sian politikon pri Kubo, ĉar li havis la kuraĝon agnoski, ke la embargo estis malsukcesa politiko, kiu damaĝis la kuban popolon kaj izolis Usonon mem.

Kvankam li neniam ĉesis klopodi influi la internajn kubajn aferojn kaj daŭrigis la imperian entrudemon, kiu plenigas la ovalforman laborĉambron, li havis la necesan minimuman respekton, por ke Kubo kunvenos por interkonsentoj, kaj tiel malfermiĝos pordoj por civilizita kunvivado de la du landoj malgraŭ la diferencoj.

La pasintvendreda anonco de prezidanto Donald Trump en Miamio ne estis ŝanĝo de politiko, sed malfeliĉa kaj atakema apliko de politikaĉo.

Li parolis pri de li ne konataj aferoj kaj li diris tion, kion volis aŭskulti la grupo da salajratoj, teroristoj kaj perfiduloj kunsidantaj en la miama teatro Manuel Artime, kiu estas la nomo de perfidulo mortinta kun la revo vidi la mararmeon marŝadi antaŭ la Kapitolo.

Li komplezis du kubdevenajn leĝistojn, kiuj fakas pri la manipulado kaj la ĉantaĝo, kun damaĝo de la interesoj kaj la opinio de la plimulto el la usona popolo kaj la kuba komunumo en tiu lando, kiuj unuiĝis ekster la teatro por plendi pro la retroiro en la rilatoj inter Havano kaj Vaŝingtono.

Ili plendis ne pro emo al la kuba registaro, sed pro voloj pri bonaj aferoj por siaj familioj en Kubo, por la lando, kie ili naskiĝis kaj en multaj okazoj donis al ili la instruojn, per kiuj ili prosperas trans la florida markolo.

Trump maltrafis la vojon en la labirinto prezentita al li de figuroj, kiuj neniam estis en Kubo kaj ne konas la realon de la insulo.

Post jardekoj da propagando pri la manieroj, kiel la kuba registaro malkonektis siajn civitanojn de la ekstera mondo kaj malpermesis al ili vojaĝi, nun Vaŝingtono baras la vizitojn de usonanoj al Kubo.

La ultradekstrularo de Miamo maldormas pro la centoj de miloj da usonanoj, kiuj povus vidi per propraj okuloj la realojn de insulo malproksima nur 90 mejloj de la usona marbordo, kaj kiu estis malpermesita al ili dum la lasta duonjarcento; aŭ kiuj povus libere babili kun la kubanoj, ĝui la plaĝojn kaj gustumi la alkoĥolaĵon.

Obama kredis, ke siaj civitanoj estos la ĉefaj ambasadoroj de la usona vivmaniero. Ni kredis, ke la rekte konataj kubaj popolo kaj socio estus la plej bona sinprezento.

Tri tagojn en Havano aŭ en alia kuba loko povos sufiĉi por rompi la mensogojn, kiuj en tiom da jaroj ĉirkaŭis la usonanojn. Ĉi tie ili renkontiĝas kun popolo, kiu neniam malamis la najbaron, sed tra kies vejnoj fluas la amo al la patrujo de liaj herooj, kaj la kontraŭimperiismo de Playa Girón. [Regiono en la sudokcidenta marbordo, kie en 1961 la kuba armeo venkis la atakantojn salajrataj de Usono. N. de la T.].

La politikoj havantaj la subtenon de la plimultoj sukcesas transvivi la tempon; la politikaĉo tre malofte venkas en la juĝo ĉiam strikte farata de la historio.


esperantigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: gazeto Granma, la 21-an de junio 2017