Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
29-aŭg-2023
vlutermano

Rainer Rupp: La mano de Usono en la eksigo de la pakistana ĉefministro Imran Khan

[…] La unua paŝo por eksigi la ĉefministron Imran Khan, la 3-an de Aprilo 2022, per parlamenta voĉdono je malfido, fiaskis. La sekva voĉdono je malfido, kelkajn tagojn poste, la 9-an de Aprilo, pretekste de administra truko, tamen kondukis al la sukceso dezirata de Vaŝingtono. En la parlamento voĉdonis 174 el la 342 delegitoj, do tre eta plimulto de nur tri voĉoj, kontraŭ Khan. En lando, kie korupto floras, tio certe ne estis granda problemo.

La tezo, ke korupto ludis rolon en la eksigo de Khan, la en Pakistano plej ŝatatan politikiston, estas ankaŭ sama konkludo de britaj observantoj de la katastrofa evoluo en Pakistano, kiu okazis tuj post la eksigo de Khan. Tamen mankis solidaj pruvoj por la diabla mano de Vaŝingtono. Dume, en la konzernaj kaj registaraj komunikiloj de la kolektiva Okcidento regis fera silentado pri la veraj kaŭzoj de la eksigo de la ĉefministro Khan. Oni eĉ respondecis lin pro la sangaj tumultoj kontraŭ la armeo, kiuj okazis en la tuta lando post lia faligo.

Pli ol jaron poste, nun tamen aperis pruvoj pri la mano de Vaŝingtono en tiu fiaĵo, en formo de depeŝo, kiun la tiama pakistana ambasadoro en Vaŝingtono sendis la 7-an de Marto 2022 el Vaŝingtono al la ministrejo pri ekstera aferoj en Islamabado. Kopio de la depeŝo estis komunikita al esplora reta kanalo The Intercept fare de evidente altranga armea aŭ civila kaŝ-sciigisto [whistleblower]. The Intercept publikigis la tutan dokumenton. Ĝis nun ĝi ne estis oficiale malkonfirmita. Vidu la Esperanto-version sube.

En tiu ĉi diplomatia depeŝo de la 7-a de Marto 2022, do apenaŭ monaton antaŭ la unua provo eksigi la ĉefministron Imran Khan per la parlamento, Asad Majeed Khan, la tiama pakistana ambasadoro en Vaŝingtono, raportis pri tagmanĝo, kiun li ĵus antaŭe havis kun la vica usona ŝtatsekretario pri Suda kaj Centra Azio, Donald Lu, kaj ties reprezentanto, Les Viguerie, en la ministrejo pri eksteraj aferoj.

La kerno de la depeŝo el Vaŝingtono estis, ke Usono estis tre malkontenta pri la ĉefministro Imran Kahn kaj minacis ke ĝi ne permesos al Khan daŭrigi same. Sed por ĉiuj povus okazi multe pli bone se io okazus kaj Khan ne plu estus ĉefministro.

Laŭ la depeŝo, Donald Lu, kiu en la teksto estas mallonge nomata Don, precipe plendis pri la neŭtrala pozicio de Pakistano en la Ukraino-krizo, pozicio kiun li riproĉe nomis “agresa neŭtraleco” (kontraŭdiro en si mem). Kaj ankaŭ cetere la alta usona oficisto en la usona ekstera servo per siaj malkaŝaj minacoj kaj enmiksiĝo en la internajn aferojn de Pakistano kondutis pli kiel mafia postulanto de protekto-mono ol kiel diplomato.

Depeŝo de la pakistana ambasadoro el Vaŝingtono

Mi demandis al Don, ĉu la kaŭzo de tiu ĉi forta reago de Usono estas la sindeteno de Pakistano ĉe la voĉdono en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro. Li kategorie neis kaj klarigis, ke tio estas sekvo de la ĉefministro en Moskvo. Li diris: “Mi pensas, ke se la voĉdono pri malfido kontraŭ la ĉefministro (kiun la usonanoj evidente postulis) sukcesos, tiam en Vaŝingtono ĉio estos pardonita, ĉar la vizito en Ruslando tiam estos konsiderata kiel decido de la ĉefministro. Alie mi pensas, ke fariĝos malfacile daŭrigi.” Don haltis kaj poste diris: “Mi ne povas diri, kiel tio estos vidata de Eŭropo, sed mi supozas, ke ties reago estos simila.” Poste li diris: “Malkaŝe dirite mi pensas, ke la izolado de la ĉefministro fare de Eŭropo kaj de Usono estos tre forta.” Don plu komentis, ke aspektas kvazaŭ la vizito de la ĉefministro en Moskvo estis planita dum la Olimpiaj Ludoj en Pekino kaj ke okazis sensukcesa provo de la ĉefministro renkonti Putin-on. Post tio oni elkovis la ideon ke li iros al Moskvo.

Mi diris al Don, ke tio estas komplete malĝusta informo kaj percepto. Ke la vizito en Moskvo estis en laboro jam de kelkaj jaroj kaj la rezulto de konsilanta institucia procezo. Mi emfazis ke, kiam la ĉefministro flugis al Moskvo (la 23-an de Februaro 2021), la rusa invado al Ukrainujo ankoraŭ ne komenciĝis kaj daŭre ekzistis espero je paca solvo. Mi ankaŭ indikis, ke proksimume samtempe ankaŭ ŝtataj kaj registaraj ĉefoj de eŭropaj landoj vojaĝis al Moskvo. Don tamenis ke “tiuj vizitoj speciale servis por serĉi solvon de la Ukraino-konflikto, dum la vizito de la ĉefministro okazis pro duflankaj ekonomiaj kialoj”. Mi atentigis lin pri tio, ke la ĉefministro klare bedaŭris la situacion dum sia restado en Moskvo kaj ke li esperas, ke la diplomatio funkcios. La vizito de la ĉefministro, kiel mi emfazis, okazis ekskluzive en duflanka kunteksto kaj estu komprenata nek kiel kompreno de la projekto de Ruslando kontraŭ Ukrainujo, nek kiel konsento al ĝi. Mi klarigis, ke nia pozicio estas decidita de nia deziro teni la komunikajn kanalojn malfermitaj ĉiuflanke. Ke niaj postaj deklaroj ĉe la Unuiĝinta Naciaro kaj de nia proparolanto klare esprimis tion kaj samtempe konfirmis nian engaĝiĝon por la principo de la UN-Ĉarto, de ne apliko nek minaco je perforto, je suvereneco kaj teritoria integreco de ŝtatoj kaj je paca solvado de disputaĵoj.

Mi ankaŭ diris al Don, ke Pakistano estas en zorgo pro tio kiel la Ukraino-krizo evoluas en la kunteksto kun Afganujo. Pro la longa daŭro de tiu konflikto Pakistano pagis tre altan prezon. Nia prioritato estis paco kaj stabileco en Afganujo, por kio nepre necesas kunlabori kun ĉiuj grandpotencoj, inkluzive de Ruslando, kaj interkonsentiĝi. Ankaŭ el tiu ĉi perspektivo necesis teni la komunikajn kanalojn malfermitaj. Tiu ĉi faktoro decidis ankaŭ pri nia pozicio koncerne la Ukraino-krizon. Al mia indiko pri la okazonta triopa renkontiĝo en Pekino, Don respondis ke en Vaŝingtono oni ankoraŭ diskutas pri tio ĉu Usono partoprenu en la ampleksigita triopa renkontiĝo aŭ en la okazonta renkontiĝo en Antalya pri Afganujo kun rusaj reprezentantoj, ĉar la fokuso de Usono aktuale estas paroli kun Ruslando nur pri Ukrainujo. Mi respondis, ke ĝuste tio estas tio kion ni timas. Ke ni ne volas ke la Ukraino-krizo forigu la atenton for de Afganujo. Pri tio Don diris nenion.

Mi diris al Don, ke mi, precize same kiel li, ankaŭ malkaŝe peras nian vidon al la aferoj. Mi diris, ke ni lastan jaron ĉiam denove sentis la reteniĝemon de la usona gvidantaro diskuti kun nia gvidantaro. Tiu reteniĝemo en Pakistano vekis la impreson ke ni estas ignorataj kaj ke nia sekvemo estas konsiderata eĉ memkomprenebla. Okazis ankaŭ la sento, ke Usono ja atendas la subteno de Pakistano en ĉiuj aferoj gravaj por Usono, sed ke tiu ne reciprokas kaj ke ni ne vidas multan subtenon de Usono en demandoj kiuj koncernas Pakistanon, speciale pri Kaŝmiro. Mi diris, ke gravegas havi funkciantajn komunikajn kanalojn en plej alta nivelo por forigi tian percepton. Mi diris ankaŭ ke ni estis surprizitaj ke Usono antaŭ la Moskvo-vizito kaj eĉ antaŭ la planita voĉdono en la Unuiĝinta Naciaro, sur plej alta gvida nivelo ne okupiĝis pri ni, se nia pozicio pri la Ukrain-konflikto estas al ĝi tiom grava?

[Mi diris, ke] Pakistano aprezas konstantan engaĝiĝon sur alta nivelo kaj pro tio nia ministro pri eksteraj aferoj provis akiri interparoladon kun (la usona) ministro Blinken, por persone klarigi la pozicion de Pakistano kaj la perspektivon pri la Ukraino-krizo. Tiu alvoko daŭre ne okazis. Don respondis, ke en Vaŝingtono oni opinias ke pro la aktualaj politikaj perturboj en Pakistano tio ne estas la taŭga momento por tia engaĝiĝo kaj ke tio povas atendi ĝis kiam la politika situacio en Pakistano estos trankviliĝinta.

Mi denove klarigis nian pozicion, ke landoj en kompleksa situacio kiel la Ukraino-krizo ne estu devigataj decidi sin por unu el la flankoj, kaj emfazis la neceson de aktiva duflanka komunikado sur la ebeno de la politika gvidado. Don respondis: “Vi klare peris vian pozicion kaj mi pludonos ĝin al mia gvidantaro.”

Mi ankaŭ rakontis al Don, ke ni vidis lian defendadon de la barata pozicio pri la Ukraino-krizo dum la antaŭ nelonge okazinta aŭskultado de la subkomitato de la Senato pri la rilatoj inter Usono kaj Barato. Ŝajnis, ke la usona registaro pri Barato kaj Pakistano aplikas du malsamajn mezurojn. Don respondis, ke la fortaj sentoj de la usonaj leĝdonantoj pri la sindeteno de Barato en la Sekurec-konsilantaro kaj en la Ĝenerala Asembleo [de la Unuiĝinta Naciaro] dum la aŭskultado klare esprimiĝis. Mi diris, ke el la aŭskultado rezultis, ke Usono atendas de Barato pli ol de Paksitano, sed aliflanke ĝi ŝajnas esti pli en zorgo pri la pozicio de Pakistano. Don estis evitema kaj respondis, ke Vaŝingtono rigardas la rilatojn inter Usono kaj Batato tre tra la okulvitroj de tio, kio okazas en Ĉinujo. Li aldonis, ke Barato ja havas densan rilaton kun Moskvo, “mi pensas, ke ni efektive vidos ŝanĝon en la politiko de Barato ekde kiam ĉiuj barataj studantoj, kiuj aktuale ankoraŭ estas en Ukrainujo, forlasis la landon”.

Mi esprimis la esperon ke la temo de la vizito de la ĉefministro en Ruslando ne tuŝos niajn duflankajn rilatojn. Don resppondis: “Mi dirus, ke el nia vidpunkto ĝi jam faris kavaĵeton en la rilato. Ni atendu kelkajn tagojn por vidi, ĉu la politika situacio ŝanĝiĝas, kio signifus, ke tiurilate ni ne havas grandajn opini-diferencojn kaj ke la kavaĵeto rapide malaperos. Aliflanke ni devos rekte alfronti tiun ĉi problemon kaj decidi kiel ni ĝin traktu.”

Ni parolis ankaŭ pri Afganujo kaj pri aliaj demandoj de niaj interrilatoj. Pri tiu parto de nia interparolado sekvos aparta informo.

(Sekvas la persona pritakso de la interparolado fare de la pakistana ambasadoro en Vaŝingtono.)

Pritakso:

Don ne povintus fari tiom fortan demarŝon sen la eksplicita konsento de la Blanka Domo, kiun li plurfoje menciis. Don faris senkaŝe maldecajn rimarkojn pri la internaj politikaj aferoj de Pakistano. Ni devas serioze pripensi tion kaj konsideri direkti taŭgan demarŝon al la usona ambasado en Islamabado.

(Fino de la depeŝo)

 

Intertempe la depeŝo de la ambasadoro Asad Majeed Khan en la landoj de la Tutmonda Sudo estas publikigita en komunikiloj tra la tuta mondo, ne nur en tiuj de la “kolektiva Okcidento”, kiel instrua ekzemplo pri la krime ĉantaĝa procedo de la usona “diplomatio”. En la Okcidento la aĉetitaj kaj pagataj “ĵurnalistoj” prefere rigardis aliloken. Kaj se en la Okcidento oni tamen raportis pri la falo de Imran Khan pro la malfido-voĉdono, tiam Khan kulpis mem.

Ĉar Imran Khan post la falo ne rezignis kaj ne retiris sin el la politiko, sed daŭre batalis kontraŭ la profunda ŝtato en Pakistano kaj kontraŭ ties taskitoj en Vaŝingtono, li en aĉetita tribunalo en fazo 2 pro ŝajnigitaj deliktoj estis kondamnita je puno de doma aresto. Kaj ĉar ankaŭ tio ne rompis lian rezistemon, li ĵus en fazo 3 estis kondamnita je laŭdire pliaj deliktoj je tri jaroj da malliberejo. En pakistanaj malliberejoj regas fiaj kondiĉoj kaj tie neniu certas pri sia vivo. Disputo inter malliberuloj povus por Vaŝingtono kaj por ties botlekantoj en Pakistano unufoje por ĉiam elegante solvi la problemon Imran Khan.

[…]

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 29-an de Aŭgusto 2023, el /rtde.site/international/178993-lehrstueck-fuer-kriminell-erpresserische-us/