Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
08-mar-2024 vlutermano Dagmar HENN: Novaĵo el la Okcidento: Ĉu la ĥaoso povas produkti ŝanĝon? 2024-03-06 En la momento iom malfacilas konservi la superrigardon pri la amaso da aferoj kiuj okazas ĉe la okcidenta flanko, en la lastaj tagoj aŭ eĉ kelkaj semajnoj. Antaŭ ĉio ekzistas signaloj tre kontraŭdiraj – kaj eĉ signoj –, kio povus indiki ŝanĝon en la Okcidento, ekzemple la rezigno de Victoria Nuland, al kiu la milito en Ukrajnujo tamen ja povas diri “Panjo”. Ankaŭ notindas la malkutima sinteno de la germana ĉefministro Olaf Scholz, kiu senkomente lasis foreksplodigi energidukton, sed nun subite, en kunteksto de la Taurus-raketoj ŝajnas iel kompreni, ke milito kontraŭ Ruslando ne estus konsilinda, kaj samtempe ankaŭ eĉ esprimas sin kontraŭ liveron de Julian Assange al Usono. Tio povas esti reago al britaj krudaj skoldoj, kiuj eksvarmis kontraŭ li, ĉar li malrekte konfirmis la ĉeeston de britaj soldatoj en Ukrajnujo. Aŭ ankaŭ eble ne. Ĉar kial eĉ entute ankoraŭ reagi al Britujo? La britoj povas ĝoji, se ili povas forvendi siajn aviadilŝipojn je valoro de ruba feraĵo kaj se nenia el siaj propraj raketoj falas sur siajn defend-ministrojn. Ĉiukaze la brita ĉefministro Riŝi Sunak aktuale rigardeblas en kompleta dissolviĝo. La postelekto en Richdale, ĉe kiu George Galloway, la ĉampiono de ĉiaj televid-diskutoj, kun distanco venkis same la konservativulojn kiel ankaŭ la laborist-partion, instigis Sunak-on tuj komence paroli pri “minaco al la demokratio” – ĝuste en gazetara konferenco antaŭ la pordo de la ĉefministrejo, do en loko, kiun britaj ĉefministroj normale elektas nur por anonci komencon aŭ finon de militoj. Galloway sole per sia eldiro, ke li dediĉas tiun ĉi sian venkon al Gazao, enpanikigis plej grandajn partojn de la du tradiciaj partioj, ĉar tiuj ĝis nun ja unuanime apogis Israelon, spite al centmiloj da porpalestinaj manifestaciantoj, kiuj jam plurfoje trairis Londonon. Kompreneble aldoniĝas, ke tiaj eldiroj kiaj tiuj de Olaf Scholz ja povas konduki al tio, ke parto de la nun en Ukrajnujo ĉeestantaj britoj revenos hejmen nur en nigraj plastaj sakoj. Larry Johnson, pri kiu oni prave daŭre supozas ke li havas kontaktojn kun la CIA, raportis ekzemple, ke unu el la dek du sekretaj bastionoj de la CIA en Ukrajnujo, pri kiuj la New York Times ĵus raportis, intertempe neniiĝis per rusaj raketoj. Tio kompreneble restas nekonfirmita, same kiel preskaŭ ĉio en tiu ĉi milito, sed la informoj de Johnson ofte validas. La historio pri la telefon-konferenco de la germana armeo intertempe estas certe sufiĉe konata, sed kroma detaleto eble aldoniĝu: Ekde hodiaŭ la germana armeo (Bundeswehr) respondecas pri patrolaj flugoj super la baltaj landoj, kaj tiuj estas nun unu el la regionoj, kie la Okcidento povus voli lanĉi novan reciprokan akrigon. Oni ne forgesu, ke aktuale ankoraŭ daŭras manovrego de la NATO. Eble tiu ĉi traliko de la telefonkonferenco rilatas ne nur kun la Taurus-raketoj, sed ankaŭ kun tiu ĉi agado de la germana aerarmeo aŭ eble kun la malemo de germanaj pilotoj por la gloro de Usono kaj la vanteco de baltaj ŝtatetoj renkontiĝi kun rusaj batalpilotoj kaj ankaŭ kun raketoj de ilia aerdefendo.
Kiel dirite, temas pri moviĝoj en diversaj direktoj. La franca prezidanto Emmanuel Macron, kiu nur ĵus malkonfirmis siajn fantaziojn pri sendado de trupoj, ĝuste apud la ĉeĥa prezidanto Pavel (tiu, kiu volis enbarigi ĉiujn rusojn) jam denove ellasas frazojn plenajn de fantazio, kvazaŭ li volus konkurenci al Winston Churchill: Oni emus rebati, ke iom pli da klareco pri la tragedioj, kiuj troviĝas malantaŭ ni, povus zorgi por tio, ke nenio tia troviĝu antaŭ ni. Sed eĉ se oni pretervidas ĉian francan emon je patoso kaj la iom troan senton de propra valoro de s-ro Macron, tio ĉiukaze restas milit-parolado. Ĉu li nun tamen volas marŝi kontraŭ Moskvo? Definitive, ĉar tie aŭdeblas tono, kiu indikas kompletan perdon de racio, kio tre bone kongruas kun la informoj, kiujn Alastair Crooke liveris en la filmeto-kanalo de Judge Napolitano. Crooke estas brita eksdiplomato. Li menciis, ke ĉiam pli da israelaj trupoj delokiĝas direkte al la libana landlimo kaj ke en la lastaj tagoj tri provoj de israela enŝoviĝo en Libanon fiaskis. Al la popolekstermo en Gazao oni evidente celas aldoni atakon al Libano kaj en la sekvo militon kontraŭ Hisbolaho. Kaj jen malkomfortiga novaĵo: La NBC efektive raportas, ke la Nacia Konsilantaro pri Sekureco de Usono kaj la oficejo de la usona prezidanto la paroladon de Kamala Harris estis “malakrigintaj”, parolado per kiu ŝi postulis sessemajnan batalhalton kaj aliron por homamaj liveradoj (la UN intertempe raportis pri dek kvin malsatmortintaj infanoj): “La origina malneto de la parolado de Harris, kiam ĝi sendiĝis por kontrolado al la Nacia Konsilantaro pri Sekureco, estis pli akra kontraŭ Israelo koncerne la seriozan homan situacion en la Gazao-strio kaj al la neceso je plia helpo, ol estis la notoj, kiujn ŝi fine faris pri tio, laŭ informo de kunlaboranto kaj de kunlaborinto.” Nu, ankaŭ Harris nek postulis nek promesis ĉesigi la liveradon de bomboj al Israelo, do eĉ la plej akra komento restas politika teatraĵo. Sed: Tiu ĉi artikolo provas konstrui el Harris personon, kiu havas kvazaŭ politikan linion, kiu devojiĝas de la senkompata subteno al Israelo fare de la prezidanto Joe Biden, kaj prezentas ŝin kvazaŭ viktimon de la Biden-registaro. Tio similas al provo revivigi pajloŝtopitan leporon, ĉar envere neniu volas tiun Kamala Harris. Sed tio almenaŭ povus indiki provon uzi la urĝan bremson kaj tiel forigi la prezidanton Joe Biden ankoraŭ antaŭ la usonaj elektoj. Usono ekde nun eble estas pleje okupata pri si mem. Intertempe la Supera Kortumo decidis, ke Donald Trump ne ekskludeblas el la antaŭelektoj en Kolorado. La plimulto de demokratoj en la Senato – tuj kiam tiu verdikto publikiĝis – ekserĉis restantajn elturniĝojn por tamen malebligi kandidatiĝon de Trump kaj deklaris ke oni tiucele volas decidi pri nova leĝo. Tamen, blokado de Trump-kandidatiĝo per nova leĝo forte odoras je interna milito. Ĉiu tiu ĉi manovreto pri Kamala Harris estas signo, ke almenaŭ partoj de la usonaj demokratoj tamen volas spekti tiun ĉi scenaron prefere en kinejo anstataŭ sur la stratoj? Aldoniĝas kromaj raportoj kiuj konfirmas, ke la eŭropa armado verŝajne restos fantazio. Post kiam jam la elkonstruo de la industriaj kapacitoj ne funkcias, ŝtalo fariĝis pli altkosta (pro manko de la pli favorpreza rusa tergaso), fakuloj mankas kaj laste eĉ la eksplodkotono, nun eĉ aluminio fariĝas ne malsufiĉa. Tio estas ja bezonata en aviadil-konstruado, sed ĝis nun nenia okcidenta aviadilo estis depafita, tamen … la bazaj datumoj, rilate ankaŭ al milit-industriaj kapacitoj, ne fariĝas pli bonaj, sed pli malbonaj, kaj jam antaŭ jaro super ĉia serioza prezentado de tiu ĉi demando staris la slogano: “Lasu tion! Vi povas nur perdi!” Macron do supozeble revas pri milito per glavo aŭ sabro, eble ankaŭ surĉevale. Li fuĝas el la fino de la franca kolonia imperio en militajn fantaziojn, kiuj nur malmulte kongruas kun liaj bone flegitaj ungoj, sed tia la personaro de kuko anstataŭ pano estis jam ĉiam. Scholz reagas kvazaŭ maljuna seksemulo, kiu montras vivajn signojn, kiujn neniu atendis, la brita registaro timas ke la ĉiel falos al ĝi sur la kapon, ĉar George Galloway konkeris elektodistrikton, post kio li certe konkeros Londonon, kaj en Usono oni forigas la Majdan-sorĉistinon per ora nekrologo. Post du jaroj, en kiuj ĉiu frazo de okcidenta politikisto sonis kvazaŭ legata de la sama tekst-prezentilo, ĉio ĉi impresas kvazaŭ la fuĝa diskurado de kokinaro vide al vulpo. Iuj kuras al la kokinejo, la aliaj al arbustaĵoj, sed ili ne povas forflugi, ĉar la plumoj estas pritranĉitaj. Tamen eĉ tiu ĉi pelmelo, tiu ĉi malklareco estas ioma trankviliĝo, post kiam la unua reago al la liberigo de Avdejevka estis pli rapida komuna marŝado direkte al milito. Io moviĝis. Tamen ankoraŭ ne klare ekkoneblas, kio precize ĝi estas kaj kien ĝi iras. Sed la fakto, ke Nuland foriras, povas esti indiko pri tio, ke escepte eĉ la Okcidento, aŭ almenaŭ Usono, povas iri en la ĝustan direkton. Sed se Usono premas la bremson, tiam la politika elito de Eŭropo flugas tra la ventoskermilo. Tion tiu ja scias kaj pro tio la nun jam perceptebla paniko certe pliiĝos. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 6-an de Marto 2024 |