Sevim DAGDELEN en Maŭricio pri ties Ĉagosa Insularo MorningStar, Britujo (31-an de Marto)
----------------------
En Marto 2023 deputitino de la germana parlamento Sevim Dagdelen vojaĝis al Maŭricio por partopreni politikajn diskutojn pri la stato de aktualoj intertraktadoj inter la Maŭricia Respubliko kaj Britujo por revenigi la Ĉagosan Insularon al Maŭricio.
Britujo kaj Usono kontraŭleĝe okupas la insularon; Usono uzas ĝian pli grandan insulon, Diego Garcio, kiel militbazon.
Dum sia vizito, Dagdelen renkontis reprezentantojn de la registaro de la Maŭricia Respubliko, inter ili la vic-ĉefministron, la ministron pri eksteraj aferoj, deputitojn de la nacia parlamento, ankaŭ reprezentantojn de la maŭricia pacmovado kaj ĉagosanojn kiuj, en kruda rompo de homrajtoj kaj de internacia leĝo, estis deportitaj for de la insuloj en 1966 kaj 1973.
En siaj enkondukaj rimarkoj dum simpozio ĉe la Universitato de Maŭricio ŝi pritraktis la temon – “Novkoloniismo en la 21-a jarcento kaj la neceso malkoloniigi” – jene:
“Diskutado pri koloniismo en Germanio kutime temas pri kiel malkoloniigi nian traktadon de la historio, ja alfronti la tiklan aferon de nia sangoplena kolonia pasinteco, aparte en Namibio kaj Tanzanio. Ĉi-rilate notindas ke la federacia (germana) registaro ne havas fortan deziron pagi kompensaĵon pro la abomenindaj krimoj de koloniismo ĝis nun.
Mankanta aspekto en publika debato prie estas la fakto ke, en du sencoj almenaŭ, la kolonia epoko ankoraŭ ne finiĝis: la unua estas la aktuala epoko de brutala ekspluatado kaj senpovigado, kaj la dua – la epoko de eliminema rasismo kiu daŭrias ĝis nun.
Oni povas tre konkrete vidi daŭrigon de la kolonia epoko en Maŭricio tra la daŭrigata okupado de la Ĉagosa Insularo, eĉ post la sendependiĝo de Mauŭricio en 1968. Memorindas ke la britoj, laŭ la postulo de Usono, apartigis la Ĉagosan Insularon for de Maŭricio en 1965, sed konservis kolonian
okupadon de la teritorio.
La kialo por ĉi tiuj postuloj fare de la Usona administracio estis plano konstrui grandegan militbazon kun geostrategia signifo meze de la Hinda Oceano, kiu poste devis fariĝi centro de krimoj kontraŭ la homeco, kaj kiu donis bazon por kontraŭleĝaj usonaj militoj, kaj por torturi militkaptitojn.
La 1960-aj estis jaroj de malkoloniigo. Granda kvanto da estintaj kolonioj povis akiri la rajton de memdetermino por popoloj, kiu estas enskribita en la UN-Ĉarto kiel fundamenta principo de internaciaj rilatoj.
Malkoloniismo estiĝis rezulte de celkonscia rezistado de subpremataj loĝantaroj kontraŭ siaj subpremantoj. Kaze de la Ĉagosa Insularo, Usono kaj Britio ne volis riski ion ajn. Aldone al disigi la teritorion de Maŭricio, por eviti iujn estontajn demandojn por malkoloniigo, la tuta insula loĝistaro estis deportita. Tial agoj entreprenitaj por krei ŝajnon de leĝeco por la usona
militbazo en la Ĉagosa Insularo kuniris man-en-mane kun kontraŭhomecaj krimoj, kun ago de naŭza, eliminema rasismo.
La loĝantoj de la insuloj estis traktitaj simple kiel senvivaj objektoj kaj, – kun siaj posteuloj kune –, ili ĝis hodiaŭ pagadas la prezon je ĉi tiu senhonta deportado de la tuta loĝantaro.
Ĉio ebla devas esti farita por ke ĉi tiu hontinda ĉapitro en la historio de la koloniismo estu fermita por ĉiam kaj por revenigi la Ĉagosan Insularon al Maŭricio, kiu ebligos al la loĝantoj kaj ties posteuloj reveni hejmen.
Mi hontas pri la decido de la [germana] federacia registaro, kiu spite al tio ke plejmulto de la ŝtatoj ĉe la UN-a generala asembleo, sin detenis en voĉdono por efektivigo de Opinio de la Internacia Kortumo rilate redono de la Ĉagosa Insularo.
Ĉi tiu laŭ mi frape demonstras la hipokritecon flanke de NATO-aj aŭ Uson-aliancaj landoj aŭ, esprimita iom alie, la proverbo – 'korvo ne pikas okulon de alia korvo' – ŝajnas aplikiĝi. Cetere, okaze de la 20-a datreveno de la Iraka milito, ni devas agnoski ke eĉ internaciaj institucioj kiel la Internacia Justickortumo uzas du malsamajn pesilojn, kaj en la realo ne pretas agi kontraŭ Usono, NATO kaj ties aliancanoj.
Ĉi tion oni ankaŭ povas vidi en la afero de la Ĉagosa Insularo, kie la krimo de deportado, kvankam farita en kruda, senhonta maniero, havis absolute neniajn jurajn konsekvencojn, do ĝi nur konfirmas la ĉeftendencon: doni imunecon al la NATO-aj militaliancanoj, spite al tio ke ili, kiel kaŭzintoj, libere agnoskas respondecon en ĉi tiu kontraŭhomeca krimo.
La problemo konsistas en tio, ke uzado per la justico de du malsamaj pesiloj, do ĝia subjektiveco, ne nur detruas la kredeblon de ĉiuj koncernataj, sed ankaŭ detruas la fundamentojn de kunlaboraj pacaj internaciaj rilatoj mem.
Hipokriteco kaj apliko de malsamaj moralaj principoj subfosas la internacian justicordon kaj helpas ĉiamigi la kolonian epokon. Kaj ĉi tio venigis min al dua fenomeno enmiksita en la daurigata koloniismo de nia epoko. Temas pri novkoloniismo, pri kiu precizigis la antaŭa prezidanto de Ganao, Kwame Nkrumah.
Li bildigis novkoloniismon kiel sisteman problemon de postkoloniaj ŝtatoj en iliaj rilatoj kun antaŭaj eŭropaj koloniaj imperioj. Li indikis ke, kvankam la antaŭaj kolonioj teorie sendependiĝis kaj havas ĉiujn eksternajn signojn elvokantajn suverenecon, ili tamen ankoraŭ ne atingis veran suverenecon. Kaj hodiaŭ, eĉ en 21-a jarcento, ni povas atesti daŭrajn provojn organizi novkolonian ekspluatadon, aparte sur la afrika kontinento, ĉu fare de brutala ekspluatado de naturaj riĉaĵoj per okcidentaj korporacioj, ĉu per la povo de financaj organizaĵoj, kiuj decidas la sorton de afrikaj landoj malavantaĝe por tiuj ĉi.
En pli proksima pasinteco ni ankaŭ vidis aldonan novkoloniisman fenomenon kie Usono – kaj ankaŭ aliancanoj kiel Germanio – klinas sin sufiĉe malalten por, per iuj 'moralinstruoj', minacoj kaj premoj, devigi tiel nomatajn sudglobusajn landojn por ricevi ilian apogon en la prokura milito
en Ukrainio inter la Okcidento kaj Rusio, ĝis etapo rekte insisti, ekzemple, ke Barato partoprenu en la kontraŭrusa ekonomia milito kiun ili faras, malavantaĝe eĉ al ekonomiaj interesoj de Barato mem.
Miaopinie, ju pli klariĝas ke la ekonomia milito kontraŭ Rusio pezas, antaŭ ĉio, sur la interesoj de propraj loĝantaroj de ĉi tiuj landoj, des pli amplekciĝos la provoj devigi sudglobusajn ŝtatojn, en
novkolonia stilo, fari dispoziciojn kiuj estas ruinigaj por iliaj propraj loĝantaroj. Tial ili estos degraditaj en ŝtatojn de plietigita suvereneco.
Tamen mi havas la impreson ke, kaze de Barato kaj ankaŭ Brazilo, rezistado al tiu speco de novkoloniismo kreskas.
La vojo al plurpolusa mondo – kvankam ni devos sekvadi ĝin fronte al opozicio al NATO-aj registaroj, aŭ, kaze de la Hindia Oceano, la AUKUS-a milita pakto, por kiu la militbazo en la Ĉagosa Insularo havas grandan signifon por ĝia politiko de alfrontado kaj encirkligo de Ĉinio – estas neinversigebla."