Manifest internatsional'noi sotsialisticheskoi konferentsii v Tsimmervalde (15.9.1915). En: Trotzki, Voina i Revolyutsiya(Milito kaj revolucio), 1922, vol.II, p.52-55. Germana teksto laŭ: Angelica Balabanoff, Die Zimmerwalder Bewegung 1914-1919, Leipzig (Hirschfeld) 1928, S.17-20. Transskribo: Oliver Fleig kaj Sozialistische Klassiker.
HTML-versio: Einde O’Callaghan por laMarxists’ Internet Archive.
De la 5-a ĝis la 8-a de septembro 1915 en la svisa vilaĝo Cimervaldo (germane: Zimmerwald [címervalt]) ĉe Berno okazis la unua internacia socialista konferenco kontraŭ la Unua Mondmilito, en kiu partoprenis tridek ok delegitoj el dek unu landoj. La manifesto estis akceptita de la konferen-co kun nur malgravaj ŝanĝoj „unuanime kaj entuziasme”.
Proletoj de Eŭropo!
La milito daŭras pli ol jaron. Milionoj da mortintoj kovras la batalkampojn, milionoj da homoj estis kripligitaj por sia tuta vivo. Eŭropo similas al giganta hombuĉejo. La tuta kulturo, kreita de la laboro de multaj generacioj, estas dediĉita al ruini-go. La plej sovaĝa barbareco hodiaŭ triumfas super ĉio, kio ĝis nun estis la fiero de la homaro.
Kio ajn estas la vero pri la rekta respondeco pri la eksplodo de tiu ĉi milito – tio ĉi estas klara: La milito, kiu kreis tiun ĉi ĥaoson, estas la sekvo de la imperiismo, de la strebado de la kapitalistaj klasoj de ĉiu nacio nutri sian profitavidon per ekspluatado de homa laboro kaj de la naturriĉaĵoj de la tuta terglobo.
Ekonomie postrestintaj aŭ politike malfortaj nacioj ĉe tio subiĝas al la subjugigo fare de la grandaj potencoj, kiuj en tiu ĉi milito provas nove formi la mondmapon laŭ sia ekspluatintereso per sango kaj fero. Tiel al tutaj popoloj kaj landoj, kiel Belgujo, Pollando, la baltaj ŝtatoj, Armenujo, minacas la sorto kiel predo en la ludo de la kompensaĵoj esti tute aŭ parte disŝirotaj, aneksotaj.
La pelfortoj de la milito en ĝia evoluo aperas en sia tuta fieco. Peco post peco de la vualo falas, per kiu la senco de tiu ĉi mondkatastrofo estis kaŝita al la konscio de la popoloj. La kapitalistoj de ĉiuj landoj, kiuj el la elverŝita sango de la popolo stampas la ruĝan oron de la militprofitoj, asertas, ke la milito servas la defendon de la patrujo, de la demokratio, de la liberigo de subpremataj popoloj. Ilimensogas. En fakto kaj vero sur la lokoj de ruinigo ili entombigas la liberecon de la propra popolo kune kun la sendependeco de aliaj nacioj. Estiĝas novaj ĉenoj, novaj katenoj, novaj ŝarĝoj, kaj la proletaro de ĉiuj landoj, de la venkaj same kiel de la venkitaj, devos porti ilin. Ĉe la komenco de la milito oni anoncis altigon de la bonstato – mizero kaj malhavo, senlaboreco kaj prezaltiĝo, subnutriĝo kaj popolepidemioj estas la vera rezulto. Por jardekoj la militkostoj forglutos la plej bonajn fortojn de la popoloj, endanĝerigos la atingojn de la sociaj reformoj kaj malebligos ĉian paŝon antaŭen.
Kultura dezertiĝo, ekonomia pereo, politika reakcio – jen la benaĵoj de tiu horora popolluktado.
Tiel la milito senvualigas la nudan perforton de la moderna kapitalismo, kiu fariĝis ne harmoniigebla ne nur kun la bezonoj de la historia evoluo, sed kun la elementaj kondiĉoj de la homa komunumo.
La regantaj potencoj de la kapitalisma socio, en kies manoj la sorto de la popolo troviĝis, la monarĥiaj same kiel la respublikaj registaroj, la sekreta diplomatio, la potencaj entreprenistaj organizaĵoj, la burĝaj partioj, la kapitalista gazetaro, la eklezio – ili ĉiuj portas la plenan pezon de la respondeco pri tiu ĉi milito estiĝinta el la sociordo nutranta ilin kaj protektata de ili kaj kiu estas farata por ties interesoj.
Laboristoj! Ekspluatataj, senrajtaj, malestimataj oni nomis vin ĉe la eksplodo de la milito, kiam oni celis sendi vin en la buĉejon, al la morto: fratoj kaj kamaradoj. Kaj nun, kiam la militismo kripligas , diskarnigas, malhumiligas kaj neniigas vin, la regantoj postulas de vi la rezignon pri viaj interesoj, pri viaj celoj, pri viaj idealoj, per unu vorto: la sklavan submetiĝon sub la kastelan pacon. Oni prirabas vin je la ebleco esprimi viajn opiniojn, viajn sentojn, vian doloron, oni malebligas al vi levi viajn postulojn kaj defendi ilin. Kun la gazetaro silentigita, la liberecojn piede premataj – jen kiel la milita diktatoreco hodiaŭ regas per fera pugno.
Ni ne povas nek rajtas plu senage stari fronte al tiu situacio, kiu minacas la tutan estontecon de Eŭropo kaj de la homaro. Dum jardekoj la socialista proletaro gvidis la batalon kontraŭ la militismo. Kun kreskanta zorgo ĝiaj reprezentantoj sur siaj naciaj kaj internaciaj kunvenoj okupiĝis pri la ĉiam pli minace aperanta militdanĝero. En Ŝtutgarto [1907], en Kopenhago [1910], en Bazelo [1912] la internaciaj socialistaj kongresoj skizis la vojon, kiun la proletaro devas iri.
Socialistaj partioj kaj laboristaj organizaĵoj de diversaj landoj, kiuj kundecidis pri tiu ĉi vojo, ekde la komenco de la milito malatentis la devigojn, kiuj el tio rezultis. Iliaj reprezentantoj instigis la laboristaron ĉesigi la klasbatalon, la sole eblan kaj efikan rimedon de la proletara emancipiĝo. Ili konsentis al la regantaj klasoj la kreditojn por militi, ili disponigis sin al la registaroj por la plej diversaj servoj, ili per sia gazetaro kaj siaj senditoj provis konvinki la neŭtralulojn pri la registara politiko de siaj landoj, ili liveris al la registaroj socialistajn ministrojn kiel ostaĝojn por konservi la kastelan pacon, kaj per tio ili antaŭ la laborista klaso, antaŭ ties estanteco kaj estonteco transprenis la respondecon pri tiu ĉi milito, pri ĝiaj celoj kaj metodoj. Kaj kiel la unuopaj partioj, tiel same malfunkciis la plej alvokita reprezentaĵo de la ĉiulandaj socialistoj: la internacia socialista buroo.
Tiuj faktoj kunkulpis, ke la internacia laborista klaso, kiu ne subiĝis al la nacia paniko de la unua militperiodo aŭ kiu liberiĝis el ĝi, ankoraŭ ĝis nun, en la dua jaro de la popolmurdado, ne trovis rimedojn kaj vojojn por komenci la agofortan batalon por la paco samtempe en ĉiuj landoj.
En tiu ĉi neeltenebla situacio ni, la reprezentantoj de la socialistaj partioj, sindikatoj kaj de ties malplimultoj, ni germanoj, francoj, italoj, rusoj, poloj, latvoj, rumanoj, bulgaroj, svedoj, norvegoj, nederlandanoj kaj svisoj, ni, kiuj ne apogas la nacian solidarecon kun la klaso de la ekspluatistoj, sed la internacian solidarecon de la proletaro kaj la klasbatalon, ni kuniĝis por nove nodi la disŝiritajn fadenojn de la internaciaj rilatoj kaj por alvoki la laboristan klason al memdeterminado kaj al batalo por la paco.
Tiu ĉi batalo estas la batalo por la libereco, por la popolfratiĝo, por la socialismo. Necesas komenci tiun luktadon por la paco, por paco sen aneksoj nek militaj kompensadoj. Sed tia paco eblas nur kun kondamno de ĉia penso pri perfortado de la rajtoj kaj liberecoj de la popoloj. Nek okupado de tutaj landoj nek de unuopaj landopartoj devas konduki al ilia perforta aneksado. Nenian aneksadon, nek malkaŝan nek maskitan, ankaŭ ne perfortan ekonomian aneksadon, kiu per politika senrajtigo fari-ĝas eĉ pli neeltenebla. La rajto de la popolo je memdeterminado devas esti neskuebla principo en la ordo de la naciaj kondiĉoj.
Proletoj! Ekde la eksplodo de la milito vi metis vian agoforton, vian kuraĝon, vian persistemon en la servon de la regantaj klasoj. Nun necesas engaĝiĝi por la propraj celoj, por la sanktaj celoj de la socialismo, por la elsaviĝo de la subpremataj popoloj kaj de la servutigataj klasoj per la nepacigebla proletara klasbatalo.
Tasko kaj devo de la socialistoj de la militantaj landoj estas, komenci tiun batalon kun tuta impeto, tasko kaj devo de la socialistoj de la neŭtralaj ŝtatoj estas subteni siajn fratojn en tiu luktado kontraŭ la sanga barbareco per ĉiaj efikaj rimedoj.
Neniam en la mondhistorio ekzistis pli urĝa, pli alta, pli nobla tasko, kies plenumado estu nia komuna laboro. Nenia ofero tro granda, nenia ŝarĝo tro peza, por atingi tiun celon: la pacon inter la popoloj.
Gelaboristoj! Gepatroj! Gevidvoj! Gevunditoj kaj gekripligi-toj! Al vi ĉiuj, kiuj suferas de la milito kaj pere de la milito, ni alkrias: Trans la limojn, trans la vaporantajn batalkampojn, trans la detruitajn urbojn kaj vilaĝojn,
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
Cimervaldo (Svislando), en septembro de 1915.
Nome de la internacia socialista konferenco:
Por la germana delegitaro: Georg Ledebour, Adolf Hoffmann;
por la franca delegitaro: A. Bourderon, A. Merrheim;
por la itala delegitaro: G.E. Modigliani, Constantino Lazzari;
por la rusa delegitaro: N. Lenin, Paul Axelrod, M. Bobrow;
por la pola delegitaro: St. Lapinski, A. Warski, Cz. Hanecki;
por la interbalkana socialisma federacio:
en la nomo de la rumana delegitaro: C. Rakowski,
en la nomo de la bulgara delegitaro: Wassil Kolarow;
por la sveda kaj norvega delegitaro: Z. Höglund, Ture Nerman;
por la nederlanda delegitaro: H. Roland-Holst;
por la svisa delegitaro: Robert Grimm, Charles Name.
La Sendependa Laborista Partio de Anglujo deklaris sin konsentinta kun la celo de la konferenco kaj nomumis oficialajn delegitojn por ĝiaj intertraktadoj. Sed la registaro de la „libera, demokratia” Anglujo rifuzis al ili la pasportojn, tiel ke la vojaĝo al la konferencejo ne povus okazi. Pro tio la manifesto, kies gvidajn liniojn la Sendependa Laborista Partio konsentis, ne povis esti tuj subskribitaj de reprezentantoj de la angla laboristaro.