Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
03-sep-2020
vlutermano

Gyula Hegyi: Imperiismo kaj la socialista maldekstrularo tempe de la nova malvarma milito

- -

La redaktejo de Esznélet sin turnis al reprezentantoj de socioscienco, kritikantaj la kapitalisman sistemon, kun la enketa demando kaj peto esprimi sian opinion pri situacio de la radikala maldekstrularo en Hungario kaj en la tuta mondo, pri eblecoj de ĝia disvolviĝo kaj pri direktoj, metodoj de agado, opiniitaj de ili ĝustaj. La ĉi-malsupre prezentita artikolo estas unu el la reagoj, venintaj sur la demando.

- -

La romano de Louis Aragon, titolita La sonorilegoj de Bazel1, rememoras tiun kortuŝan momenton, kiam la unua mondmilito estintus evitebla per la francaj kaj germanaj amasoj laboristaj. Sur la tribuno antaŭ la katedralo oratoris gvidantoj de socialistaj partioj, en la stratoj entuziasme svarmis amasoj sub flagoj de la laborista movado. Poste, el inter la gvidantoj oni mortigis Jean Jaurés-n, aliajn flankenigis, la ceteraj en siaj respektivaj parlamentoj voĉdonis por la militpruntoj kaj por la ekigo de la milita meĥanismo. Evidente, „el patriotismo”, estinte tra jardekoj partoprenintoj en parlamentaj debatoj, en la t.n. „modera kaj respondeca” politikado. Kaj el la amaso kun la ruĝaj flagoj iĝis kanonviktimoj. En la historio de la socialemokratiaj partioj en okcidenta Eŭropo ĉi tio estis tiu prakulpo, tiu Granda Perfido, kiu la laboristan movadon duigis por cent jaroj. Ĝia socialista alo subigis sin al imperiismo, kreskinta el kapitalismo. Kaj komunistoj iĝis apogantoj de sistemo, trudita al daŭra batalado.

La socialistaj partioj inter la du mondmilitoj – pleje pro la spektakla konkurenco de komunistoj kaj Sovetunio – klopodis reveni al reprezentado de la laborulaj amasoj. El parlamenta, kelkloke el registara pozicioj ili komencis konstrui tiun bonstatan ŝtaton, kiu en Okcidenta Eŭropo provizore rikoltis sukceson. Ili klopodis forgesigi la ŝarĝon de ilia perfido antaŭ la unua mondmilito, alfrontante la disvolviĝantan agreson Hitler-an, establi normalajn rilatojn kun Sovetunio. Tio estis aksiomo eĉ en la malgranda, timigita Socialdemokratia Partio de Hungario, ke pri Sovetunio ni diru „bonan aŭ nenion”, ke organizita socialisto ne malutilas eĉ tiam al la sovetoj, se li mem ne simpatias kun bolŝevismo. Angla verkisto Doris Lessing en unu el siaj romanoj rakontas, ke super la lito de britaj soldatoj en ilia kazerno pendis fotaĵo ne pri la reĝo, sed pri „Uncle Joe”, t.e. Stalin. Ili servis al la reĝo, sed en la espero, ke ankaŭ en Granda-Britujo2 post la milita venko estos socialismo. En 1945 ili ankaŭ voĉdonis ĉi tiel, kune kun granda parto de Okcident-Eŭropaj socioj.

Lian nomon memoras jam malmultaj, sed vicprezidinto de Franklin D. Roosevelt inter la jaroj 1941 kaj 1945, Henry Wallace, konsideris serioze la postmilitan kunlaboradon kun Sovetunio (kaj rasan egalecon, ĝeneralan san-asekuradon, vastrondan ŝtatigon). Je la rekandidatiĝo de Wallace okaze de la demokrata-partia konvencio en 1944 la manipulanta elito partia lin senigis pleje pro lia simpatio kun Sovetunio. La vicprezidanto anstataŭ li iĝis Harry S. Truman, kiel ankaŭ la prezidanto post la morto de la grave malsana Roosevelt. Tiel, tio decidiĝis jam en la jaro 1944-a, ke la Unuiĝintaj Ŝtatoj3 post la 2-a mondmilito sekvos akre kontraŭ-sovetan kurson politikan, kaj, kiel ĉefa potenco imperiisma, gvidos la kontraŭ-komunisman krucmiliton. Truman ricevis la mandaton direkti la malvarman militon, kaj ĝin li ankaŭ plenumis per feraj manoj. En la Okcident-Eŭropaj landoj, trafintaj sub Amerikan influadon, la okupaciaj trupoj Usonaj, per la kombinaĵo de propagando kaj la Marshall-plano trudis la socialistajn-socialdemokratiajn partiojn apogi la kontraŭ-sovetan kaj kontraŭ-komunisman politikon. La memstaraj imperiismoj franca kaj brita suferis neniigan malvenkon en Vjetnamio, Alĝerio kaj ĉe Suezo, ekde tiam ili iĝis malemaj, respektive trofervoraj priservantoj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kompense ili scipovis konstrui bonstatajn ŝtatojn, kio en naivaj animoj de la studenta revolucio kaj naftokrizo en 1968 inspiris preskaŭ la iluzion de „klaspaco”. La novliberala kontraŭ-revolucio de la Reagana-Thatchera tipo poste likvidis ankaŭ la socian bonstatecon. Spure de ili la perfidantoj de la Tony Blair-a tipo, per la disbato de sindikatoj, malkonstruo de socia bonstato iĝis tiel priservantoj de la Amerika imperiismo, ke la socialistaj partioj dume rezignis eĉ sian plej modestan agendon socialan.

Usono, pro la kolapso de Sovetunio ŝajne rikoltis totalan venkon. En la Eŭropa politiko ĉi tio signifis, ke la iamajn komunistajn partiojn okcidentajn kaj orientajn oni disbatis, social-demoktratiigis, aŭ fermis en specon de getoo. La nova „maldekstra centro” la novliberalisman politikon ekonomian jam akceptis kvazaŭ evidentaĵon, senkondiĉe apogis la Usonan politikon eksteran kaj forviŝis per severa cenzurado la vorton „imperiismo” el sia vortaro. La lasta flamiĝo de la Eŭropa konscio, la franca-germana bojkoto kontraŭ la Iraka milito, bedaŭrinde, pruviĝis unufoja escepto en la ĝenerala Ameriko-admirado.

Por povi orientiĝi en nia mondo hodiaŭa, por kompreni la grandajn strategiajn strebojn kaj lokadojn, ni devas akcepti kiel aksiomon, ke imperiismo ja ekzistas. La legintoj de la jena periodaĵo, el ĝiaj multaj studaĵoj kaj el Lenin mem konas la nocion de imperiismo. La nelegantoj de klasikuloj, siavice, vidas ankaŭ el la potagaj novaĵ-informoj, ke Usono, kiel gvida potenco kapitalisma de la mondo, siajn ekonomiajn interesojn efektivigas per militoj, armilaj ĉantaĝado, perforto. Tio estas: ekspluatadon de aliaj landoj, forsuĉon de iliaj havaĵoj, repuŝon de kreskantaj rivaloj kapitalismaj, de ĉiaj potencialaj alternativoj politika kaj strategia. En ĉi tiu senco imperiismo, kiel plej alta versio de kapitalismo, aliiĝis neniom de post la morto de Lenin.

Samtempe, grandan aliiĝon signifas tio, ke dum la klasikaj potencoj kapitalismaj kaj en 1914, kaj en 1945 estis ekonomie pli evoluintaj kaj teĥnike pli modernaj ol iliaj kontraŭuloj, tia avantaĝo de Unuiĝintaj Ŝtatoj ĝis hodiaŭ ĉesiĝis aŭ estas ĉesiĝanta. La gigantiĝinta ŝuldo Amerika, la fiiĝo de la enlanda infrastrukturo, la teĥnika-scienca detruiĝo en kelkaj branĉoj kaj la kreskanta malkontenteco socia aperas kiel permanenta krizo. Tiel la Amerika imperiismo efektivigi sian volon scias unuavice per grandega potenco militarisma, privilegiita situacio de la dolaro kaj per ĉantaĝado de siaj aliancanoj. La imperiismo de demokratuloj kaj tiu de respublikuloj inter si diferencas sole en tio, ke dum la antaŭaj provas kontraŭpezi la malfortiĝon de Usono per parta egalrajtigado de siaj aliancanoj, la lastaj volas kovri la internan krizon per kreskigitaj agresemo kaj histerio.

La elekto de malamikoj bone spegulas la aliiĝintajn rilatojn de la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kiel celpunkto restis la militarisme forta kontraŭulo Rusio; Kubo, Venezuelo, kelkaj aliaj landoj evoluantaj, ĉiuj juĝitaj malfortaj kaj okaze de okupacio prirabeblaj, Irano kun sia nur konjektata forto, respektive tia iĝis la danĝera rivalo, Ĉinio4. Pri ĉi lasta la konantoj de la Kissinger-Brzezinski-a strategio ne ĝojas, ĉar la plej grandan danĝeron al la sekureco de Usono signifus, laŭ ili, militarisma alianco rusa-ĉina. La alianco de la nukleaj grandpotencoj kun la plej grandaj loĝantaro kaj teritorio kapabliĝus al tia traviveco, kiu preskaŭ certe superus Okcidenton. Al ĉi tio Eŭropo, bedaŭrinde. estus malgajninto, kion Eŭropa Unio povus tiam malebligi, se ĝi senprokraste ĉesigus sian stultan sankcio-politikon kaj elformus partneran kunagadon surbaze de reciproka estimado. Por tio, evidente, necesus gvidantoj pli kuraĝaj kaj pli memstaraj Eŭropaj ol la nunaj.

Oni kutimas, tio evidentas, eltrovi belajn kaj humanisme aspektantajn sloganojn ankaŭ por malhumanaj aferoj. Tiel en 1914 oni apelaciis al partriotismo, post 1945 al la nekontestebla krudeco de Stalina reĝimo, kaj nun – al la defendo de la „liberala demokratio”. Per ĉi tio ni alvenis al tre grava punkto. La plej sukcesa kamuflo-teksto de la Amerika kaj aliancana imperiismoj estas la emfazado de valoroj de „liberala demokratio”. Eĉ koste de tio, ke ĉe tio senkulpan kromfrapon ricevas ankaŭ la persono de prezidanto de Usono aŭ de aliaj gvidantoj okcidentaj. Ĉi tio estas kaptilo tia, en kiun facile enfalas eĉ bonintencaj maldekstruloj. Ĉar presliberecon, justan ŝtaton, liberajn elektojn, garantiitan defendon kontraŭ troigoj de la ŝtatpotenco ne dezirus kiu? Tioj ĉi ŝajnas eĉ tiam allogaj valoroj, se en la realaĵo la amasinforma medio trafas en la manojn de kapitalismaj monopoloj, se en tribunaloj la praveco de malriĉuloj venkas malofte, la plimulto da politikaj partioj estas servantoj al kapitalismaj grupoj kaj la kazoj de nepunita perforto polica estas pli kaj pli oftaj. Ĝi estas malbona, ja, sed pli bonan oni ankoraŭ ne eltrovis, oni gurdadas la Ĉurĉilan pseŭdoveraĵon.

Kvankam pli bona ol ĝi ekzistus, nome: la ordo de demokratia socialismo, kiu la homan liberecon interpretas komplekse, komprenante sub ĝi, krom la ĉi-supraj valoroj, la sekurigon ankaŭ de liberiĝo disde ekonomia ekspluatado fare de aliaj, ekstrema malriĉeco, ekskluditeco materia kaj spirita. Sed, tio bedaŭrindas, la plimulto da socialistoj ĉi tiun alternativon prenas ne serioze. Anstataŭ tio ili sin lulas per vana spektaklo, la liberigo de la liberala demokratio disde ties esenco, la ekonomia novliberalismo kaj la libereco de kapitalo. Akceptante, ke la t.n. demokratia Okcidento (en kiun sin kalkulas ankaŭ la politika elito hungara) rajtas rompi la obstinecon de „malliberalaj” ŝtatoj per sankcioj, propagandiloj, en ekstrema kazo eĉ per milito. La aktualan celpunkton ĉiam specifas Vaŝington konforme al siaj kaprico kaj imperiismaj interesoj. Ĉi tiel la Nord-Korea diktatoro provizore fariĝis trofestita traktad-partnero, la demokratie elektita prezidanto Irana - pramalamiko por la sekvantoj de la Usona diktaturo.

La neklarigiteco de ĉi tiu afero, tio bedaŭrindas, embarason kaŭzas eĉ por la hejmlanda, radikala intelektularo, staranta maldekstre de la MSZP5. Abomenaj disputoj, rompoj okazas ekz-e el tio, ĉu protesti kontraŭ la planita invado Venezuelon fare de Usono oni rajtas aŭ ne. La eksperimenton socialisman Venezuelan la okcidenta propagando nigrigas per postulado de tiu liberala demokratio, kiun, tio evidentas, ĝi postulas neniam de la plej malkleraj, plej senindulgaj nafto-diktaturoj, se ĉi tiuj bonorde ĝiradas la profiton al multioj Amerikaj aŭ aliaj okcidentaj. La maldekstrula registaro de Venezuelo ekde sia naskiĝo batalas sian batalon por vivo aŭ morto kontraŭ la malamikaro interna kaj ekstera, kaj teni la potencon scipovis sole tial, ĉar ĝi esence plibonigis la vivkondiĉojn de malriĉaj amasoj. Temas ne pri tio, kvazaŭ oni devus konsenti ĉiujn detalojn de la memdefendaj dispozicioj de prezidanto Nicolas Maduro. Sed honestaj maldekstruloj devas senti solidarecon kun tiu lando, kiu la profiton de sia nafto – eble disipe – simple dividas inter la malriĉuloj, resp. proteston kontraŭ la agresado de la Usona imperiismo. Se pezidanto Maduro malvenkas, la profito trafas en la manojn de Usono kaj de la loka burĝaro, ĝin priservanta.

Kaze de Irano la severaj preskriboj religiaj povas facile kovri la fakton, ke la sistemo de tiu lando plurrilate konsidereblas socialisma kun alta proporcio de la ŝtata proprieto, vastronda sociala, kleriga kaj sanitara sistemoj, grandmezuraj kleriteco kaj dungateco de virinoj. Se ne de aliaj fontoj, tiam el la grandiozaj filmoj iranaj oni povas kompreni, ke ĉu tiu nacio kun longa paseo volas laŭ propra maniero konformiĝi al la dudekunua jarcento. Du ĝiajn najbarojn, Irakon kaj Afganistanon la okcidenta agreso, veninta tien por „restaŭri demokration”, jam transformis en inferon. Ĉi tiuj intervenoj, cetere, kaŭzis ankaŭ al Ameriko gravajn damaĝojn, sed, tio bedaŭrindas, sole por la soldatoj kaj iliaj familioj, kaj ne por la politikistoj kaj milit-spekulaciistoj. La invado de Irano kaŭzus tiel gravan katastrofon humanan, kiun adopti vera demokrato povus neniam

Ĉiuj signoj montras al tio, ke la Unuiĝintaj Ŝtatoj vere kondukos malvarman militon kontraŭ la Popoldemokratia Ĉinio. La socialistan maldekstrularon ĉi tio starigas antaŭ aparte gravan defion. La Usona propagando estas forta kaj bone organizita, oni starigis eĉ parton de la enlanda opozicio en ties servon. La kontraŭeco al Ĉinio inkluzivas la rasismon kontraŭ la „kulie laborantaj flavhaŭtuloj”, la timo de la granda potenco loĝantara kaj produktada, la kimero de socia trokontroliteco. La samaj medioj la ĉinan sistemon nomas jen sovaĝe kapitalisma, jen komunista, priservante samtempe la guston de demokratoj kun fajna gusto kaj de kontraŭ-komunistoj. La celon de ĉi tiu propagando vidu almenaŭ ni, maldekstrulaj socialistoj. Nehaltigite per sankcioj kaj ankoraŭ pli krudaj rimedoj, Ĉinio ekonomie kaj teĥnike baldaŭ avancos la Unuiĝintajn Ŝtatojn. Kvankam laŭ la liberala propagando gajnos tiu, kiu produktas pli bonajn kaj malkarajn, la slogano de „libera komerco”, evidente, estas granda mensogo, ĝia celo estas nur tio, ke malriĉaj lando volonte ĵetu sin sub la ekspluatadon fare de okcidentaj potencoj kaj multioj. Kiam Unuiĝintaj Ŝtatoj eksentos siajn poziciojn endanĝerigitaj, la konkurencon ili anstataŭigos per minacado per sankcioj kaj milito.

Ekzistas multaj konjektoj eĉ inter la maldekstrularo pri tio, kien iras Ĉinio. La plej prudenta, laŭ mi, estas akcepti tion, kion ĉinoj pensas kaj diras pri si mem. La Popoldemokratia Ĉinio oficiale funkcias kiel socialisma merkatekonomio. Post la falo de la socialisma modelo Eŭropa, Ĉinio havus nenian kaŭzon eksteran deklari ĉi tion, se ili tion pensus ne serioze. La granda proporcio de ŝtata kaj komunuma proprietoj, la severa kontrolado super la privata kapitalo kaj precipe super eksterlandaj investaĵoj, la sukcesa likvido de malriĉeco ankaŭ aŭtentikigas tiun ĉi deklaron. Socialisma merkatekonomio en la Eŭropaj landoj socialismaj ekzistis neniam, ili maksimume eksperimentis per ĝi, tiel tio estus priridinda, se ni konsilus al ĉinoj kiel nomi sian sistemon. Ĉinio hodiaŭ estas ne sole la plej sukcesa metiejo industria-teĥnika de la mondo, sed ankaŭ la scenejo de la plej nova eksperimento socia. Tio ne certas, ke ĉiuj ĝiaj detaloj konvenus al ni, sed la usona socio, diiganta la profiton, staras almenaŭ tiom malproksime de ni. En la defendo de niaj laborlokoj, EU efektive devus reagi sur la ĉinan dumpingon komercan kaj investadan, sed surbaze ne de agresivaj usonaj, sed de suverenaj Eŭropaj interesoj. Resume, tiom de ni, Eŭropaj socialistoj, atendeblas, ke – se ni jam lasis fiaski nian socialismon – ni esperadu, ke ĉinoj estos pli sukcesaj en la konstruado de sia sistemo socialisma. Sendepende de tio ni povas simpatii kun la paca movado de Honkongaj studentoj por defendi la aŭtonomion, sed tio ankaŭ el vidpunkto de sia propra intereso estas kontraŭinteresa bruligi ĉinajn flagojn kaj flirtigi Usonajn.

Seriozaj disputoj en la Eŭropa kaj hejmlanda maldesktrularoj socialismaj okazas ankaŭ ĉirkaŭ Rusio. Menciadi la mantron de liberala demokratio oni kutimas unuavice en rilato al la Putjina sistemo. La nuna Rusia Federacio estas lando kapitalisma, en kiu la ŝtato faras multon por mildigi malriĉecon, por biopolitikaj procezoj kun bona direkto (naskado, vivodaŭro, salubra vivmaniero). Ekzemple la rajto je lingvouzado por etnaj minoritatoj estas multe pli demokratia, ol en Ukrainio aŭ en la EU-membraj respublikoj Baltaj. Ĝenerale direblas, ke la rusa popolo vivis neniam relative tiel bone kaj estis neniam malpli minacata de ŝtata kaj/aŭ kriminala perfortoj, kiel en la du jardekoj Putjinaj. Dume la moderniigo de la socio, substrukturo, de grandegaj regionoj provincaj progresas malrapide. La okcidentaj kritikoj kutimas unuavice la mankon, subpremon de vera opozicio menciadi. Kvankam la registaro havas potenciale fortan opozicion, tamen ĝin konsistigas unuavice la reakcia eklezio pravoslava kaj la „ruĝebrunaj” naciistoj, nutrantaj nostalgiojn samtempe carajn kaj Stalinajn. La rusaj socialistoj, kondukantaj pezan batalon kontraŭ ili kaj la registaro, kiel ankaŭ la ne-stalinismaj komunistoj, meritus multe pli grandan atenton de ni. Sed nia unua demando estu ne tio, kion faras ili por tuja fiaskigo de Putjin, sed tio, kiel imagas ili la estontan venkon de demokratia socialismo en Rusio.

En la sekvaj jaroj grandaj aliiĝoj atendas nin. Nin minacas serioza krizo ekonomia, danĝeraj virusoj povos plagi nin, la kadenco de la klimatŝanĝo pligrandiĝas, nova milito malvarma maturiĝas, kaj ankaŭ veraj militoj povas eksplodi. Nia forto estas modera, nia influo – limigita. Sed kun 100 jaroj da amaraj spertoj malantaŭ ni, ni ne estu refoje naivaj ludiloj por imperiismo. Spite al bele sonaj sloganoj, ni apogu neniam la agreson de la imperiisma ĉefpotenco kontraŭ suverenaj reĝimoj, aldone pli socialaj ol Unuiĝintaj Ŝtatoj.

 

El la hungara tradukis Johano Petik 2020-09

1La urbo aŭtente nomiĝas Basel, en Esperanto: Bazelo. -vl

2Por kontentigi sian emon al nacia aŭtenteco, – en Esperanto oni kutime diras simple nur Britujo – Johano Petik povus pli ĝuste uzi la aŭtentan nomon Unuiĝinta Reĝlando (de Grandbritujo kaj Nordirlando). -vl

3Johano Petik, evitante la nomon Usono kaj strebante al uzado de kiom plej aŭtenta nomo, elektas por Usono la nomon Unuiĝintaj Ŝtatoj: La oficiala nomo de Meksiko estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Meksiko. Sed Johano evidente celas la “Unuiĝintajn Ŝtatojn de Ameriko”, pli precize … de Nordameriko, do, Usonon. -vl

4Ĉi tie Johano ne hezitas uzi la kontraŭfundamentan -io por landoj, kvankam li per la sama emo je aŭtenteco kiel ĉe Usono facile povus uzi la plej aŭtentan nomon Regno de la Mezo. -vl

5MSZP: Magyar Szocialista Párt = Hungara Socialista Partio