Mi laciĝis de vi

Li leviĝis kaj foriris, kaj Vlaĉjo ekiris serĉi Barbara-n, por plendi al ŝi pri si mem. Banjon li vidadis nun malofte, ŝi iomete hontis pro lia streĉita interna vivo, pro lia severa voĉo, pro liaj malbonkoraj mokoj pri la studio kaj Estera-Eŭdokia Meŝĉerjakova-Prusa. Ne povis ja Banjo senti sin eterne kulpa pri tio, ke Atanazio Petroviĉ pereis, kaj Vlaĉjo, ŝajnis al ŝi, riproĉas ŝin pri tio, ke ŝi estas viva, ĝojas, ridas, provludas spektaklojn, banas sin en Unĉo, kuras sur sketiloj.

Kion li deziris de ŝi?

Kion postulis lia severa rigardo de liaj plu karaj okuloj?

Kial nur afero, laboro devis imponi?

Hodiaŭ ŝi estis hejme, sed intencis iri al provludo.

— Kiel statas viaj aferoj? — demandis Eŭgeno.

— Mi ĵus parolis pri vi kun Ganiĉev, — respondis Vlaĉjo. — Mi longe konvinkadis lin, ke doni al vi mezbonan poenton pri patologio estas malĝuste.

— Certe, malĝuste! — konsentis Eŭgeĉjo. — Mi por «bonege» parkerigis.

— Patologion vi ne scias, — kontraŭis Ustimenko. — Vin necesus fiaskigi, sed ne agi sub influo de Tarasoviĉ kaj aliaj.

— Ĉu vi freneziĝis? — demandis Eŭgeno.

Sur la strato Banjo diris al Vlaĉjo, ke li iĝas netolereble malfacila homo — sektano-membruliganto1. Kaj Eŭgeĉjo pravas, la konversacio kun Ganiĉev estas ne kamaradeca ago.

Vlaĉjo ne ofendiĝis, nur miris kaj senkompate respondis:

— Kion vi diras, Barbeto? Ĉu postulemo estas malbona? Vane vi tion diras — sektano, kaj eĉ membruliganto.

— Nu, simple turmentanto.

— Tio estas la Eŭgeĉja vidpunkto.

— Ne nur Eŭgeĉja!

— Des pli, — kolere diris Vlaĉjo. — Vi ĉiuj jam same rigardas al la aferoj. Ĉu vi memoras, kiel sur la teraso la dika Makavejenko predikis la sencon de la vivo? Tio estas via komuna vidpunkto. Eblas esperi, ke kun tempo sekvos kortuŝa unuiĝo — Eŭgeĉjo, vi, la spekulanto Daĉjo kaj tiu ilia amikino, kiu specialiĝas pri memmasaĝo. Vi ĉiuj estas unu bando.

— Kio? — kriis ŝi. — Ĉu vi ne freneziĝis?

— Ne freneziĝis! — malmilde respondis Vlaĉjo. — En la vivo ĉio malnobla komenciĝas per malgrandaj kompromisoj. Per etetaj. Jen tieletaj, kiel vi esprimiĝis, kiam estis lernejanino. Kaj poste ascende aŭ descende, kio al vi pli plaĉas, — vi, Eŭgeno, Ganiĉev, via patrino, Daĉjo...

Li jam ne estis komprenanta, kion li diras. Li jam parolis senbride. Ja li venis al Banjo por helpo, por subteno, sed ŝi evidentiĝis kun ili, kun liaj malamikoj.

— Ĝenerale, mi laciĝis de vi, — finfine diris Barbara. — Pardonu, mi tre laciĝis. Kaj de viaj bruskaĵoj mi laciĝis. Krome, al mi tedis predikantoj, mezlernejan kleron mi jam havas, tion, ke Volgo enfluas en la Kaspian maron2 — mi scias. Kaj vi, Voĉjo, estas tro pura. Iru laŭ via propra vojo, lumu por aliaj, forbrulu mem, kaj mi iros laŭ mia padeto. Estu sana, kresku granda!

Ŝi snufis per la nazo, tiel ŝi ekkompatis sin kaj ankaŭ Vlaĉjon — li, probable, simple ne estis komprenanta, pri kio ŝi parolis. Kaj ŝi mem ne bone komprenis siajn emociojn, ŝi ofendiĝis, kaj li devus peti pardonon, sed li nur plaŭdadis per siaj stultaj vilaj okulharoj kaj silentis. Silentis, kiel povis fari nur li, kaj poste forturniĝis kaj ekiris en la bibliotekon, eĉ unufoje ne returninte sin.

«Nu, do bone!» — decidis ŝi. — «Vi ĉe mi ankoraŭ dancos!»

Malvarma vento vipis ŝian vizaĝon, ŝi atendis — ĉu li vere ne returniĝos? Kaj kio estas ĉio ĉi finfine? Ĉu li amas ŝin aŭ ne? Ĉu li jam forgesis sian frenezan leteron el la Nigraravina malsanulejo? Li rigardas al ŝi kiel fremdulo, pri nenio demandas, kaj kiam ŝi venas al li — li studas kune kun Paĉo. Aŭ li ne estas hejme, aŭ li dormas kun siaj libroj en la manoj. Kio estas tio, vere?

«Se li returniĝos, tiam ĉio en nia vivo estos bonega! — kun senespera sento pensis Barbara. — Sed se ne?»

Li ne returniĝis.

Li estis paŝanta supren laŭ la Monta strato al sia biblioteko. Lian malnovan, trivitan palteton taŭzis la vento, unu orelklapo de la ĉapo kun ŝnureto svingiĝis.

La plej proksima, la plej kara por ŝia koro homo, stulta, longbraka, estis foriranta pro konversacio pri iaj kompromisoj. Kiaj kompromisoj?

Ĉu krii?

Ĉu kuri?

Haltigi ajnkoste kaj klarigi tion, kion tiom multaj homoj ne komprenas: ili ne kverelu pro bagateloj, kiam jam ekzistas amo; ili ne ofendiĝu, ne koleru! Pro etaj ofendiĝoj homoj perdas unu la alian, poste bagateloj transformiĝas al neĝa lavango — kaj ĝin jam ne povas venki la homo!

Haltigi lin tuj, ĉi-momente, voki!

Sed ŝi ne povis.

Ŝi apenaŭ aŭdeble diris:

— Vlaĉjo! Vi ne rajtas foriri!

Sed li ne aŭdis.

Tiam, kolere kaj fiere rektiĝinte, ŝi ekiris en sian studion «Ŝĉepkin» por provludi vican spioninon. Lastatempe oni komencis subŝovi al ŝi rolojn de insidaj maljunaj spioninoj kun anhelo. Kaj kiam Banjo asertadis, ke ŝi tion ne sukcesos ludi, tiam Meŝĉerjakova-Prusa krakadis per la longaj fingroj kaj diradis per sia glata, ĉiam laca voĉo:

— Aĥ, mia kara, ĉu vi ne komprenas, ke por disvolvo de talento antaŭ ĉio necesas trejnado. Jes, jes, trejnado kvadrate kaj eĉ kube.

«Se trejnado, do trejnado!» — malvigle pensis Banjo, eliris el post la kuliso, prezentanta plorantan salikon, kaj ekparolis:

— Do, kamarado Platonov, pli ĝuste, sinjoro Platonov, se vi malkovrigos min — via vivo estos finita! Tamen se vi plenumos eksplodon de la turbino, tiam vin atendas ĉeklibro, lumoj de nokta Monmartro, verdaj tabloj de Montekarlo, meritita ripozo en Alpoj, amo...

— Stepanova, por kio larmoj? — demandis Meŝĉerjakova-Prusa.

— Por nenio! — respondis Barbara. — Same por nenio, kiel vi por nenio bezonas vian duan familinomon — Prusa! Kaj kial — Prusa? Kial ne Belga, ne Franca, ne Amerika? Kial Prusa? Kaj bonvolu, kaj jen, kaj mi foriras. Al diablo!

Ŝi desaltis de sur la malgranda, malalta kluba scenejo kaj ne haste, fiere levinte la kapon, ekiris al la pordo. Nur tiam Meŝĉerjakova-Prusa rekonsciiĝis kaj kriis per voĉo de bazara vendistino:

— For! Arogantulino! Mi vin ekskomunikas! Foriraĉu por ĉiam!

— Sed kial vi tiel kriaĉas? — demandis Boĉjo Gubin. — Ĉu vi opinias, ke tie ĉi estas kapitalisma privata entrepreno? Ĉi tie estas unuigita teatra studenta studio, kaj ni al neniu permesos...

Poste Gubin kuratingis Barbara-n.

— Ne gravas, nun ŝi pli bone pripensos sian sistemon de knuto kaj logaĵo, — diris li al Banjo. — Ni, dankon al dio, ne estas infanoj. Sufiĉas.

Banjo silentis.

— Ĉu vi havas malagrablaĵojn? — demandis Boriso.

Barbara nenion respondis. Gubin ankoraŭ silentis iom, poste ĝisrevidis, sed ne turnis sin al sia strato. Li delonge kaj senespere estis enamiĝinta al Barbara: ekde tiu sama tago, kiam Vlaĉjo surmetis premligilon al knabo-paŝtisto sur reloj. Sed li ĉiam estis komprenanta, ke Vlaĉjo estas pli granda kaj pli bona ol li. Kaj ne malhelpis al ili. Sed hodiaŭ li tute kuraĝiĝis kaj demandis:

— Ĉu vi kun Vladimiro kverelis?

— Kaj vin tio, interalie, tute ne koncernas! — diris Banjo. — Vi ĝisis kaj lamu hejmen. Mi akompanantojn ne bezonas.

Terure ŝi povis fojfoje diri, tiu Barbara: «Lamu!» Kial?



1. En la 17–19 jarcentoj okazadis amasaj memmortigoj de malnovkredanoj, plej ofte membruligoj (traktataj kiel libervolaj martiriĝoj kaj fajrobapto), proteste kontraŭ ekleziaj «antikristaj» reformoj.
2. Sinonimo de banala veraĵo.