Ĉapitro dekunua

Kantas trumpet'!

Ili vespermanĝis malfrue en la kuirĉambro, ĉe la tablo, pro la veno de Rodiono Metodjeviĉ kovrita per rozkolora franĝa tablotuko. Ankaŭ telertuketoj estis metitaj — tiom amelitaj, ke ili ŝajnis ladaj. Pri la telertuketoj ili iomete parolis — la avo ĉagrenite suspiris: li neniel povis ekregi amelon, unu ĝia speco, laŭ liaj vortoj, «prenis tro forte», la alia «ne sufiĉis».

— Lasu vi, paĉjo, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — por kia diablo ni bezonas amelitajn telertuketojn!

— Kiel homoj, tiel ni, — levinte supren la kurban fingron, respondis Metodo. — Via edzino eksa de sur amelo manĝas, kaj ĉe vi estu ne malpli bone. Alie ŝi babilos per la lango: forgesita estas mia eksa malfeliĉa edzo. Por kio?

Hodiaŭ matene la avo drinketis vodkon kaj nun iom post iom «aldonadis al la malnova gisto» — unu- aŭ dufoje dum jaro li ŝatis permesi al si «amuzi diablojn», kiel tion nomadis Barbara. Li sidis en nova jako, veŝto kaj pantalono, aĉetitaj de la filo en Leningrado. Kaj maĉadis, forte kliniĝinte super la tablo kaj etendinte malproksime antaŭen la kolon, por ne faligi ion el la buŝo sur la novan kostumon.

— Ĉu vi amuziĝas? — demandis Eŭgeno, enirante en la kuirĉambron.

— Ni ripozas, — respondis Rodiono Metodjeviĉ. — Voku Iraida-n, vi ambaŭ sidus kun ni.

— Ne eblas, paĉjo, ni estas invititaj en iun domon, kien ne eblas malfruiĝi.

Li singarde, el sub la frunto pririgardis la vicpatron: tiu estis penseme turnanta la malplenan glaseton en la fingroj. Rodiono Metodjeviĉ jam sufiĉe drinkis hodiaŭ, sed estis tute sobra, nur ofte suspiradis, enpensiĝadis kaj fojfoje fajfadis iun marŝeton. Kaj estis strange vidi lin en la striita matrosa subĉemizo — ja povus li almenaŭ dum la unua vespero sidi en la uniforma tuniko kun du novaj, brilantaj ordenoj? Sed jen li sidas, turnas la glaseton!

— Kiel fartas la panjo? — neatendite diris la patro.

— Nu, kiel al vi diri, — respondis Eŭgeno. — Nun ŝi estas gvidanta tajlorino en la urbo. Daĉjo ŝin eĉ al teatro lokis, ŝi ellernis historion de kostumo kaj tie vestas diversajn Ludovikojn kaj Ferdinandojn.

— Do, ĉu ŝajne privata entrepreno?

Eŭgeno tiris sin kaj iomete oscedis:

— Kial privata? Mi ja al vi diris — ŝi laboras en la teatro kaj tie estas tre estimata. Ja ne stultulo estas Daĉjo! Se privata — tuj financa inspektisto kaj ceteraj malfacilaĵoj...

— Jes, mi komprenis, — kapjesis Stepanov. Li ĉiam diradis, ke li komprenas kaj kapjesadis, se li estis tute nenion komprenanta. — Nu, kaj vi kiel saltas?

Eŭgeĉjo pigre sciigis, ke li estas preskaŭ kuracisto, ke pri la geedzeco kun Iraido li ne povas plendi, ke la vivo iras, ĝenerale, normale kaj ke la patro de Iraida plejparte garantiis al Eŭgeno eblecon resti ĉe la instituto.

— Do kio, el vi sciencisto elkoviĝis? — demandis Stepanov.

— Sciencisto aŭ ne, sed ni havis studentan rondeton sciencan, kaj ni certajn temojn ellaboris. Unu laboraĵo nia estis publikigita en la instituta heroldo.

— Kies via?

— Nia, de la rondetanoj.

— Kaj kiom da vi estas?

— Dek ses.

— Do, kolektivo, — diris Rodiono Metodjeviĉ. — Komprenite. Antaŭe estis, ni supozu, Zinger, aŭ Kiseljov, aŭ Mendelejev, kaj da vi estas dek ses. Ĉu ankaŭ Vlado kun vi laboris?

Eŭgeno mallevis la palpebrojn, por ke la patro ne rimarku furiozon, kiu kaptis lin. Kion deziras tiu persista turmentanto? Kial li alkroĉiĝis? Kial tiuj mokaj intonacioj? Nu, revenis li el Hispanio, nu, enterigis amikojn, sed tio ja estas lia servo, devo, ŝuldo. Se oni sendus Stepanov-on Eŭgenon, ankaŭ li veturus. Kaj ajna studento veturus! Ĉu ili estas ne sovetiaj homoj?

— Do, ĉu ĉio estas en ordo? — demandis Rodiono Metodjeviĉ Eŭgeĉjon.

— En plena! — kun certa defio respondis tiu.

— Do, bone...

— Ankaŭ mi supozas, ke nemalbone. Specialecon mi jam elektis por mi — mi iros laŭ la administra linio. Nikolao Ivanoviĉ Pirogov instruis, ke kuracisto en milito estas antaŭ ĉio administranto. En tiu tereno, paĉjo, ĉe ni estas ne ĉio en bona ordo.

— Ĉu en la tereno de administrantoj? — interesiĝis Stepanov. — Laŭ mi, ĝuste en tio ĉe ni ĉio estas konvena. Da estroj sufiĉas, sed da laborantoj...

Eŭgeno prenis de sur telero tranĉaĵon de fromaĝo, maĉis kaj suspiris:

— Ĉio ĉi ne tiom simplas...

Tiutempe, feliĉe, sonoris telefono, kaj eblis foriri. La avo kaj Rodiono Metodjeviĉ restis ĉe la tablo duope. En la koridoro Eŭgeno diris al Iraida:

— Tiu kamarado frenezigos min. Li estas tuta en siaj dudekaj jaroj, kaj ni nun travivas alian tempon. Kaj la tempo estas alia, kaj la kantoj estas aliaj. Kaj ĝenerale...

Li svingis la manon.

— Li tamen havas elturmentitan aspekton, — suspiris Iraida. — Indus organizi kuracistan konsiliĝon, inviti paĉjon, Genadion Tarasoviĉ-on. Ho dio mia, mi tute perdas la kapon pro tiu hundo, — koleriĝis ŝi, ekvidinte, kiel Ŝarik eliras el la kuirĉambro. — Estas simple ridinde — infano, kaj samloke ĉiam tiu strathundo...

— Bone, vestiĝu, ni malfruas, — ordonis Eŭgeno. — Kaj kombu vin dece, al vi tiuj hartufoj tute ne konvenas. Da ĉenetoj indus malpli, por kio turni al vi ĉies atenton, ni ja estas simplaj geknaboj, sovetia studentaro, tamen vi ĉiam havas tiun manieron, se ni vizitas iun — ŝiri al la homoj la okulojn.

— Aĥ, ĉesu! — ĝemis Iraida.

En la kuirĉambro aŭdeblis, kiel frapis la pordo. Kultura vartistino, kiu estis dungita pro tio, ke ŝia familinomo estis von Herz, kaj la nomo Paŭlina Hugovna, — kantis al la eta Stepanov-a nepo germanan lulkanton. Granda kofro de Hugovna staris en la koridoro, kaj la maljunulino minacis, ke ŝi testamentos al Juĉjo tutan sian mirindan heredaĵon, nur kies parto konserviĝas ĉi tie sub seruro.

— Kiel vi kun ŝi kunloĝas, paĉjo? — demandis Rodiono Metodjeviĉ, tranĉante por si pecon de pirogo.

— Kiel kunloĝas? Normale, — respondis avo Metodo. — Ŝi al mi: krudulo, Metodaĉo, olda hundo, mi al ŝi reen: malpurulino aŭ, ekzemple, ankoraŭ kiel oni en la vilaĝo diris...

— Ĉu plene?

— Ja por kio toleri?

— Do, vi ne enuas, ĉu?

La maljunulo pensis iom, respondis detale:

— Pro kio do enui? Barbara-n necesas nutri, la loĝejon purigi, kuiri, al bazaro iri, pri brulligno zorgi. Hugovna — tio ja estas nura interbabilado, sed ne afero. Eŭgeĉjo kun Injo venos — malsataj, kie ili supon manĝos? Al la avo! Ĉu ni ankoraŭ glutu po glaseto?

— Po glaseto ni glutu.

Rodiono Metodjeviĉ verŝis malvarman vodkon; la avo gardeme prenis la glaseton, tenis ĝin iom per sia raspa mano, demandis per neatendite dolĉa voĉo:

— Kaj pro kio ĝi estas tia bongusta, diablo ĝin prenu? Ĉu, Metodjeviĉ?

Nun li nomadis la filon per la patronomo, tiel al li ŝajnis pli dece. La okuloj de la avo rigardis gaje, li jam bone drinkis, bone almanĝis kaj nun sidis, kontenta pri si, ĉe la tablo, kiun li primetis por la alveturo de Rodiono Metodjeviĉ per pirogoj, bakitaj laŭ recepto de Aglaja, per fritita viando, per ŝprucantaj sur pato krustaj kolbasetoj. Kaj kukumoj estis bonegaj, kaj ankaŭ ruĝa fermentinta brasiko bele aspektis inter aliaj manĝaĵoj. Ĉio estis «kiel decas», kiel ŝatis esprimi la avo, drinkinte.

— Do, vi kun dekoracio venis, — diris li, viŝante la lipharojn kaj la barbon. — Kun registaraj ordenoj, altaj dekoracioj. Certe, ni gratulas. Sed kie vi estis do, fileto didonita?

— Kie mi estis, paĉjo, tie mi jam ne estas.

— Ofendas vi, Metodjeviĉ. Mi estas homo sekreta.

— Sekreta, kopio al bazaro, — diris Stepanov. — Viajn sekretojn tuta nia Bela strato scias.

La avo en ioma perplekso hastis al la fornelo, kvazaŭe tie, en la bakujo, trovarmiĝis pola manĝaĵo bigoso. Kaj eltreninte la stufujon, diris:

— Aŭskultu, Metodjeviĉ, necesus por ni pri kalkulado okupiĝi. Nemalmulta via mono restis de la mastrumado, kiam estos akcepto?

Rodiono Metodjeviĉ diris, ke neniam. Li distrite, al malgrandaj pecetoj, rompadis la pirogon kaj manĝadis, rigardante al la muro antaŭ si.

— Kiel do neniam? — ofendiĝis la avo. Li delonge kaj skrupule ŝparadis monon, marĉandante en la bazaro; serĉadis brullignon pli malmultekostan, mem lavadis littukojn kaj viŝtukojn, lavadis eĉ la plankojn, se Barbara ne havis tempon, kaj jen subite «neniam». — Ne, Metodjeviĉ, — koleriĝis la maljunulo, — tiel ne taŭgos. Mi por vi en la mastrumaĵo ne estas ŝarĝo, mi zorgas por ke al vi estu pli bone, mi al vi ĉiun dian tagon tra Barbanjo letere raportojn skribas, kaj vi — «neniam».

— Do kiel puno pri la kalkuloj kaj raportoj mi al vi la restaĵon persone donas por peltmantelo, — severe diris Rodiono Metodjeviĉ. — Ni iru morgaŭ en vendejon kaj aĉetu peltan mantelon kaj peltan ĉapon.

La avo pensis iom kaj respondis:

— Tio ne indas. Hugovna pendumiĝos.

— Se pendumiĝos — ni enterigos.

— Ne, ne indas! — ripetis la avo. — Se tiel, prefere al Barbara aĉetu peltan palton. Ĉi tie nemalproksime, vidis mi, oni vendas riĉan palton.

— Palton al Banjo ni ankaŭ sen via mono aĉetos, sed por vi tutegale peltmantelon.

— Peltmantelo min ne interesas. Banjon vere necesas vesti. La knabino estas matura por edziniĝo. Dotaĵon ni aranĝu — litkovrilon, kusenojn, ĉion kiel decas...

Rodiono Metodjeviĉ sulkiĝis, al li ĉiam estis malagrable pensi pri tio, kiel Banjo edziniĝos.

— Lasu, ĉio ĉi tedis! — diris li. — Ni prefere drinku, rememoru Atanazion forpasintan.

En la koridoro longe sonoris la sonorilo. Hugovna, malgraŭ tio, ke ŝi estis proksime de la pordo, malfermi ne iris. Rodiono Metodjeviĉ premis la riglilon, ĉirkaŭrigardis Vlacĵon kaj tie, sur la ŝtuparplaceto, brakumis lin. Malantaŭe staris Aglaja kaj Banjo.

— Mi lin, paĉjo, el laboratorio eltiris, — diris Banjo. — Vi ne miru, ke li tiel strange odoras...

Kun Aglaja Rodiono Metodjeviĉ same interkisis. La avo estis lerte metanta sur la tablon purajn telerojn, glasetojn, transverŝis vodkon en karafon kun galanga radiko, kun ribaj burĝonoj, kun ruĝa pipro.

— Nu, sidiĝu, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — ni rememoru Atanazion, poste mi ĉion rakontos.

Li levis glaseton per sia tatuita, nuda ĝis la kubuto, brako, tenis iom kaj diris nelaŭte:

— Ni rememoru komuniston, ukrainon, patron vian, Vladimiro, fraton vian, Aglaja, kaj amikon mian — Atanazion Petroviĉ-on Ustimenkon, heroe pereintan en batalo por libero de la hispana popolo. Li ripozu trankvile en la madrida tero...

La avo krucosignis sin, ĉiuj eltrinkis silente. Vlaĉjo kun peno manĝis pirogon. Hugovna ree ekkantis sian lulkanton. Rodiono Metodjeviĉ ekfumis, lia rigardo iĝis peza, nebonkora.

— Koncize, — ekparolis li. — Sep «Junkers»-oj iris al Madrido per kojna ordo — tion mi mem vidis. La ceteron mi ne vidis, aŭdis de homoj. Maŝinoj «Junkers»-oj estas trimotoraj, pezaj, pilotoj en ili estas germanoj, faŝistoj. Atanazio sola komencis la batalon. Verŝajne, tre malfacile al li estis, ĝis akompanaj aviadiloj sukcesis ekflugi, io malhelpis al ili. Bombojn la «Junkers»-oj ĉi-foje sur Madridon ne ĵetis. Du maŝinojn Atanazio faligis, ambaŭ frakasiĝis. Poste...

Rodiono Metodjeviĉ forte enspiris fumon, diris nelaŭte, sed klare:

— Poste lia maŝino ekbrulis. Li deziris estingi la flamon per falado. Kaj forbrulis. Forbrulis nia Atanazio Petroviĉ en aero super Madrido. Enterigis oni lin tie, en Madrido, da homoj estis mi ne scias, kiom da miloj, patrinoj portis infanojn sur la manoj, adiaŭis lin kaj aviadistoj, kaj tankistoj, kaj infanterianoj. Ke li estas ruso — komprenis ĉiuj. La ĉerkon ili portis ne kiel ĉe ni oni portas, sed stare, malfermitan. Eblis pensi, ke Atanazio marŝas kun ĉiuj hispanoj kune. Lian vizaĝon la fajro malmulte tuŝis, nur la harojn... Ili kantis «La Internacion». Ankaŭ kantis hispanajn kantojn, la «Varsovian kanton», en la tombejo oni trifoje salvis. Sur la tombo estis metita blanka ŝtono.

Vlaĉjo rigardis al Stepanov per senpalpebruma rigardo. Aglaja mallaŭte ploris, Barbara, per la fingroj viŝante la larmojn, forturnis sin al la fenestro. Avo Metodo aŭskultis sulkinte la frunton, morne.

— Havis mi fotaĵojn, — daŭrigis Rodiono Metodjeviĉ, — mi devis ilin forlasi. Estis iuj leteretoj kaj letero de via patro al vi, Vladimiro, por ajna okazo li ĝin skribis, — nenio restis... Sed laŭ la memoro mi rakontos. Diradis li, Atanazio, ofte en la lasta tempo al hispanoj tiajn vortojn: «Se vi laciĝis — vigliĝu, se vi malfortiĝis — streĉiĝu, se vi forgesis — rememoru: la revolucio ne finiĝis». Ankoraŭ legis mi kun li en libera tempo lordon Georgo Bajrono, kiu ankaŭ per tio estis bona, ke por Grekio multon utilan plenumis. Kaj jen kelkajn versojn ofte Atanazio ripetadis, subridante, kvazaŭ eĉ ŝerce, sed, certe, sen ajnaj ŝercoj. Mi iomete memorfiksis:

Mortint' ne dormas en alarm' — ĉu povas mi?
Tiranoj premas al la mond' — ĉu cedi nun?
Rikolto pretas — ĉu prokrasti pli?
Kuŝejo dornas — mi ne kuŝu plu!
En ĉiu tag' por mi kantas trumpet'
Al ĝi respondas l' kor'....

Do li ofte ĝuste tiel diradis, demandadis: «Ĉu kantas trumpet', Rodiono?» Kaj mi al li respondadis: «Kantas! Speciale de viaj regaloj — jen verdaj olivoj, jen sepio en propra inko, jen vi ankoraŭ iun hispanan novaĵon eltrovas!» Tiele. Kaj plie mi ne havas kion rakonti.

Rodiono Metodjeviĉ skrupule bruligis cigaredon kaj eksilentis por longe, kiel li scipovis tion fari, tute ne interesiĝante pri siaj gastoj: probable, li enpensiĝis, rememoradis tombojn, lasitajn tie, vivulojn, kiuj ankaŭ ĝis nun suferas en franciaj koncentrejoj trans pikdrato, kaj tiujn virinojn en nigraj fermitaj roboj, kiuj, alpreminte al la brusto mortintajn infanojn, kuŝis sur polva placo de vilaĝo Rambla en provinco Kordovo. Kune kun la forpasinta Atanazio Rodiono Metodjeviĉ rigardis al tiuj «ŝtonumitaj» edzinoj de kontraŭfaŝistoj. Tiam, interrigardinte, ili komprenis: io nova, ankoraŭ ne spertita laŭ forto de krueleco proksimiĝas al la senzorge dancanta mondo. Al tio, ankoraŭ ĝele nedifinita, ankoraŭ malklara, ankoraŭ kaŝanta sin en densa krepusko, oni devis tuj kaj per ĉiuj fortoj kontraŭstari, alie la mondo, facilanima, vivanta nur per hodiaŭa tago, la mondo, kantanta kanzonetojn kaj gaje leganta satiraĵojn pri siaj prezidentoj kaj ministroj, la mondo de lukto por pano kaj spektaĵoj, tre baldaŭ, tute baldaŭ estos farita amasoj de fumantaj ruinoj, super kiuj kun venka graŭlo flugos grandegaj bombaviadiloj kun svastikoj sur la fuzelaĝoj.

«Komenciĝis!» — diris tiam Rodiono Metodjeviĉ.

«Je la tuta povo!» — respondis Atanazio.

— Jen akonraŭ estis okazo, — ekparolis Stepanov, fiksrigardante al Vlaĉjo per siaj observemaj malvarmetaj okuloj. — Tra la vilaĝo Rambla mi veturis kun via patro. Tie ĉiuj edzinoj de kontraŭfaŝistoj kune kun la infanoj kaj eĉ suĉinfanoj estis elkondukitaj sur la placon kaj en polvo, malkaŝe, estis ĝismorte ŝtonumitaj. Ili ekstaris kune, tiuj virinoj, brakumiĝis, kaj oni ilin per ŝtonegoj — tielaj...

— Ĉu tion estas penseble venki duonvoĉe? — demandis li. — Ja eĉ mi kaj Atanazio, ne tre grandaj kapoj responsaj kaj ŝtataj, komprenis — flanke ĝi ne preteriros, ĝi komenciĝis, je la tuta povo la afero ekiris. Kaj turnas ĝi al tio, ke, kiel ili proponas, ne estu du mondoj kaj du sistemoj, sed estu nur la sola sistemo, kiun al ili iliaj konkerantoj alportos. Tie ili faris provon, kiel interkonsentos la terglobo — ĉu kontraŭ ni aŭ ne? Se ĝi ne interkonsentos — ni prepariĝos kaj komencos, ĉar, se ili tie ne interkonsentis, do jam nenie kaj neniam interkonsentos, kaj li, tio estas Hitlero, nur bezonas ĝuste, ke neniu kaj nenie interkonsentu, tiam li komencos po unu faligi ĉiujn. Ĉu vi komprenas?

— Komprenas, — diris Vlaĉjo.

— Drinku vodkon, — konsilis Rodiono Metodjeviĉ. — Hodiaŭ mi kun tiu reveno tian tagon efelidan havas — dum la tuta tago mi drinkas vodkon. Estas eĉ mirinde, kiom multe da tempo pasis, sed mi eĉ unufoje ne satdormis.

Li maltrankvile rigardis ĉirkaŭe, kaj ĉiuj rimarkis, ke li estas elturmentita, tiu fortika, kvazaŭ trasalita de maraj ventoj homo, tiu ĉiam trankvila, en ĉiuj vivaj okazoj subridanta, forte razita, muskola Stepanov — vere «heroo de ventoj, vaganto de mar', albatroso», kiel ŝatis ŝerci li, rememorante la mallertajn versojn de la tempoj de la intercivitana milito.

— Ĉu vi ne malvarmumis, paĉjo? — mallaŭte demandis Banjo.

Rodiono Metodjeviĉ brakumis ŝin per unu brako, firme alpremis al si, diris malgaje:

— Mi estas sana, filinjo, tute sana, nur laciĝis iomete, kaj pensoj min ĝenas enuaj. Jen, ekzemple, ĉiam al ni ŝajnas, ke faŝismo verŝajne pasos pretere, kiel pluvoj pasas. Sed pasi pretere ĝi ne povas — mi delonge, jam antaŭ Hispanio, observas kaj meditas. Ekzemple, por kio germana aeronaŭto iu Hugo Eckener en Usonon venis sur sia DR-3 «Friedrichshafen»? Por psikologia premo al usonanoj — jen kian ni forton havas. Por kio germana ŝipo «Bremeno» konkeris la bluan rubandon, kaj ĝuste en la novjorka haveno, sed ne en sia propra? Ree por timigo! Kaj aviadistoj iliaj, kaj boksistoj, kaj kinofilmoj — ĉie estas germana forto, germana venko, germana supereco, germana pugno. Kaj ili en Eŭropo kaj trans la oceano plu dancas — stultuloj... Thälmann estas en prizono — kion tio signifas? «La miljara imperio» — kion tio signifas? La germana delegacio forlasis Ĝenevon — por kio? Nun en Londono estis fondita «Anglo-germana amikaro», ĝi disvastigas inter britoj hitlerajn ideojn, sidigis kiel prezidanton lordon Mount Temple, kaj li estas grandulo en la brita kemia industrio. Chamberlain estas ŝlemilo, aŭ aĉetita, aŭ tute kreteno. Do, pensas mi, la terglobeto ne havas pri kiu kalkuli, krom pri ni.

— Do, ĉu estos milito? — demandis Barbara.

— Estos eventoj nemalgrandaj, — turninte sin al Aglaja, diris Stepanov, — kaj nia tasko estas nian popolon kaj speciale la junularon teni en stato de mobiliza preteco. Vi, Aglaja Petrovna, estras la edukadon, konsideru miajn konsilojn. Armeaj komisariatoj ne povas sukcesi kun tiu afero, se ni mem nian junularon ne hardos idee. Ekzistas ankoraŭ ĉe ni kaj facilanimeco, kaj troa optimismo, sed mi nun vidis kaj flaris multon — ne simpla laboro nin atendas. Do, ĉu ni eble drinku je tio, ke tion, kion mi vidis, kaj vi, por via feliĉo, dume ne renkontis, ni finfine venku?

— Kion do? — demandis, palpebrumante, la avo.

— La malamikon, avo! — sen rideto respondis Stepanov.

— Tiam kial ne, kiel homoj, tiel mi, — diris la avo, ĝeniĝanta ĝenerale «amuzi diablojn» en ĉeesto de Barbara. Kaj sciigis al Aglaja: — Ĉu vi en teon eglanterion aldonas? Bona afero. Kaj kostas malpli, kaj odoras kiel pura fojno.

— Teo ja, avo, je fojno odori ne devas, — rimarkis Rodiono Metodjeviĉ. — Kaj kio koncernas malmultan koston, do infuzu fojnon — kaj la problemo estos solvita.

— Fojno, fojno, — mokimitis la avo, — sekrete, kopio al bazaro. Sed ankaŭ mi mian tutan komprenon havas. En Hispanio vi, Metodjeviĉ, estis, jen kie. Estas lando — Hispanio. Pri ĝi en radio oni ĉiam parolas. Kaj eĉ verso estas farita, Barbara ĝin ripetadas: «Granada provinc' estas en Hispani'»1.

Kaj, venke ĉirkaŭrigardinte, la avo subite ekkantis per enua, virineca voĉo:

Se mi povus, se mi scius,
Se mi konus, junulino,
Mian sorton, aĥ, amaran
En edzina feliĉeco...

Al li ŝajnis, ke se homoj sidas ĉe tablo — drinkas kaj almanĝas, tiam la devo de la mastro estas subteni gajon kaj unua komenci kanton. Sed la kultura Hugovna frapis per sia seka pugneto al la muro, kaj kun kantado li devis fini.

— Juĉjo ilia estas terure nerva knabo, — diris Barbara. — Profesoron Persijanov ili konsultas, li simple ne povas kompreni — pro kio la knabo estas tiom nerva.

— Jen profesoroj! — diris avo. — Venis kaj tuj la Jegoran2 postaĵon kisas. Aĥ, kiaj vi estas belaj, aĥ kiaj vi knabetoj! Kaj monon ili donas al li kvindek rublojn, mi eĉ ne tion kontraŭ duoncento faros...

— Nu kial vi, avo! — ne konsentis Barbara. — Profesoro Persijanov estas elstara, li estas en via instituto, ĉu vere, Vlaĉjo?

— Estis, sed foriris, — diris Ustimenko, — kaj tute li ne estas elstara, simple lin patrinoj ŝatas pro tio, ke li al ĉiuj diras, kvazaŭ tiu ĉi infano estas unika en la mondo.

— Do altkvalita infano, ĉu? — demandis Stepanov.

Banjo rimarkis kun bedaŭro:

— Tia solida, ĉiam ŝercas, gaja.

Sed Vlaĉjo jam kvazaŭ ne aŭdis, pensis pri io sia. Kaj dum tuta tiu ĉi longa kaj malfacila vespero li kvazaŭ subite ien malaperadis kaj poste perplekse demandadis:

— Ha? Ĉu vi al mi?

Rodiono Metodjeviĉ iris ilin akompani. Barbara kun la avo restis lavi telerojn. Stepanov ekrigardis al la filino, poste al Vlaĉjo, sed nenion diris. Kiam ili estis elirantaj, sur la ŝtuparo ili renkontis Boĉjon Gubin-on — belan, altan, en bona malbutonita palto kaj en mola ĉapelo.

— Saluton, ĉu Banjo estas hejme? — demandis Boriso ial Vlaĉjon.

— Hejme, — indiferente respondis Ustimenko, kaj Rodiono Metodjeviĉ ree ĵetis rigardon al li.

— Kiu estas tiu knabo? — demandis Stepanov.

— Ha, Gubin Boriso. Ĉu vi lin ne rekonis? Li nun en nia urbo estas fama persono. Versaĵojn verkas, recenzojn en la ĵurnalo, kaj se vi iras kun li sur strato, tiam vi ofte aŭdas: jen Gubin. Bona knabo kaj kapabla. Barbara lin tre laŭdas, asertas, ke li estas facila homo kaj ne turmentanto, kiel iuj.

— Turmentanto, supozeble, estas vi?

— Eble! — malvigle respondis Vlaĉjo.

Kaj ekiris antaŭen, morne enpensiĝinte, profunde ŝovinte la manojn en la poŝojn. Aglaja kaj Rodiono Metodjeviĉ pri io nelaŭte interparolis malantaŭe.



1. El fama versaĵo de M. A. Svetlov (1903–1964) «Granado» (1926), plena de revolucia romantikismo.
2. «Jegoro» estas popola varianto de la nomo Georgo, same kiel «Jurio» (Juĉjo), sed «Jurio» apartiĝis antikve kaj delonge perceptiĝas kiel aparta nomo, dum «Jegoro» iĝis perceptata kiel aparta nomo nur en la 20-a jarcento. La avo nomas la pranepon Jurio popolece: Jegoro.