Rigoristo kaj turmentanto

— Nu, oldulaĉo, kielas la vivo juna? — demandis lin en la koridoro de la instituto Eŭgeno. Li rigardis al Vlaĉjo kun kunsento.

Vlaĉjo nenion respondis. Perplekse li rigardis al la ronda, bonkora, rozvanga vizaĝo de Eŭgeĉjo. Sciante, kio okazis kun Atanazio Petroviĉ, li hieraŭ pensis pri mono, kiu konsistigos la buĝeton de la novgeedzoj.

— Kial vi rigardas? — demandis Eŭgeĉjo.

Paĉo firme premis la manon de Vlaĉjo. Verŝajne, Eŭgeĉjo rakontis al ĉiuj en la kurso, ĉar ĉiuj ĵetadis iajn specialajn rigardojn al Vlaĉjo. Kaj ĉiu penis diri al Vlaĉjo ion speciale vigligan, ĉiu, krom Paĉo. Kaj Paĉo parolis pri la staĝado. Al li fortunis, kaj li trafis en tre taŭgan malgrandan malsanulejon. Eĉ ion ridindan rakontis Paĉo, kaj Vlaĉjo ridetis. Ĝenerale li estis nek pala, nek distrita, nek tragika, kia devus esti filo de pereinta heroo, pri kio diris al siaj amikinoj studentino Alla Ŝerŝneva.

— Ĝenerale li estas homo ne tro emocia, — respondis Anjo, tiu sama, al kiu Ganiĉev iam konsilis iri al stenografistinoj. — Estas en li ia krueleco...

— Tro alte li pri si pensas, — tordis la ŝminkitan buŝeton Svetlana Samoĥina. — Ni ankoraŭ ploros pro li.

Ĉiuj tri amikinoj eĉ ne imagis al si, kiom saĝajn vortojn diris Svetlana, kiom sagacajn, tute ne konformajn al ties malgranda menso.

Kaj Miĉjo Ŝervud konkludis la konversacion:

— Li estas rigoristo, turmentanto kaj, pardonu bruskaĵon, tio, kio nomiĝas trudtedulo. Mi ne dezirus trafi sub lian estradon, ne, ne dezirus!

Nun Vlaĉjo ne plu ŝercadis pri pigraj maldiligentaj studentoj, ne mokadis la dandinon Svetlana-n, ne ignoradis etajn fiagojn de Eŭgeno. Al li eĉ ne venadis ideo kompati fiaskantajn en ekzamenoj studentojn, malgraŭ ajnaj kaŭzoj, kiujn tiuj povruloj pretekstis.

— Forpeli kiel hundon! — diradis li en komsomolaj kunvenoj de la instituto. — Forpeli, por ili ne malhonorigu la titolon de kuracisto, kiun ili estas ricevontaj. Neniajn duonrimedojn, neniajn persvadojn, neniajn subtenadojn! For, al diablo, sufiĉas varti tiujn dorlotinfanojn! Ĝuste el ili, el tiuj, kiujn ni tiel zorgeme tiras, kreiĝas poste tutaj armeoj da nedezirantoj veturi en kamparon. Ĝuste ili trabatiĝas al la vicpopolkomisaro kun leteroj, kun atestoj pri malsano; ĝuste ili sidtruigas sian pantalonon en fuŝsciencaj institucioj, nur por ne fari la aferon...

Li staris sur la tribuno en la aŭlo de la instituto — maldika, kun ankoraŭ knabecaj hartufoj sur la tempioj, kun brulantaj pupiloj, kolere kaj akre brilantaj el sub la brovoj. Kaj oni ne havis per kio al li respondi — pri tiu ĉi homo nun fieris la tuta instituto, pri li oni parolis kiel pri estonta lucerno, al li ne eblis diri ion kiel: «Rigardu al vi mem». Ankoraŭ pli malgrasiĝis kaj maldikiĝis lia maldika vizaĝo dum tiu ĉi malfacila aŭtuno. Ankoraŭ pli atenta, pli malmilda iĝis la rigardo, ankoraŭ pli koleraj iĝis la mokoj, kiam li uzadis tiun armilon. Kaj ankoraŭ pli multajn horojn li pasigadis en la dissekcejo ĉe Ganiĉev, strebante atingi la neekkonitan, klarigi al si tion, kio restis malklara, eniri en batalon kun tuta armilaro de scioj.

— Ja vin, Vlaĉjo, studentoj ne tre ŝatas, — diris al li foje Ganiĉev.

Ustimenko akrigis la skalpelon sur la akrigŝtono, pensis iom kaj respondis:

— Kvankam tio estas malgaja, tamen oni ŝatas precipe «siajn knabojn». Pri kiuj oni diras, ke ili estas «malkaŝaj». Sed al mi ŝajnas, ke tiuj «malkaŝuloj» precipe estas sufiĉe malutilaj insektoj. Unue, drinkinte vodkon, li kantas «Sen am' pereas juna vivo», kaj poste por ebleco drinki kaj kanti li komencas konformiĝi, fiagi kaj transformiĝas al maligna tumoro en la organismo de la homaro...

— Vi komencis lerte esprimiĝi, — rimarkis Ganiĉev. — Kaj iĝis ia kolera.

— Mi koleriĝas, vi bonkoriĝas, — plu dissekcante fascion en la femuro de la kadavro, diris Vlaĉjo. — Ĝenerale mi pensas, ke al nia ŝtato en ties malfacila vivo bonkoruloj malmulte helpas. Por kio, ekzemple, vi al Eŭgeno Stepanov, malestimata de vi, donis mezbonan poenton? Ĉu Genadio Tarasoviĉ deziris? Aŭ la dekano? Bone, vi estas bonkora, sed tio, kiel evidentiĝas, estas nur por vi mem. Pro tia via bonkoreco kelkaj studentoj mokeme rilatas al la instituto, al la scienco, al justeco. Kaj vi ne deziras malbonigi rilatojn kun la dekano kaj kun Ĵovtjak, mi ja ne estas knabo, mi komprenas...

— Aŭskultu, kaj ĉu tion, ke mi estas via profesoro, vi komprenas? — incitiĝante, demandis Ganiĉev. Kaj pensis: «Jen furioza diablo, ja li veron diras kaj ne timas. Kial li ne timas?»

Ankoraŭ longe ili ambaŭ laboris silente. Ganiĉev sentis malkomforton, Vlaĉjo morniĝis. Finfine Teodoro Vladimiroviĉ ne eltenis, diris:

— Jen vi Stepanov-on ĉi tie atakas, sed en la vizaĝon rekte al li, mi estas certa, vi nenion tian diras. Ĉu tio estas kamaradeca el via vidpunkto? — kaj li ĵetis rigardon al Vlaĉjo, al lia klinita kapo, al la grandaj, jam lertaj manoj.

— Tion vi diris malprave, — pensinte iom, respondis Ustimenko. — Vi mem ĵus diris, ke malŝatas min studentoj. Sidas ankoraŭ tia fiaĵo en ni — ni lernas por iu, sed ne por si mem. Suflorpaperetoj, kaj ĉia tia aĉaĵo. Jen kia kamaradeco! Certe, ili min malŝatas, sed kio mi estus, se, ekzemple, Stepanov opinius min «sia knabo»? Tiam mi prefere pendumus min. Mi ĉiam al li estas malkaŝa malamiko, li tion scias kaj responde min malamas. Laŭ mi, nur tiel eblas vivi, alie eblas ruliĝi diablo scias kien. Kaj ke ili malŝatas, do ne ĉiuj ja? Ogurcov, ekzemple, Paĉo, ankoraŭ iuj estas — ili estas por mi amikoj...

Vlaĉjo parolis iomete malgaje, kaj Ganiĉev ŝanĝis la temon.

— Ĉu vi restos ĉe mia katedro post la fino de la instituto? — demandis li kaj laŭ tio, kiel Vlaĉjo ekrigardis al li, li jam komprenis, kia estos la respondo.

— Sed por kio?

— Kiel — por kio? — eĉ perpleksiĝis Teodoro Vladimiroviĉ. — Mia katedro...

— Mi ne restos. Ja mi ne ĉe katedro deziras ekzisti, sed esti kuracisto. Nu, kiel, ekzemple, ĉiuj komencis — kaj forpasinta Prov Jakovleviĉ, kaj Postnikov, kaj Vinogradov, kaj Bogoslovskij... Tiel ankaŭ mi deziras...

Al Ganiĉev estis malagrable, maltrankvile, li deziris, ke Vlaĉjo pli bone pensu pri li, kaj tial li diris:

— Ne ĉiuj komencis same. Mi, ekzemple, tute alie komencis. Se vi deziras, kiam ni eliros el ĉi tie, mi rakontos.

Vlaĉjo kovris la kadavron per littuko, Ganiĉev formetis siajn preparaĵojn, tiris sin, oscedis.

— Mi amuze komencis, — diris li. — Foriris, ĉu vi povas imagi, en la kvara studjaro el la filologia fakultato...

Ili eliris en la parkon, eksidis sur benkon, Ganiĉev moligis per la dikaj fingroj cigaredon, ekfumis.

Kion neniel povis imagi Vlaĉjo, estis tio, ke Ganiĉev lernis en la filologia, verkadis versaĵojn, ritman prozon, poste studentiĝis al lernejo de pentroarto kaj skulptado, poste al konservatorio.

— Kiam do vi komencis okupiĝi pri medicino? — demandis Vlacĵo.

— En la aĝo de dudek naŭ jaroj, kara mia, — diris Ganiĉev. — Mi ĉion forlasis: kaj skulptarton, kaj komponadon de fugoj, kaj aĉajn, dormigantajn versojn miajn en kosma stilo, kaj eĉ koramikinon, kredantan pri miaj gigantaj talentoj. Pro fajrobrigadano kun familinomo Skripnjuk, kaj lia nomo kaj patronomo estis Oresto Leonardoviĉ. Dum la intercivitana milito, kiel vi tre bone scias, mia kara Kievo ofte spertis malfacilaĵojn de invadoj de ĉiaspecaj Skoropadskij-oj, Petlur-oj, blankuloj, germanoj kaj cetere kaj tiel plu. Nu, kaj ĉiuj konkerantoj nepre al la urbo pafadis el kanonoj, tre multe pafadis kaj bruligadis nian belegan Kievon. Kaj necesas noti, ke loĝis mi tiam apud unu malgranda fajrobrigadejo kaj ofte kun granda intereso rigardis, kiel al grandegaj brulegantaj incendioj, knarante per neŝmiritaj radoj, elveturadis sur ĉevaloj-«skeletoj» nia fajrobrigado, konsistinta ekskluzive el maljunuloj. Estas pafado, sed miaj herooj-maljunuloj sub gvido de la senŝanĝa Skripnjuk — terura, interalie, estis insultanto kaj ŝatis per vodko sin dorloti, — do ili en brilantaj kupraj kaskoj tiele pitoreske kuras. Ĉi tie ĉio falas en inferon, fino de la mondo, sed ili, jam al neniu, rimarku, subordiĝantaj, ĉar en tiuj horoj en la urbo mankas potenco, ili veturas. Treege min tio interesis. Kaj Skripnjuk al mi klarigis: «Eble, oni ie tie en incendio infanon eltiri pro stulteco ne povas aŭ por eltreni iun senkrurulon cerbo ne sufiĉis. Certe, utilo estas negranda, tamen tio estas utilo, sed ne simple pasigado de tempo».

La voĉo de Ganiĉev strange ektremis, al Vlaĉjo eĉ ŝajnis, ke la profesoro ploretis.

— Brulanta trabo poste mortigis mian Skripnjuk-on, — mallaŭte diris Teodoro Vladimiroviĉ. — Mirinde estas, kiel oni kutimiĝis en la malnova, malbonmemora rusia inteligencio moki profesiojn. Nepre oĉjo-fajrobrigadano venadas al vulgara kuiristino. Mia maljunulo en sia juneco same al kuiristinoj venadis — li ne estis stulta rilate de donĵuaneco, sed kia ja homa koro devis en li bruli, por ke mi, viro jam plenaĝa, dorlotita — miaj gepatroj estis riĉaj kaj pri nenio rifuzis, — do, por ke mi tutan mian vivon rekomencu denove. Ĉar mi por ĉiam memorfiksis la simplan, sed pruvitan al mi per ekzemplo veraĵon pri utilo kaj pasigado de tempo.

— Do, vidu! — morne kaj kun ia kaŝita aludo diris Vlaĉjo.

— Kion — vidu? — koleriĝis Ganiĉev.

— Ja pri utilo kaj tempopasigo. Evidentiĝas, ke vi ne por ĉiam memorfiksis...

— Aŭskultu, Ustimenko, — retenante sin, diris Ganiĉev. — Kial vi ĉiam min juĝas? Uzante tion, ke mi al vi bone rilatas, vi aplikas al mi tute nevivajn postulojn. Finfine Stepanov scias la fakon mezbone kaj...

— Mi nenion juĝas, — kun angoro en la voĉo interrompis Vlaĉjo, — mi nur pensas ĉiam, komprenu, Teodoro Vladimiroviĉ, pensas kaj pensas, kaj decidis jen, ke necesas vivi tiel, kiel Bogoslovskij vivas, kaj en multaj aferoj, ne en ĉiuj, kiel Prov Jakovleviĉ vivis. Kaj nenion fari duone — alie mi pereos! Vi, mi petas, ne koleru al mi, por mi mem estas malfacile, sed por kio do vi pri Stepanov diris, ke li la fakon scias mezbone? Kion do vi mem pri via scienco pensas, pri patologio, se por vi «mezbone» estas sufiĉa?

— Ĉu vi scias? — per jam tute furioza voĉo kriis Ganiĉev. — Vi al mi tutsimple tedis! Mi ne deziras aŭskulti edifojn de knabaĉo! Bonan nokton!