Eŭgeno Belonenko

Du larmaj lagoj sur vizaĝ' glacie brilas.
Apogon vivan ŝi eltrovis nur en si.
Pro ŝia frosta okulbrilo oni blindas,
Nekomprenive pri deveno de l' glaci'.

Sed vidas mi per la rigardo maltrankvila
Animon ŝian torturatan per la kling'
De l' perfidintoj kun rideto koron ŝira,
De l' ĉirkaŭantoj en malvasta raboring'.

Altire stringas mi de la tali' sinuon,
Tamen sentatas malcedeco de l' statur'
Suferus mi la tutan vivan kontinuon
Pro l' nespertita (sed volata tre) tortur':

Doloron konas mi ne 'sti laŭ ŝia ŝato,
Sed pli dolore, ŝajnas, esti la amato.



20-maj-1998