Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!
KomunistojLa galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne
montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en
nia historio
|
23-apr-2023 vlutermano de Gert Ewen UNGAR 2023-04-19 La alfrontiĝo inter la landoj de la kolektiva Okcidento kaj tiuj de la Tutmonda Sudo kreskas. Kaŭzo estas ankaŭ ĉi tie la Ukrain-konflikto, kiu havas la kapablon elkreskiĝi al ampleksa geopolitika konflikto. Kaŭzo de tio estas unuflanke la malsama rigardo al la konflikto kaj la laŭ tio malsamaj ideoj por ĝia solvo. Kun tio siavice estas ligitaj malsamaj vizioj por posta mondo. La kolektiva Okcidento dum la pintkunveno de la G7-eksteraj ministroj en Japanujo denove klarigis sian starpunkton. En sia fina deklaro la ministroj pri eksteraj rilatoj akre kondamnis Ruslandon kaj serĉas la alfrontiĝon al Ĉinujo. De Ruslando estas postulata tuj retiri sin el Ukrainujo. Oni referencas la proponon de la ukraina prezidanto Zelenski, kiu fakte postulas senkondiĉan kapitulacon de Ruslando. La G7 subtenas tiun planon. Laŭ la opinio de la G7-eksteraj ministroj, Ruslando sole kulpas pri la evoluo en Ukrainujo. La sankcioj estas akrigendaj kaj forte trudendaj. Ilia plenumado estu severe traktata kaj malobeoj punotaj per duavicaj sankcioj. Ĉinlando rifuzas la deklaron kiel provon enmiksiĝi en la internajn aferojn kaj kondamnas la arogantecon kaj orgojlon, kiuj esprimiĝas en ĝi. Ĉinujo imputas al la G7 malicajn intencojn – ne malprave. Per tiu ĉi [G7 -vl] deklaro la kolektiva Okcidento daŭre insistas pri siaj hegemonio kaj dominado. Ĝi trudas sian potenc-pretendon ankaŭ per masivaj rompoj al la Ĉarto de la Unuiĝinta Naciaro kaj al la internacia juro. Okcidentaj landoj, ĉe sia pinto Usono, sed ankaŭ la Eŭropa Unio (EU), speciale Germanujo, ĉiam denove klare montras, ke ili ne vidas sin ligitaj je la popoljuro, sed postulas ties plenumadon de siaj “sistemaj rivaloj”. Per tio la Okcidento velas por sistemo de arbitreco kaj por la rajto de la plejfortulo. La kolektiva Okcidento daŭre insistas pri sia rajto, por konservi sian potencoj inciti konfliktojn, kaj enmiksiĝas en la internajn aferojn de aliaj landoj. Por ĝi temas pri trudado de ĝia vidmaniero, ankaŭ tiam, kiam la historiaj evoluoj fakte kontraŭdiras tiun vidmanieron. Temas pri praktikado kaj trudado de absoluta, totalisma potenco. La Okcidento volas solvi la Ukrain-konflikton milite, vetas pri liverado de armiloj kaj ekskludas intertraktadojn, ankoraŭ ĝis nun. Per tio ĝi montras sian intereson je kiom eble plej longa milito kaj por tio akceptas la detruadon de Ukrainujo kaj la morton de miloj da soldatoj. Por la landoj de la Okcidento la intereso de Ukrainujo transvivi kiel ŝtato kaj homfavoraj konsideroj ne gravas. La motivoj de la Okcidento estas plej malmoralaj. La Okcidento estas imperiisma, kaj tiaj estas ĝiaj celoj. Per tio ĝi staras kontraŭ la landoj de la Sudo. La brazila prezidanto Lula avertis, ke necesas interparoli pri paco kaj postulis ke Usono same kiel la EU rezignu pri sia milit-linio. Pro tio Lula estis kritikita de Usono, sed ankaŭ de germanaj komunikiloj. La Handelsblatt skribas, ke Lula kondutis malĝentile al Usono kaj al la EU. La Spiegel opinias, ke Lula ektimigis la Okcidenton. Per tio la grandaj germanaj komunikiloj etendas sian praktikon fifamigi pacpolitikajn poziciojn – ĝis nun aplikatan precipe en la lando mem – al la ekstera politiko. La eksterlando precize rigardu la sinsekvon de tiuj raportoj, ĉar ili esprimas la spititon, kiu en Germanujo ree regas. Ekstere de la Okcidento la engaĝiĝo de Lula, male, ricevas multe da konsento. Apud Ĉinlando ankaŭ arabaj landoj, inter ili la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, subtenas la iniciaton de Lula. Turkujo kaj Israelo jam tre frue engaĝiĝis ĉe serĉado de paca solvo. Sed tiu engaĝiĝo estis sabotita de la Okcidento. Tamen Turkujo daŭre pretas alpreni perantan rolon. Ankaŭ Hindujo (Barato) aliĝas al la pac-iniciato. Per tio, landoj, reprezentantaj la grandegan plimulton de la monda loĝantaro, premas por komenci interparoladojn por paco. La Okcidento per sia akra sinteno estas pli kaj pli izolita en la komunumo de ŝtatoj. Tio laste klariĝis en la Konsilantaro pri Homrajtoj de la UN, kiu per granda plimulto kaj kontraŭ la voĉoj de la okcidentaj ŝtatoj alprenis rezolucion, kiu nomas la okcidentajn sankciojn kontraŭaj al la popoljuro kaj krome vundantaj la homrajtojn. Per sia reago al la rezolucio la kolektiva Okcidento pruvas, ke ĝi fajfas pri la popoljuro ĉiam, kiam tiu ĉi baras ĝiajn interesojn: ĝi simple ignoras ĝin. Sed per tio montriĝas, ke en Ukrainujo okazas ne nur vicula milito inter la NATO kaj Usono unuflanke kaj Ruslando aliflanke. La konflikto fariĝas kristaliĝa punkto en la batalo pri la monda ordo. Ĉe tio temas ĉiam pli klare pri la luktado kontraŭ la totala regpretendo de la Okcidento, kies sekvo estus la kompleta detruo de la popoljuro. Kontraŭ tio staras la landoj de la Sudo, kiuj alstrebas demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj volas revalorigi la popoljuron kun ĉiuj ĝiaj devigoj por paco. Ili volas rompi la okcidentan dominadon. Do, intertempe temas pri la tute granda afero. Tamen per tio estas ankaŭ dirite, ke Ruslando ne rajtas perdi tiun konflikton. La venko de la Okcidento estus la vojo al speco de tutmonda diktatoreco gvidata de Usono – sistemo de tutmonda maljusteco. En Ukrainujo intertempe la tute granda afero estas en la ludo. Gert Ewen UNGAR. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, el la retpaĝo de RT.
|