Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-apr-2023
vlutermano

La esplorraporto de la maljuna ĵurnalisto Seymour HERSH, laŭ kiu Usono kaŭzis la sabotaĵon kontraŭ la energi-tuboj Nordstream 2, havas la kvaliton de bombo en la novaĵoj. Tamen la okcidentaj komuikiloj, kiuj normale soifas je sensaciaĵoj, kovris siajn okulojn kaj orelojn. Meze de la silento, manpleno da okcidentaj raportoj, kiuj tuŝis tiun malkovron, estis plenaj de suspekto kontraŭ Hersh.

En sia aĝo de 85 jaroj, Hersh, gajninto de la Pulitzer-premio, malkovris ne nur la kaŝitan manon malantaŭ la misteraj Nordstream-eksplodoj, sed ankaŭ ne eldiritan veron, nome ke okcidentaj komunikiloj, kiuj nomas sin mem liberaj kaj sendependaj, komplete fariĝis propaganda brako de Vaŝingtono.

Internuloj, kiuj en la jaro 2015 nomis Hersh “esplor-ĵurnalisto”, la 9-an de Februaro nomis lin “diskreditita usona ĵurnalisto”. Samtage la germana Spiegeldisputata usona ĵurnalisto”. Sed en 2016 ĝi titolis lin “legende granda ĵurnalisto”. Evidente pro la Nordstream-raporto, Hersh transformiĝis de “legende granda” al “disputata” kaj eĉ “diskreditita”. Ĉar kiam Vaŝingtono deziras blindigi la publikon pri la afero kaj kolerigi ĝin kontraŭ Ruslando, Hersh baris tion.

La malkovro de Hersh estas tia, ke ĝi apogas – aŭ premas por malfermi – oficialajn esplorojn. Post kiam la Blanka Domo malkonfirmis la raporton de Hersh, usonaj komunikiloj, kaj eĉ tiuj de la cetera okcidenta mondo, daŭrigis sian sintenon. Ili alprenis tute klaran konduton: kiam okazas diferencoj inter profesia ĵurnalismo kaj interes-grupoj, ili aliĝas al ties-ĉi flanko kaj ĵetas la esploradon de la vero en la necesejon. Tio ankaŭ igas al la homoj suspekti, ke tiu komunikilaro eble ankaŭ kovras sekretojn por la aktuala usona registaro.

Pli notinda fenomeno estas ne la famŝanĝo de Hersh, sed la grandega silento de la okcidentaj komunikiloj. Kial, tagojn post la malkaŝo, la ĉiopova usona propagando-maŝino ne faris ion gravan por kontraŭdiri aŭ renversi la akuzon kontraŭ Vaŝingtono? Kiam Usono malsukcesas malvalidigi la akuzon, ĝi indikas, ke la Blanka Domo vere povas esti ĉefa suspektato, SHEN Yi, profesoro ĉe la Fudan-universitato, diris al la Global Times.

Se estas tiel, tio signifas, ke Usono perfidis siajn aliancanojn. Kaj eksplodigi la Nordstream- energiduktojn estas terorisma ago. Kelkaj ĵurnalistoj nomas ĝian kvaliton eĉ pli fia ol tiun de la atakoj de la 11-a de Septembro. Sendube Usono ne konfesos ĝin. Kiel la prezidinto HW Bush iam diris, “Mi neniam senkulpiĝos por Usono, mi ne okupiĝas pri la faktoj.” La kialo estas simpla: agnoski malĝustajn farojn de Usono aŭ senkulpiĝi pro ili povus skui la pravecon de la politika potenco de la usonaj gvidantoj.

En tiom venena usona politika atmosfero jam preskaŭ ne estas spaco por faktoj, vero kaj kritiko kontraŭ la potencularo.

Hersh unue akiris agnoskon en 1969 pro sia elmontro de la My-Lai-masakro en la milito en Vjetnamujo, pro kio li ricevis la Pulitzer-premion en 1970 pri Internacia Raportado. Tiam kreskanta nombro da usonanoj ekkonsciis pri la fakto ke Usono ne povas gajni la militon. La raporto de Hersh helpis tiujn politikajn fortojn, kiuj volis tiri la usonajn trupoj el la batalkampo. Tio okazis en la periodo, kiam usonaj politikaj elitoj pretis ekzameni sin mem pri siaj politikoj. Tiaj tagoj estas for. Nuntempe la usonaj politik-farantoj fiksiĝis en sia aroganteco, sen ia ajn intereso ekzameni sin mem. La fakto, ke la usonaj komunikiloj faras trompludon rekte al la lasta Hersh-raporto estas signo de tio.

Tamen, se ambaŭ, la elitoj kaj la komunikiloj, malemas malkonsenti al la ĉeftendenca usona rakonto, la lando povas estonte fali en pli grandan fuŝon.

La Nordstream-afero ne estas finita. Sed la demando, kiuj perdis kaj kiuj profitis, estas kristale klara. Ĉe tiu ĉi punkto, komunikiloj de aliancanoj de Usono, speciale germanaj, prefere pensu dufoje antaŭ ol uzi sian pezon por blanklavi Vaŝingtonon. Kian bonon ili havas per transformiĝo en propagandilojn de Vaŝingtono? Fine, Germanujo estas vivanta ekzemplo de la diro “esti malamiko de Usono estas danĝere, sed esti amiko estas fatale”.1

Elangligita de Vilhelmo Lutermano de https://www.globaltimes.cn/page/202302/1285368.shtml la 31-an de Marto 2023.

1Ĝuste pri tio temas la suspekto, ke la germana kanceliero, ĉe sia vizito en Vaŝingtono, akceptis la eksplodigon (laŭ esploro de la svisa Weltwoche verŝajne ordonita de Joseph Biden mem. Se tiel, temas pri patrujperfido flanke de la kanceliero kaj pri terorista ago de Usono kontraŭ sia aliancano. -vl