| Kial vi ne skribas, ne respondas?
Min turmentas puno rememora:
 jen susuras pluv', jen maro ondas
 en la land' neimageble fora.
 
 Tra la vivo senestinge brilas
 forta mens' kaj konscienco pura.
 Inde vivi – tasko malfacilas:
 esti Homo, sed ne korpo nura.
 
 Ĉiujn barojn kaj obstaklojn spite
 sparkis via viglo kaj talento.
 Kial do ekmutis vi subite?
 Kial plu obsedas vin silento?
 
 Vin ne logas bunta viv' tendara,
 mankas senco al vi telefoni.
 Kial vi indiferentas, kara?
 Volu forgeseman min pardoni!
 
 En la mond' rutina ĉio samas,
 nur la vok' reeĥon ne alportis...
 Kruco super vi, kaj sorpoj flamas –
 kara, mi forgesis, ke vi mortis.
 
 1997
 |