Valentin Melnikov
Meditoj dum jarmilŝanĝo
Ronda dato. Kaj zumas babilo: kia estos la tria jarmilo? Do abunde aperas nun pluraj horoskopoj, tabeloj aŭguraj, profetaĵoj, nebulaj supozoj kaj science bazitaj prognozoj: «Ĉiujn nin, sen escept', amas Dio! Ĉiu ion ricevos pro tio! Nia lando bonstatos, prosperos, bonaj homoj neniam mizeros, ĉiu klare aliajn komprenos (eble eĉ Fina Venko alvenos!); harmonios teknik' kaj naturo, per ĉefverkoj riĉiĝos kulturo, venos novaj rekordoj en sporto...», ...kaj – tutcerte al ĉiuj – la morto. |