Valentin Melnikov
Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?
- Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.
- Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).
- Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.
- Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.
- Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.
- Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.
- Vi multe pli facile trovos samideanojn.
- Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.
- Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.
- Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.
- Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.
- Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.
- Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.
- La Fina Venko jam okazis!
(2a premio de la konkurso EKRA-2003, Razgrad, Bulgario)